{"id":10730,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-10\/"},"modified":"2022-03-06T15:06:16","modified_gmt":"2022-03-06T07:06:16","slug":"la-vojo-liberecen","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-vojo-liberecen\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; La Vojo Liberecen"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">LA VOJO LIBERECEN<\/h3>\n<p>\u0108u estas vi, sinjoro, kiu kolektas rakontojn pri faktoj veraj, sed eksterordinaraj? Jes, \u0109u? Kion mi travivis, tio do interesos vin. Mi donos al vi \u0109iujn necesajn informojn, por ke vi povu certi\u011di, ke mi diras la veron. Sed estas plej ver\u015dajne, ke vi ne kredos min.<\/p>\n<p>Mi estas tio, kion oni nomas &#8220;kredanto&#8221;, tio estas: mi kredas je iu ekstertempa, nevidebla Senfinulo, kiu estas pli alta, pli bona, pli multpova ol \u0109iu kaj \u0109io sur nia Tero, kaj kiun oni \u011denerale nomas Dio. Mi facile akceptas, ke aliaj homoj malsamopinias, sed, tiel longe, kiel mi ka\u016dzas malbonon al neniu, mi devus havi la rajton kredi, kion mi kredas, kaj vivi, kiel mi elektis vivi, \u0109u ne?<\/p>\n<p>Malfeli\u0109e, mi vivis en lando, kie tio ne eblas. La \u015dtato tie havas sian idearon, kaj ne akceptas la mian. E\u0109 se \u011di ofte diras la malon al la ekstera mondo, \u011di fakte volus, ke la tuta popolo akceptu \u011diajn teoriojn. Tiu politiko estis ege malfacila por mi. \u0108u mi vere elektis kredi je Dio? Mi ne povus diri. Sed mi kredas kaj ne povas for\u0135eti mian kredon. \u011ci havigas al mi enan pacon kaj feli\u0109on, kaj mi rigardas \u011din altvalora.<\/p>\n<p>Sed \u011di anka\u016d kunportas devojn en la \u0109iutaga vivo, kaj ne eblis sin teni je tiuj devoj, \u0109ar la le\u011doj de nia \u015dtato tion multrilate malhelpas. Resti tie kaj devi vivi en maniero kontra\u016da al la devoj de mia kredo, tio fari\u011dis pli kaj pli neeltenebla. Sed nia \u015dtato ne permesas al \u015dtatanoj forlasi sian landon por iri vivi aliloke. Refoje kaj refoje mi petis permeson foriri. Neniam mi ricevis \u011din.<\/p>\n<p>Finfine, post longa pripensado, mi decidis foriri senpermese. Miaj samkreduloj diras: &#8220;Gravas la volo de Dio, ne la diroj de la homoj&#8221;. Mi havas familion, kaj \u0109iuj akceptis la ideon foriri: edzino, gefiloj, frato, lia edzino, ni entute estis sep. Ni sciis, ke ne estos facile, \u0109ar la \u015dtato organizis \u0109ion plej bone por malhelpi ellandi\u011don. Sed ni ne plu povis resti tie kaj ni opiniis, ke estas preferinde morti a\u016d retrovi\u011di en malliberejo ol vivi kontra\u016de al tio, kio por ni estas kredo kun devoj. Krome, mia frato iam laboris en regiono, kie, la\u016d lia opinio, devus esti eble translimi\u011di. Ni decidis iri tien.<\/p>\n<p>La vintra aero estis nekredeble malvarma, kiam, post longa voja\u011do envagone, ni alvenis al la monta regiono, kie ni intencis ellandi\u011di. Mi ne rakontos la tre multajn okaza\u0135ojn, pro kiuj nia irado estis plej malplezura sinsekvo de timoj kaj zorgado. Kiom da fojoj ni devis ka\u015di nin, \u0109ar kelkloke konstante alvenis anoj de la polico, kiu kontrolas la regionon por ne ellasi \u015dtatanojn el la lando senpermese! Kiom ofte en la montaro kelkaj el ni ektimis sur la mallar\u011daj vojetoj, kaj tamen necesis plu iri kaj ne fari iun sonon, por ke neniu sciu, ke ni tie senpermese iradas! E\u0109 neintence faligi plej etan \u015dtonon estis neakcepteble. Kaj mi ne parolos pri tiuj fortegaj, malamikaj bestoj, kiujn ni jen kaj jen renkontis, kaj kiuj rigardis nin tiel timige, ke ni estis certaj &#8211; ver\u015dajne mal\u011duste &#8211; pri ilia deziro nin man\u011di.<\/p>\n<p>Dum multaj longaj tagoj ni piediris en la senfina naturo, sur altaj montoj, en konstante malvarma vento.