{"id":10723,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3\/"},"modified":"2022-03-06T15:38:29","modified_gmt":"2022-03-06T07:38:29","slug":"komprenu-min-sinjoro-policisto","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/komprenu-min-sinjoro-policisto\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Komprenu Min, Sinjoro Policisto"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">KOMPRENU MIN, SINJORO POLICISTO<\/h3>\n<p>\u2014 \u0108u vi ne hontas, vi, persono, kies okupo estas plentempe religia?<\/p>\n<p>\u2014 Nu, sinjoro policisto&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Vi devus esti ekzemplo por \u0109iuj. Vi estas kiel patro. Pastro, patro, estas preska\u016d la sama vorto, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Jes, sinjoro policisto&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Vi diros al mi: estas novjaro. Kaj novjaron oni festas. Sed \u0109u vi ne havas senton pri respondecoj? Oni festu, jes ja, sed kial festi dan\u011dere?<\/p>\n<p>\u2014 Nu, sinjoro policisto&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Kiam via a\u016dto trafis tiun muron&#8230; Imagu, sinjoro pastro, se tie trovi\u011dus iu, vi tiun mortigus. Pastro mortiganto! Terure! \u0108u vi ne pensis pri tio, kion la popolo disdirus pri vi? Kaj vi scias, kiel facile la popolo \u011deneraligas: ili parola\u0109us ofende pri la tuta religiularo. Pro vi, nur pro vi.<\/p>\n<p>\u2014 Jes, sinjoro policisto, sed&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Vi \u0109iam diras sed kaj se. Tamen, via agmaniero estas plejplej hontinda. Mi apena\u016d sukcesas subpremi mian koleron. Kiam mi pensas, ke miaj infanoj iradas al pre\u011dejo \u2014 pro mia edzino, kredu min, ne pro mi! \u2014 kaj a\u016dskultas homojn, kiel vi&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Vi pravas, sinjoro policisto, vi pravas, kaj mi hontas, sed&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Sed kio? \u0108u vi parolos fine? Se vi havas klarigon, diru \u011din. Kvankam verdire mi ne povas imagi, kiel vi lavos vin el tiu kulpo. Vi estas kulpa, klare kulpa. Vi trinkis tiom, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Uzi a\u016dton en tiaj kondi\u0109oj estas ne nur malsa\u011de, estas mortige.<\/p>\n<p>\u2014 Mi scias, ke mi devus ne fari ion similan. Tamen&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Tamen kio? Diru, diru do. Kial vi ne parolas? Je la nomo de Dio!<\/p>\n<p>\u2014 Bonvolu ne envoki Dion en tiun \u0109i malfeli\u0109an aferon, sinjoro policisto. Mi plezure klarigus, sed vi ne lasas&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne lasas vin, \u0109u? Kaj vi iros ripeti al la kredantoj, ke polico vin traktis terure. Tro facile. Mi lasas al vi \u0109iun eblecon sciigi la faktojn al mi. Jen. Parolu.<\/p>\n<p>\u2014 Jes, sinjoro policisto. Dankon, sinjoro policisto. Mi ne diris, \u0109u?, ke mi laboras en malsanulejo.<\/p>\n<p>\u2014 Laboras? Kian laboron vi faras tie? Vi okupi\u011das pri la animoj, \u0109u ne? Mi ne nomus tion laboro.<\/p>\n<p>\u2014 Kiel pla\u0109as al vi, sinjoro policisto. Vorto estas, kia oni difinas \u011din. Vi difinas laboron unumaniere, mi \u011din alimaniere difinas. Sed, \u0109u mi laboras a\u016d ne, tio ne gravas. Fakto estas, ke mi estas la animzorganto de la urba malsanulejo. \u0108u vi scias, kiel disvolvi\u011das la novjara nokto en malsanulejo?<\/p>\n<p>\u2014 Kiel mi scius? Mi scias, kiel \u011di disvolvi\u011das en policejo. Ne agrable. Pro stultuloj kiel vi, kun korpo plena je vino, kaj okuloj, kiuj vidas duoble, tiel ke ili mortigas homojn.<\/p>\n<p>\u2014 Mi mortigis neniun. Nu, mi estis en la malsanulejo kaj&#8230; kiel klarigi? En malsanulejo estas multaj apartaj servoj, kiel oni diras. Servo por kor-malsanuloj, servo por ha\u016dt-malsanuloj, servo por rompitaj ostoj, servo por malsanaj infanoj, ktp ktp (= kaj tiel plu, kaj tiel plu).