{"id":10728,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-8\/"},"modified":"2022-03-06T15:08:02","modified_gmt":"2022-03-06T07:08:02","slug":"plej-multaj-felicu","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/plej-multaj-felicu\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Plej Multaj Fel\u0109u"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">PLEJ MULTAJ FELI\u0108U<\/h3>\n<p>Anta\u016d jarcento tie estis vila\u011do, anta\u016d kvindek jaroj urbeto, nun urbego staras kaj grandi\u011das pli kaj pli.<\/p>\n<p>E\u016dropanoj ja venis, kun siaj scienco kaj iloj. Kaj ene de la tero ili trovis grandegan ri\u0109on: metalon. Ili vidis, ke elterigi \u011din oni povos dum jarcentoj. Helpe de multa laboro, jes ja, sed tio ne estis problemo: ne mankis laborforto surloke. La metalon oni do komencis elpreni. Tiel, anta\u016d kvindek jaroj, aperis la unuaj domoj e\u016dropecaj. Hodia\u016d videblas pli kaj pli da altaj domegoj. Al \u0109i tiu loko afrika, \u015dajnas, Ameriko venis.<\/p>\n<p>Kun la transmaranoj venis laboro kaj mono, kaj kun mono \u0109io \u015dan\u011di\u011dis. En tiu urb-komenca tempo, la kamparanoj, kiuj foje venis, malfacile povis kredi la propran vidadon, tiel mirinda \u0109io estis. Aperis belaj magazenoj, kie oni trovis \u0109ion, e\u0109 a\u0135ojn, pri kiuj anta\u016de neniu povus pensi. \u0108iu magazeno plena je mirinda\u0135oj havis montro-fenestron, kiu lumis nokte. Kaj en kelkaj e\u0109 pli mirigaj ejoj, oni povis sidi en mallumo sur pla\u0109a se\u011do kaj rigardi brilan rakonton, en kiu \u015dajnis, ke \u0109iu kaj \u0109io vivas kaj ekzistas en-vere. Filmo oni tion nomis.<\/p>\n<p>\u011cis malproksimaj vila\u011doj alvenis la famo, ke tie en la urbo mirinda\u0135oj \u0109ie videblas, kaj ke tie oni povas labori, ricevi monon, kaj per la mono a\u0109eti la mirinda\u0135ojn. Tial la iama urbeto kreskis, kreskis kaj plu kreskas.<\/p>\n<p>Nun, bicikloj, a\u016dtobusoj, a\u016dtoj veturas kiel eble plej rapide sur \u011diaj stratoj bru- kaj mov-plenaj. Kaj la homoj forlasas siajn kampojn. Kial da\u016drigi fortoprenan laboron, malpurigan al la manoj, por malri\u0109e vivi en seninteresa loko, dum tie \u0109io belas kaj brilas? Kial militadi al malamika naturo, dum ekzistas a\u016dtoj kaj televido, ma\u015dinoj por purigi, ma\u015dinoj por kuiri, ma\u015dinoj por tio kaj tio \u0109i, mirinda\u0135o apud mirinda\u0135o? Ne \u0109iu sukcesas trovi laboron, tute certe, sed iamaniere oni elturni\u011das. Vila\u011de, \u0109ion decidas maljunuloj, kaj libereco tute mankas. Kaj en vila\u011do, verdire, preska\u016d ne vidi\u011das mono.<\/p>\n<p>Mono! Pri \u011di multege pensis Mbagema, malkontente. Jam de pluraj jaroj li petis, ke lia terpeco, en bona loko \u0109e-urba, ricevu la urbajn akvon kaj elektron. Pro la ne-ago de la urbaj oficistoj pri tio respondecaj, lia terpeco ne havis la valoron, kiun \u011di indus havi. Jam ofte, de pluraj flankoj, oni petis lin vendi \u011din, por tie konstrui magazenojn, ri\u0109ulan hotelon a\u016d domegon multlo\u011dejan. Kaj \u0109iufoje oni pretis pagi tiom da mono, ke simple ne eblas bildigi al si, kion \u011di fakte signifus en la vivo.<\/p>\n<p>Sed ree kaj ree la esperoj ekfalis \u0109e la sama demando: &#8220;\u011ci havas urbajn akvon kaj elektron, \u0109u ne?&#8221;, al kiu, ree kaj ree, Mbagema nur povis respondi: &#8220;Ne&#8221;.<\/p>\n<p>\u0108i-foje ne plu eblis atendi. La lasta persono, kiu deziris a\u0109eti, pretis doni tiel altan pagon, ke tio aperis dona\u0135o de la dioj. \u0108u al la dioj oni malamik-vortu? Refoje respondi &#8220;ne&#8221; estus direkti al la dioj la plej malbelan parolon eblan en la lingvo. Mbagema decidis viziti la sor\u0109iston.<\/p>\n<p>&#8220;Montru al mi la terpecon,&#8221; petis \u0109i-lasta. Surloke, li longe rigardis, kaj restis same longe senvorta.<\/p>\n<p>&#8220;Revenu viziti min, kiam la luno rekomencos kreski,&#8221; li fine diris.<\/p>\n<p>\u0108e tiu dua vizito li havis respondon.<\/p>\n<p>&#8220;Mi rilatis kun la supernaturaj esta\u0135oj, kiuj amikas al mi, kaj ili informis min,&#8221; li diris tre malrapide, kiel parolas gravulo. &#8220;Mi nun scias, ke tiun terpecon havis via patro. Post lia morto vi prenis \u011din por vi sola. Sed vi havas du fratojn kaj tri fratinojn.