{"id":10599,"date":"2022-02-27T14:44:50","date_gmt":"2022-02-27T06:44:50","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10599"},"modified":"2022-02-27T14:45:10","modified_gmt":"2022-02-27T06:45:10","slug":"adverboj-adverbaj-formoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/adverboj-adverbaj-formoj\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Personaj pronomoj"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Adverboj. Adverbaj formoj<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la uzado de <\/b><\/strong><em><i>\u00abamba\u016d\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p><em><i>\u00abAmba\u016d\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas: <em><i>\u00ab\u0109iuj du\u00bb<\/i><\/em>, t.e. \u011di estas uzata anstata\u016d <em><i>\u00ab\u0109iuj\u00bb<\/i><\/em>, kiam ni parolas nur pri du personoj a\u016d objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de <em><i>\u00abamba\u016d\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en la frazo <em><i>\u00abni lo\u011das en Londono amba\u016d en somero kaj en vintro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: <em><i>\u00abkiel en somero, tiel anka\u016d en vintro\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d <em><i>\u00abne nur en somero, sed anka\u016d en vintro\u00bb<\/i><\/em>). Kvankam mi ofte uzis la formon <em><i>\u00abla amba\u016d\u00bb<\/i><\/em>, tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton <em><i>\u00abamba\u016d\u00bb<\/i><\/em>\u00a0sen artikolo.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 54, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00abmulte da\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>\u00a0kaj <strong><em><b><i>\u00abmulta\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong><\/p>\n<p>La formoj <em><i>\u00abmulte da laboro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abmulta laboro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas egale bonaj. Egale bonaj anka\u016d estas la esprimoj <em><i>\u00abmi konas tiom homojn\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abmi konas tiom da homoj\u00bb<\/i><\/em>, sed ne bone estus diri <em><i>\u00abmi konas tiom da homojn\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar en la lasta esprimo la formo <em><i>\u00abhomoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0dependas ne de la vorto <em><i>\u00abkonas\u00bb<\/i><\/em>, sed de la prepozicio <em><i>\u00abda\u00bb<\/i><\/em>, kiu ne postulas la akuzativon.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1890, p 60<\/i><\/em><\/p>\n<p>Estas diferenco inter <em><i>\u00abmultaj homoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abmulte da homoj\u00bb<\/i><\/em>: <em><i>\u00abmultaj homoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= diversaj homoj (\u0109iu aparte); <em><i>\u00abmulte da homoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= granda nombro da homoj (kune).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Esperantisto, 1893, p 96<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la esprimoj <\/b><\/strong><em><i>\u00abjam ne \u2026 \u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0kaj <\/b><\/strong><em><i>\u00abne \u2026 plu\u00bb<\/i><\/em><strong><b>.<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Por tre multaj okazoj amba\u016d esprimoj \u015dajnas al mi egale bonaj, kaj mi tute ne vidas ian ka\u016dzon, kiu devigus nin diri: uzu nur la unuan a\u016d nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon en tiuj okazoj, kiam \u011di prezentas nenian maloportuna\u0135on? Tamen ne \u0109iam amba\u016d esprimoj povas reciproke anstata\u016di unu la alian. Ekzemple anstata\u016d <em><i>\u00abne parolu plu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni ne povas diri <em><i>\u00abjam ne parolu\u00bb<\/i><\/em>. Doni tute precizan klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel <em><i>\u00abjam\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abplu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas tre malfacile, kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo ta\u016dgos por \u0109iuj okazoj. <em><i>\u00abJam\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la\u016d mia opinio efektive enhavas en si la ideon de \u015dan\u011do de stato, kiel montris <em><i>\u00abThe British Esperantist\u00bb<\/i><\/em>; <em><i>\u00abplu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0enhavas la ideon de da\u016drado. <em><i>\u00abJam ne\u00bb<\/i><\/em>\u00a0povas rilati anka\u016d al io, kio anta\u016de ne ekzistis, sed estis nur intencata a\u016d esperata, \u2013 <em><i>\u00abne plu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0rilatas al io, kio ekzistis jam anta\u016de. Ekzemple, se mi e\u0109 neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri <em><i>\u00abmi jam ne vizitos vin\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(se mi \u015dan\u011dis mian intencon), sed <em><i>\u00abmi vin ne vizitos plu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam anta\u016de vizitadis vin. La esprimon <em><i>\u00abne jam\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(kiu signifas ion tute alian ol <em><i>\u00abjam ne\u00bb<\/i><\/em>) mi tute ne konsilas uzi, \u0109ar \u011di povus ka\u016dzi malkompreni\u011don; anstata\u016d \u011di mi konsilas uzi <em><i>\u00abankora\u016d ne\u00bb<\/i><\/em>. \u2013 Diri <em><i>\u00abpli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abplu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0oni povas tre ofte, sed ne \u0109iam. <em><i>\u00abPli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= pli multe, <em><i>\u00abplu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= da\u016dre, pli malproksimen; <em><i>\u00abpli\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas kvanton, multecon, \u2013 <em><i>\u00abplu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas da\u016dradon (en loko a\u016d tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstata\u016d la dua, \u0109ar tiam ilia senco fari\u011das preska\u016d la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto a\u016d pri da\u016drado (a\u016d malproksimi\u011dado), tiam ni ne povas intermiksi la amba\u016d vortojn.