{"id":10726,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-6\/"},"modified":"2022-03-06T15:12:20","modified_gmt":"2022-03-06T07:12:20","slug":"timo-havigas-flugilojn","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/timo-havigas-flugilojn\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Timo Havigas Flugilojn"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">TIMO HAVIGAS FLUGILOJN<\/p>\n<p>\u0108u vi scias, kiel oni nomas la fakton movi sin rapidege anta\u016den per la propraj fortoj, piede? Tion oni nomas kuri.<\/p>\n<p>Pe\u0109jo povis kuri ege rapide. Li estis na\u016d-jara. En la tuta lernejo ne ekzistis unu knabo, nek unu knabino, kiu kapablis kuri same rapide kiel li. Kial li havis tiun kapablon? Eble \u0109ar li ne estis tre forta, kompare kun la aliaj knaboj. Sekve, se okazis batalo, li ne povis superforti ilin. Li nur povis forkuri. Tial li iom post iom plibonigis sian kur-kapablon. Nun, neniu el la fortuloj de lia lernejo povis \u011diskuri lin. Sufi\u0109is, ke li ekkuru: neniu tu\u015dos lin.<\/p>\n<p>Tiaj batal-situacioj prezenti\u011dis sufi\u0109e ofte \u2014 knaboj ja estas knaboj, \u0109u ne? \u2014 kaj \u0109iufoje Pe\u0109jo kuris pli bone. Sekve, lia koro forti\u011dis, li havis pli kaj pli bonan spiron, kaj la forton, kiu mankis al liaj manoj, liaj piedoj kaj kruroj ricevis.<\/p>\n<p>\u011cenerale, kiu postkuris Pe\u0109jon, tiu post nelonge devis forlasi la iradon, \u0109ar li balda\u016d ne plu povis spiri, tiel rapide Pe\u0109jo devigis lin iri. Pe\u0109jo tiam rigardis post sin kaj plezure rimarkis, ke la postkuranto, spirante pli kaj pli malfacile, komencas perdi la rapidecon. Dume, la knabo mem da\u016dre spiris senprobleme kaj pli kaj pli malproksimi\u011dis.<\/p>\n<p>Tiel estis, ordinare. Sed ne \u0109i-foje. \u0108i-foje la viro, kiu postkuris Pe\u0109jon, estis ne nur alta, forta kaj timiga. Li estis anka\u016d rapida.<\/p>\n<p>Pe\u0109jo timis. Okazis miskompreno. La afero komenci\u011dis, kiam Pe\u0109jo, ridante kun kelkaj kunuloj, eliris el la lernejo. Li nevole ektu\u015degis viron, kiu \u011duste tiumomente trovi\u011dis tie, kiam Pe\u0109jo estis diranta ion al sam-klasano uzante vortojn, verdire, kiujn oni devus neniam uzi. La viro miskomprenis, ke la ne tre belaj \u2014 sed vivplenaj! \u2014 paroloj de Pe\u0109jo direkti\u011das al li. Li ege malkontentis. Li estis e\u0109 multe pli ol malkontenta: kolera. Kiam li turnis sin al Pe\u0109jo kaj ekdiris per malamika vo\u0109o ion, kion la knabeto tute ne komprenis, \u0109i-lasta jam eksentis teruran timon. Sed kiam la grandulo, ver\u015dajne \u0109ar Pe\u0109jo, ne komprenante, ne reagis kiel li volis, eklevis la manon por frapi lin, la lernejano ekrapidis for kun la tuta rapideco de siaj junaj kruroj.<\/p>\n<p>Kaj jen \u011di okazis. Kio okazis, vi demandas? La nekredebla\u0135o. Sed anta\u016d ol diri al vi, pri kio temas, mi devas priskribi la lokon, \u0109ar tio estas grava.<\/p>\n<p>Pe\u0109jo, kurante, turnis sin al mallonga kaj mallar\u011da strateto, en kiu estas neniu pordo, neniu fenestro, same sur la dekstra flanko, kiel sur la maldekstra. Estas nur longaj muroj. Unuflanke ja tie staras malliberejo kaj aliflanke iu industria laborloko.