{"id":10541,"date":"2022-02-27T12:33:56","date_gmt":"2022-02-27T04:33:56","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10541"},"modified":"2022-02-27T13:23:52","modified_gmt":"2022-02-27T05:23:52","slug":"leksikologio-vortaroj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/leksikologio-vortaroj\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Leksikologio. Vortaroj"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Leksikologio. Vortaroj<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri plena vortarego<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole \u0109iujn vortojn de la ordinara vivo, sed anka\u016d \u0109iujn vortojn teknikajn de \u0109iuj sciencoj, artoj kaj metioj, \u0109iujn nomojn geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se \u011di per komuna laboro de \u0109iuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vortaregon kun karaktero oficiale fiksita la Lingva Komitato nun ne povas kaj longe ankora\u016d ne povos, \u0109ar tia laboro estas ne sole tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso de \u0109iuj el la senlima multego da vortoj postulas multege da tempo kaj fortoj, sed tia laboro estus e\u0109 rekte malutila. Se tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur tre longa kaj \u0109iuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj <em><i>\u00aben rapideco\u00bb<\/i><\/em>, ni tre dan\u011dere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus al \u011di libere kaj sane disvolvi\u011di; ni perforte altrudus al la lingvo multajn formojn kaj vortojn, kiuj al tiu a\u016d alia kunlaboranto de la vortaro pro nesufi\u0109a elprovo en la unua momento \u015dajnis bonaj, sed kiuj poste en la praktika uzado povus montri\u011di tute malbonaj. Tia konsidero estis interalie anka\u016d la ka\u016dzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis for\u0135eti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo, lasante \u0109ion alian al libera, iom-post-ioma ellabori\u011dado. Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam nun plenan vortaregon oficiale fiksitan, \u011di povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio \u011di jam faris kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter \u0109iuj komitatanoj (el kiuj \u0109iu nepre devas ion fari) kaj inter aliaj helpantoj, \u011di povas krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu vortarego estos preta, \u011di servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto por \u0109iuj, kiuj bezonas uzi tiun a\u016d alian vorton a\u016d nomon, sed ne povas a\u016d ne volas mem \u011din elekti kaj, ne havas la eblon ser\u0109i en nia tuta literaturo, \u0109u kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu <em><i>\u00abrapidece\u00bb<\/i><\/em>\u00a0pretigita vortarego tute ne estus deviga: \u0109iu, kiu trovus, ke tiu a\u016d alia vorto estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj \u011di estos konstatinta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili \u011dis nun havis en la provizora vortarego; sed \u0109iuj vortoj, kiuj oficiale ne estos anstata\u016digitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego kun \u011diaj estontaj periodaj Aldonoj restos \u0109iam plej grava konsilanto por \u0109iuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. \u2013 Mia ideo estas kompreneble nur teoria; \u0109u \u011di estas efektiviginda kaj efektivigebla, \u2013 pri tio povas ju\u011di nur la estraro de la Lingva Komitato, kiu sola havas a\u016dtoritaton kaj sperton pri tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, a\u016d proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta \u011din bezonus.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 58, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00abujo\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>\u00a0kaj <strong><em><b><i>\u00abingo\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong><\/p>\n<p>S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, la\u016d D-ro Zamenhof, ujo estas vazo a\u016d kesto a\u016d io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Carlo Bourlet, Lingvo Internacia, 1904, p. 170<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la ortografio de propraj nomoj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel \u011di estas skribata en la gepatra lingvo de \u011dia posedanto, \u0109ar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj ka\u016dzus tro grandan kripla\u0135on de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprena\u0135ojn. Sed tio \u0109i estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli a\u016d malpli frue en la lingvo internacia \u0109iuj nomoj estu skribataj la\u016d la fonetiko internacia de tiu \u0109i lingvo, por ke \u0109iuj nacioj povu legi \u011duste tiujn nomojn.