{"id":10603,"date":"2022-02-27T14:48:11","date_gmt":"2022-02-27T06:48:11","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10603"},"modified":"2022-02-27T14:48:46","modified_gmt":"2022-02-27T06:48:46","slug":"konjunkcio","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/konjunkcio\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Konjunkcio"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Konjunkcio<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>Pli malpli 5-6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0forte malpla\u0109as al li, tiel malpla\u0109as, ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon kun la kondi\u0109o, ke ni el\u0135etu la vorton <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>! Kaj tiu \u0109i sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze! \u0108u la vorto <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas bona a\u016d malbona, \u2013 tiu \u0109i ekzemplo (kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas \u011din de punkto de vidado pure persona. Anstata\u016d analizi, \u0109u la proponita sensignifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la dirita sinjoro diris, ke li persone ne ellernos la lingvon, se la vorto <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne estos \u015dan\u011dita! Se ni e\u0109 supozus, ke la vorto <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0per si mem estas tre facile \u015dan\u011debla, \u2013 \u0109u povas iam ekzisti lingvo tutmonda, se \u0109iu lernanto volos, ke oni \u0109ion \u015dan\u011du en \u011di la\u016d lia persona pla\u0109o? Se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas anta\u016d \u0109io kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo de <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0havas efektive gravan celon ne personan, sed komunan, kaj ni rigardu, kion oni povas fari kun tiu \u0109i vorto. Je kio propre la vorto <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas kulpigata? \u0108u \u011di estas malbonsona? tro longa? ne preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, \u0109u iu respondos tiujn \u0109i demandojn alie, ol per absoluta <em><i>\u00abne\u00bb<\/i><\/em>! Kio do? La proponinto diras, ke anstata\u016d la <em><i>\u00abarbitre elpensita kaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0devus esti prenita la \u0109iukonata <em><i>\u00abet\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abe\u00bb<\/i><\/em>. Ne irante ankora\u016d pli malproksimen, ni jam povus respondi, ke tiu \u0109i bagatelo povus servi kiel motivo tiam, se ni havus ankora\u016d tute liberan elekton inter <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abe, et\u00bb<\/i><\/em>, sed fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksimen, ni vidos, ke e\u0109 tiam, kiam la vorto ne estis ankora\u016d kreita, estus granda demando, \u0109u <em><i>\u00abet, e\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas pli bona ol <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>. La vorto <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne sole ne estas maloportuna, sed \u011di anka\u016d tute ne estas arbitre elpensita (\u011di estas vorto greka = la latina <em><i>\u00abet\u00bb<\/i><\/em>). Sekve la motivoj kontra\u016d <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas tiel bagatelaj, ke e\u0109 en la tempo de la kreado ni devus preni <em><i>\u00abet, e\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0nur tiam, se la uzebleco de amba\u016d formoj estus egala; sed ilia uzebleco ne estis egala: dum la vorto <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas tute libera, la vortoj <em><i>\u00abe\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abet\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estis necesaj por la fini\u011do de l\u2019 adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por fini\u011do gramatika a\u016d sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, \u0109ar la\u016d la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaro] la fini\u011doj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj). Se ni volus doni <em><i>\u00abe\u00bb<\/i><\/em>a\u016d <em><i>\u00abet\u00bb<\/i><\/em>\u00a0por <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>, ni devus doni ian sova\u011dan formon al la tuta kategorio de la adverboj a\u016d la tuta kategorio de la vortoj etaj; inter tuta kategorio da vortoj kaj unu simpla vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko de la lasta. La neprenado de <em><i>\u00abe\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abet\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj tiel plu estis sekve de nia flanko ne simpla <em><i>\u00abnetrovo de la bono\u00bb<\/i><\/em>, sed intenca faro. \u0108u ni estis pravaj a\u016d ne, ne estas nun tempo priparoli; sed se jam tiam la for\u0135eto de <em><i>\u00abe\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abet\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p. estis ne tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas ka\u016dzo por nun enkonduki \u011din per oferoj de rompado. Tu\u015dante la novajn vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la fundamenta vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>, kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur \u0109iu pa\u015do de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto <em><i>\u00abkaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni parolis tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem, sed nur \u0109ar \u011di donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita; kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas kontra\u016d \u0109ia sennecesa reformo, ni faras \u011din ne el amo al niaj propraj formoj a\u016d el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble balda\u016d tute detrui\u011dus, se \u0109iu aparte volus \u011din el pura persona opiniamo \u015diri la\u016d sia pla\u0109o kaj sen grava neceso montri sur \u011di siajn talentojn.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1891, p. 49<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Konjunkcio Pri la vorto \u00abkaj\u00bb Pli malpli 5-6 monatojn p\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/konjunkcio\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10603"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10603"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10603\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10603"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}