{"id":10724,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-4\/"},"modified":"2022-03-06T15:36:21","modified_gmt":"2022-03-06T07:36:21","slug":"komerca-aliro","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/komerca-aliro\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Komerca Aliro"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">KOMERCA ALIRO<\/h3>\n<p>\u2014 Kredu min, estas granda plezuro revidi vin kaj paroli kun vi pri la pasinta tempo.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vere? Vi mirigas min. Vi estas tiel malsama! Mi restis tio, kio mi estis, kiam ni amba\u016d estis knabinoj en la sama lernejo, sed vi fari\u011dis ri\u0109ulino. Vi vivas en socia rondo, kiun mi e\u0109 ne povas imagi. Vi konas famulojn. Mi miras pri via nekredebla socia anta\u016deniro. Ofte, a\u016ddante pri vi, mi min demandis: kiel eblas? Kiel \u015di sukcesis plibonigi sian vivon tiel eksterordinare, \u015di, kiu sidis apud mi en la klaso?<\/p>\n<p>\u2014 Estas tre simple. Nur necesas aliri la aferon komerciste.<\/p>\n<p>\u2014 La aferon? Kiun aferon? Aferoj ne ta\u016dgas al mi. Mi tute ne povus sukcesi en komercaj aferoj.<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne parolas pri komercaj aferoj. Mi parolas pri komercista maniero aliri edzinecon.<\/p>\n<p>\u2014 Edzinecon, \u0109u? Mi malpli kaj malpli komprenas.<\/p>\n<p>\u2014 Jes. La plej malfacila parto de la supreniro estas la unua. Vi devas trovi viron kun sufi\u0109e da mono kaj tiri lin al vi. Por tio vi uzu la rimedojn de via imago. Necesas tiri rezulton el \u0109io, kion vi havas: el beleco, el la maniero paroli, el la inteligenteco, kiun vi povas enmeti en la komprenon de la celo.<\/p>\n<p>\u2014 La celo? \u015cajnas al mi, kvaza\u016d vi parolus alian lingvon. Mi nenion komprenas. Pri kiu celo vi parolas?<\/p>\n<p>\u2014 Mi devus diri: la celato. Jes, la celato, tio estas pli \u011dusta. La viro, kiun oni celas. La viro kun iom da mono.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj per sia beleco, inteligenteco, komprenemo kaj maniero paroli oni trafas la celon! Kion tio signifas? Ke li elektas vin kiel edzinon, \u0109u?<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Li proponas, kaj vi akceptas. Vi scias, ke la geedza vivo ne sukcesos, \u0109ar vi elektis lin nur pro la mono kaj per la\u016d-celaj rimedoj, kiuj neniel rilatas al amo kaj al tiuj aferoj, sur kiuj, la\u016ddire, oni normale bazas paran vivon. \u0108ar la para vivo ne estas kontentiga, li elportas \u011din malpli kaj malpli bone. Sed vi devas esti bona virino, ne tro bona, sed sufi\u0109e bona, por ke li povu diri nenion malbonan pri vi. Vi devas krei senton, ke li faris eraron petante vin edzini\u011di al li.<\/p>\n<p>\u2014 Kial? Tio devas esti malfacile akceptebla. Oni certe sentas sin malfeli\u0109a, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Ne. Oni sentus sin malfeli\u0109a, se oni dezirus ami kaj feli\u0109i edzine. Sed tio ne estas via celo.<\/p>\n<p>\u2014 Jes, estas mia celo.<\/p>\n<p>\u2014 Mi volas diri, tio ne estas onia celo. Mi klarigas al vi mian metodon. Mi ne diras &#8220;vi&#8221; pri vi persone. Mi parolas \u011denerale. Ni do ne ser\u0109as feli\u0109on. Ni planas. Ni havas longda\u016dran planon por alti\u011di socie, por atingi la plej suprajn \u015dtupojn de la socio. Kaj ni efektivigas nian planon, pa\u015don post pa\u015do. Por tio necesas scii, kion oni faras, kaj kial.<\/p>\n<p>\u2014 \u011custe, vi ne respondis, kial oni kreas en la edzo la senton, ke li eraris.<\/p>\n<p>\u2014 Por ke li ser\u0109u alian virinon.<\/p>\n<p>\u2014 Alian virinon, \u0109u vere? Mi ne komprenas.