<\/p>\n<p>\u2014 Vi ne bezonas priskribi al mi malsanulejon. Mi konas.<\/p>\n<p>\u2014 Nu, mia funkcio estas rondiri al \u0109iuj servoj por viziti la malsanulojn, \u0109eesti tiun a\u016d tiun alian, kiu balda\u016d mortos a\u016d eble e\u0109 estas jam mortanta. Se vi imagas, ke mi faras nenion, iru foje morti en malsanulejo, kaj vi vidos, \u0109u tiuhore vi ne bezonas iun apud vi, iun, kiu kapablas a\u016dskulti, kompreni, teni vian manon. Sed&#8230; Pardonu, mi ne deziras ofendi vin. Nu, mi \u0109iam volas esti \u011dentila. En novjara nokto, \u011dentileco postulas, ke la animzorganto iru al \u0109iuj servoj por prezenti siajn novjarajn bondezirojn. Tion mi do faris. En \u0109iu servo oni festis novjaron. &#8220;Venu, Patro, venu, sinjoro animzorganto&#8221;, oni kriis al mi, tuj kiam oni vidis min alveni. &#8220;Venu festi kun ni. Vi ne malakceptos glaseton da \u0109ampano, \u0109u? Tio estus ofende al ni.&#8221;<\/p>\n<p>\u2014 Kaj vi, kvankam pastro, akceptis!<\/p>\n<p>\u2014 Kompreneble mi akceptis. \u0108u vi ne povas bildigi al vi la situacion? Diri &#8220;ne&#8221; estus agi tre mal\u011dentile kaj ofende. Mi ne povas permesi al mi havi malbonajn rilatojn. Kiel pastro povus ofendi homojn je novjara festo? Mi do jesis la unuan fojon.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj certe anka\u016d la duan, \u0109u ne? Kaj la trian.<\/p>\n<p>\u2014 Kompreneble. Kaj tiam, mi jam komencis malpli bone estri min. Beda\u016drinde, mi nenion man\u011dis anta\u016de, kaj vino kun ne-man\u011do povas esti tre&#8230; tre efika.<\/p>\n<p>\u2014 Tiel ke je la kvara servo&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 &#8230;mi ne plu havis sufi\u0109e da volforto por diri &#8220;ne&#8221;.<\/p>\n<p>\u2014 Kiom da servoj estas en via malsanulejo?<\/p>\n<p>\u2014 \u011ci estas tiom via, kiom mia: \u011di apartenas al la urbo. En nia malsanulejo estas dudek servoj.<\/p>\n<p>\u2014 Vi do trinkis dudek glasojn da \u0109ampano?<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Tio estis mia unuafoja novjara nokto en malsanulejo. Mi ne sciis, ke \u0109iuj servoj estas tiel unuanimaj en sia gusto pri \u0109ampano. Sed tiel estas. \u0108ampanon mi \u0109iufoje trinkis.<\/p>\n<p>\u2014 Nekredeble!<\/p>\n<p>\u2014 Kaj kiam mi alvenis al la elirejo, la du pordistoj min vokis. &#8220;Venu trinki, Patro&#8221;, ili diris. Mi sentis min malforta \u0109e la kruroj. &#8220;\u0108u vi povus doni al mi kafon, fortan kafon?&#8221; mi demandis. Ili estas italoj kaj faras bonegan kafon. &#8220;Jes,&#8221; ili respondis, tute \u011doje, &#8220;venu trinki bonan varman kafon, anta\u016d ol iri en la malvarmon eksteren&#8221;.<\/p>\n<p>\u2014 Almena\u016d vi faris ion sa\u011dan en tiu nokto.<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Ili preparis tason da kafo por mi. Kaj lastmomente, \u011duste kiam mi volis preni \u011din, la pli a\u011da pordisto elmetis lar\u011dan rideton kaj diris: &#8220;Hodia\u016d estas novjaro, oni ne trinkas kafon nur tiel&#8221;, kaj li faligis en mian kafon belan kvanton da frukt-alkohola\u0135o.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>alkoholo, animo, aparteni, apena\u016d, \u0109ampano, difini, efiki, festi, frukto, \u011dentila, ha\u016dto, honti, kulpa, kvanto, ofendi, osto, pastro, religio, taso, trakti, vino<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>bon-deziro, Patro, rond-iri, (ofica) servo, unu-anima<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>KOMPRENU MIN, SINJORO POLICISTO \u2014 \u0108u vi ne hontas, vi, \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/komprenu-min-sinjoro-policisto\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10723"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10723"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10723\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10723"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}