{"id":10611,"date":"2022-02-27T14:56:53","date_gmt":"2022-02-27T06:56:53","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10611"},"modified":"2022-02-27T14:57:54","modified_gmt":"2022-02-27T06:57:54","slug":"sangoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/sangoj\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 \u015can\u011doj"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>\u015can\u011doj<\/b><\/strong><\/h3>\n<p>Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin anka\u016d gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun a\u016d alian nacion, alportante per tio \u0109i nenian utilon al la nacio kvaza\u016d flatata kaj grandan malutilon al la afero mem. Tiel ekzemple unu sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia lingvo, en la komenco estis forte kolera kontra\u016d \u011di el la ka\u016dzo, ke \u011di <em><i>\u00abne estas sufi\u0109e internacia\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar \u011di enhavas preska\u016d nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi de tiu malvasta pse\u016ddo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon, kies devizo estas <em><i>\u00abfrateco de la popoloj\u00bb<\/i><\/em>. Dum unuj malamike renkontis nian aferon el la ka\u016dzo, ke nia unua debuto, la unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa \u2013 la supre dirita sinjoro en la unua tempo trovis, ke nia afero estas <em><i>\u00abmalamika al la rusa popolo, \u0109ar \u2026 Volap\u00fck havas la rusan vorton \u00abibo\u00bb, dum ni donis por \u011di la \u015dan\u011ditan francan vorton \u00ab\u0109ar\u00bb!\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u2013 Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas karakteron tro italan. Kiam ni ne povis akcepti lian proponon kaj sen ia celo <em><i>\u00abmalitaligi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0nian lingvon, la proponinto nelonge atendis kaj provis fari mem lingvan miksa\u0135on, kiu la\u016d lia opinio devus pli pla\u0109i al lanordaj popoloj. Ni ne bezonas rakonti, kio fari\u011dus el nia afero, se \u0109iu popolo volus el simpla vanteco doni al \u011di sian propran karakteron. Nia afero fari\u011dus absolute neebla. Kaj se \u011di e\u0109 estus ebla, \u2013 \u0109u la flatita popolo mem ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco diris, ke liaj \u015dan\u011doj estas necesaj, kaj faris provojn en la da\u016dro de kelka tempo, nun vidas jam, al kio \u011di lin kondukis: la lingvo fari\u011dis malbonsona kaj malregula, kaj el la svedoj mem, por kies nacia flato li volis pereigi nian aferon, neniu akceptis liajn \u015dan\u011dojn, dum nia lingvo en \u011dia nuna formo, kiu estas tiel <em><i>\u00abmalsveda\u00bb<\/i><\/em>, havas multajn amikojn inter la svedoj kaj estas al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la svedigita, kiu mortis, anta\u016d ol \u011di akceptis ian difinitan formon. \u2013 Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia devas havi tiom same la slavaj vortoj, kiel da romana-germanaj. Li anka\u016d volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vortojn slavajn; sed balda\u016d li konvinki\u011dis, ke ne sole al aliaj popoloj, sed al la slavoj mem multe pli oportunaj kaj agrablaj estas niaj vortoj romana-germanaj, ol la vortoj slavaj, kiuj, enmetite en sistemon romanagermanan, tran\u0109as la orelon kaj fari\u011das al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la vortoj ne slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto <em><i>\u00abinternacia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0tie estis tradukata <em><i>\u00abme\u0135ufoka\u00bb<\/i><\/em>; sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion li pli bone komprenas kaj memoros, la vorton <em><i>\u00abinternacia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abme\u0135ufoka\u00bb<\/i><\/em>? li estos preta ser\u0109i la vorton en ia \u0125ina vortaro, kaj al li e\u0109 ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita el lia propra slava <em><i>\u00abme\u0135du\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj la germana <em><i>\u00abVolk\u00bb<\/i><\/em>, perdinte la <em><i>\u00abd\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj la <em><i>\u00abl\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar anka\u016d 2 konsonantoj ne devas stari kune!). Se la amiko, egale al la aliaj, farus sian proponon nur teorie, li eble e\u0109 nun restus \u0109e sia opinio kaj eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki tiun \u0109i <em><i>\u00abnecesan\u00bb<\/i><\/em>\u00a0\u015dan\u011don; sed feli\u0109e li faris provon praktikan, kaj la praktiko lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove fari\u011dis tre varma amiko de nia lingvo en \u011dia nuna formo. \u2013 El la dirita\u0135o ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi a\u016d fari ian \u015dan\u011don, ni devas nin demandi, kian utilon la \u015dan\u011do alportus al la lingvo mem, kaj \u0109u la utilo de la \u015dan\u011do kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, \u0109ar tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan kaj utilon ni alportus al neniu nenian. En \u0109iuj okazoj, kiuj ne estas absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senka\u016dzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj per sonaj, se ni ne volas el persona a\u016d nacia disputemeco pereigi nian aferon; tiuj \u0109i gustoj devis silenti jam en la tempo de la kreado de l\u2019 lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1891, p. 49-50<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u015can\u011doj Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/sangoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10611"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10611"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10611\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10611"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}