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj mi ne komprenas, ke eblas ne kompreni. Niaj kapoj funkcias vere tute malsame, Irina. Necesas, ke li ser\u0109u alian virinon, trovu \u015din, kaj enami\u011du al \u015di. Oni e\u0109 povas faciligi la trovon, se li estas iom stulta pri tio, kiel ofte viroj. Tiuokaze, estas tre simple, oni ser\u0109as mem ta\u016dgan virinon, amiki\u011das al \u015di, kaj invitas \u015din hejmen. Mi fojfoje pensis, ke oni e\u0109 povus anta\u016de aran\u011di la aferon kun \u015di, sed \u011dis tio mi neniam kura\u011dis iri. Nu, \u0109ar la vivo kun vi fari\u011dis \u0109iam sama, egale nekontentiga de tago al tago, li rimarkas tiun virinon, kiun vi invitis. Kompare kun vi, \u015di estas multe pli agrabla. Amba\u016d havas komunajn gustojn. Tion vi devis esplori anta\u016d ol venigi \u015din via-hejmen: vi devas ser\u0109i virinon, kiu havas \u011duste tiun guston komune kun li, kiun vi ne havas.<\/p>\n<p>\u2014 Kiel planema vi estas! Mi neniam povus.<\/p>\n<p>\u2014 \u011custe \u0109ar mi kapablas plani mi sukcesis. Sed kelkfoje ne necesas aran\u011di tian renkonti\u011don. Kelkfoje ili trovas mem. Nu, kiam li trovis, vi bezonas aran\u011di la aferojn tiamaniere, ke vi povu igi e\u0109 la plej stultan ju\u011diston tute certa, ke, krom gustoj, anka\u016d lito i\u011dis komuna inter ili. Estas manieroj faciligi tian disvolvi\u011don.<\/p>\n<p>\u2014 Ho jes, oni legas pri tio. Al mi tio ege malpla\u0109as.<\/p>\n<p>\u2014 Nu, al mi ne. Tio estas ludo, kiu min ege amuzas. Do, kiam ne povas esti dubo pri la a\u0109a agado de tiu kompatinda viro, vi petas eksedzi\u011don (eks-edz-i\u011don).<\/p>\n<p>\u2014 Mi komencas kompreni. Sed kiel vi povas tiel malvarme ludi per la sentoj&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Oni sciu, kion oni volas en la vivo. Vi do petas eksedzi\u011don. Kaj \u0109ar vi \u0109ion bone planis kaj aran\u011dis, vi sukcesas ricevi rajton je multe da mono, kiun devos pagi li, la a\u0109ulo, kiu havis tiel karan, belan, amindan edzinon, kaj kiu iris samliti kun alia.<\/p>\n<p>\u2014 Terure!<\/p>\n<p>\u2014 Tre agrable. Estas tre pla\u0109e ricevi monon \u0109iumonate sen labori, sen fari ion ajn. Sed vi devas atenti pri la mono. Vi ne elspezu \u011din tro rapide. Tio estus grava eraro. Kiam oni havas longda\u016dran planon, oni devas atenti multajn detalojn. Do, se vi agas sa\u011de, kaj ne malsa\u011de elspezas vian monon, \u011di iom post iom grandi\u011das. \u0108iumonate vi atentas elspezi kiel eble plej malgrandan parton de la ricevata mono, tiel ke \u011di amasi\u011das.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj kion vi faras per la amaso da mono?<\/p>\n<p>\u2014 Kiam vi amasigis sufi\u0109e, vi uzas \u011din por perfekti\u011di mult-flanke. Tri kampoj tre gravas: la aspekto de la hejmo, la vestoj kaj la kulturo.<\/p>\n<p>\u2014 Kial?<\/p>\n<p>\u2014 Irina, vere, vi intence montras vin pli stulta ol vi estas. Plej simple \u0109ar per bela hejmo, ta\u016dgaj vestoj kaj brila kulturo vi povas kapti viron, kiu vivas je pli alta nivelo.<\/p>\n<p>\u2014 Kiel vi altigis vian kulturan nivelon?<\/p>\n<p>\u2014 En vespera lernejo. Ekzistas vesper-kursoj pri tio, kion ili nomas \u011denerala kulturo. Tio ege helpis min, kvankam tiutempe mi ne vere disvolvis min tiom, kiom mi povis.<\/p>\n<p>\u2014 Sed tio sufi\u0109is, \u0109u ne?, por kapti duan viron.<\/p>\n<p>\u2014 Ha ha, Irina. Via kapo finfine ne f\u016dnkcias tiel malsame. Vi rapide lernas. Jes, mi sukcesis i\u011di la edzino de nova viro, pli a\u011da, pli ri\u0109a, socie pli altnivela. Sen la kursoj pri kulturo, sen la belaj vestoj, kiujn la unua havigis, mi tion neniam sukcesus.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj vi faris al li vivon ne tre agrablan dum la unuaj monatoj, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Jes, tiel ke li necese devis trovi alian virinon. Mi trovis \u015din per anonco.<\/p>\n<p>\u2014 Kial? \u0108u vi ne povis trovi per pli simplaj rimedoj?<\/p>\n<p>\u2014 Ne. Li amas tre specialan malnovan muzikon, kiun mi vere mal\u015datas. Kaj tiukampe mi sciis nenion. Mi ne rakontos la detalojn. Sed per anonco mi kaptis \u015din. Mi aran\u011dis miskomprenon, por ke amba\u016d retrovi\u011du foje, dum mi &#8220;erare&#8221; ne \u0109eestis. Ne da\u016dris longe \u011dis la eksedzi\u011do povis okazi, kun vere belaj pri-monaj aran\u011doj tute respondaj al miaj interesoj. Kaj ne diru, ke mi ne konsideris liajn sentojn. Li estas tre feli\u0109a nun jam de multaj jaroj kun sia muzikama edzino. Sen mi li neniam trovus \u015din.