{"id":10731,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-11\/"},"modified":"2022-03-06T14:55:13","modified_gmt":"2022-03-06T06:55:13","slug":"sercas-leteran-amikon","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/sercas-leteran-amikon\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Ser\u0109as Leteran Amikon"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">SER\u0108AS LETERAN AMIKON<\/h3>\n<p>Atentu, amiko leganto! \u0108i tiu rakonto estas longa. Se vi trovos \u011din tro longa, legu hodia\u016d nur la unuan duonon. Se vi sukcesas legi \u011din \u011disfine en unu fojo, tio signifas, ke vi jam havas bonan komprenon de esperanto.<\/p>\n<p>Kial Anjo opiniis, ke \u015di estas malbela, neniu povus diri, sed tio estis fakto. Jes ja, \u015di ne estis superbelega, kaj oni eble ne akceptus \u015din sen plia pripenso por ludi junan belulinon en filmo, sed \u015di estis pla\u0109a, kaj nenie, kiam \u015di aperis, viroj forturnis la rigardon. Male. Kiam \u015di eniris en publikan lokon, la knaboj unu-move direktis la rigardon al \u015di. Kaj kion ili vidis, tio pla\u0109is, \u0109iu-foje. Rigardi Anjon \u0109iam estis plezuro.<\/p>\n<p>Sed Anjo tion ne kredis, kaj nun, dum \u015di tria-foje legis la leteron, kiun \u015di anta\u016d nelonge ricevis el trans-mara lando, \u015di sentis sin senhelpa. La junulo, kiu skribis al \u015di, ja diris: &#8220;Bonvolu sendi foton de vi&#8221;.<\/p>\n<p>Tiu letero estis respondo al peto, kiun \u015di presigis en revuo kun la celo inter\u015dan\u011di leterojn en la nova lingvo, kiun \u015di komencis lerni. \u015ci deziris plibonigi sian scion de la lingvo; \u0109u devi legi kaj respondi leterojn ne estus bona metodo tiu-cele? La knabo, kiu skribis al \u015di, montri\u011dis mult-rilate inda fari\u011di amiko. Sed lia peto pri foto &#8211; e\u0109 se plej natura kaj komprenebla &#8211; metis \u015din en malpla\u0109an situacion. \u015ci ne sciis, kion fari.<\/p>\n<p>&#8220;Ne gravas,&#8221; \u015di fine decidis; &#8220;li lo\u011das tiel malproksime, ke neniam ni renkonti\u011dos. Mi povas sendi al li foton de iu alia. Li neniam scios la veron.&#8221; Kaj, kontenta pri tiu ideo, \u015di enmetis kun sia responda letero belan foton de sia belega amikino Lenjo, tiu, kiu deziris fari el filmi\u011do sian tut-vivan okupon, a\u016d, se tion \u015di ne sukcesos, \u0109iu-tage montri\u011di televide. Anta\u016d ol fermi la leteron, Anjo aldonis jenajn vortojn: &#8220;Mi \u0109i-kune sendas al vi mian foton, kaj komprenas, ke vi deziras scii, kia mi aperas, sed kial vi ne havigis al mi vian? Mi forte esperas, ke en la letero, kiun vi certe balda\u016d adresos al mi, mi trovos vian foton.&#8221;<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Ivo multrilate feli\u0109is pri la letero de Anjo. \u015ci skribis simple, sed \u015diaj vortoj estigis en li ian senton de varma kontenteco, kiun li ne povis bone klarigi, sed kiu ege pla\u0109is al li. Longe li rigardis \u015dian foton. \u015ci estis nekredeble bela. Ne tute natura, eble, sed&#8230; foto estas nur foto. Sed nun li devis sendi sian bildon. Pri tio li malkontentis. Kiam li skribis al \u015di, lia sci-volo estis pli forta ol \u0109io. Li duone sentis, ke ne estas \u011duste peti foton sen sendi propran, sed tiun penson li for\u0135etis malproksimen de si, kaj li ne provis bildigi al si, kio okazos, kiam venos \u015dia respondo. Kaj nun, li ne povis elturni sin el la neceso kontentigi \u015din: sendi foton al \u015dia adreso li devis. Sendi foton, jes ja, sed \u0109u necese sian? &#8220;Mi havas ideon,&#8221; li pensis, &#8220;mi sendos foton de Alberto.