{"id":10616,"date":"2022-02-27T15:01:44","date_gmt":"2022-02-27T07:01:44","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10616"},"modified":"2022-02-27T15:02:31","modified_gmt":"2022-02-27T07:02:31","slug":"stilo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/stilo\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Stilo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Stilo<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri idiotismoj en Esperanto<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Mi esperas, ke iom post iom \u0109iuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen la\u016d mia opinio ni devas fari tian anstata\u016digadon nur en tia okazo, se ni povas tion \u0109i fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio \u0109i ne devas nin \u0109agreni; kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel <em><i>\u00abesperantismo\u00bb<\/i><\/em>, se \u011di nur estos komune akceptata.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Lingvo Internacia, 1905, p. 545<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la Esperanto-stilo<\/b><\/strong><\/p>\n<p>En mia traduko de <em><i>\u00abLa Revizoro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0trovi\u011das iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la paroloj de Osip. Tamen ne \u011dusta estas via supozo, ke tiuj frazoj estas la\u016dvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto, kaj mi devis almena\u016d iom konservi tiun stilon, por ne forpreni de liaj paroloj ilian tutan karakterecon. Li ofte simple kripligas la vortojn. Mi penis tion \u0109i eviti, \u0109ar, se por la leganto oni povus doni klarigojn en la malsupro de la pa\u011do, al la a\u016ddanto en la teatro oni tion \u0109i ne povas fari. Nur en unu loko mi devis uzi <em><i>\u00abregistreto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abkolegia registratoro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(malalta ofica rango en Rusujo), kaj, anstata\u016d doni enuigajn klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne normala. En aliaj lokoj mi uzis esprimojn ne \u011dustajn, tamen ne kripligitajn (ekzemple mi intence uzis <em><i>\u00abkartetoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abkartoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(ludaj), <em><i>\u00abpublika\u0135o\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abpublikeco\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p.) Mi esperas, ke la leganto a\u016d a\u016ddanto facile komprenos, ke tio \u0109i estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo, a\u016d speciala stilo de tiu a\u016d alia prezentata persono.<\/p>\n<p>Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj a\u016d romanoj; sed tio \u0109i venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve anka\u016d pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, \u011di estas \u2013 a\u016d almena\u016d devas esti \u2013 nur stilo simpla kaj logika.<\/p>\n<p>Tamen \u0109io devas esti en \u011dusta mezuro. Anka\u016d en Esperanto trovi\u011das diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontra\u016dbatalas, \u0109ar lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza; sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj anka\u016d el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj, \u0109ar ili fari\u011dis parto de la lingvo.<\/p>\n<p>La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellabori\u011dis en la da\u016dro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu \u0109i lingvo anta\u016d ol la lingvo estis publikigita. Se iu slavo ne havas ankora\u016d sufi\u0109e da sperto en la lingvo kaj volos traduki en Esperanton la\u016dvorte el sia nacia lingvo, lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanta stilo de nesperta romano a\u016d germano. Por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne konas ankora\u016d \u011dian stilon kaj tradukas la\u016dvorte el sia nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu \u0109i peco (gramatike kaj vortare senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la <em><i>\u00abslaveco\u00bb<\/i><\/em>\u00a0de la Esperanta stilo:<\/p>\n<p><em><i>\u00abFavora Regnestro! Honoro havas alku\u015digi, kio la\u016d ka\u016dzo de anta\u016dskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de A\u016dgusto\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p>Tiu \u0109i sama peco en stilo Esperanta sonus tiamaniere:<\/p>\n<p><em><i>\u00abEstimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke ka\u016dze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi anka\u016d sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de A\u016dgusto.\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la stilo en miaj lastaj verkoj <\/b><\/strong><\/p>\n<p>Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje trovi\u011das frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun ne-Esperantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi komencis traduki anta\u016d li unu lokon el <em><i>\u00abLa Rabistoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj kun granda \u0109agreno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone komprenis, kaj kiun kelkaj invititaj de vi Esperantistoj a\u016d anka\u016d ne bone komprenis, a\u016d tradukis malsame! Mi komprenas vian \u0109agrenon, kaj, se \u011di estis ka\u016dzita de mia malbona traduko, mi petas vian pardonon; sed \u2026 permesu al mi diri, ke parte vi anka\u016d mem estis kulpa. Por fari nepreparite eksperimenton anta\u016d ne-Esperantisto, vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon pli simplan. Se tiu a\u016d alia frazo en verko de anta\u016d longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla, \u011di estas plej ofte ne la kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo de la a\u016dtoro mem. Vi ja scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo, ofte bezonas komentariojn, \u0109ar e\u0109 membroj de ilia propra nacio ne \u0109iam tute bone komprenas tiun a\u016d alian frazon el iliaj verkoj Tial ne miru, ke en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj vi trovos iufoje lokon, kiu en la unua momento \u015dajnos al vi ne tute klara. Se mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo, tiam mi devus: a) elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) \u0109iujn ne perfekte kompreneblajn a\u016d ne facile tradukeblajn frazojn tute el\u0135eti, a\u016d traduki ilin libere la\u016d mia pla\u0109o. Tia maniero de agado estus por mi tre oportuna kaj postulus de mi multe malpli da tempo, ol mia unua maniero de tradukado, kiu ofte devigas min longe mediti pri tiu a\u016d alia esprimo a\u016d frazo. Sed kvankam la \u015dajna valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandi\u011dus, ilia efektiva valoro multe malgrandi\u011dus, \u0109ar:<\/p>\n<p>1) nia literaturo konsistus tiam nur el verkoj malgravaj;<\/p>\n<p>2) la tradukoj estus ne fidindaj kaj donus mal\u011dustan kopion de la tradukita verko;<\/p>\n<p>3) nia lingvo ne ri\u0109i\u011dus kaj ne disvolvi\u011dus.<\/p>\n<p>Precipe pri tiu \u0109i tria punkto mi volus atentigi niajn verkistojn: estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn traduk ojn, sed kontra\u016de, ke ni ilin ser\u0109u kaj venku, \u0109ar nur tiamaniere nia lingvo plene ellabori\u011dos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesa\u0135on, ni devas kompreneble eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia; sed tiajn esprimojn, kiujn \u0109iu lingvo nepre devas posedi, ni devas peni en tiu a\u016d alia maniero nepre traduki, sed ne simple eviti ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne pla\u0109os al la legantoj a\u016d ne \u0109iuj \u011din tuj bone komprenos. Unu el la plej \u0109efaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo; tial, se ia esprimo, kiun ne \u0109iuj tuj komprenas (ekzemple <em><i>\u00abelrigardi\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00absuba\u0109eti\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p.), \u015dajnas al ili nebona, ili devas peni anstata\u016digi \u011din per esprimo pli bona: sed se ili, por ne malbeligi sian stilon, simple evitos tiajn frazojn, ili faros al nia lingvo tre malbonan servon. Kompreneble, en \u0109i tio, kiel en \u0109io alia, devas esti observata la deca mezuro. Ne tro krude, ne tro multe per unu fojo! Novaj esprimoj devas esti enkondukataj nur iom post iom, nerimarkeble. Krom tio ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed anka\u016d por la vivo; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Stilo Pri idiotismoj en Esperanto Mi esperas, ke iom po\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/stilo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10616"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10616"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10616\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10616"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}