{"id":10594,"date":"2022-02-27T13:39:00","date_gmt":"2022-02-27T05:39:00","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10594"},"modified":"2022-02-27T13:39:27","modified_gmt":"2022-02-27T05:39:27","slug":"verboj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/verboj\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Personaj pronomoj"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Verboj<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la esprimo <\/b><\/strong><em><i>\u00abestu timata\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La esprimo <em><i>\u00abestu timata\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto <em><i>\u00abtimi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne havas pasivon, sed tio \u0109i ja tute ne montras ankora\u016d, ke anka\u016d en Esperanto \u011di ne devas havi pasivon. En \u0109iu vivanta lingvo estas permesite uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis anta\u016d vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon. La logiko diras, ke \u0109ia verbo povas havi pasivon, se nur la senco \u011din permesas. Sed en la verbo <em><i>\u00abtimi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. \u0108e la timado ni havas \u0109iam du personojn a\u016d objektojn: unu, kiu timas, kaj unu, kiun oni timas, a\u016d kiu estas timata. <em><i>\u00abDe l\u2019 malamikoj vi estu timata\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas: ke la malamikoj timu vin (= je vi a\u016d anta\u016d vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne <em><i>\u00abtimi lin\u00bb<\/i><\/em>, sed <em><i>\u00abtimi de li\u00bb<\/i><\/em>; sed tio \u0109i estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga anka\u016d por \u0109ia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone uzi la verbon <em><i>\u00abtimi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kun la akuzativo (en tia maniero \u011di anka\u016d estas uzata en multaj lingvoj, kie \u011di tiel anka\u016d havas pasivon); sed se la senco \u011din anka\u016d ne dirus, \u011din diras ja tute klare nia gramatiko, la\u016d kiu en \u0109ia duba okazo oni povas uzi la prepozicion <em><i>\u00abje\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d la akuzativon sen prepozicio. E\u0109 de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere \u0109iam fari pasivon, se nur la senco de tiu \u0109i pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versa\u0135o <em><i>\u00abAl la Esperantisto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas ne malregule uzita la esprimo <em><i>\u00abla celo estos alvenita\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(= oni alvenos al la celo).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1890, p 32 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la participo-substantivo<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto de la patro.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>El privata letero, citita de P. Fruictier en Esperanta Sintakso, p 13<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la participo-substantivo<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon (a\u016d objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple a\u0135 a\u016d ec). Tial, la\u016d mia opinio, la vorto <em><i>\u00abestonto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0povas signifi nur <em><i>\u00abestonta persono\u00bb<\/i><\/em>, sed \u011di ne povas signifi <em><i>\u00abestonta tempo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abestonta afero\u00bb<\/i><\/em>, kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj <em><i>\u00abestonteco\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abestonta\u0135o\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><em><b><i>\u00abOkupita\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>\u00a0a\u016d <strong><em><b><i>\u00abokupata\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>?<\/p>\n<p>Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare <em><i>\u00abmi estas okupita\u00bb<\/i><\/em>. Kelkaj personoj trovas, ke tio estas ne\u011dusta; ke \u0109ar mi parolas pri laboro, kiu da\u016dras nun, mi devas diri <em><i>\u00abokupata\u00bb<\/i><\/em>. Kelkfoje \u015dajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi <em><i>\u00abmi estas okupata\u00bb<\/i><\/em>; mi tamen tuj for\u0135etis tiun formon, kontra\u016d kiu protestis mia lingva sento. \u0108u ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan a\u016d pasintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, \u0109ar ili ne havas apartajn formojn por tiuj amba\u016d pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve \u0109i tio estas jam sufi\u0109e grava motivo, por ke anka\u016d en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo estas kontra\u016dlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco <em><i>\u00abprenas en posedon\u00bb<\/i><\/em>), tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian urbon, \u011di estas en tiu momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. \u011di forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam anta\u016de, t.e. se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi trovi\u011das, tiam mi devas diri <em><i>\u00abmi estas okupita\u00bb<\/i><\/em>. Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon nuntempan (<em><i>\u00ablaboroj min tre okupas\u00bb<\/i><\/em>), sed tion ni faras por tio, ke la formo <em><i>\u00abokupis\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasiva formo ni ne bezonas timi tiun malkompreni\u011don, \u0109ar <em><i>\u00abmi estas okupita\u00bb<\/i><\/em>\u00a0montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankora\u016d da\u016dras. La senco de <em><i>\u00abokupi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0havas du nuancojn: preni en posedon kaj teni en posedo; per la formo <em><i>\u00abmi estas okupita\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni esprimas samtempe amba\u016d nuancojn, dum la formo <em><i>\u00abmi estas okupata\u00bb<\/i><\/em>\u00a0esprimus nur la unuan nuancon. Cetere pri la vorto <em><i>\u00abokupi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0mi devas ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj: \u0109iufoje, kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru <em><i>\u00abmi estas okupita\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p 293<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la verbo kiel komplemento<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La esprimo <em><i>\u00abmi estas feli\u0109a akceptonte vin\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas bona, kvankam mi preferus diri pli simple <em><i>\u00abmi estas feli\u0109a, ke mi vin akceptos\u00bb<\/i><\/em>\u00a0La frazo <em><i>\u00abmi inklinas ne faronte tion\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne \u015dajnas al mi bona; mi dirus: <em><i>\u00abmi estas inklina ne fari tion\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 40, La Revuo, 1908, Majo <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri duobla senco de kelkaj verboj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne scias precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj postulas duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, la\u016d la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne scias, \u0109u oni devas diri: <em><i>\u00abmi instruas mian infanon pri Esperanto\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d: <em><i>\u00abmi instruas Esperanton al mia infano\u00bb<\/i><\/em>. \u2013 La\u016d mia opinio la neklareco tute ne ekzistas, sed \u011di estas kreata nur arte. En unu kunveno esperantista iu faris la demandon, \u0109u oni devas diri: <em><i>\u00abmi amas vin\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d <em><i>\u00abmi vin amas\u00bb<\/i><\/em>, kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri tio \u0109i tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: <em><i>\u00abamba\u016d frazoj estas bonaj!