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Esperantistische Mitteilungen, Junio 1904 <\/i><\/em>\u00a0(citita en Lingvo lnternacia, 1904, p. 216)<em><i>. <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la nomoj de landoj <\/b><\/strong><\/p>\n<p>De la komenco \u011dis nun mi \u0109iam uzadis la nomon <em><i>\u00abEgipto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis <em><i>\u00abEgiptujo\u00bb<\/i><\/em>. Mi tion faradis ne pro nesufi\u0109a pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en \u0109iuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al \u0109iuj siaj lo\u011dantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per <em><i>\u00abuj\u00bb<\/i><\/em>), la nomon de ia gento, sed kontra\u016de, \u0109iuj \u011diaj lo\u011dantoj uzas por si (per <em><i>\u00aban\u00bb<\/i><\/em>) la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: \u0109iun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propra\u0135o kaj \u0109iujn aligentajn lo\u011dantojn a\u016d ekstermis, a\u016d permesis al ili vivi en la lando kiel <em><i>\u00abfremduloj\u00bb<\/i><\/em>; tial la landoj malnovaj preska\u016d \u0109iam portas la nomon de tiu a\u016d alia gento, kaj en Esperanto, \u011dis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso <em><i>\u00abuj\u00bb<\/i><\/em>. La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aran\u011dita la\u016d la principo <em><i>\u00ablando apartenas al unu gento\u00bb<\/i><\/em>, \u011di sekve nepre devas havi la sufikson <em><i>\u00abuj\u00bb<\/i><\/em>, por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gentomastro kaj la gentoj-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! \u0108iuj novaj landoj, ne aran\u011ditaj la\u016d la principo <em><i>\u00ablando apartenas al unu gento\u00bb<\/i><\/em>, neniam devas uzi la sufikson <em><i>\u00abuj\u00bb<\/i><\/em>; ni devas sekve diri <em><i>\u00abUsono\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abKanado\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis <em><i>\u00abBrazilujo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0108ilujo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k t. p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri <em><i>\u00abBrazilo, \u0108ilo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimi\u011dis al <em><i>\u00abBrazilia\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abBrazilien\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0108iliec\u00bb<\/i><\/em>, la vortoj <em><i>\u00abBrazilo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0108ilo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u0109iam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj <em><i>\u00abBrazilo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0108ilo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en la senco de popolo donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe \u0109iujn tri malbona\u0135ojn (t.e. eraron, kontra\u016dkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn <em><i>\u00abBrazilio\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0108ilio\u00bb<\/i><\/em>; kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri <em><i>\u00abMeksikujo\u00bb<\/i><\/em>; ni devus diri <em><i>\u00abMeksiko\u00bb<\/i><\/em>, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon <em><i>\u00abMeksiko\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj la landon <em><i>\u00abMeksikio\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(kiel Al\u011dero-Al\u011derio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). \u2013 Nun restas la demando pri la landoj E\u016dropaj. Pli a\u016d malpli frue venos eble la tempo, kiam \u0109iuj E\u016dropaj landoj ricevos nomojn ne\u016dtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas \u0109iam uzi tiujn nomojn kun la sufikso <em><i>\u00abuj\u00bb<\/i><\/em>. Estas vero, ke ekzistas tri E\u016dropaj regnoj, por kiuj la sufikso <em><i>\u00abuj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas ne tute logika (A\u016dstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstata\u016digi en ili la <em><i>\u00abuj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0per <em><i>\u00abi\u00bb<\/i><\/em>, mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, \u0109ar la Esperantistoj jam tro forte alkutimi\u011dis al la \u011disnunaj, neniom \u011denantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimi\u011do mi ne vidas ian gravan neceson. \u0108ar la tuta esenco de lingvo estas bazita anta\u016d \u0109io sur interkonsento, tial komuna \u011disnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00abda\u016dri\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>\u00a0kaj <strong><em><b><i>\u00ab\u0109esi\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong><\/p>\n<p><em><i>\u00abDa\u016dri\u00bb<\/i><\/em>: esti plue, ne esti finita; <em><i>\u00ab\u0109esi\u00bb<\/i><\/em>: komenci ne \u2026i, a\u016d komenci ne esti. El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devena\u0135oj <em><i>\u00abda\u016drigi\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0109esigi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: <em><i>\u00abla laboro da\u016dras\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(la laboro estas plue, ne estas finita), sed oni ne povas diri: <em><i>\u00abmi da\u016dras labori\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(mi estas plue labori! mi ne estas finita