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kiam mortis mia patro,&#8221; Mbagema respondis, &#8220;li treege malkontentis pri miaj gefratoj, \u0109ar ili malbon-agis al li. Tial li decidis, ke tiu terpeco estos nur mia. Tion ili scias, e\u0109 se ili diras la malon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Eble tiel estas. Sed viaj fratoj kaj fratinoj malamas vin pro tio, kaj ili metis sor\u0109a\u0135on en vian teron, kaj dum tiu sor\u0109a\u0135o tie restos, nenio utila al vi eblos pri via terpeco.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kio estas tiu sor\u0109a\u0135o?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Pli bone, ke vi ne sciu. Sed \u0109u estas tre grave por vi, ke oni alligu vian terpecon al la urbaj akv- kaj elektro-servoj?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kompreneble, estas treege grave. Mi tion deziregas.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi povas forpreni la sor\u0109a\u0135on, sed tio kostos al mi multe, \u0109ar la supernaturaj esta\u0135oj tre amas sian povon tie, kaj mi devos a\u0109eti multegon al ili por igi ilin konsenti pri forlaso de tiu povo.&#8221;<\/p>\n<p>Sekvis longa interparolado pri mono. Mbagema ne sciis, kion fari. Se li akceptos pagi, li ricevos el la vendo de la terpeco ege multe malpli, ol pagos tiu, kiu deziras a\u0109eti. Sed \u0109u ne preferindas iom ol nenio? Mbagema fine jesis.<\/p>\n<p>Post nur unu semajno la oficejo, kiu zorgis pri tiuj aferoj, informis lin, ke jam la morga\u016dan matenon komenci\u011dos la laboroj por havigi al lia terpeco urbajn akvon kaj elektron. Post nelonge la vendo okazis.<\/p>\n<p>Mbagema plej feli\u0109is. Li ricevis tiom da mono, ke e\u0109 ne estis vere malagrable transdoni grandan parton de \u011di al la &#8220;faranto de mira\u0135oj&#8221;.<\/p>\n<p>Anka\u016d feli\u0109is la sor\u0109isto, al kiu Mbagema pagis tiel bele. Sed ne nur tiuj du feli\u0109is. Feli\u0109is krome la greko, per kiu la vendo okazis. Li ja transdonis al Mbagema nur la dekonon de la mono, kiun li ricevis de la araba a\u0109etanto. Feli\u0109is la arabo, certa pri bona uzo de tiu mono, kiu jar-post-jare havigos al li plian kaj plian ri\u0109on. Feli\u0109is multaj lokanoj, \u0109ar, oni-dire, la novaj ri\u0109ulaj hotelo kaj magazenoj ebligos al ili trovi agrablan laboron. Feli\u0109is la urbestro kaj aliaj urbaj gravuloj: ili ricevis belajn mon-donojn de la araba a\u0109etanto kaj de lia greka peranto, \u0109ar tiuj du tre deziris certigi al si bonajn rilatojn por la posta tempo. Feli\u0109is la loka UN-funkciulo, kiu povis verki plian raporton pri sia utila agado surloke, kiun ekzempligis tiu nova ri\u0109igo de la urbo, tiu nova labordona konstruado.<\/p>\n<p>Kiuj aliaj feli\u0109is, viaopinie? \u0108u la gefratoj? Ne. Bona urba sor\u0109isto scias kapti la necesajn informojn sen konigi sian celon. La gefratoj de Mbagema e\u0109 ne sciis, ke ilia malamo havas monan valoron kaj ke \u011din uzas &#8220;faranto de mira\u0135oj&#8221;.<\/p>\n<p>Sed feli\u0109is la urbaj oficistoj respondecaj pri akvo kaj elektro. La sor\u0109isto ja alte pagis ilin por ilia kunlaboro, same utila por ilia mona situacio, kiel por viv-teni la gravecon de la sor\u0109ista funkcio, tiu alta kultura valora\u0135o. Se finfine \u0109ion konsideri, \u0109u ne li, la sor\u0109isto, dank&#8217; al sia povo super homoj, estas la granda urbofeli\u0109iganto? Kaj kio estas pli bela ol feli\u0109igi la homfratojn? Tiel pensis nia sor\u0109isto, kaj tiu penso igis lin e\u0109 pli feli\u0109a pri si. Estas agrable senti sin bona, \u0109u ne?<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>agrabla, Ameriko, arabo, a\u016dtobuso, biciklo, brui, elektro, greko, hotelo, kuiri, kulturo, ligi, lumi, luno, magazeno, metalo, preferi, UN<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>peri, per-anto<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>PLEJ MULTAJ FELI\u0108U Anta\u016d jarcento tie estis vila\u011do, ant\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/plej-multaj-felicu\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10728"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10728"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10728\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10728"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}