<\/p>\n<p>En tiu mallonga strateto la nekredebla\u0135o okazis: Pe\u0109jo flugis.<\/p>\n<p>Mi komprenas, ke vi ne estas certa, \u0109u vi bone legis, \u0109ar la afero estas eksterordinara. Sed tamen vi legis \u011duste. La knabo ekflugis. Kiel birdo flugas. Ne, ne tute kiel birdo, multe pli rekte, multe pli la\u016d-cele.<\/p>\n<p>Lia celo ja estis klara: forkuri for de la terura sekvanto, kiu, la\u016d neniam okazinta sperto, kuris same rapide, se ne pli rapide ol li. Pe\u0109jo estis diranta al si: &#8220;Se mi nur povus jam esti \u0109e la fino de \u0109i tiu strateto, anta\u016d ol tiu ulo sin turnos en \u011din, li ne scius, \u0109u mi iris dekstren a\u016d maldekstren.&#8221; Liaj kruroj ne povus porti lin tien sufi\u0109e rapide, por ke la postkuranto ne vidu lin. Sed li tiom deziris jam trovi\u011di tie, tiom stre\u0109is \u0109iujn fortojn, tiom kunigis siajn tutajn volon kaj povon, ke&#8230; Nu, li ne scias, kion li faris. Li deziris, li volis. Kaj jen li rimarkis, ke li flugas.<\/p>\n<p>Post momento, anta\u016d ol la kolera fortegulo alvenis al tiu strateto, Pe\u0109jo jam trovi\u011dis \u0109e \u011dia angulo. Post la angulo, sufi\u0109os trairi vojon, kaj li estos en parko. En la parko, \u0109io fari\u011dos facila, \u0109ar tie estas tiom da vojetoj, kiuj turne iras \u0109iudirekte, ke ne plu eblos lin trovi. En tiu parto de la parko, plej proksima al la angulo de la strateto, kie la ekflugo okazis, neniam estas multaj personoj. Hodia\u016d estis neniu. Neniu por helpi, eble, sed anka\u016d neniu por malhelpi. Kiu povas scii? Plenkreskuloj ofte agas tiel strange kun infanoj!<\/p>\n<p>Ne rigardante post sin, Pe\u0109jo volis kuri plu en la parko. Kaj jen ree li flugis. Ne alte. Pro tio ne estus \u011duste kompari lin al birdo. E\u0109 ne tutan metron super la vojeto. Sed liaj piedoj ne tu\u015dis la teron dum eble dek kvin metroj. Kiam, de malproksime, li ekvidis iun, kiu enparke promenis, li re-alteri\u011dis (re-al-ter-i\u011dis).<\/p>\n<p>&#8220;Mi nun ne plu bezonas kuri,&#8221; li pensis. &#8220;Li ne plu trovos min.&#8221;<\/p>\n<p>Pe\u0109jo decidis atendi kelkan tempon en la parko, anta\u016d ol reveni hejmen, por lasi al la kolerulo la tempon perdi sian koleron kaj reiri al siaj aferoj. Promenante en la parko, li miris pri tio, kio okazis al li. &#8220;Mi kapablas flugi!&#8221; li ripetis al si, \u011doje. Li sin demandis, \u0109u tio envere okazis. &#8220;Estas nur unu maniero certi\u011di,&#8221; li diris al si, &#8220;mi reprovu&#8221;. Li ne volis tion fari anta\u016d homoj kaj decidis trovi lokon, kie promenas neniu. Tian trovinte, li ekkuris, rapidi\u011dis kaj ek! Jen li flugis dum kelkaj metroj.<\/p>\n<p>Vi kaj mi pri tio tiel miras, ke ni simple ne kredus lin, e\u0109 se ni lin vidus. Sed por infano \u0109io estas pli simpla. Pe\u0109jo facile akceptis la fakton. La ideo, ke li ver\u015dajne estas la sola homo sur Tero, kiu kapablas flugi, \u015dan\u011dis nenion en li. Li e\u0109 pensis, ke se tio okazis al li, simila sperto ver\u015dajne prezenti\u011das al multaj aliaj infanoj.