{"id":10607,"date":"2022-02-27T14:53:24","date_gmt":"2022-02-27T06:53:24","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10607"},"modified":"2022-02-27T14:54:28","modified_gmt":"2022-02-27T06:54:28","slug":"prepozicioj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/prepozicioj\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Prepozicioj"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Prepozicioj<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><em><b><i>\u00abKrom\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>\u00a0kaj <strong><em><b><i>\u00abekster\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong><\/p>\n<p>En la plena vortaro ni donis la vorton <em><i>\u00abkrom\u00bb<\/i><\/em>; sed poste, vidante ke kelkaj amikoj per la vorto <em><i>\u00abekster\u00bb<\/i><\/em>, kiu ekzistas en la malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca nuanco, tute bone esprimas anka\u016d la sencon de <em><i>\u00abkrom\u00bb<\/i><\/em>, ni komencis anka\u016d uzadi tiun \u0109i vorton en la senco de <em><i>\u00abkrom\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1891, p. 7 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00abkrom\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La prepozicio <em><i>\u00abkrom\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anta\u016d iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas \u011din kiel ion apartan; tial \u011di povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj \u011di estas uzata. <em><i>\u00abKrom\u00bb<\/i><\/em>\u00a0per si mem esprimas nek escepton, nek aldonon, \u011di esprimas nur apartigon; sed \u0109u tiu apartigo estas farata por ion forigi, a\u016d kontra\u016de, por \u011din pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: <em><i>\u00abtie estis \u0109iuj miaj fratoj krom Petro\u00bb<\/i><\/em>, \u0109iu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri, ke li ne estis inter la <em><i>\u00ab\u0109iuj\u00bb<\/i><\/em>; sed kiam mi diras: <em><i>\u00abkrom Petro tie estis anka\u016d \u0109iuj aliaj miaj fratoj\u00bb<\/i><\/em>, oni facile komprenas, ke \u0109i tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, a\u016d pri li oni jam scias, ke li tie estis, a\u016d ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto <em><i>\u00abkrom\u00bb<\/i><\/em>\u00a0povas iufoje ka\u016dzi neprecizecon a\u016d malkompreni\u011don; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton <em><i>\u00abkrom\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj uzi anstata\u016d \u011di la pli precizajn esprimojn <em><i>\u00abesceptinte\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abne sole, sed anka\u016d\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri <\/b><\/strong><em><i>\u00abal\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0anstata\u016d akuzativo <\/b><\/strong><\/p>\n<p>En tre multaj okazoj la prepozicio <em><i>\u00abal\u00bb<\/i><\/em>\u00a0povas tre bone esti uzata, por esprimi direkton; tamen ne en \u0109iuj okazoj oni povas tion fari. Anstata\u016d <em><i>\u00abmi veturas Londonon\u00bb<\/i><\/em>\u00a0oni povas tre bone diri <em><i>\u00abmi veturas al Londono\u00bb<\/i><\/em>; sed se anstata\u016d la frazo <em><i>\u00abla muso kuris sub la liton\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni dirus <em><i>\u00abal sub la lito\u00bb<\/i><\/em>, la senco de la frazo iom \u015dan\u011di\u011dus. <em><i>\u00abAl\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si anka\u016d la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo <em><i>\u00abla muso kuris al sub la lito\u00bb<\/i><\/em>\u00a0montrus, ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia ka\u016dzo \u011di ne atingis la lokon sub la lito, a\u016d almena\u016d ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter <em><i>\u00abal\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe e\u0109 proponi komunan regulon, ke anstata\u016d akuzativo de direkto oni povas \u0109iam uzi la prepozicion <em><i>\u00abal\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto prezentas ian malfacila\u0135on, povas e\u0109 nun sen ia peko kontra\u016d la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion <em><i>\u00abal\u00bb<\/i><\/em>. Se ekzemple anstata\u016d <em><i>\u00abvenu \u0109i tien\u00bb<\/i><\/em>\u00a0vi diros <em><i>\u00abvenu al \u0109i tie\u00bb<\/i><\/em>, oni povos diri, ke via stilo estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la prepozicio <\/b><\/strong><em><i>\u00abda\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La esprimo <em><i>\u00abdum la frua parto da la jaro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u015dajnas al mi nebona; mi preferas <em><i>\u00abde la jaro\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar en la dirita frazo la vorto <em><i>\u00abparto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas ne mezuron, sed nur limigitan aparta\u0135on. Tiel ekzemple <em><i>\u00abmonato\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas parto da tempo, \u0109ar \u011di esprimas simple mezuron, sed <em><i>\u00abJanuaro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas parto de jaro, \u0109ar \u011di esprimas ne mezuron, sed difinitan limigitan aparta\u0135on; <em><i>\u00abkvaronjaro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(= mezuro) estas parto da jaro, sed <em><i>\u00abprintempo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(= speciale montrita parto) estas parto de jaro. Oni devas memori, ke <em><i>\u00abparto\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abpeco\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p. havas la sencon de mezuro ofte, sed ne \u0109iam. Dum la vorto <em><i>\u00abda\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(kiu enhavas ka\u015dite la sencon de <em><i>\u00abia\u00bb<\/i><\/em>) montras, ke ni parolas pri kvanto da ia a\u0135o, sed ne pri \u011dia individueco (ekzemple peco da viando = peco da ia viando), la artikolo <em><i>\u00abla\u00bb<\/i><\/em>\u00a0montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (a\u016d pri \u0109iuj objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple <em><i>\u00abpeco de la viando, kiun mi havas anta\u016d mi\u00bb<\/i><\/em>); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie la kombinado de <em><i>\u00abda\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kun <em><i>\u00abla\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne estas malpermesata, sed en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni e\u0109 povas simple konsili, ke oni neniam uzu <em><i>\u00abda\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anta\u016d <em><i>\u00abla\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(krom la okazoj, en kiuj la senco tion \u0109i nepre kaj tute sendube postulas).