{"id":10562,"date":"2022-02-27T13:17:25","date_gmt":"2022-02-27T05:17:25","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10562"},"modified":"2022-02-27T13:25:35","modified_gmt":"2022-02-27T05:25:35","slug":"artikolo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/artikolo\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Artikolo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Artikolo<\/b><\/strong><\/h3>\n<p>Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la kaj l\u2019, uzu \u0109iam pli bone la formon la. La formon l\u2019 mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj fini\u011das per vokalo (ekzemple de, tra k.c.); en \u0109iaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon la, \u0109ar alie la senco povus fari\u011di ne klara, e\u0109 la sono ne agrabla.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1889, p. 24<\/i><\/em><\/p>\n<p>Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj \u011di havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute \u011din ne uzadi, almena\u016d \u011dis la tempo kiam vi tute bone scios \u011dian signifon.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1890, p. 32 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri uzado de <\/b><\/strong><em><i>\u00abl\u2019\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La uzadon de <em><i>\u00abl\u2019\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(apostrofita <em><i>\u00abla\u00bb<\/i><\/em>) ni ne forigis; sed \u0109ar tiu \u0109i formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas kreita precipe por mallongeco en la versoj, tial ni en prozo uzas nun ordinare la formon konstantan (<em><i>\u00abla\u00bb<\/i><\/em>) kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia gazeto; tamen ni tute ne faras el tio \u0109i regulon; \u0109iu povas kura\u011de uzadi anka\u016d en prozo la formo\u00bb apostrofitan.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Esperantisto, 1893, p. 127 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la uzado de la artikolo <\/b><\/strong><\/p>\n<p>Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke \u011dia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en \u0109iuj dubaj okazoj tute \u011din ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam \u011di estas necesa, ol uzi \u011din tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de \u0109iuj popoloj \u011din malpermesas. Se vi ekzemple diros <em><i>\u00abvenis tago, kiun mi tiel longe atendis\u00bb<\/i><\/em>, via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie \u0109i diri <em><i>\u00abla tago\u00bb<\/i><\/em>; sed se vi diros <em><i>\u00abhodia\u016d estas la diman\u0109o\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abhodia\u016d estas diman\u0109o\u00bb<\/i><\/em>, tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de \u0109iu bona Esperantisto.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la apostrofado de la artikolo <\/b><\/strong><\/p>\n<p>La esprimo <em><i>\u00abre\u016dnuigi l\u2019 homaron\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas efektive nebona, \u0109ar apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu fini\u011das per vokalo. Sed la neobservado de tiu \u0109i regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko, sed nur en la <em><i>\u00abEkzercaro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(\u00a727), estas ne eraro, sed nur peko kontra\u016d boneco de la stilo. Sekve en prozo tiu \u0109i regulo devas esti observata, sed en versoj, kie pro <em><i>\u00ablicentia poetica\u00bb<\/i><\/em>\u00a0oni ofte permesas al si deflanki\u011dojn de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (a\u016d pli \u011duste konsilo) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi <em><i>\u00aberaro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0nur deflanki\u011dojn de la gramatiko (ekzemple la apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontra\u016dgramatikaj formoj k.t.p., kio estas tre ofte renkontata \u0109e la komencantaj esperantaj versistoj).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 4, La Revuo, 1906, Decembro<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Artikolo Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/artikolo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10562"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10562"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10562\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10562"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}