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 26, La Revuo, 1907, Oktobro<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri adverbo prepozicia<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio; pri la formo, en kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus kateni nin per ia unu regulo por \u0109iuj okazoj, sed mi konsilus konformi\u011di \u0109iufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam anka\u016d la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, <em><i>\u00abkoncerne tion\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= kio koncernas tion, <em><i>\u00abrilate tion\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= kio rilatas tion); se la adverbo anstata\u016das vorton, kiu povas ligi\u011di kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam anka\u016d la adverbo akceptas post si ti un prepozicion (ekzemple, <em><i>\u00abka\u016dze de tio\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= pro la ka\u016dzo de tio, <em><i>\u00abresponde al via demando\u00bb<\/i><\/em>\u00a0= kiel respondo al via demando); se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala, kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam \u011di, kiel \u0109iu alia prepozicio, ligi\u011das kun la substantivo senpere, t.e. sen alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple <em><i>\u00abspite mia malamiko\u00bb<\/i><\/em>). Tamen en \u0109iu duba okazo vi ne faros eraron, se vi post adverbo-prepozicio uzos la prepozicion <em><i>\u00abje\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d la akuzativon, \u0109ar vi ja scias, ke la\u016d nia gramatiko en \u0109iu okazo, kiam la prepozicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion <em><i>\u00abje\u00bb<\/i><\/em>, kaj anstata\u016d la prepozicio\u00bb je\u00bb ni povas \u0109iam uzi la akuzativon. Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri \u0109iuj viaj tri demandoj mi donis al vi nur mian personan opinion, sed ne ian devigan decidon. Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de \u0109iu prepozicio kun infinitivo, de aparta vorto por <em><i>\u00ablaktumo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj de unuforma regulo por \u0109iuj adverboj-prepozicioj, vi povas peni akiri por tio la oficialan pervo\u0109donan decidon de la Lingva Komitato.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 37 c, La Revuo, 1908, Majo<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00ab\u0109u\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>Vian opinion, ke la vorton <em><i>\u00ab\u0109u\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda, mi trovas tute prava. Ni povas \u011din uzi anka\u016d en la senco de necerteco, a\u016d de dubo, a\u016d en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo <em><i>\u00ab\u0109u pro timo, \u0109u pro fiereco, li nenion respondis\u00bb<\/i><\/em>), sed mi neniam konsilus uzi \u011din tute senbezone anstata\u016d <em><i>\u00abjen\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00aba\u016d\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p. Prave vi diras, ke la frazoj <em><i>\u00ab\u015di kutimas havi \u0109e sia zono \u0109u rozon, \u0109u diamanton\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abdiru tion \u0109u al la kapitano, \u0109u ai la le\u016dtenanto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus <em><i>\u00abjen\u00bb<\/i><\/em>, en la dua <em><i>\u00aba\u016d\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00abablativo absoluta\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong><\/p>\n<p>Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj lingvoj; en Esperanto \u011di ne ekzistas. Kvankam \u011di nenie estis rekte malpermesita, tamen \u011dia uzado estus kontra\u016d la spirito de nia lingvo. En Esperanto la adverba participo \u0109iam rilatas la subjekton de la \u0109efa propozicio. Sekve oni povas diri <em><i>\u00abfarinte (= kiam la leono faris) la dividon, la leono diris\u00bb<\/i><\/em>, sed oni ne povas diri <em><i>\u00abla divido estante farita (= kiam la divido estis farita), la leono diris\u00bb<\/i><\/em>. Enkonduki la latinan a\u016d francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da nacioj prezentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, \u0109ar ni \u0109iam povas \u011din anstata\u016digi per formo pli natura. En via frazo (<em><i>\u00abla re\u011do kunvokis siajn konsilistojn, por ke, \u0109iu el ili eldirante sian opinion, li povu fari decidon\u00bb<\/i><\/em>) ni povas ja tute bone anstata\u016digi la substrekitan esprimon per <em><i>\u00abkiam \u0109iu el ili eldiros sian opinion\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d per la pli mallonga <em><i>\u00aba\u016ddinte la opiniojn de \u0109iuj\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 19, La Revuo, 1907, Junio<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Adverboj. Adverbaj formoj Pri la uzado de \u00abamba\u016d\u00bb \u00abAmba\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/adverboj-adverbaj-formoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10599"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10599"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10599\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10599"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}