<\/p>\n<p>Kaj jen finfine, post semajnoj, dum kiuj ni nin ripete demandis, \u0109u ni havos sufi\u0109ajn fortojn por alveni al nia celo, jen finfine ni staris tute proksime al \u011di. Estis froste, sed la aero estis pura, la suno brila, kaj plej bela la vida\u0135o. Ni staris iom alte kaj rigardis malsupren.<\/p>\n<p>&#8220;Tie estas la limo,&#8221; mia frato diris.<\/p>\n<p>Li konis la lokon. Kiam li lo\u011dis en \u0109i tiu regiono pro sia laboro, li jam deziris foriri eksterlanden, kaj interesi\u011dis pri la eblecoj tion organizi.<\/p>\n<p>&#8220;Mi povus,&#8221; li diris tiutempe, &#8220;sed mi ne volus tion fari sen la edzino, kaj \u015dia \u0109eesto malsimpligas la problemon,&#8221;<\/p>\n<p>\u0108i-foje, li kaj mi preparis \u0109ion kiel eble plej kontentige por sukcesi anka\u016d kun la familio. Ni prenis en konsideron \u0109ion, kion ni sciis pri similaj faroj, kaj la bona kono, kiun mia frato havis pri la regiono, estis plej utila. Sed kvankam, niaopinie, ni \u0109ion konsideris, kaj kvankam ni provis plani plej bone, tamen restis demandoj, al kiuj ni povos trovi respondon nur surloke. Kaj surloke ni nun preska\u016d estis.<\/p>\n<p>&#8220;Rigardu,&#8221; li plu diris. &#8220;Tiu rivero markas la limon inter la du landoj.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kiom da tempo ni bezonos por alveni malsupren, la\u016d via opinio?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne pli ol du horojn. Sed tiam ni devos trairi la riveron, kaj tio min zorgigas. Mi sciis, kie ni povus trovi \u0109ion necesan tiucele, sed tio estis anta\u016d pluraj jaroj, kaj \u0109io eble \u015dan\u011di\u011dis.&#8221;<\/p>\n<p>Ni decidis resti supre dum tuta tago kaj atendi la nokton. Ni estis senfortaj pro la longa surmonta piedirado, kaj niajn fortojn ni certe plej plene bezonos. La virinoj decidis pasigi la tutan tagon en pre\u011do. Fakte, anka\u016d ni, la mezjunaj viroj, pre\u011dis. Kaj same la gejunuloj.<\/p>\n<p>Kiam venis la nokto, ni malsupreniris \u011dis la rivero. \u0108iujn malhelpilojn, kiujn la \u015dtato metis, ni sukcesis trairi. \u0108iu en nia grupeto ja plenis je ideoj kaj povis fari preska\u016d \u0109ion per siaj manoj. Krome ni kunprenis multajn utilajn ilojn. Tiuj ebligis, ekzemple, forpreni la teron de sub unu ege lar\u011da kaj longa vojfermilo por povi transiri sub \u011di: malrapida laboro, ne facila anka\u016d pro la neceso agi ka\u015de, sed ni \u011din faris \u011disfine. Mi ne rakontos \u0109ion, kion ni devis prizorgi. Gravas nur, ke ni sukcesis.<\/p>\n<p>Sed la lasta malhelpo estis natura. Ne estis unu el tiuj riveretoj, kun malmulte da akvo, kiujn eblas trairi piede. Krome, \u011di estis tiel rapida kaj frosta, ke na\u011di ne estus eble, kun la porta\u0135oj. Malfeli\u0109e, la ejo, en kiu mia frato opiniis, ke li trovos \u015dipeton por transporti nin transen, ne plu ekzistis. Ni ser\u0109is \u0109ie, sed nenie trovis ion, kio povus helpi.<\/p>\n<p>Tiel proksime al la landlimo, la \u015dtata interesi\u011do pri eblaj senpermesaj el- kaj en-landi\u011doj estis aparte viva: anoj de la landlima polico iradis kaj venadis, tiel ke ni ree kaj ree devis nin ka\u015di. Ke ili ne vidu nin, ni tute bone sukcesis, sed nenion alian. \u0108iuj niaj provoj trovi metodon por transiri montri\u011dis senutilaj. Ni uzis \u0109ion uzeblan por fari al ni transirilon, ni ege laboris, sed ni ne sukcesis konstrui ion sufi\u0109e fortan, por ke ni certe alvenu al la alia flanko.<\/p>\n<p>Ni faris \u0109ion por ne perdi la esperon, sed \u011di tamen iom post iom malaperis. Ni trovis bonan ka\u015dejon, en kiu ni povis tranokti, certaj, ke neniu nin vidos, sed ni ege zorgis pri la morga\u016do. Kiel mi diris, ni estas homoj kun tre viva kredo al Dio. Sen \u011di, ni ne povus ekfari voja\u011don plenan je tiom da necerteco. Ni decidis lasi al Dio la zorgon trovi metodon por nin irigi transen. &#8220;Pro Vi ni volas vivi alilande,&#8221; ni infanece diris. &#8220;Manieron nin alvenigi tien bonvolu trovi Vi.