{"id":10566,"date":"2022-02-27T13:20:56","date_gmt":"2022-02-27T05:20:56","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10566"},"modified":"2022-02-27T13:21:45","modified_gmt":"2022-02-27T05:21:45","slug":"personaj-pronomoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/personaj-pronomoj\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Personaj pronomoj"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Personaj pronomoj<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la uzado de <\/b><\/strong><em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0anstata\u016d <\/b><\/strong><em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em><strong><b>.<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar vi ne aprobas <em><i>\u00abla anglan kutimon starigi infanojn sur unu \u015dtupon kun bestoj kaj objektoj\u00bb<\/i><\/em>. Kontra\u016d la uzado de <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la ka\u016dzo, kial ni (kaj anka\u016d la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj <em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em>, estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (amba\u016d lingvoj estas ja tiel \u011dentilaj, ke ili diras <em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne sole al infanoj, sed e\u0109 al bestoj kaj objektoj). La ka\u016dzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la amba\u016d diritaj lingvoj. En \u0109iu lingvo \u0109iu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por \u011di pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano <em><i>\u00abil\u00bb<\/i><\/em>, la germano diras <em><i>\u00abes\u00bb<\/i><\/em>); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00ab\u015di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u2013 la vorton <em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em>. Tiel same ni parolas anka\u016d pri <em><i>\u00abpersono\u00bb<\/i><\/em>. Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke \u011di ne estas knabino (a\u016d almena\u016d ne scias, ke \u011di estas knabino), ni povas uzi la vorton <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Esperantisto, 1893, p. 16<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la uzado de <\/b><\/strong><em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0kaj <\/b><\/strong><em><i>\u00abVi\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>Ordinare mi skribas <em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em>, kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj <em><i>\u00abVi\u00bb<\/i><\/em>, kiam mi parolas al multaj personoj a\u016d al unu persono kun respekto. Vi trovas tiun \u0109i diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke vi estas prava. Tiu \u0109i maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La \u0109iama skribado de <em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem anka\u016d nun provos iom post iom forlasi mian \u011disnunan manieron de skribado, kiam miaj korespondantoj iom alkutimi\u011dos al la malgranda <em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em>. Anka\u016d <em><i>\u00abEstimata sinjoro\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abKara amiko\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas pli regula, ol <em><i>\u00abEstimata Sinjoro\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abKara Amiko\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p., sed en tiuj \u0109i okazoj oni ordinare simple pro \u011dentileco skribas grandan literon, kie pli regula estus litero malgranda.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Esperantisto, 1893, p. 16<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>, <strong><em><b><i>\u00ab\u015di\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>, <strong><em><b><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>.<\/p>\n<p>La pronomoj <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00ab\u015di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj anka\u016d por bestoj ni uzas la pronomon <em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj a\u016d bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran a\u016d virinan), tiam ni povas uzi <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00ab\u015di\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Esperantisto, 1892, p. 79<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri <\/b><\/strong><em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0anstata\u016d <\/b><\/strong><em><i>\u00abtio\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>La vorton <em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson a\u016d kies sekso estas por ni nekonata a\u016d indiferenta; sekve ni preska\u016d \u0109iam povas tute bone uzi tiun \u0109i vorton anka\u016d anstata\u016d <em><i>\u00abtio\u00bb<\/i><\/em>, kies senco estas preska\u016d tia sama. Tial anstata\u016d <em><i>\u00abtio (= la \u2039io\u203a kiun mi nun vidas anta\u016d mi) estas vi, Ivan Karpovi\u0109\u00bb<\/i><\/em>, mi povas tute bone diri <em><i>\u00ab\u011di estas vi, Ivan Karpovi\u0109\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 17, La Revuo, 1907, Junio<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la pronomo <\/b><\/strong><em><i>\u00abci\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>La ne\u016dzado de <em><i>\u00abci\u00bb<\/i><\/em>\u00a0tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, \u2013 kontra\u016de, \u011di estas speciala\u0135o de la lingvo Esperanto, speciala\u0135o bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus <em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj al unu persono \u0109iam <em><i>\u00abci\u00bb<\/i><\/em>; sed \u0109iuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimi\u011dis al la ideo, ke <em><i>\u00abci\u00bb<\/i><\/em>\u00a0enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al \u0109iu unu persono diru <em><i>\u00abci\u00bb<\/i><\/em>; ni devus sekve havi apartan pronomon de \u011dentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto anta\u016d la jaro 1878). Sed la praktiko de \u0109iuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia <em><i>\u00abformo de \u011dentileco\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas ofte tre embarasa, \u0109ar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu a\u016d alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): <em><i>\u00abci\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u015dajnas al ni eble ofenda, pronomo de \u011dentileco \u015dajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la a\u016dskultanto (ekzemple anstata\u016d <em><i>\u00abci\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0oni diras <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00aboni\u00bb<\/i><\/em>) <em><i>\u00absinjoro\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abfra\u016dlo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p.). Por forigi \u0109iujn \u0109i tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al \u0109iu, \u0109iuj kaj \u0109io nur <em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em>. Malkompreni\u011don tio \u0109i neniam povas ka\u016dzi, \u0109ar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante <em><i>\u00abvi, sinjoro\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d <em><i>\u00abvi \u0109iuj\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abvi amba\u016d\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de <em><i>\u00abci\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(ekzemple kiam ili sin turnas al Dio a\u016d al amata persono), la uzado de <em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u015dajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi <em><i>\u00abci\u00bb<\/i><\/em>), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimi\u011das al la uzado de <em><i>\u00abvi\u00bb<\/i><\/em>, ke \u011di perfekte kontentigas kaj oni trovas en \u011di absolute nenion <em><i>\u00abmalvarman\u00bb<\/i><\/em>. \u0108io dependas ja nur de la kutimo.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la pronomo por bestoj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas \u0109iam uzi nur la senseksan pronomon <em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em>, \u2013 ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed e\u0109 en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00ab\u015di\u00bb<\/i><\/em>; sed en \u0109iuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00ab\u015di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0nur por homoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri pronomo por <\/b><\/strong><em><i>\u00abhomo\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon <em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(kiel ni faras ekzemple kun la vorto <em><i>\u00abinfano\u00bb<\/i><\/em>), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed \u0109ar la vorto <em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(uzata speciale por <em><i>\u00abbestoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00absenviva\u0135oj\u00bb<\/i><\/em>) enhavas en si ion malaltigan (kaj anka\u016d kontra\u016dkutiman) kaj por la ideo de <em><i>\u00abhomo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u011di estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por <em><i>\u00abhomo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la pronomon <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>. Nomi tion \u0109i kontra\u016dgramatika ni ne povas; \u0109ar, se ni \u0109iam farus diferencon inter <em><i>\u00abhomo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abhomino\u00bb<\/i><\/em>, tiam ni devus por la unua uzi <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj por la dua <em><i>\u00ab\u015di\u00bb<\/i><\/em>; sed \u0109ar ni silente interkonsentis, ke \u0109iun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por amba\u016d seksoj (ekzemple <em><i>\u00abhomo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= homo a\u016d homino, <em><i>\u00abri\u0109ulo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= ri\u0109ulo a\u016d ri\u0109ulino k.t.p.), per tio mem ni anka\u016d interkonsentis, ke la pronomon <em><i>\u00abli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni povas uzi por homo en \u0109iu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton <em><i>\u00ab\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne sole por <em><i>\u00abhomo\u00bb<\/i><\/em>, sed anka\u016d por \u0109iu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: <em><i>\u00abri\u0109ulo pensas, ke \u0109io devas servi al \u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(\u0109ar ni parolas ja ne sole pri ri\u0109aj viroj, sed anka\u016d pri ri\u0109aj virinoj).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 23, La Revuo, 1901, A\u016dgusto<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; Personaj pronomoj Pri la uzado de \u00abli\u00bb\u00a0anstata\u016d \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/personaj-pronomoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10566"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10566"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10566\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10566"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}