<\/p>\n<p>Reveninte hejmen, li ne sciis, \u0109u paroli pri tio a\u016d ne. Unuflanke, li tre deziris, ke la aliaj sciu kaj rekonu lian neordinaran kapablon. Aliflanke, li estis certa, ke oni ne kredos lin. Li devos montri. Sed montri en la domo ne estos eble. Li do devos venigi la tutan familion eksteren al ta\u016dga loko. Kaj se tiam la afero ne plu funkcios? Kiu scias? Li sentis tiun povon kiel ne plene certan, ne necese da\u016dran. Eble \u011di estis nur momenta helpo de la dioj, kiu ne ripeti\u011dos.<\/p>\n<p>Post la man\u011do, li rakontis la aferon al sia frato. Tiu kompreneble ne volis kredi. &#8220;Venu, mi montros al vi,&#8221; Pe\u0109jo diris, kaj li kondukis lin al la industria kaj mallibereja strateto, en kiu, \u0109ar ne estis fenestroj, certe neniu lin vidos.<\/p>\n<p>Li ekkuris, kunstre\u0109is la fortojn kaj&#8230; falis teren e\u0109 anta\u016d ol forlasi la vojon. Li provis refoje. Nova malsukceso. Post la tria kaj lasta provo li sentis sin ridinda kaj malfacile sukcesis ne plori. Sed plori anta\u016d la frato ne estus akcepteble.<\/p>\n<p>Post kiam ili revenis hejmen, li ne povis resti tie kun sia mal\u011dojo. Li bezonis pli certi\u011di. Li decidis reiri, sola, al la strateto. Li ekkuris e\u0109 anta\u016d ol alveni al \u011di. Tuj post la angulo li rapidi\u011dis, kaj ek! Li senprobleme flugis \u011dis la alia angulo.<\/p>\n<p>Li sentis sin multe pli bone kaj iris al la parko. En \u011dia senhoma parto li ree ekflugis plej facile. Sed, anstata\u016d pla\u0109e al-teri\u011di, kiel anta\u016de, li falis teren. Kial? \u0108ar virino alvenis kaj komencis turni la okulojn al li. Kiam la rigardo de tiu sinjorino tu\u015dis lin, li jam estis falinta. Tiam li komprenis: &#8220;Mi kapablas flugi, sed nur kiam neniu rigardas min&#8221;. Kaj la terura sekvo de tiu rimarko tuj venis: &#8220;Neniam oni kredos min.&#8221;<\/p>\n<p>Kiam Pe\u0109jo revenis hejmen, li sentis sin sola, terure sola. Li sciis, ke li neniam havos amikojn, al kiuj li povos diri \u0109ion, vere \u0109ion, kune kun \u0109i tiu plej miriga parto de lia personeco. Li estis \u011doja, ke li kapablas flugi. Sed li estis mal\u011doja, ke tiun veron li devos porti en si kiel ka\u015da\u0135on \u011dis la fino de sia vivo.<\/p>\n<p>Kaj e\u0109 mi, la instruisto, kiun li tiom amis, ke finfine, post longaj jaroj de ka\u015da vivo, li sentis, ke jen homo, al kiu li povas raporti la faktojn, e\u0109 tiu amika kaj por li aminda viro, mi, ne sukcesis kredi lin.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>angulo, batali, birdo, -int-, industrio, kapabla, klaso, koleri, konduki, kompari, kruro, kuri, metro, momento, muro, nu, parko, promeni, rekta, spiri, stre\u0109i, teruro, tu\u015di<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>flug-ilo, plen-kresk-ulo<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>TIMO HAVIGAS FLUGILOJN \u0108u vi scias, kiel oni nomas la f\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/timo-havigas-flugilojn\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10726"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10726"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10726\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10726"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}