{"id":10727,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-7\/"},"modified":"2022-03-06T15:10:00","modified_gmt":"2022-03-06T07:10:00","slug":"acetu-mian-kafejon","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/acetu-mian-kafejon\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; A\u0109etu Mian Kafejon!"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">A\u0108ETU MIAN KAFEJON!<\/h3>\n<p>Ekstere estis ege malvarme. Kiel longe da\u016dris la vintro! \u015cajnis, ke \u011di neniam fini\u011dos. Kaj anstata\u016d iom post iom \u015dan\u011di\u011di al printempo, kiel \u011di devus en \u0109i tiu tempo de la jaro, \u015dajnis, ke \u0109iu mateno alportas pli vintran vintron ol ekzistis en la anta\u016da vespero.<\/p>\n<p>En la kafejo estis pla\u0109e varme. Sed ne por la koro de Pa\u016dlo. Pa\u016dlo sentis, ke li povus balda\u016d plori. Kial havi kafejon, se neniu vizitas \u011din?<\/p>\n<p>Li \u0109irka\u016drigardis. Ne estis necese: li sciis tute bone, kion li vidos. Sed tamen li \u0109irka\u016drigardis. La kafejo \u2014 lia kafejo, kiun li tiom amis \u2014 estis tute senhoma. Kiel hiera\u016d. Kiel anta\u016dhiera\u016d.<\/p>\n<p>Kiel \u0109iutage, ekde kiam&#8230; Estis malesperige. E\u0109 nun, en \u0109i tiu horo, kiam en \u0109iuj aliaj trinkejoj de la \u0109efurbo estis preska\u016d neeble trovi sid-lokon, \u011di estis plorige malplena.<\/p>\n<p>Se diri la veron, tiu kafejo neniam estis plena anta\u016de, e\u0109 tiu-hore, sed \u011di sufi\u0109e ofte estis duon-plena, kaj tiu duonpleneco almena\u016d havigis sufi\u0109e da mono por pagi la kostojn kaj vivi. Pa\u016dlo deziris nur vivi simple, sen-probleme. Ri\u0109ula vivo ne interesis lin. Nek Monikan.<\/p>\n<p>La penso pri Monika igis lin ege mal\u011doja. Ree, li preska\u016d ekploris. Pro \u015dia foresto la kafejo nun estas senhoma. Kial \u015di foriris? Kial? Kial?<\/p>\n<p>Li neniam komprenos. Li neniam trovos la respondon al tiu timiga demando, kiu forprenis de li lian enan pacon. Li amis \u015din. Estis klare, ke li ne malpla\u0109is al \u015di. Kaj tute certe, \u015di amis la kafejon. \u015ci \u015datis la trinkantojn. \u015ci sciis diri la \u011dustajn vortojn, kiuj igis \u0109iun senti sin bone. \u015ci vivigis la lokon. Pro \u015di, nur pro \u015di, \u011di estis pla\u0109a, kvankam \u011di ne estis speciale bela kaj kvankam la strato, kie \u011di staris, trovi\u011dis en ne tre vizitinda parto de la urbo.<\/p>\n<p>Sed pensi pri Monika utilis al nenio. \u015ci lin forlasis, kaj mal\u011dojaj pensoj ne revenigos \u015din. \u015ci ne estas unu el tiuj virinoj, kiuj faras decidon, kaj tuj poste \u015dan\u011das \u011din, neniam certaj, \u0109u ili decidis \u011duste a\u016d mal\u011duste. Li ne pensu pri \u015di, li pensu pri la vendo. Tio ja estas la grava afero nuntempe.<\/p>\n<p>La \u015dancoj havi eblecon vendi la kafejon preska\u016d ne ekzistis anta\u016d unu semajno. Tio estis la plej malesperiga aspekto de lia situacio. Sed hiera\u016d, Fredo informis lin, a\u0109etanto prezenti\u011dis. Gravas ne lasi tiun for. Necesas, necesegas, ke li a\u0109etu la kafejon. Se la situacio da\u016dras kiel nun, sen vendo de e\u0109 kafeto dum tuta tago, Pa\u016dlo perdus tiom da mono, nur pro la da\u016draj kostoj, ke li balda\u016d ne plu povus vivi. E\u0109 pli: li ne plu povus pagi la monon, kiun li ankora\u016d devas pagi, kaj tiam&#8230; Ne. Pri tio, kio tiam okazus, li preferis ne pensi.