{"id":10653,"date":"2022-03-04T23:54:57","date_gmt":"2022-03-04T15:54:57","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10653"},"modified":"2022-03-06T14:36:27","modified_gmt":"2022-03-06T06:36:27","slug":"antauparolo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/antauparolo\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Anta\u016dparolo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">Anta\u016dparolo<\/h3>\n<p>Kara leganto,<\/p>\n<p>Vi komencis lerni esperanton. Kaj nun vi volas iri plu anta\u016den. Vi deziras plibonigi (pli-bon-igi) vian scion de la lingvo. \u0108i tiu libro estas por vi. Por povi uzi la lingvon pli bone, kaj por \u011din pli bone kompreni, vi bezonas lerni novajn vortojn. La libro, kiun vi nun tenas per la mano, povos servi al vi tiucele: \u011di iom post iom venigos vin al la kompreno de la mil vortoj a\u016d vorto-partoj, kiujn oni plej multe uzas en Esperanto, kaj per kiuj oni povas fari multajn milojn da aliaj vortoj, kiuj, fakte, ebligas paroli kaj skribi pri \u0109io.<\/p>\n<p>***<\/p>\n<p>Dum mia vivo, mi havis la grandan feli\u0109on multe voja\u011di tra la mondo kaj labori en landoj plej diversaj. \u0108ie mi parolis kun la lokanoj kaj provis kompreni iliajn vivojn, iliajn zorgojn, iliajn feli\u0109ojn. Kaj \u0109ie mi a\u016ddis rakontojn; ili raportis kelkfoje pri veraj okaza\u0135oj, alifoje estis rakontoj, kiujn homoj elpensis*, kaj, ofte, kiujn gepatroj transdonas al siaj gefiloj, jam de multaj jarcentoj. Kiam mi havis la ideon havigi lego-libron al personoj, kiuj anta\u016d nelonge komencis lerni la lingvon, mi pensis: \u201dMi uzos kelkajn el tiuj rakontoj.\u201d Tion mi faris. Al tiuj mi aldonis aliajn, kiujn mi elpensis mem kaj anka\u016d aferojn, kiuj okazis al mi, a\u016d pri kiuj iu informis min. Kiam mi rakontis ion veran, mi kompreneble enmetis la \u015dan\u011dojn necesajn, por ke neniu rekonu la personojn, pri kiuj mi parolas. Tiel naski\u011dis \u0109i tiu rakontaro.<\/p>\n<p>***<\/p>\n<p>Mia granda zorgo estis rakonti per vortoj, kiujn vi povos plejparte kompreni, kaj vi certe pardonos min, se mi nun prenos iom de via tempo por klarigi, kiel mi faris. Ni rigardu, ekzemple, la vorton &#8220;malbona&#8221;. \u011ci havas tri partojn: mal, bon, a. Same, &#8220;nekompreneble&#8221; havas kvar partojn: ne, kompren, eble, e. Ni povas nomi tiajn partojn subvortoj. Vi ver\u015dajne konas, pli malpli, 400 subvortojn, \u0109ar ilin instruas preska\u016d \u0109iu lernolibro. Fakte, persono, kiu lernis per la Zagreba Metodo, lernis 620 subvortojn; iu, kiu uzis la libreton Gerda Malaperis!, lernis 744; kaj leganto, kiu povas kompreni la plej facilan parton de la revuo Kontakto, konas 520. Nur 405 subvortoj aperas en \u0109iuj tri vortaretoj, tio estas: en la vortareto de Kontakto kaj en la du \u0109i-supre nomitaj lernolibroj. Mi prenis tiujn 405 kiel komencan vort-hava\u0135on. Mi deiris de la ideo, ke tiujn vi sufi\u0109e facile komprenos, kaj ke vi do ne bezonos ser\u0109i ilin en vortaro. \u0108i tiu anta\u016dparolo uzas nur subvortojn, kiuj trovi\u011das inter tiuj 405. \u0108u vi \u011din komprenas? Se jes, mi invitas vin da\u016drigi la legadon de la tuta libro. Fakte, se vi legos \u0109iun rakonton unu post la alia, vi lernos \u0109iufoje dudekon a\u016d dudekkvinon da novaj subvortoj. \u0108ar ili trovi\u011das kun multaj, kiujn vi konas, vi jam scios \u0109ion necesan por povi kompreni 97 a\u016d 98 elcentojn de \u0109iu rakonto. Post \u0109iu rakonto mi skribis tiujn novajn subvortojn, kiujn vi bezonos por kompreni \u011din tute. Tiel vi povos ser\u0109i ilin en vortaro a\u016d demandi pri ili amikon a\u016d instruiston, \u0109u anta\u016d ol legi la rakonton, \u0109u &#8211; miaopinie, \u0109i tio estas pli bona &#8211; post unua legado, dum kiu vi provis kompreni sen zorgi pri tiu a\u016d alia vorto, kiun vi ankora\u016d ne konas. Tiuj novaj subvortoj reaperas kaj reaperadas multfoje en la libro. Ili do enskribi\u011dos en via memoro sen devigi vin multe labori por ilin lerni. La lastaj rakontoj preska\u016d ne enhavas novajn vortojn; ilia celo estas nur doni al vi eblecon revidi ree kaj ree vortojn, kiujn vi anta\u016de ne sufi\u0109e ofte renkontis. Kiam vi alvenos al la fino de la lasta rakonto, vi tiel konos iom pli ol mil subvortojn, per kiuj vi povos paroli pri \u0109iu afero de la \u0109iutaga vivo.<\/p>\n<p>***<\/p>\n<p>Kelkaj el la rakontoj, kiujn vi legos, jam aperis en Kontakto a\u016d en Franca Esperantisto, sed mi faris en ili \u015dan\u011dojn, por ke vi povu, per \u0109iu el ili, lerni ion novan lingve.<\/p>\n<p>***<\/p>\n<p>Mi fine diru anka\u016d ion alian, kio por mi gravas: mi provis rakonti bele, iom arte. Tio ne \u0109iam estas facila, kiam oni rajtas uzi nur malmultajn subvortojn, sed tamen mi opiniis, ke estas mia devo tion provi. \u0108u mi sukcesis? Ne mi povus diri. Sed mi esperas, ke mia rakontaro estos ne nur instrua al vi, sed anka\u016d pla\u0109a.<\/p>\n<p>Claude Piron<\/p>\n<p>*elpensi: fari, ne el io vera a\u016d fakta, sed el siaj pensoj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Anta\u016dparolo Kara leganto, Vi komencis lerni esperanton.\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/antauparolo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10653"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10653"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10653\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10653"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}