{"id":10553,"date":"2022-02-27T13:09:01","date_gmt":"2022-02-27T05:09:01","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10553"},"modified":"2022-02-27T13:24:12","modified_gmt":"2022-02-27T05:24:12","slug":"kazoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/kazoj\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Kazoj"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Kazoj <\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Nominativo post <\/b><\/strong><em><i>\u00abpo\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Inter la esprimoj <em><i>\u00abdoni po 2 pecojn\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abdoni po 2 pecoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas ankora\u016d malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial amba\u016d esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto <em><i>\u00abpo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la <em><i>\u00abpecoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0jam ne dependas rekte de la <em><i>\u00abdoni\u00bb<\/i><\/em>, ni konsilas uzi post <em><i>\u00abpo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(tiel same kiel post <em><i>\u00abda\u00bb<\/i><\/em>) la nominativon (<em><i>\u00abdoni po 2 pecoj\u00bb<\/i><\/em>). Alia ka\u016dzo por tiu \u0109i konsilo estas anka\u016d la cirkonstanco, ke la\u016d nia opinio <em><i>\u00ab\u0109ie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1891, p. 7<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la akuzativo<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Tu\u015dante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu \u011din \u0109iam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke \u011di estas efektive necesa; en \u0109iuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, \u0109u oni devas uzi la akuzativon a\u016d la nominativon \u2013 uzu \u0109iam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, \u0109ar sen \u011di la senco ofte estus ne klara; sed \u011dia uzado en okazo de nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1890, p.27<\/i><\/em><\/p>\n<p>La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la anta\u016diranta prepozicio (\u0109ar la prepozicioj per si mem neniam postulas \u0109e ni la akuzativon), sed nur de la senco. La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj:<\/p>\n<ol>\n<li>a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon aktivan), ekzemple <em><i>\u00abmi batas lin\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abmi diras la vorton\u00bb<\/i><\/em>;<\/li>\n<li>b) por montri direkton (t.e. movadon al ia loko, en diferenco de movado sur ia loko), se la prepozicio mem tion \u0109i ne montras; ekzemple, ni diras <em><i>\u00abmi venas al la celo\u00bb<\/i><\/em>(ne <em><i>\u00abal la celon\u00bb<\/i><\/em>), \u0109ar <em><i>\u00abal\u00bb<\/i><\/em>mem jam montras direkton, sed ni devas diferencigi inter <em><i>\u00abmi amas iri en la urbo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abmi amas iri en la urbon\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(a\u016d simple <em><i>\u00abiri la urbon\u00bb<\/i><\/em>) la\u016d tio, \u0109u mi amas iri sur la stratoj de la urbo a\u016d \u0109u mi amas iri el ekstere en la urbon (<em><i>\u00abiri al la urbo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas nur aliri, sed ne eniri);<\/li>\n<li>c) en \u0109iuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas uzi la akuzativon anstata\u016d la prepozicio <em><i>\u00abje\u00bb<\/i><\/em>; ekzemple en la esprimo <em><i>\u00abmi kontenti\u011das tion \u0109i\u00bb<\/i><\/em>la akuzativo ne dependas de la verbo <em><i>\u00abkontenti\u011das\u00bb<\/i><\/em>sed anstata\u016das nur la forlasitan prepozicion <em><i>\u00abje\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(= mi kontenti\u011das je tio \u0109i).<\/li>\n<\/ol>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Esperantisto, 1892, p. 62 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Nominativo a\u016d akuzativo? <\/b><\/strong><\/p>\n<p>En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo kaj nominativo ne estas granda, kaj ofte amba\u016d formoj estas egale bonaj. Sed \u011denerale mi tenas min je la sekvanta principo: mi vidis lin grandan = mi vidis lin, kiu estis granda (a\u016d kiam li estis granda); mi vidis lin granda = mi vidis, ke li estas granda. Kian manon mi tenis sur la tablo? la manon ku\u015dantan (la duan manon, kiu ne ku\u015dis, mi eble tenis en la po\u015do); kiel (a\u016d en kia maniero) mi tenis mian manon? mi tenis \u011din ku\u015danta sur la tablo.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Lingvo lnternacia, 1906, p. 121 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la akuzativo post <\/b><\/strong><em><i>\u00abanstata\u016d\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Kiel \u0109iu alia prepozicio, tiel anka\u016d <em><i>\u00abanstata\u016d\u00bb<\/i><\/em>\u00a0per si mem postulas \u0109iam la nominativon; se tamen ofte oni trovas \u0109e bonaj a\u016dtoroj post <em><i>\u00abanstata\u016d\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la akuzativon, tiu \u0109i lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: <em><i>\u00abPetro batis Pa\u016dlon anstata\u016d Vilhelmon\u00bb<\/i><\/em>, la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstata\u016d bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas \u0109iun dubon pri tio, ke anstata\u016digita estis ne la batanto, sed la batato.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la kazo post <\/b><\/strong><em><i>\u00abkiel\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>La frazon <em><i>\u00ab\u011di (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0mi trovas nebona; mi konsilas diri <em><i>\u00abkiel teoriiston\u00bb<\/i><\/em>. La esprimo <em><i>\u00abkiel teoriisto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas, ke \u011di (la diskutado) estas teoriisto kaj, estante teoriisto, \u011di trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de <em><i>\u00abke \u2026 estas\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abke \u2026 estu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p. Ekzemple: <em><i>\u00abmi trovas tiun \u0109i vinon bona\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= mi trovas, ke tiu \u0109i vino estas bona; <em><i>\u00aboni faris lin generalo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= oni faris, ke li estu generalo. Sed se, anstata\u016d supozigi la mankantan ligantan vorton <em><i>\u00abke\u00bb<\/i><\/em>, la frazo havas ligantan vorton alian (ekzemple <em><i>\u00abkiel\u00bb<\/i><\/em>), tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto <em><i>\u00abkiel\u00bb<\/i><\/em>, tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento anta\u016diranta, \u0109ar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la anta\u016dstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. <em><i>\u00abMi elektis lin kiel prezidanto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas: <em><i>\u00abmi elektis lin, \u0109ar mi estas prezidanto\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d <em><i>\u00abmi elektis lin, kvaza\u016d mi estus prezidanto\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d <em><i>\u00abmi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas\u00bb<\/i><\/em>. <em><i>\u00abMi elektis lin kiel prezidanton\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas: <em><i>\u00abkiel oni elektas prezidanton\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d <em><i>\u00abpor havi en li prezidanton\u00bb<\/i><\/em>. Sekve se ni volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: a\u016d <em><i>\u00abmi elektis lin kiel prezidanton\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d <em><i>\u00abmi elektis lin prezidanto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri <em><i>\u00abmi elektis lin kiel prezidanto\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar tiam la senco estus tute alia.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 7, La Revuo, 1907, Februaro<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la akuzativo post <\/b><\/strong><em><i>\u00abtra\u00bb<\/i><\/em><strong><b>. <\/b><\/strong><\/p>\n<p>Povas esti, ke mi balda\u016d proponos al la vo\u0109donado de la Lingva Komitato, ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono, sed en \u0109iuj iom dubaj okazoj oni \u011din ne uzu. Se la Lingva Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neniam uzos plu la akuzativon post la prepozicio <em><i>\u00abtra\u00bb<\/i><\/em>. Sed \u011dis nun la uzado de akuzativo post <em><i>\u00abtra\u00bb<\/i><\/em>\u00a0tute ne estas kontra\u016dregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco estas \u0109iam egala; ekzemple la prepozicio <em><i>\u00abal\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne povas unu fojon signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post <em><i>\u00abal\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u0109iam uzas la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple <em><i>\u00aben\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00absur\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p.), kiuj per si mem ne montras direkton, tial, por esprimi direkton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apartenas interalie anka\u016d <em><i>\u00abtra\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abkontra\u016d\u00bb<\/i><\/em>, tial ni post la diritaj prepozicioj povas uzi amba\u016d kazojn, malgra\u016d ke en la aliaj lingvoj oni uzas post ili \u0109iam nur unu kazon (tiu \u0109i lasta cirkonstanco kredeble estis la ka\u016dzo de via erara opinio, kvaza\u016d ni post <em><i>\u00abtra\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u0109iam devas uzi nur la nominativon). Estas vero, ke dum la diferenco inter <em><i>\u00aben\u00bb<\/i><\/em>\u00a0direkta kaj <em><i>\u00aben\u00bb<\/i><\/em>\u00a0sendirekta estas tre granda, la diferenco inter <em><i>\u00abtra\u00bb<\/i><\/em>\u00a0direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen okazoj, kiam estas dezirinde fari inter la amba\u016d kazoj. Ekzemple, irante tra la urbo, mi povas resti en \u011di sufi\u0109e longe a\u016d e\u0109 tute ne forlasi \u011din; sed, irante tra la urbon, mi celas (tra la urbo) eksteren de la urbo. En <em><i>\u00abLa Rabistoj\u00bb<\/i><\/em>, Schweizer tute bone povus diri <em><i>\u00abla sono de lia nazo povus peli homojn tra trueto de kudrilo\u00bb<\/i><\/em>; tamen la esprimo <em><i>\u00abtra trueton\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas multe pli forta, \u0109ar \u011di montras, ke la efiko de la sono estas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni eksteren; tie ne la trueto mem estas grava. Sed nur la celado esti kiel eble plej balda\u016d ekstere de la trueto.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la akuzativo post verboj de movo <\/b><\/strong><\/p>\n<p>Se la vorton <em><i>\u00abmeti\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(a\u016d <em><i>\u00ab\u0135eti\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abfali\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p.) sekvas substantivo a\u016d pronomo kun la prepozicioj <em><i>\u00abanta\u016d\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abpost\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abinter\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.c., estus ordinare pli \u011duste uzi la substantivon a\u016d pronomon en akuzativo, \u0109ar ni tie ordinare havas la sencon de direkto; ekzemple, <em><i>\u00abmetu la korbon anta\u016d la pordon\u00bb<\/i><\/em>. Tamen ofte oni povas en tiaj okazoj uzi sen eraro anka\u016d la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon a\u016d la pronomon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple, oni povas tute bone diri <em><i>\u00aboni metis anta\u016d mi man\u011dilaron\u00bb<\/i><\/em>, komprenante sub tio: <em><i>\u00aboni metis anta\u016d mi sur la tablon man\u011dilaron\u00bb<\/i><\/em>. En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon a\u016d la akuzativon, kaj \u015dajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon a\u016d nur la akuzativon, ni ne bezonas. Se iam la libereco en tiu \u0109i rilato fari\u011dos por ni tro \u011denanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun \u0109i demandon, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke \u011di donu al ni por tiu \u0109i demando ian ekskluzivigan decidon. \u2013 Post <em><i>\u00absidi\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, \u0109u ni volas esprimi movon a\u016d komencon de nova stato. Tamen, \u0109ar la nominativo estas \u0109iam pli simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial \u015dajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimi\u011dus en \u0109iuj okazoj dubaj preferi la nominativon.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 41 a, La Revuo, 1908, Majo<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kazoj Nominativo post \u00abpo\u00bb\u00a0 Inter la esprimoj \u00abdoni po \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/kazoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10553"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10553"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10553\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10553"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}