{"id":10729,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-9\/"},"modified":"2022-03-06T15:04:23","modified_gmt":"2022-03-06T07:04:23","slug":"al-mondo-transa","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/al-mondo-transa\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Al Mondo Transa"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">AL MONDO TRANSA<\/h3>\n<p>Jam de longe la Tero ne plu videblis. Ili forlasis \u011din anta\u016d tiom da tempo, ke la surtera vivo \u015dajnis ne plu ekzisti. \u011ci estis nur memoro. La vera vivo estis en \u0109i tiu voja\u011dilo, kiu traflugis la senfinon kun nepensebla rapideco. Balda\u016d ili alvenos. Kaj refoje ili kune sin demandis, kia estos tiu mondo, al kiu ili nun proksimi\u011das.<\/p>\n<p>&#8220;Mi timas,&#8221; diris Jo\u0109jo. &#8220;Ni estas frenezaj. Ni iras tien kiel la unuaj e\u016dropanoj al Afriko, sed la situacio estas tute malsama. Kontra\u016d la bestegoj, kiujn ni renkontos, kion ni povos fari? Eble du minutojn post nia alveno ni jam ne plu vivos. \u0108i tio estas ne voja\u011do, nur sinmortigo, freneza sinmortigo.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kial bestegoj?&#8221; Sjaoli demandis. &#8220;Kial ne \u0109efe esta\u0135oj, kiuj pensas?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Se ili pensas, ili plej ver\u015dajne akceptos nin malamike. Kaj ili estos en la propra lando, en lokoj, kiujn ili konas senmanke, kun a\u0135oj, bestoj, kiujn ili povos utiligi kontra\u016d ni, dum ni restos senhelpaj. Ili plej facile kaptos nin, anta\u016d ol ni havos la tempon rimarki, kio okazas. Sed e\u0109 se nenio vivas tie, kiel scii, kontra\u016d kio ni devas esti pretaj? Kiel ni povos agi lerte \u0109e plej simpla problemo? Mi min demandas, kial mi konsentis veni. Tiuj, kiuj nin sendis, ne havas senton pri respondeco. A\u016d ili estas same frenezaj, kiel ni.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi komprenas vin,&#8221; diris Rajmondo, &#8220;sed mi vidas la aferon tute malsame.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi scias, mi scias, kaj mi ne povas kompreni vian mankon de timo. Pardonu, se mi diros ion malpla\u0109an, sed miaopinie io malbone funkcias en vi: via manko de timo estas manko de pri-penso.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne konsentas. Miaj ideoj aperas al mi plej ver\u015dajnaj. Rigardu \u0109i tiun regionon, \u0109i tiun \u0109ielon, en kiun ni envenas. La sunoj \u0109i tie estas sufi\u0109e proksimaj unu al la aliaj, dum la nia estas flanka suno, soleca. Kaj preska\u016d \u0109iu el tiuj multaj sunoj havas siajn terojn, enlo\u011deblajn. Kial ne estus \u011duste opinii, ke iliaj lo\u011dantoj, dank&#8217; al tiu proksimeco, havas longan historion de inter-rilatoj? Kaj tio necese ege anta\u016denigis ilian komprenon pri la mondo, pri \u0109io. Krome, niaj sciencistoj diras, ke ili ekzistas de pli longe ol ni. Ili do havis pli da tempo por fari\u011di lertaj kaj spertaj pri \u0109io, por plibonigi sin, siajn metodojn, sian sciencon kaj sian socion.&#8221;<\/p>\n<p>Jo\u0109jo videble ne samopiniis, sed li diris nenion.<\/p>\n<p>&#8220;Certe,&#8221; Rajmondo da\u016drigis, &#8220;\u0109e ili ekzistas \u0109iu-kampe ma\u015dinoj kun funkciado supera al \u0109io, kion ni konas. Eble ma\u015dino ne estas \u011dusta vorto. Ma\u015dino estas tro malsimpla. Ver\u015dajne ili uzas malgrandajn iletojn, preska\u016d ne videblajn, sed kun grandega povo. Mi ne mirus, se ili povus transsendi sian penson sen eldiri a\u016d skribi \u011din. Mal\u011dojiga fakto estas, ke ili certe havas formon tre malsimilan al ni, tiel ke ili aperos al ni malbelaj. Tiun senton ni espereble iom post iom sukcesos superi. Sed pri ilia scienca supereco mi estas tute certa.