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri <\/b><\/strong><em><i>\u00abde\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0post participoj pasivaj <\/b><\/strong><\/p>\n<p>Post pasivaj participoj la prepozicio <em><i>\u00abde\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u0109iam montras nur la aganton; ekzemple, en la frazo <em><i>\u00abla libro estas legata de Adolfo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la prepozicio <em><i>\u00abde\u00bb<\/i><\/em>\u00a0montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu legas. Uzi post pasiva participo simplan prepozicion <em><i>\u00abde\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en ia alia senco ni devas \u0109iam eviti. Ekzemple, anstata\u016d la frazo: <em><i>\u00ablia propra po\u015dhorlo\u011do estis \u015dtelita de la hoko, sur kiu li ordinare pendigis \u011din\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estus pli bone diri <em><i>\u00abfor de la hoko \u2026\u00bb<\/i><\/em>. Anstata\u016d <em><i>\u00ab\u015di trovigis \u015dirmata for de liaj entreprenoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0mi konsilus diri <em><i>\u00abkontra\u016d liaj entreprenoj\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri <\/b><\/strong><em><i>\u00abper\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0post pasivo <\/b><\/strong><\/p>\n<p>La prepozicion <em><i>\u00abper\u00bb<\/i><\/em>\u00a0post pasivo ni povas uzi nur en tia okazo, se \u011di trovi\u011das anta\u016d vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: <em><i>\u00abla letero estas skribita per blua inko\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(ne <em><i>\u00abblua inko skribis la leteron\u00bb<\/i><\/em>, sed <em><i>\u00abiu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon\u00bb<\/i><\/em>); sed la esprimo <em><i>\u00abla tero estas kovrita per ne\u011do\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne estas bona, \u0109ar \u0109i tie ne iu kovris la teron per ne\u011do, sed la ne\u011do mem kovris la teron; sekve la ne\u011do mem estas la aginto, kaj \u011di devas havi anta\u016d si la prepozicion <em><i>\u00abde\u00bb<\/i><\/em>. La prepozicio <em><i>\u00abde\u00bb<\/i><\/em>\u00a0post pasivo \u0109iam montras, ke se ni aliformigus la pasivan frazon en aktivan, la vorto, kiu havas anta\u016d si la diritan prepozicion, fari\u011dus subjekto de la frazo.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 41 b, La Revuo, 1908, Majo <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00abpo\u00bb<\/i><\/em><strong><b>. <\/b><\/strong><\/p>\n<p>La vorto <em><i>\u00abpo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anta\u016d iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al \u0109iuj personoj a\u016d objektoj kune, sed al \u0109iu aparte; ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne \u0109iuj kune ricevis 5, sed \u0109iu el ili aparte ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = \u0109iu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; ili vendas pogrande = \u0109iu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri <em><i>\u00abje 80 centimoj po funto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00ab30 mejlojn po horo\u00bb<\/i><\/em>, sed oni devas diri <em><i>\u00abpo 80 centimoj por (\u0109iu) funto\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abpo 30 mejloj en horo\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 42, La Revuo, 1908, A\u016dgusto <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri prepozicio anta\u016d infinitivo <\/b><\/strong><\/p>\n<p>\u0108iu prepozicio, la\u016d sia logika esenco, povas esti uzata nur anta\u016d substantivo. Sekve se anta\u016d vorto, kiu havas verban sencon, ni deziras uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbo senca vorto la formon de substantivo; ekzemple: anstata\u016d <em><i>\u00abkun saluti\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00absen respondi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni devas diri <em><i>\u00abkun saluto\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00absen respondo\u00bb<\/i><\/em>. Se la vortoj <em><i>\u00abpor\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abanstata\u016d\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la ka\u016dzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj <em><i>\u00abpor\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abanstata\u016d\u00bb<\/i><\/em>, uzataj anta\u016d infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preska\u016d de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla; ekzemple, en la frazo <em><i>\u00abanstata\u016d stari li sidas\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni ne povas anstata\u016digi la formon <em><i>\u00abstari\u00bb<\/i><\/em>\u00a0per <em><i>\u00abstaro\u00bb<\/i><\/em>, dum \u0109e \u0109iu alia prepozicio pura ni \u0109iam povas uzi la verbosencan vorton en formo de substantivo (ekzemple, <em><i>\u00absen ia diro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00absen ion diri\u00bb<\/i><\/em>).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 37 a, La Revuo, 1908, Majo<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Prepozicioj \u00abKrom\u00bb\u00a0kaj \u00abekster\u00bb En la plena vortaro ni \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/prepozicioj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10607"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10607"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10607\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10607"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}