&#8221;<\/p>\n<p>Eble vi opinias, ke Ivo havis problemon similan al Anjo. Tute ne. Kontra\u016de, e\u0109. Ivo sciis, ke li estas bela, tre bela. Tion lia patrino multfoje diris al li. Kaj ofte li rimarkis, ke, kiam iu lin unuafoje ekvidas, tiu eksentas&#8230; kiel diri?&#8230; frapon. Ivo sentis, ke li disradias ian sun-brilon, ian \u0109ielan pla\u0109on, tiel bela li montri\u011das. Li ne estis homo, li estis vida poemo pri beleco. Kiam Naturo naskis lin, \u011di certe faris \u0109ef-verkon.<\/p>\n<p>Se vi kredas, ke estas facile akcepti, ke oni estas mirinda\u0135o de la naturo, vi mal\u011duste opinias. Kun sia beleco Ivo ne povis repaci\u011di. \u0108ie, kien li iris, li sentis la rigardojn. Lin rigardis mez-junaj sinjorinoj, kaj li rimarkis, ke lia vido ekturnas iliajn sentojn \u0109iu-direkte. Lin rigardis knabinoj, kiuj miris kaj tuj pretis ami. Lin rigardis viroj, pli diverse: kelkaj, tute certe, sentis deziron amiki\u011di, sed al multaj Ivo ne malpli certe vidi\u011dis kiel io troa, kion necesus forigi, \u0109ar lia \u0109eesto nur povos \u015dan\u011di la situacion rilate al knabinoj. \u0108e kelkaj viroj li e\u0109 preska\u016d sentis, ke ili dezirus kapti lian belecon kaj \u011din proprigi al si. \u011cis malamo tio kelkfoje iris. Tial al Ivo ne pla\u0109is la propra neordinara beleco.<\/p>\n<p>Nun mankus nur \u2014 por malsimpligi lian vivon &#8211; ke Anjo, pro foto, enami\u011du al li, a\u016d e\u0109 nur rigardu lin kiel iu eksterordinara. Tion li ne povus akcepti. Li ne deziris amon, eble e\u0109 anka\u016d ne veran amiki\u011don. Li deziris informojn. Li deziris scii pri \u015dia lando, pri la situacio tie, pri la tiea popolo kaj \u011dia pens-maniero. Li studis en universitato, kaj la leter-aferon li aliris kun universitata sinteno: studi kaj informi\u011di estis liaj celoj.<\/p>\n<p>Pri Alberto vi demandas, \u0109u? Ene, kaj en-vere, Alberto estis bona knabo, \u0109iam preta doni kaj helpi, kun forta sento pri respondecoj kaj kun povo \u011duste agi en malfacilaj situacioj, e\u0109 se, ofte, lia unua reago estis timo. Sed ekstere, en apero, li montri\u011dis sen-forma dikulo, \u015dajne ne tute homa, bestego plej malpla\u0109a al rigardo. Li estis tiel malbela, fakte, ke lia foto nur povos forigi la eblecon, ke Anjo eksentu amon al sia leter-kunulo. Skribante la adreson, Ivo ridis al si: li sukcesis trovi kontentigan eliron el sia problemo.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Letero sekvis leteron, el \u0109i tiu lando al tiu alia, el tiu alia al tiu \u0109i. Kun \u0109iu letero pliforti\u011dis la intereso de Anjo al Ivo, de Ivo pri Anjo. Jes, vi bone legis. Ivo, nia universitatulo, kiu deziris nur informi\u011di, trovis pli kaj pli da plezuro en la leteroj de Anjo. Iom post iom io \u015dan\u011di\u011dis en li. Iom post iom sentoj okupis kampon, kie anta\u016de vivis nur pensado.<\/p>\n<p>La lingvon ili uzis pli kaj pli bone. Venis la tago, kiam, same en tiu lando kiel en \u0109i tiu, Anjo kaj Ivo akceptis respondecojn en siaj prilingvaj junularaj organizoj.