&#8221;<\/p>\n<p>Tiel ili parolis, plu kaj plu, \u011dis venis la horo \u0109ion pretigi por la alveno. Anta\u016de, ili estis lacaj pro la longa neni-faro. Nun \u0109io \u015dan\u011di\u011dis. Ili plenis je nova energio. Ili sentis sin gravaj anta\u016d tiu historie signif-plena minuto: balda\u016d ja okazos la unua ekrilato de homoj kun mondo ali-\u0109iela.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Montri\u011dis, ke Jo\u0109jo, kun sia timo al bestegoj kaj al malamika akcepto, faris al si tre mal\u011dustan ideon pri la nova mondo, kien ili venis. Sed ne malpli Rajmondo, kun sia bril-kolora, scienc-bilda pensado.<\/p>\n<p>&#8220;Rigardu!&#8221; Sjaoli mire ekdiris. &#8220;\u0108u ne urbo?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Urbeto!&#8221; Jo\u0109jo pli\u011dustigis.<\/p>\n<p>Ili igis la voja\u011dilon alpreni la irmanieron de malrapida flug-ma\u015dino kaj direktis \u011din al la flanko de la malgranda urbo. Bela loko prezenti\u011dis por facila alteri\u011do. Ili aliris \u011din senprobleme. Time kaj sci-vole, ili finfine eli\u011dis. La urbo ne estis malproksima, kaj ili decidis pied-iri al \u011di. Grandeco kaj pluraj aliaj ecoj igis \u0109i tiun mondon tre simila al la fora Tero, de kie ili venis. Tial oni elektis \u011din kiel unuan trans-sunan celon. Kaj tial ili nun povis movi sin facile, senlace, preska\u016d kiel hejme.<\/p>\n<p>Ili iris ne multe pli ol kvin minutojn, kiam ili ekvidis la unuan lokanon. Estis viro. Homo kiel vi kaj mi. Li rigardis ilin kun timo kaj miro, kaj unue \u015dajnis, ke li deziras ilin alparoli, sed li \u015dan\u011dis sian decidon kaj turnis sin kiel por \u015dajnigi, ke la alvenantoj ne interesas lin.<\/p>\n<p>Ili eniris en la urbon. La lo\u011dantoj, pli kaj pli multaj, rigardis ilin sen ka\u015di sian miron. Viroj, virinoj, knaboj, knabinoj, sam-grandaj kiel ni, direktis al ili rigardojn, en kiuj legi\u011dis jen timo, jen deziro ekrilati, jen gravaj sindemandoj, kiuj samtempe invitis kaj malhelpis al kontakto.<\/p>\n<p>La tiumonda suno brilis kaj la \u0109ielo estis plej pura. Sur la stratoj malrapidis veturiloj, kiujn bestoj tiris. La tri alvenis al lar\u011da, pla\u0109a loko, kie floroj multkoloris en tre bela kunmeto. Inter la floroj kaj aliaj kreska\u0135oj, dol\u0109aj al la vido, se\u011doj kaj tabloj staris. \u0108e multaj sidis lokanoj. Videble tio estis publika trinkejo. La teranoj rigardis mire. \u0108e unu tablo, kvar kvindek-jaruloj kart-ludis.<\/p>\n<p>Certe ne estis kartoj tute-tute similaj al la niaj, sed la movoj de la viroj, la esprimo de la viza\u011doj, la maniero teni la dik-papera\u0135ojn enmane, ride paroli unu al la alia kaj \u0135eti sur la tablon finan karton por \u0109ion lerte kolekti kun la brila rigardo de tiu, kiu super-fortis la kunludantojn en plej paca militeto, \u0109io \u0109i estis tiel nature terana, ke niaj amikoj preska\u016d ne povis kredi, ke estas vera vida\u0135o.<\/p>\n<p>Iu amike alparolis ilin. Ne necesas diri, ke la lingvon ili ne komprenis. Sed la movo de la mano, la rideto, la rigardo estis sufi\u0109e klaraj. Li invitis ilin al sia tablo.