\u00bb<\/i><\/em>\u00a0Tia sama respondo la\u016d mia opinio devas esti donata al la demando pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu devigas nin diri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu devas esti rigardata kiel bona kaj la dua kiel malbona? Ili ja amba\u016d estas konstruitaj tute regule la\u016d la le\u011doj de nia lingvo, amba\u016d estas tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve amba\u016d estas tute bonaj, kaj la uzado de la unua a\u016d de la dua devas esti libere lasata al la persona gusto de \u0109iu uzanto a\u016d al la stilaj postuloj de la teksto. E\u0109 se vi aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan, vi anka\u016d ricevos nenian malklarecon, \u0109ar kiu povas havi ian dubon pri la senco de la esprimoj <em><i>\u00abhomo instruita\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abscienco instruita\u00bb<\/i><\/em>? Cetere la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn <em><i>\u00abinstruire\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abenseigner\u00bb<\/i><\/em>, povas tre bone en la unua okazo uzi <em><i>\u00abinstrui\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj en la dua <em><i>\u00ablernigi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(t.e. instrui iun pri io, lernigi ion al iu).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 12, La Revuo, 1907, Aprilo<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la participa sufikso anta\u016d verba fini\u011do<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La formoj <em><i>\u00abamatas\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abamitas\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k. t. p, anstata\u016d <em><i>\u00abestas amata\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abestas amita\u00bb<\/i><\/em>, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj a\u016dtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion \u0109i ne konsilus. Privataj a\u016dtoroj povus enkonduki tiun \u0109i novan formon nur en tia okazo, se <em><i>\u00abas\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abis\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p. signifus <em><i>\u00abestas\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abestis\u00bb<\/i><\/em>; sed, kvankam pli a\u016d malpli frue la verbaj finigoj eble ricevos la signifon de la verbo <em><i>\u00abesti\u00bb<\/i><\/em>, tamen \u011dis nun ili tiun \u0109i signifon ne havas.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Ankora\u016d pri la senco de la participa sufikso<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Se anstata\u016d la kunsufiksa vorto <em><i>\u00abestanta\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: <em><i>\u00abnuna\u00bb<\/i><\/em>), tiam \u011dia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstrakta\u0135on; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta (iu a\u016d io, kiu \u2026 as), sekve verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkreta\u0135on (ulon a\u016d a\u0135on). Kaj \u0109ar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, la\u016d sia senco mem, esprimas ulon, tial la\u016d la principo de sufi\u0109o ni ne bezonas konstante aldonadi al \u011di la sufikson <em><i>\u00abul\u00bb<\/i><\/em>, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed a\u0135on, ni aldonas la sufikson <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 191:1, p.1<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Kiel ni diras <em><i>\u00abmi vidis lin sana\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(= <em><i>\u00abke li estas sana\u00bb<\/i><\/em>) tiel la\u016d mia opinio ni povas anka\u016d diri <em><i>\u00abmi vidis lin kuri\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(= <em><i>\u00abke li kuras\u00bb<\/i><\/em>), <em><i>\u00abmi a\u016ddis lin paroli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(= <em><i>\u00abke li parolas\u00bb<\/i><\/em>); sed la esprimojn <em><i>\u00abli faris \u0109ion sen ridi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abli restis du tagojn sen man\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0mi ne konsilus al vi uzi. Prepozicion anta\u016d verbo mi konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni ne povas bone esprimi nian penson. Sed anstata\u016d <em><i>\u00absen ridi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00absen man\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni povas ja tre bone diri <em><i>\u00absen rido\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00absen man\u011do\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abneniom ridante\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abnenion man\u011dante\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 20, La Revuo, 1907, Junio<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri infinitivo post verbo<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. \u015cajnas al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur a\u016d en formo de rekta komplemento (ekzemple <em><i>\u00abmi amas danci\u00bb<\/i><\/em>), a\u016d en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj <em><i>\u00abpor\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abanta\u016d (ol) \u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abanstata\u016d\u00bb<\/i><\/em>, kaj ke en \u0109iuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstata\u016d \u011di participon a\u016d substantivon kun prepozicio (ekzemple: <em><i>\u00abli foriris, ne preminte lian manon\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00absen premado de lia mano\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00absen premi lian manon\u00bb<\/i><\/em>). Via opinio \u015dajnas al mi \u011dusta.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro.<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Verboj Pri la esprimo \u00abestu timata\u00bb\u00a0 La esprimo \u00abestu t\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/verboj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10594"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10594"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10594\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10594"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}