{"id":10624,"date":"2022-02-27T15:22:08","date_gmt":"2022-02-27T07:22:08","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10624"},"modified":"2022-02-27T15:25:23","modified_gmt":"2022-02-27T07:25:23","slug":"letero-pri-la-deveno-de-esperanto","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/letero-pri-la-deveno-de-esperanto\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Letero pri la deveno de Esperanto"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Letero pri la deveno de Esperanto<\/b><\/strong><\/p>\n<p>\u2026 Vi demandas min, kiel aperis \u0109e mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de \u011dia naski\u011do \u011dis tiu \u0109i tago? La tuta publika historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malka\u015de eliris kun \u011di, estas al vi pli-malpli konata; cetere tiun \u0109i periodon de la lingvo estas nun, pro multaj ka\u016dzoj, ankora\u016d neoportune tu\u015dadi; mi rakontos al vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la naski\u011do de la lingvo.<\/p>\n<p>Estos por mi malfacile rakonti al vi \u0109ion tion \u0109i detale, \u0109ar multon mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dedi\u0109is tutan mian vivon, aperis \u0109e mi \u2013 estas ridinde \u011din diri \u2013 en la plej frua infaneco kaj de tiu \u0109i tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun \u011di kaj e\u0109 ne povas imagi min sen \u011di. Tiu \u0109i cirkonstanco parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super \u011di kaj kial mi, malgra\u016d \u0109iuj malfacila\u0135oj kaj maldol\u0109a\u0135o, ne forlasadis tiun \u0109i ideon, kiel \u011din faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo. Mi naski\u011dis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu \u0109i loko de mia naski\u011do kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al \u0109iuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la lo\u011dantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; \u0109iu el tiuj \u0109i elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeli\u0109on de diverslingveco kaj konvinki\u011das \u0109e \u0109iu pa\u015do, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, a\u016d almena\u016d la \u0109efa ka\u016dzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas \u011din en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke \u0109iuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, \u0109io \u0109e \u0109iu pa\u015do igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio \u0109i \u0109iam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu \u0109i \u201ddoloro pro la mondo\u201d \u0109e la infano. \u0108ar al mi tiam \u015dajnis, ke la \u201dgranda\u011daj\u201d posedas ian \u0109iopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos granda\u011da, mi nepre forigos tiun \u0109i malbonon.<\/p>\n<p>Iom post iom mi konvinki\u011dis, kompreneble, ke ne \u0109io fari\u011das tiel facile, kiel \u011di prezenti\u011das al la infano; unu post la alia mi for\u0135etadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis for\u0135eti. Malklare mi iel min tiris al \u011di, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en \u0109ia okazo sufi\u0109e frue, \u0109e mi formi\u011dis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia ne\u016dtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam \u011di estis ankora\u016d gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj \u0109i lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio \u0109i estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn ri\u0109egajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun \u011dia, kiel \u015dajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun \u011diaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, \u015dajnis al mi tia artifika kaj kolosa ma\u015dino, ke mi ne unufoje diradis al mi: \u201dfor la revojn! tiu \u0109i laboro ne estas la\u016d homaj fortoj\u201d, \u2013 kaj tamen mi \u0109iam revenadis al mia revo.<\/p>\n<p>Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankora\u016d kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko \u0135eti\u011dis en miajn okulojn, precipe dank\u2019al la kruta transiro al \u011di de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la ri\u0109eco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis ser\u0109i en la lingvo kaj for\u0135etadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko \u0109iam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj balda\u016d mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn pa\u011dojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoni\u011di al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj \u0109iam ankora\u016d ne lasadis min trankvila.<\/p>\n<p>Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a a\u016d 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo \u201d\u015cvejcarskaja\u201d, kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpenda\u0135o \u201dKonditorskaja\u201d. Tiu \u0109i \u201dskaja\u201d ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu \u0109i penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandi\u011di anta\u016d miaj okuloj.<\/p>\n<p>\u201dLa problemo estas solvita!\u201d \u2013 diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu \u0109i direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, ser\u0109i inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj \u0109iutage mi for\u0135etadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstata\u016digante tiun \u0109i grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. \u201dpatrino\u201d, \u201dmallar\u011da\u201d, \u201dtran\u0109ilo\u201d k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La me\u0125aniko de la lingvo estis anta\u016d mi kvaza\u016d sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Balda\u016d post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.<\/p>\n<p>Tie \u0109i mi diros \u011dustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi ser\u0109is kaj el\u0135etadis \u0109ion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio anka\u016d por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu a\u016d alia vorto, se ni nur konsentos ke \u011di esprimas la donitan ideon, mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstata\u016d ia 11-litera \u201dinterparoli\u201d ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera \u201dpa\u201d. Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al \u0109iu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac, ad,&#8230; ba, ca, da,&#8230; e, eb, ec,&#8230; be, ce,&#8230; aba, aca,&#8230; k.t.p.) Sed tiun \u0109i penson mi tuj for\u0135etis, \u0109ar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankora\u016d pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinki\u011dis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, \u015dan\u011dita nur tiom, kiom \u011din postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondi\u0109oj de la lingvo. Estante jam sur tiu \u0109i tero, mi balda\u016d rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al \u0109iuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia, \u2013 kaj mi kompreneble utiligis tiun \u0109i trezoron.