<\/p>\n<p>Sed tiu persono, kiu havas la strangan ideon a\u0109eti kafejon en \u0109i tiu malpla\u0109a urbo-parto, certe perdos \u0109ian deziron tion fari, kiam li vizitos la ejon kaj trovos \u011din neka\u015deble senhoma. Neniu a\u0109etas vendejon, en kiu nenio vendi\u011das! Sed kiel plenigi kafejon, kiu ne plu pla\u0109as al la iamaj trinkantoj? Sen-elira situacio!<\/p>\n<p>Feli\u0109e, tiu ulo estas for, Fredo diris. Li nun voja\u011das eksterlande. \u011cis li revenos, \u0109u ne eblus organizi ion? Inviti amikojn, eble, \u0109u? Anka\u016d tiu penso estis mal\u011dojiga. Post kiam Monika foriris, kiam la kafejo komencis perdi sian vivon kaj la homoj \u0109esis veni pasigi la tempon en \u011di, anka\u016d la amikoj malaperis. Kio montras, ke ili ne estis amikoj.<\/p>\n<p>La sola amiko, kiu nun restas, estas Fredo, kara, bona, aminda Fredo. Sed Fredo ne povas, sola, plenigi tutan kafejon! Tiu penso estis tiel ploriga, ke Pa\u016dlo dum kelka tempo simple \u0109esis pensi.<\/p>\n<p>Strangas la funkciado de homo. Anta\u016d kelkaj minutoj, Pa\u016dlo preska\u016d ploris. Poste venis tiu senpensa da\u016dro. Kaj nun li sentis, ke li balda\u016d ridos. Ideo ja naski\u011dis en li.<\/p>\n<p>&#8220;Jes, tio estas bonega ideo,&#8221; Fredo diris. &#8220;Mi helpos vin. Vi estas bon-\u015danca: la homo, kiu volas a\u0109eti, nun decidis pri la vizito. Li telefonis al mi. Li venos la 15-an de marto vespere, je la 21-a, por rigardi, kia aperas la trinkejo. Tio lasas al ni sufi\u0109e da tempo por \u0109ion organizi la\u016d via ideo.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi ne trovas stranga, ke homo, kiu volas a\u0109eti kafejon en \u0109i tia seninteresa urboparto, voja\u011das eksterlande? Voja\u011di, tio kostas monon!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Stranga, ne stranga, mi ne scias. Ver\u015dajne li bezonas kafejon por siaj propraj celoj, kiuj eble tre interesus la policon, se tiu ilin ekscius. Sed tio ne estas nia afero. Nia problemo estas plenigi la kafejon. Ni organizu la laboron inter ni.&#8221;<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Ili skribis multajn leterojn, jen sen subskribo, jen kun la nomo de iu alia, la\u016d la enhavo. Ili telefonis al la polico, sen nomi sin, kaj diris nur kelkajn frazojn, fermante la telefonon, anta\u016d ol la policano havis la tempon ion demandi. Ili telefonis al diversaj \u015dtataj servoj, sammaniere. Ili presigis plurajn anoncojn kaj skribis leterojn responde al la respondoj. Unuvorte, ili multe laboris.<\/p>\n<p>&#8220;Bele! \u011ci estas plenplena!&#8221; diris la ulo, kiu volis a\u0109eti.<\/p>\n<p>&#8220;Jes, jes,&#8221; Pa\u016dlo diris plej simple. La\u016d lia vo\u0109o \u015dajnis, ke tio estas plej ordinara okaza\u0135o.<\/p>\n<p>&#8220;Estas kelkaj tabloj kun du personoj, sed preska\u016d \u0109iu sidas sola \u0109e propra tablo, strange,&#8221; la ulo miris.<\/p>\n<p>&#8220;Ne strange por mi,&#8221; Pa\u016dlo respondis. &#8220;Tio estas tute ordinara \u0109i tie. Estas kafejo, kiu pla\u0109as al soluloj.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tute ne gravas. Tio ne interesas min. Ne pro tio mi \u015dan\u011dos la prezon, kiun mi diris al vi e\u0109 anta\u016d ol vidi, kiel \u0109io aspektas ene de via kafejo. Se vi akceptos mian prezon, mi a\u0109etos. Se ne, vendu al iu alia. Ne povus esti pli simple kun mi.&#8221;<\/p>\n<p>La prezo estis sufi\u0109e alta kaj Pa\u016dlo ne opiniis ebla ricevi pli. Kion li timis, tio estis, ke vidante malplenan kafejon, la a\u0109etanto \u0109esos interesi\u011di pri \u011di. Sed nun, videble, tio ne plu povus okazi.<\/p>\n<p>&#8220;Ne estas problemo, tiu prezo ta\u016dgas al mi,&#8221; li respondis per plej kontenta vo\u0109o.