&#8221; Ni kune longe pre\u011dis.<\/p>\n<p>Mi scias, ke vi ne kredos min. Sed kion mi povas fari, se ne diri la veron? La postan matenon, ni trovis nin en la apuda lando. Neniu el ni komprenis, kiel ni tien transporti\u011dis. Ni ku\u015di\u011dis nia-lande, ekdormis, kaj kiam ni eldormi\u011dis, ni estis sur la transa flanko de la rivero. La afero \u015dajnas nekredebla al vi, \u0109u? Sed kiom pli al ni, kiuj \u011din travivis! Tamen, fakto restas fakto, e\u0109 se ne klarigebla.<\/p>\n<p>La homoj tie estis ege bonkoraj al ni. Ili donis man\u011di kaj trinki, kaj poste la vila\u011destro veturis kun ni al la plej proksima urbo. Tie oni havigis al ni lokon por tranokti kaj atendi la sekvon. Dum pluraj tagoj, grava policestro venigis mian fraton kaj min multfoje al sia oficejo por pridemandi nin. Li volis scii, kiamaniere ni transvenis. Ni povis diri nur: &#8220;Ni ne scias. Ni pre\u011dis, ni endormi\u011dis, kaj la morga\u016don jen ni estis via-lande.&#8221; Sed li ne povis kredi.<\/p>\n<p>Post kelkaj tagoj, li montris al ni fotojn, kiujn liaj subuloj faris. Sur la fotoj tre bone videblas la markoj faritaj de niaj piedoj: la tero enhavis iom da akvo, kaj niaj piedoj klare marki\u011dis en \u011di sur la du flankoj de la rivero, sur la nia-landa kaj sur la alia.<\/p>\n<p>&#8220;\u015cajnas, ke vi flugis,&#8221; la policestro diris al ni. &#8220;Se vi uzus ion, kio iras sur la akvo, vi alvenus al iom pli malalta loko; vi ne povus alveni \u011duste vid-al-vide de la deirloko, kiel montras la piedmarkoj. Kaj kompreneble ne eblas piediri en la rivero. Sen paroli pri \u011dia neelportebla malvarmeco. Vi anka\u016d ne na\u011dis. Pri tio ni havas certecon, \u0109ar ni bonege studis la lokon kaj viajn irmarkojn. Vi do flugis. Kian flugma\u015dinon vi uzis? Kiu funkciigis \u011din?&#8221;<\/p>\n<p>Feli\u0109e, la fakto, ke ni ne povis respondi kontentige, ne \u015dan\u011dis lian sintenon rilate al ni. Li plu akceptis nin kiel homojn kun bona volo kaj kun puraj kialoj por ellandi\u011di. Li fine komprenis, ke utilos al nenio nin pridemandi plu. Post tio, \u0109io iris plej bone por ni. Nun ni atendas forflugon al Kanado, kie ni komencos novan vivon.<\/p>\n<p>Dankon, ke vi a\u016dskultis min. Mi vidas, ke vi min ne kredas. Sciu, ke e\u0109 mi preska\u016d ne povas kredi min. Sed mi estas \u0109i tie, kaj tio sufi\u0109as al mi. La vivo enhavas pli da nekompreneblaj okazoj ol homoj povas elpensi. Se la afero vin interesas, jen la nomo kaj adreso de tiu policestro. Li montros al vi la fotojn, kaj certe raportos, al kio alvenis finfine ilia ser\u0109ado kaj ilia \u0109ia-metoda provado kompreni. Mi ne mirus, se li sukcesis eltrovi respondon akcepteblan por ordinara homa pensado. Se tiel, la respondo estas malvera. Nenion pli mi povus aldoni. Forto supera al \u0109i-mondo nin translokis. Al Tiu iras nia plej ama, plej pura, plej sentoplena danko.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>dio, frosto, intenci, -it-, konstanta, kontroli, la\u016d, le\u011do, limo, marko, na\u011di, ofico, plano, polico, politiko, pre\u011di, prepari, \u015dtato, \u015dtono, teorio, vagono, vento, vintro<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>tiel longe, kiel; vid-al-vide<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA VOJO LIBERECEN \u0108u estas vi, sinjoro, kiu kolektas ra\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-vojo-liberecen\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10730"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10730"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10730\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10730"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}