<\/p>\n<p>En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama \u201dlingwe uniwersala\u201d kaj la nuna Esperanto estis ankora\u016d granda diferenco. Mi komunikis pri \u011di al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis \u011din ellernadi. La 5an de decembro 1878 ni \u0109iuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu \u0109i festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><em><i>Malamikete de las nacjes <\/i><\/em><em><i><br \/>\n<\/i><\/em><em><i>\u00a0Kad\u00f3, kad\u00f3, jam temp\u2019 est\u00e1! <\/i><\/em><em><i><br \/>\n<\/i><\/em><em><i>\u00a0La tot\u2019 homoze in familje <\/i><\/em><em><i><br \/>\n<\/i><\/em><em><i>\u00a0Konunigare so deb\u00e1. <\/i><\/em><\/p>\n<p>(En la nuna Esperanto tio \u0109i signifas: \u201dMalamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unui\u011di devas\u201d).<\/p>\n<p>Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, ku\u015dis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.<\/p>\n<p>Tiel fini\u011dis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankora\u016d tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankora\u016d 5 \u2013 6 jarojn kaj dum tiu \u0109i tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori \u011din praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri \u201dnova lingvo\u201d kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Anta\u016dvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis ka\u015di anta\u016d \u0109iuj mian laboron. Dum 5 1\/2 jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu \u0109i tempo estis por mi tre malfacila. La ka\u015deco turmentis min; devigita zorgeme ka\u015dadi miajn pensojn kaj planojn mi preska\u016d nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo \u2013 la jaroj de studento \u2013 pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versa\u0135o en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj \u0109i versa\u0135oj (\u201dMia penso\u201d) mi metis poste en la unuan eldonitan de mi bro\u015duron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, \u0109e kiaj cirkonstancoj tiu \u0109i versa\u0135o estis skribita, \u011di ek\u015dajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.<\/p>\n<p>Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, \u2013 kaj mi havis sufi\u0109e da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi \u015dajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en \u011di verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio \u015dajnis al mi tute preta teorie, estas ankora\u016d ne preta praktike. Multon mi devis \u0109irka\u016dhaki, anstata\u016digi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pu\u015dis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, \u0109io aparte kaj en mallongaj provoj, ili \u015dajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio \u201dje\u201d, la elasta verbo \u201dmeti\u201d, la ne\u016dtrala, sed difinita fini\u011do \u201da\u016d\u201d k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj \u015dajnis al mi ri\u0109a\u0135o, montri\u011dis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis for\u0135eti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi \u015dajnis, ke estas al la lingvo sufi\u0109e havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankora\u016d ne sufi\u0109e bone \u011din posedas; la praktiko do \u0109iam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankora\u016d ian nekapteblan ion, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan spiriton. (La nesciado de la spirito de la lingvo estas la ka\u016dzo, kial kelkaj esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed en multepeza, malagrabla stilo, \u2013 dume la esperantistoj pli spertaj skribas en la stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, \u015dan\u011di\u011dos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, \u0109iu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, a\u016d almena\u016d dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.) \u2013 Mi komencis tiam evitadi la\u016dvortajn tradukojn el tiu a\u016d alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo ne\u016dtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj \u0109esas jam esti senfundamenta ombro de tiu a\u016d alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu a\u016d alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.<\/p>\n<p>Ankora\u016d unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por ne\u016dtrala lingvo. Mi sciis, ke \u0109iu diros al mi: \u201dvia lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo \u011din akceptos; tial mi ne povas \u011din akcepti \u011dis tiam, kiam \u011din akceptos la tuta mondo\u201d. Sed \u0109ar la \u201dmondo\u201d ne estas ebla sen anta\u016daj apartaj \u201dunuoj\u201d, la ne\u016dtrala lingvo ne povis havi estontecon \u011dis tiam, kiam prosperos fari \u011dian utilon por \u0109iu aparta persono sendependa de tio, \u0109u jam estas la lingvo akceptita de la mondo a\u016d ne. Pri tiu \u0109i problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo anta\u016de ilin akceptu, kaj donas al tute nededi\u0109ita adresato la eblon kompreni \u0109ion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la \u015dlosilon, \u2013 alkondukis min al la penso aran\u011di anka\u016d la lingvon en la maniero de tia \u201d\u015dlosilo\u201d, kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed anka\u016d la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj elementoj, donus la eblon al la tute nededi\u0109ita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.<\/p>\n<p>Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua bro\u015duro (\u201dD-ro Esperanto. Lingvo internacia. Anta\u016dparolo kaj plena lernolibro\u201d) kaj komencis ser\u0109i eldonanton. Sed tie \u0109i mi la unuan fojon renkontis la maldol\u0109an praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankora\u016d multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane ser\u0109is eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian bro\u015duron por eldono kaj fine rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan bro\u015duron en julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita anta\u016d tio \u0109i; mi sentis, ke mi staras anta\u016d Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia bro\u015duro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu \u0109i publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je \u201dflankaj aferoj\u201d; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj&#8230; mi transiris Rubikonon.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Eltiro el privata letero al N. Borovko<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Tradukita el la lingvo rusa de V. Gernet<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Letero pri la deveno de Esperanto \u2026 Vi demandas min, ki\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/letero-pri-la-deveno-de-esperanto\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10624"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10624"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10624\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10624"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}