{"id":10591,"date":"2022-02-27T13:36:00","date_gmt":"2022-02-27T05:36:00","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10591"},"modified":"2022-02-27T13:36:13","modified_gmt":"2022-02-27T05:36:13","slug":"nedifinitaj-pronomoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/nedifinitaj-pronomoj\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Personaj pronomoj"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Nedifinitaj pronomoj<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Tia-tiela<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La diferenco inter la senco de tia kaj tiela estas tiel malgranda, ke la okazoj por tiela estas tre maloftaj. Ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingi\u011danta por momento, jen saltanta k.c. \u2013 ni povus diri (kvankam ne necese): <em><i>\u00ab\u0109u vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu \u0109i domo)? tian brulon (= tiel grandan k.c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan (= tiamanieran). <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1891, p. 21 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la senco de <\/b><\/strong><em><i>\u00abcerta\u00bb<\/i><\/em><strong><b>. <\/b><\/strong><\/p>\n<p>Krom sia \u0109efa senco, la vorto <em><i>\u00abcerta\u00bb<\/i><\/em>\u00a0havas ankora\u016d la sencon de <em><i>\u00abiu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(ne en la senco de <em><i>\u00abkiu ajn\u00bb<\/i><\/em>, sed en la senco de <em><i>\u00abiu difinita\u00bb<\/i><\/em>); la uzado de <em><i>\u00abcerta\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en la senco de <em><i>\u00abiu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0tute ne estas franclingva\u0135o, \u0109ar tiel same oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj aliaj.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 57, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la formo <\/b><\/strong><em><i>\u00ab\u0109io \u0109i\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Anstata\u016d <em><i>\u00ab\u0109io tio \u0109i\u00bb<\/i><\/em>\u00a0vi povas tre bone diri <em><i>\u00ab\u0109io \u0109i\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar la vorto <em><i>\u00ab\u0109i\u00bb<\/i><\/em>\u00a0jam per si mem signifas proksiman montron.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1889, p. 15<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vortoj kun <\/b><\/strong><em><i>\u00ab\u0109i\u00bb<\/i><\/em><strong><b>. <\/b><\/strong><\/p>\n<p>Ni havas egalan rajton uzi la <em><i>\u00ab\u0109i\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anta\u016d a\u016d post la pronomo (a\u016d adverbo); sed \u0109ar la <em><i>\u00ab\u0109i\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili amba\u016d prezentas kvaza\u016d unu vorton, kaj \u0109ar tiu kvaza\u016d-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter \u0109iuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la <em><i>\u00ab\u0109i\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anta\u016d la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj <em><i>\u00ab\u0109i\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(t.e. skribado <em><i>\u00abtiu-\u0109i\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00ab\u0109i-tiu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abtiu \u0109i\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00ab\u0109i tiu\u00bb<\/i><\/em>) \u015dajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00abonin\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>\u00a0kaj <strong><em><b><i>\u00abonia\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>.<\/p>\n<p>Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto <em><i>\u00aboni\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas per si mem formoj tute regulaj, kaj \u0109iu havas plenan rajton ilin uzi, \u0109ar nenie en la <em><i>\u00abFundamento\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas dirite, ke <em><i>\u00aboni\u00bb<\/i><\/em>\u00a0prezentas escepton el \u0109iuj aliaj analogiaj pronomoj. Nur en la praktiko oni \u011dis nun ne uzadis la formojn <em><i>\u00abonin\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abonia\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar preska\u016d en \u0109iuj plej gravaj lingvoj la vorto <em><i>\u00aboni\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne \u015dan\u011di\u011das kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu \u0109i vorto sonus tre strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en Esperanto la <em><i>\u00abnekutimeco\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne prezentas gravan ka\u016dzon por ne\u016dzado; tial, kvankam mi persone \u0109iam evitas la diritajn formojn, tamen, se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio \u0109i ian pekon kontra\u016d la reguloj a\u016d kontra\u016d la komuna spirito de nia lingvo.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 22, La Revuo, 1907, A\u016dgusto <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00abioj\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>, <strong><em><b><i>\u00abtioj\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>, <strong><em><b><i>\u00abkioj\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>\u00a0k.t.p.<\/p>\n<p>Teorie la \u0135us diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, \u0109ar la\u016d mia opinio ilia senco tion \u0109i ne permesas. <em><i>\u00abTio\u00bb<\/i><\/em>\u00a0prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (a\u016d abstraktan ideon), kaj bildo restas \u0109iam ununombra sendepende de tio, \u0109u \u011di konsistas el unu objekto a\u016d el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion \u0109i ne malpermesas. Ekzemple: <em><i>\u00abLia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj \u0109iu aparte per si mem estas ne grava, sed \u0109iuj kune donas al li grandan forton\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00abneniigi\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong><\/p>\n<p>\u0108iuj vortoj de la <em><i>\u00abinterrilata tabelo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza fini\u011do (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). \u0108ar pro diversaj ka\u016dzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj fini\u011doj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel fini\u011doj sendependaj kaj \u011deneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la fini\u011dojn <em><i>\u00abe\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abu\u00bb<\/i><\/em>, kiuj kiel sendependaj fini\u011doj havis jam alian sencon), tial mi devis alkro\u0109i ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj <em><i>\u00abali-u\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abali-es\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abkelk-om\u00bb<\/i><\/em>, k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontra\u016dregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj fini\u011das per <em><i>\u00aba\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abo\u00bb<\/i><\/em>, la fini\u011doj estas ne kondi\u0109e interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin anka\u016d sen la fini\u011do). Tial la for\u0135etado de la pure substantiva <em><i>\u00abo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj \u011dia anstata\u016digado per diversaj aliaj fini\u011doj kaj sufiksoj \u015dajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio \u0109i donus ion novan, kontra\u016dan al la \u011disnunaj kutimoj, ni devus tion \u0109i eviti, \u0109ar absoluta kaj la\u016dlitera reguleco tion \u0109i ne permesus; sed, \u0109ar: la vortoj <em><i>\u00abneniigi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abnenii\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj uzataj de \u0109iuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu \u0109i formo estus tute senbezone.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo <\/i><\/em><\/p>\n<p>1 S-ro J. E. demandis nian Majstron, \u0109u <em><i>\u00abneni\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas radikvorto, \u0109u la formoj neniigi kaj nenii\u011di estas \u011dustaj, kaj \u0109u nenioigi kaj nenioi\u011di ne estus preferindaj.<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00abneniu\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>\u00a0kaj <strong><em><b><i>\u00abnenia\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong><\/p>\n<p>La vorto <em><i>\u00abneniu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(tiel same, kiel anka\u016d la vortoj <em><i>\u00abiu\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abkiu\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abtiu\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0109iu\u00bb<\/i><\/em>) havas sencon pure pronoman, dum la vorto <em><i>\u00abnenia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(kiel anka\u016d la vortoj <em><i>\u00abia\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abkia\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abtia\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0109ia\u00bb<\/i><\/em>) havas sencon adjektivan kaj esprimas specon, karakteron. La vortoj <em><i>\u00abiu, kiu, tiu, \u0109iu, neniu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0povas esti uzataj a\u016d kun substantivo, a\u016d sen substantivo (en tiu \u0109i lasta okazo oni subkomprenas \u0109e ili la vorton <em><i>\u00abhomo\u00bb<\/i><\/em>). La formoj kun <em><i>\u00abu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0enhavas en si \u0109iam la ideon de nomo a\u016d pronomo, dum la formoj kun <em><i>\u00aba\u00bb<\/i><\/em>\u00a0enhavas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj: Kiu venis? Venis Petro; venis botisto; venis li. \u2013 En kiu urbo vi lo\u011das? Mi lo\u011das en Parizo; mi lo\u011das en tiu \u0109i urbo. En kia urbo vi lo\u011das? Mi lo\u011das en bela urbo; en granda urbo. \u2013 \u0108u vi vidis la \u0109ambristinon a\u016d la kuiristinon? Mi vidis neniun servistinon. \u0108u vi vidis junan servistinon a\u016d maljunan? Mi vidis nenian servistinon. Inter la vortoj <em><i>\u00abtiu-tia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00ab\u0109iu-\u0109ia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la diferenco estas pli granda kaj pli klara, ol inter la vortoj <em><i>\u00abkiukia\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abiu-ia\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abneniu nenia\u00bb<\/i><\/em>; tial oni neniam povas diri <em><i>\u00abtia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00ab\u0109ia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abtiu\u00bb<\/i><\/em>a\u016d <em><i>\u00ab\u0109iu\u00bb<\/i><\/em>, sed ofte oni povas sen eraro diri <em><i>\u00abia, kia, nenia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abiu, kiu, neniu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(kvankam estas bone \u0109iam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj \u0109i vortoj).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00abtiela\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Via opinio, ke mi \u011dis nun neniam aprobis la vorton <em><i>\u00abtiela\u00bb<\/i><\/em>, estas erara. Al la vortoj <em><i>\u00abtiela\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abtiele\u00bb<\/i><\/em>, kiuj estas kreitaj tute regule la\u016d la le\u011doj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon, sed mi e\u0109 mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo. Mi ne povas nur la\u016ddi, kiam oni trouzas tiujn vortojn, kaj kiam oni uzas ilin tute senbezone anstata\u016d la pli simplaj vortoj <em><i>\u00abtia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abtiel\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d ankora\u016d pli, kiam oni volas uzadi ilin \u0109iam anstata\u016d la vortoj fundamentaj; sed en \u0109iuj okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj <em><i>\u00abtia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abtiel\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn <em><i>\u00abtiela\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abtiele\u00bb<\/i><\/em>\u00a0tre bonaj, ne sole permesindaj, sed e\u0109 rekomendindaj.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 8, La Revuo, 1907, Februaro<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Nedifinitaj pronomoj Tia-tiela La diferenco inter la se\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/nedifinitaj-pronomoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10591"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10591"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10591\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10591"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}