<\/p>\n<p>\u2014 Pri tio mi ne dubas. Nu, mi supozas, ke tiun monon vi sa\u011de enmetis en pli belajn vestojn, pli belan lo\u011dejon kaj en eduki\u011don, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Jes, vi prave supozas. \u0108i-foje mi pagis al mi instruiston pri la arto paroli. Vi scias, el kiu urboparto mi venas: \u011di estas la sama, kiel la via. En niaj laboristaj hejmoj, ni ne lernis elparoli bele, nek bone nin esprimi. Ni estis malri\u0109aj ne nur mone, sed anka\u016d vorte. Dank&#8217; al tiu mono, mi lernis paroli kiel la homoj sur Monstrato. Oni kelkfoje e\u0109 imagas, ke mi iradis al universitato.<\/p>\n<p>\u2014 Kial vi ne iris?<\/p>\n<p>\u2014 Tio timigas ilin. Oni devas paroli bele, sed fojfoje iom stulte. Tiel ili sentas sin superaj. Tuj kiam ili demandas, \u0109u mi studis universitate, mi rapidas trankviligi ilin. Ne. Dan\u011deron ili ne timas pri mi tiuflanke. Estas amuze vidi, kiel ili spiras pli trankvile tuj post tia diro.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj kiom da viroj vi kaptis entute, agante la\u016d via plano?<\/p>\n<p>\u2014 Mi nun eluzas la sesan.<\/p>\n<p>\u2014 Sed kion vi celas finfine? Vi ne plu povas alti\u011di pli supren, \u0109u?<\/p>\n<p>\u2014 Vi pravas. Mi ne scias, kio estas nun mia celo. Mi atingis&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi estas feli\u0109a?<\/p>\n<p>\u2014 Rigardu min, a\u016dskultu min. Vi konis min bone, kiam ni estis junaj. Kion vi opinias?<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Kontra\u016de al \u0109iuj miaj ideoj, vi aperas tute feli\u0109a. Mi e\u0109 kredas, ke vi estas feli\u0109a. Kaj mi min demandas, kiel estas eble kun tia maniero vivi.<\/p>\n<p>(Longa silento: amba\u016d profunde enpensi\u011das).<\/p>\n<p>\u2014 Vi trovas en tio amuzon.<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Trafe. Miaopinie vi pravas. Mi scias nun, kial mi fakte feli\u0109as. Tio fari\u011dis sporto. \u0108u vi memoras, kiam ni estis en la lernejo, kiel mi \u0109iam deziris esti la unua, anta\u016deniri? Mi ne malamis tiujn, kiuj superis min, se mi ne estis la unua, sed la unua-econ mi ege deziris. Estas same nun. Mi malamas neniun. Estas egale al mi, se aliaj inoj sukcesas alveni pli alten. Sed mi tamen aliras la aferon ne komerciste, kiel mi unue diris, sed sportule. Mi kolektas sukcesojn. Kaj la tuta afero estas kvaza\u016d ludo, kiu min ege amuzas. \u0108u vi trovas tion stranga?<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne povus tion fari mem, sed stranga, nestranga, kion tio signifas? Mi iom kompatas la virojn, \u0109ar vi uzas ilin kiel objektojn. Sed se ili estus iom sa\u011daj, ili vidus vin, kia vi estas. Ili do ne estas vere kompatindaj. Ili ricevis repagon por tio, kion ili mem elektis. Estas interese, vi sukcesis. Kaj anka\u016d mi kun mia laborista edzo sukcesis. Eble vi ne povus tion kompreni. Sed ni amas unu la alian. Vere. Profunde. Kaj kiom da \u011dojo tio donas! Se vi nur scius! Jes, mi feli\u0109as en geedza vivo. Kaj kelkfoje mi diras al mi, ke niatempe, tio estas rimarkinda sukceso.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>a\u011do, amaso, -at-, atenti, bazo, detalo, dubi, eduki, eks-, esplori, krei, kurso, nivelo, perfekta, rimedo, sa\u011da, spezi, stulta, \u015dtupo, tiri, trafi<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>el-spezi, el-uzi, en-tute, foj-foje, (socia) rondo<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>KOMERCA ALIRO \u2014 Kredu min, estas granda plezuro revidi \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/komerca-aliro\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10724"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10724"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10724\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10724"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}