<\/p>\n<p>Kiam oni volas komprenigi sin pri simplaj aferoj, oni ofte sukcesas. Manoj, movoj, sonoj, rigardoj povas kune agi por esprimi multegon. Tiel okazis inter la teranoj kaj la invitanto. Post kelk-vorta parolo de \u0109i-lasta, servisto alportis pla\u0109an trinka\u0135on kun eta ujo plena je man\u011da\u0135etoj. La teranoj komencis lerni la lingvon: montri, demandi, a\u016dskulti, ripeti, kune ridi pri mal\u011dusta\u0135oj, kio estas pli facila? Iom post iom, la \u0109irka\u016da paco envenis ilin, kaj pli-kaj-pli okupis ilian tutan esta\u0135on. Fakte, ili lasis sin eni\u011di en amindan senzorgecon, kiam ne-atendeble&#8230;<\/p>\n<p>Malanta\u016d ili eksonis fortaj paroloj, malpla\u0109aj, malamikaj. Ektimo rekaptis la tri teranojn. Ili estis tiel feli\u0109aj, kaj jen! Dekono de minuto sufi\u0109is, por ke la paca sento malaperu for. Kio okazos? Zorgo-plene, pretaj kontra\u016di al \u0109ia perforta ago, ili turnis sin al la direkto de la sonoj.<\/p>\n<p>Fakte, estis nur malpaco en grupeto de trinkantoj. Iu a\u016ddeble ege malkontentis pri la samtabluloj. Tiu ekstaris, rigardis la kunulojn kun malamo, kaj ekfrapis la tablon kun tia forto, ke glaso falis teren, rompi\u011de. Dum \u0109iuj rigardoj turni\u011dis al li, li forlasis la ejon. Lia maniero foriri plej sukcese esprimis lian egan malkontenton.<\/p>\n<p>La tri teranoj rigardis unu la aliajn. Sen vere scii tute klare, kial, ili kune ekridis, ridegis, ridadis dum pluraj longaj, \u011dojaj minutoj.<\/p>\n<p>Kompreneble. La voja\u011do estis tiel longa, la atendo tiel problem-plena, la sentoj tiel fortaj kaj neordinaraj! Tro longe necesis pli forti ol la scio pri sia eteco, ol la timo trovi\u011di senpova en novaj situacioj. Ne facilis estri sin, igi sin kiel eble plej paca, ser\u0109i en si la povon elporti la senrespondajn demandojn, de kiuj vivo dependos. Kaj nun \u0109io montri\u011dis tiel pla\u0109a kaj natura! Ilia rido ver\u015dajne estis reago al la nefacile eltenebla malcerto, kiu ilin tiel longe okupis kaj kiu deprenis de ili pli da forto, ol ili konsentis klar-diri al si.<\/p>\n<p>Ili \u0109irka\u016drigardis. Ili estigis, videble, \u011deneralan intereson. Ilia samtablulo ridetis. Neniu montris malamikan sintenon.<\/p>\n<p>&#8220;Mi atendis \u0109ion, krom tio: senti min hejme,&#8221; diris Jo\u0109jo. Dum li parolis, li faris unu el tiuj movoj, kiajn ni faras sencele kaj e\u0109 sen ilin rimarki: li metis la maldekstran manon malanta\u016d sin. Kaj jen li tie sentis ion, kontakton preska\u016d nesenteblan. Ree ek-timo lin prenis. Kio denove? Zorga, preta reagi kiel necesos, li turnis sin.<\/p>\n<p>Estis knabineto. \u015ci prezentis tri florojn al li.<\/p>\n<p>Dum la lasta horo, tro da sentoj sekvis unu la alian kun tro rapidaj \u015dan\u011doj: timo, espero, sentimi\u011do, zorgo, ek\u011dojo&#8230; Tro estas tro. Li ne povis elteni plu.<\/p>\n<p>&#8220;Dankon,&#8221; li diris. Kaj ekploris.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>energio, esprimi, estro, floro, freneza, karto, kolekti, laca, lerta, ma\u015dino, pendi, plori, pluraj, tiri.<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>de-pendi, el-porti, el-teni, per-forto.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>AL MONDO TRANSA Jam de longe la Tero ne plu videblis. I\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/al-mondo-transa\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10729"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10729"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10729\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10729"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}