<\/p>\n<p>Kaj kiam la gravuloj de la internacia asocio decidis, ke tut-monda junul-kongreso okazos en la urbo de Anjo, \u0109iuj en la lando de Ivo opiniis, ke li estos ilia plej bona homo por paroli tie nome de la landa organizo. &#8220;Ni pagos al vi la voja\u011don kaj \u0109iujn lo\u011d- kaj man\u011do-kostojn&#8221;, ili diris. \u0108u eblus al tio diri: ne? Ivo kompreneble jesis.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>&#8220;Anjo!&#8221;<\/p>\n<p>La nomo, kiun li elparolis kun forto, resonis plu en la granda salonego. Sed \u015di e\u0109 ne turnis sin al li. Li rapidis post \u015di.<\/p>\n<p>&#8220;Anjo! Pardonu, ke mi alparolas vin tiel&#8230; tiel&#8230; kiel proksimulo, kiel amiko a\u016d familiano, dum al vi \u015dajnas, ke vi ne konas min, sed mi vin konas. Ni fakte konas unu la alian. Mi klarigos \u0109ion. Estas granda plezuro por mi renkonti vin.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Se vi konus min, sinjoro, vi scius, ke mi nomi\u011das Lenjo, ne Anjo. Mi konas iun Anjon, sed \u015di tute ne similas al mi, kaj vi ne povus vere preni min por \u015di. Via maniero aliri knabinojn povas pla\u0109i al kelkaj, sed ne al mi. Lasu min, mi petas. Mi havas multegon por fari en \u0109i tiu mil-homa kongreso.&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci parolis tiel malvarme, superule, for\u0135ete, ke Ivo sentis sin kiel eta infano, al kiu la patrino timige eldiras sian nekontentecon. Ne \u0109iufoje, \u015dajnas, lia beleco igis virinojn ami lin.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Anta\u016d ol la kongreso malfermi\u011dis, Anjo multe pensis kaj pensadis pri la situacio, en kiun \u015din lokis la ideo fote malveri al Ivo. \u015ci fine decidis ne tuj diri la veron, sed ser\u0109i lin, igi lin amika al \u015di kaj iom post iom venigi lin al kompreno pri \u015dia vera esto.<\/p>\n<p>Nun montri\u011dis bona okazo. La malbela juna solulo, kiu sidis \u0109e tablo anta\u016d preska\u016d malplena glaso, tiel similis la foton, ke Anjo estis plej-plej certa. \u015ci aliris lin.<\/p>\n<p>&#8220;Mi scias, el kiu lando vi venis&#8221;, \u015di diris al li tuj post sia saluto.<\/p>\n<p>Li volis ekparoli, sed anta\u016d ol li povis, jam \u015di interrompis lin: \u015di nomis la landon.<\/p>\n<p>&#8220;Kiel vi scias?&#8221; li demandis.<\/p>\n<p>&#8220;Tion mi eksciis per unu rigardo al via tuta persono, sed \u011denerale mi bezonas studi manon por \u0109ion scii pri homo. Donu al mi vian maldekstran&#8221;, \u015di diris, kaj \u011din prenis mem.<\/p>\n<p>&#8220;Haha! Mi vidas! Mi vidas multon!&#8221; diris \u015di, kaj \u015di metis en sian parol-manieron ian gravecon, kiu igis Alberton miri preska\u016d time.<\/p>\n<p>&#8216;Kia eksterordinara knabino!&#8217; li pensis, sed jam \u015di da\u016drigis:<\/p>\n<p>&#8220;Via mano informas min pri multego. Mi scias, kie vi lo\u011das, kie vi naski\u011dis, kion vi faras en la vivo, mi volas diri: kian okupon vi havas. Mi scias, kiel nomi\u011das viaj frato kaj fratino. Mi scias, ke vi havis fraton, kiu mortis anta\u016d du jaroj, kaj mi povas e\u0109 diri al vi, kiel&#8221;. Kaj \u015di diris al li \u0109ion. Ne estis malfacile, \u0109ar Ivo multe rakontis pri sia persona kaj familia vivo en siaj leteroj, kaj \u015di \u0109ion bone memoris.