<\/p>\n<p>&#8220;Ni do interkonsentas. Bone. Necesos subskribi la interkonsenton kaj prizorgi la paperojn, kiuj necesas la\u016d la le\u011do. \u0108u morga\u016d matene ni povus renkonti\u011di en mia oficejo&#8230;?&#8221;<\/p>\n<p>Nun, kiam la a\u0109etanto estis for, post momento de grandega \u011dojo, Pa\u016dlo rigardis la sidantojn kaj eksentis timon. &#8220;\u0108u povus okazi io?&#8221; &#8220;Kial? Kio?&#8221; Fredo responde demandis. &#8220;Nu, neniu el ili sukcesos havi tion, kion li venis trovi \u0109i tie!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tiuj, \u0109u?&#8221; Kaj per lar\u011da man-movo Fredo montris al la tuta sidantaro. &#8220;Ne zorgu pri ili. Mi konas la homojn. Kelkaj eble malkontentos enkore, sed ili diros nenion.&#8221;<\/p>\n<p>Ne tre juna vireto, malgranda, malforta, proksimi\u011dis al ili. &#8220;\u0108u vi ne vidis,&#8221; li demandis, kaj ia timo a\u016ddi\u011dis en lia vo\u0109o, &#8220;junulinon ne tre altan, kun verdaj okuloj kaj brunaj haroj, kiu&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne. Mi rigardas la koloron de \u0109iuj okuloj,&#8221; Fredo diris, rimarkante, ke Pa\u016dlo aperis ne tre certa pri si. &#8220;Neniu kun verdaj okuloj venis \u0109i-vespere. Sed bonvolu atendi plu. Ne zorgu. Virinoj ofte malfruas, \u0109u ne? \u0108u eble gazeto helpus vin pasigi la tempon? Jen&#8230;&#8221; Kaj li iris preni por la vireto la gazeton de tiu vespero. Pa\u016dlo ne sciis, kiel danki sian amikon.<\/p>\n<p>&#8220;Feli\u0109e, ke vi venis! Mi neniam povus respondi al ili tiel bele, kiel vi. Tio estis unu, al kiu ni sendis respondon al lia anonco pri edzi\u011d-deziro, \u0109u ne?&#8221; Li ekridis. &#8220;Ha jes! Mi memoras, kiel belan virinan skribmanieron vi uzis en la letero, per kiu vi petis lin veni \u0109i tien por renkonti&#8230; vin! Se li scius, ke lia Aminda estas vi, kaj vi lia Aminda!&#8221;<\/p>\n<p>Li turnis la rigardon al alia loko.<\/p>\n<p>&#8220;Kaj viaopinie, kiuj estas tiuj tri \u0109e la sama tablo tie? Estas strange, ke tri venis kune, kiuj konas unu la alian.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tiuj estas homoj el la polico. Kiam ni sennome telefonis, ke \u0109i tie venos Rikardo-la-Kantisto kaj du el liaj kunlaborantoj, kiujn la polico ser\u0109adas sensukcese jam de pluraj monatoj, ekde kiam ili perforte forprenis la tutan monon el la hotelo, kie la doktoroj kongresis, la polico certe decidis, ke \u011di bezonos almena\u016d tri virojn por sekvi ilin, se ili disiros post la renkonti\u011do \u0109i tie&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kaj kion vi opinias pri tiu virino, tute sola?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi ne rekonas \u015din la\u016d \u015dia foto? Estas unu, kiu respondis al anonco nia kaj al kiu ni skribis, ke \u015di venu \u0109i tien por renkonti la sinjoron, kiu povos havigi al \u015di oficon kun alta pago kaj ne-multe da laboro, sed kun iom specialaj devoj&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u015ci videble malkontentas. Mi demandas min, \u0109u&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Lasu \u015din malkontenti. Kion \u015di povas fari? Se \u015di deziras iom specialan oficon, kun multe da mono kaj malmulte da laboro, \u015di prenu sur sin la respondecon de siaj decidoj. Sed tiu alia, kiu anka\u016d sendis al ni sian foton la\u016d nia peto, fari\u011dos eble tro malkontenta. Necesus agi. A\u016dskultu, iru apuden kaj telefonu \u0109i tien. Diru, kion vi volos; ne gravas, kion. Gravas nur, ke \u015di a\u016ddu la telefonon. Rapidu!