{"id":10725,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-5\/"},"modified":"2022-03-06T15:13:48","modified_gmt":"2022-03-06T07:13:48","slug":"cu-diri-la-veron","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/cu-diri-la-veron\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; \u0108u Diri La Veron?"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">\u0108U DIRI LA VERON?<\/h3>\n<p>La \u0109ina verkisto Lusin foje rakontis, ke, kiam li estis lernejano, li iam diris al la instruisto, ke li \u015datus verki. Li petis lian helpon. &#8220;Kiel oni verkas?&#8221; li demandis. &#8220;Malfacile,&#8221; la instruisto respondis, &#8220;jen mi rakontos al vi ion por klarigi.&#8221;<\/p>\n<p>lam (la instruisto rakontis) estis familio, en kiu infano naski\u011dis. Vira infaneto. \u0108iuj familianoj, amikoj, samstratanoj venis por rigardi la etulon kaj gratuli la gepatrojn. \u0108iuj estis tre \u011dojaj. \u0108iuj anka\u016d ser\u0109is vortojn plej pla\u0109ajn por kontentigi la gepatrojn.<\/p>\n<p>&#8220;Rigardante lin,&#8221; unu diris, &#8220;mi vidas, ke li estos feli\u0109a. Li ri\u0109i\u011dos. Li havos multe da mono. Kaj dank&#8217; al tiu ri\u0109eco, li povos havigi al siaj gepatroj plej feli\u0109an maljunecon. Jes, vi estas bon\u015dancaj: tiu estos vera ri\u0109ulo.&#8221;<\/p>\n<p>La gepatroj havis lar\u011dan, brilan rideton, kiam ili dankis la parolinton pro tiuj belaj vortoj, kiuj ilin \u011dojigis. Alia vizitanto proksimi\u011dis al la liteto.<\/p>\n<p>&#8220;Ho jes, vi estas bon\u015dancaj,&#8221; li diris. &#8220;Nur rigardu tiun viza\u011don! Kia inteligenteco! Kia volforto! Tiu certe fari\u011dos iu grava en la \u015dtata oficistaro. Li iros alten, alten. Estas klare pri li, ke li atingos tre altan lokon en la \u015dtato, proksime al la \u015dtatestro mem. Eble mi troigas pri \u0109i-lasta punkto, sed pro tiu inteligenta viza\u011do oni povas anta\u016dvidi, sen povi erari, ke li atingos plej bonan situacion, kiu ajn la vojo, sur kiun la vivo lin irigos.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Espereble, espereble,&#8221; diris la patro. &#8220;Mi dankas vin pro tiuj belaj pensoj kaj vortoj.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi nur diras la veron, kiun mi legas sur \u0109i tiu viza\u011do,&#8221; la viro respondis.<\/p>\n<p>&#8220;Vi estas vera amiko,&#8221; la patrino belvo\u0109is. &#8220;Viaj paroloj tu\u015dis rekte mian koron, mi sentas min tute dankoplena.&#8221;<\/p>\n<p>Amba\u016d gepatroj ridetis. Iliaj viza\u011doj elmontris plej profundan \u011dojon.<\/p>\n<p>Venis la vico de tria persono. Estis juna viro. Longe li rigardis la infaneton.<\/p>\n<p>&#8220;Vi diras nenion, \u0109u?&#8221; la patro diris.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi a\u016ddis, kiel bele parolis pri li niaj amikoj, kiuj \u0135us esprimis siajn pensojn?&#8221; demandis la patrino. Sed la juna viro plu rigardis senvorte.<\/p>\n<p>&#8220;Nu, nu, ne estu timema,&#8221; la patro diris. &#8220;Certe anka\u016d vi havas ideojn pri tio, kio okazos al \u0109i tiu nia karuleto. Rigardu lin bone. Certe vi ekscios ion pri li.&#8221;<\/p>\n<p>Post refoje silenta momento, la viro rigardis al la gepatroj rekte en la okulojn.<\/p>\n<p>&#8220;Jes. Mi estas tute-tute certa pri io, kio koncernas lin. Pri tio mi scias, ke \u011di estas la plej senmanka vero.&#8221;<\/p>\n<p>La patro ridete reparolis:<\/p>\n<p>&#8220;Diru do, diru do. Se vi scias kun plena certeco, tio ege interesos nin.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi scias, ke li mortos,&#8221; diris la juna viro.<\/p>\n<p>Peza silento ekokupis la \u0109ambron. La homoj ne plu kapablis paroli, tiel ili miris, tiel nepermesebla ili trovis la sintenon de la junulo.<\/p>\n<p>Kaj post tiu silenta minuto, ili \u0109iuj ekparolis kune, forte, tre forte, kelkaj e\u0109 vere kriis.<\/p>\n<p>&#8220;Ne eblas!&#8221;, &#8220;Kia sinteno!&#8221;, &#8220;Mi neniam imagus&#8230;&#8221;, &#8220;Plej neta\u016dga diro!&#8221;, &#8220;Nekredeble!&#8221; oni a\u016ddis, kun multaj aliaj krioj kaj paroloj, kiuj superis unu la alian, tiel ke nenio klare kompreni\u011dis.<\/p>\n<p>La gepatroj rigardis la viron pli malame ol mal\u011doje, kvaza\u016d li estus rompinta ilian mondon kaj pro tio indus morti. La plimulto el la vizitantoj simple ne povis elteni la situacion. Ili komencis frapi la junulon, kaj forkurigis lin, sekvante lin eksteren kun krioj plenaj je malamo.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u ne interese,&#8221; la instruisto da\u016drigis, &#8220;ke tiuj, kiuj diris malvera\u0135ojn \u011dojigis la gepatrojn kaj la tutan \u0109eestantaron, kvankam \u0109iuj sciis, ke ili parolas pri aferoj, kiujn ili ne povas scii? Kaj la sola, kiu kura\u011dis diri la solan aferon, kiu estis tute-tute certa, tiun oni frapis kaj kurigis for! Vi volas verki, vi diris. \u0108u vi volas priskribi la veron? A\u016d diri malvera\u0135ojn, por ke oni danku kaj gratulu vin?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi volas diri nenion malveran,&#8221; Lusin decide respondis.<\/p>\n<p>&#8220;Sed,&#8221; li aldonis post pripensa momento, &#8220;mi anka\u016d ne \u015datus, ke oni frapu min, kriu al mi, kaj min perforte elkurigu. Kion mi povus fari en simila situacio?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Se vi volas ne diri malveron, kaj tamen agi tiamaniere, ke certe oni ne frapos vin, restas al vi nur unu eblo: rigardu la infaneton, ridetu, kaj diru: Ha, tiu knabeto! Ho, kia infaneto! Ha-ha! Ho-ho!&#8221;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>amba\u016d, ajn, atingi, ema, erari, gratuli, ho, imagi, inteligenta, \u0135us, koncerni, krii, kura\u011da, kvaza\u016d, lito, pezi, profunda, punkto, silenti, vico<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u0108U DIRI LA VERON? La \u0109ina verkisto Lusin foje rakontis,\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/cu-diri-la-veron\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10725"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10725"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10725\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10725"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}