labori!); anka\u016d ne estas bone diri (kiel mi mem beda\u016drinde faris kelkfoje): <em><i>\u00abmi da\u016drigas labori\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(mi igas esti plue labori!); oni devas diri: <em><i>\u00abmi da\u016drigas mian laboron\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(mi igas mian laboron esti plue) a\u016d <em><i>\u00abmi laboras plue\u00bb<\/i><\/em>. Oni povas diri: <em><i>\u00abmi \u0109esas labori\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(mi komencas ne labori) a\u016d <em><i>\u00abla pluvo \u0109esas\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogi\u011di per la analogio kun <em><i>\u00abkomenci\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj diri: <em><i>\u00abmi \u0109esas mian laboron\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(mi komencas ne \u2026i a\u016d ne esti mian laboron!); estas preferinde diri: <em><i>\u00abmi \u0109esigas mian laboron\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(mi igas mian laboron komenci ne esti).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 49, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 294 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la senco de <\/b><\/strong><em><i>\u00ab\u015dati\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La vorton <em><i>\u00ab\u015dati\u00bb<\/i><\/em>\u00a0mi uzas ordinare en la senco de <em><i>\u00abrigardi kiel valoran, kiel gravan\u00bb<\/i><\/em>. Ekzemple: la gazetoj tre \u015datas la kunlaboradon de a\u016dtoroj gloraj, sed tute ne \u015datas la kunlaboradon de komencantoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00abforkaperi\u00bb<\/i><\/em><strong><b>.<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La vorto <em><i>\u00abforkaperis\u00bb<\/i><\/em>, kiun vi trovis en <em><i>\u00abLa Rabistoj\u00bb<\/i><\/em>, ne estas preseraro. La vorto <em><i>\u00abkaperi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(kiu sin trovas en la vortaroj Esperanto-germana kaj germana-esperanta) signifas proksimume <em><i>\u00abrabi korsare\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abrabi sur la maro\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 31, La Revuo, 1908, Februaro<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00abkate\u0125izi\u00bb<\/i><\/em><strong><b>.<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La vorton <em><i>\u00abkate\u0125izi\u00bb<\/i><\/em>, uzitan en la vortaro de O\u2019Connor, mi trovas tute bona, \u0109ar \u011di estas internacia; el tiu vorto ni povas tute bone devenigi la vortojn <em><i>\u00abkate\u0125izo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abkate\u0125izisto\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abkate\u0125izato\u00bb<\/i><\/em>; el tio \u0109i tamen tute ne sekvas, ke la vortoj <em><i>\u00abkate\u0125ismo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abkatehisto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas malbonaj. <em><i>\u00abKate\u0125ismo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas io alia ol <em><i>\u00abkate\u0125izo\u00bb<\/i><\/em>; sed se e\u0109 ni dirus, ke amba\u016d vortoj estas identaj kaj ni povas uzi <em><i>\u00abkate\u0125izo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abkate\u0125ismo\u00bb<\/i><\/em>, ni e\u0109 en tiu okazo tute ne bezonus el\u0135eti el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton <em><i>\u00abkate\u0125ismo\u00bb<\/i><\/em>, sed ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al amba\u016d vortoj kaj trankvile atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan ar\u0125aismon.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 39, La Revuo, 1908, Majo<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00ablaktumo\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>Mi tute konsentas kun vi, ke <em><i>\u00ablakto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00ablaktumo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0havas inter si preska\u016d nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por <em><i>\u00ablaktumo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ian vorton tute memstaran. Sed \u0109ar en multaj lingvoj por amba\u016d diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj \u0109ar la vorto <em><i>\u00ablaktumo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas ne malpli oportuna, ol \u0109ia tute memstara vorto, kaj \u0109ar tiu vorto jam trovi\u011das en la <em><i>\u00abFundamento de Esperanto\u00bb<\/i><\/em>, tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni for\u0135etu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn lerni novan vorton.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Leksikologio. Vortaroj Pri plena vortarego Efektive, ni\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/leksikologio-vortaroj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10541"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10541"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10541\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10541"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}