&#8221;<\/p>\n<p>Pa\u016dlo eliris, nekomprene, kaj iris telefoni al la propra kafejo. \u011custe kiam li revenis, la sinjorino malfermis la pordon de la kafejo, elirante.<\/p>\n<p>&#8220;Kio okazis?&#8221; li demandis Fredon.<\/p>\n<p>&#8220;Kiam la telefono eksonis, vi a\u016ddis, \u0109u ne?, ke mi respon-das: jes, jes, bone, mi tuj diros al \u015di. Mi tuj iris al \u015dia tablo, kaj demandis, \u0109u \u015di estas s-ino Delfonto. \u015ci diris: jes. Tiam mi informis \u015din, ke s-ro Igor \u0135us telefonis, ke li havas problemon kaj ne povos veni, kaj ke li petis min diri al \u015di, ke li rekontaktos \u015din poste. \u015ci foriris tute kontenta.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Feli\u0109e, ke ni notis \u0109iun nomon kaj \u0109iufoje la kialon de la venigo \u0109i tien, kaj petis fotojn kiel eble plej ofte,&#8221; Pa\u016dlo diris. Sed videble, la timo ne plene forlasis lin.<\/p>\n<p>Tamen, kiam li rigardis du ge-kvardek-jarulojn, kiuj interparolis kun videbla plezuro, iom da paco revenis en lin.<\/p>\n<p>&#8220;Pri tiuj du mi miris,&#8221; diris Fredo, kiu sekvis lian rigardon, &#8220;\u0109ar \u015dajnis tute normala renkonti\u011do. \u0108u ili estas homoj, al kiuj ni skribis?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes. Tion faris mi,&#8221; Pa\u016dlo klarigis. &#8220;Tiuj du respondis al niaj edzi\u011d-anoncoj kaj el iliaj leteroj estis klare, ke ili sufi\u0109e bone ta\u016dgas unu al la alia. Mi do skribis al la viro uzante la nomon de la virino. Do, \u015dajnigante, ke mi estas \u015di, mi petis lin veni \u0109i tien hodia\u016d vespere, kaj mi aldonis: por ke mi tuj komprenu, al kiu tablo mi iru, bonvolu a\u0109eti florojn en la florvendejo de Odeon kaj meti ilin sur vian tablon, tiel ke ili estu bone videblaj. Kaj al \u015di mi skribis, kompreneble kun la nomo de la viro: por ke vi tuj sciu, kie mi sidas atendante vin, mi havos sur mia tablo florojn en travidebla papero kun la nomo &#8216;Florvendejo de Odeon&#8217;. Kiam \u015di eniris, \u015di tuj vidis la florojn, iris iom time al li, kaj ili interkoni\u011dis.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Bonega ideo. Vi vidas, ke estas senutile timi. \u0108io fini\u011dos plej bone. Rigardu, jam unu foriras. Estas certe unu el tiuj, al kiuj mi skribis: se mi ne kontaktis vin anta\u016d tiu a\u016d tiu alia horo, mi ne venos, mi rekontaktos vin pli poste.&#8221;<\/p>\n<p>lom post iom, ili foriris.<\/p>\n<p>La lastaj, kiuj eliris, estis ne tre juna geo.<\/p>\n<p>&#8220;Mi \u011dojas, ke vi venis, kaj mi trovas vin vere aminda,&#8221; la viro diris al la virino. &#8220;Sed vere, mi ne komprenas, kial vi petis min veni al \u0109i tiu stranga trinkejo, en \u0109i tiun malpla\u0109an urboparton&#8230;&#8221; Parolante, ili iris plu, ekstere. Lia vo\u0109o perdi\u011dis en la nokto.<\/p>\n<p>Pa\u016dlo fermis la pordon, feli\u0109a. La respondon li preferis ne a\u016ddi.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>almena\u016d, anonci, anstata\u016d, aspekto, bruna, \u0109esi, \u0109ia, frazo, gazeto, haro, kafo, normala, noto, okulo, printempo, stranga, \u015danco, ta\u016dgi, verda, vetero, vo\u0109o.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>A\u0108ETU MIAN KAFEJON! Ekstere estis ege malvarme. Kiel lo\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/acetu-mian-kafejon\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10727"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10727"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10727\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10727"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}