<\/p>\n<p>\u015ci rimarkis, ke la malbela junulo aperas pli kaj pli tima kaj senkomprena, sed tio venis, \u015dia-opinie, de la \u011dusteco de \u015diaj in-formoj. Sed post kiam \u015di finis, li rigardegis sian manon kun tia tim- kaj mir-plena malcerteco, preska\u016d malamike, ke anka\u016d \u015di i\u011dis necerta pri si. Tamen kun \u015dajna mem-certeco \u015di ekdiris:<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u io malpla\u0109as al vi? \u0108u vin timigas la fakto, ke mi scias tiom pri vi?&#8221; \u015ci komencis ridi. &#8220;Ne timu, estas nur ludo, mi tuj klarigos!&#8221; Kaj \u015di ridis pl\u016d.<\/p>\n<p>Sed li ne, kaj lia senrideco malhelpis \u015din da\u016drigi. Nur post senvorta minuto li ekparolis, per malfortaj, malaltaj sonoj, kiuj \u015dajnis direkti\u011di pli al li mem ol al \u015di. A\u016ddeblis, ke li malfacile sukcesas akcepti la propran penson:<\/p>\n<p>&#8220;\u015cajnas, ke tiu \u0109i mano estas ne mia, sed tiu de mia samklubano Ivo.&#8221;<\/p>\n<p>Nun mirege lin rigardis \u015di.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi do ne estas Ivo?&#8221; \u015di demandis.<\/p>\n<p>&#8220;Rigardu min,&#8221; li respondis, ne tre kontente. &#8220;\u0108u vi iam vidis pli malbelan viron? Mi scias, kia mi aperas, kaj tio \u011denerale faras nenion al mi. Sed Ivo estas alta fortulo, bela vir-besto, kiu certe nur povas dol\u0109i al virinaj rigardoj. Vi montris, ke al vi mankas neniu informo pri tiu knabo. Kiel vi povus ne-scii, al kio li similas? Sed mi ne komprenas vian ludon. Kion vi celas? Kial rakonti al mi lian tutan vivon, kaj \u015dajnigi, ke \u011di estas mia? Via ag-maniero trovi\u011das trans mia komprenpovo.&#8221;<\/p>\n<p>Dum longa minuto \u015di restis senparola. Kiel \u015di povus klarigi la aferon?<\/p>\n<p>&#8220;Kompreneble, se vi ne estas Ivo, mia far-maniero \u015dajnas al vi plej miriga&#8230;&#8221; \u015di komencis. Sed tuj \u015di interrompis sin, \u0109ar \u015di ne sciis, kiel da\u016drigi. Tamen post kelka tempo \u015dia pensado ekfunkciis pli klare kaj \u015di provis \u0109ion rakonti. Dum \u015di parolis, \u015di pli kaj pli sentis, ke \u015diaj klarigoj ne estas tre ver\u015dajnaj. Interalie, \u015di ne povis klarigi, kial Ivo sendus kiel sian la foton de Alberto. Kiu ka\u016dzo povus igi belan knabon \u015dajnigi sin malbela? Sed kion fari? Kiam, post sia longa malsimpla vortigado, \u015di fine diris &#8220;\u011dis revido&#8221;, \u015di sentis, ke li ne kredas \u015din.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>\u0108ar \u015di laboris por la kongreso, Anjo facile povis trovi, kie lo\u011das \u0109iu membro, kiu parto-prenas en \u011di. Malfeli\u0109a pri sia renkonto kun Alberto, \u015di decidis telefoni al Ivo. Post kelkaj sensukcesaj provoj \u2014 li ne estis en sia \u0109ambro \u2014 \u015di fine decidis atendi \u011dis la morga\u016da tago. Sed \u011duste tiam \u015dia telefono eksonis. Estis li.<\/p>\n<p>&#8220;Anjo, mi ege bezonas paroli kun vi, a\u016d mi ne sukcesos dormi \u0109i-nokte. Dum la tuta nokto mi provos trovi respondon al miaj demandoj. Kial vi estis tiel malvarma? Kial vi tiel maldol\u0109e parolis al via letera amiko? Vere mi ne komprenas. Kaj tiu ne-kompreno malhelpas min vivi.&#8221;<\/p>\n<p>Rapidaj, neklaraj, sed fortaj sentoj turni\u011dis en Anjo. Komence, \u015di ne sciis, kion pensi. Sed balda\u016d \u015din kaptis deziro ridi. \u015ci preti\u011dis paroli, kiam liaj vortoj e\u0109 pli rapide ekflugis, sento-plene:<\/p>\n<p>&#8220;Anjo, kial vi restas senparola? Kio okazis? Jes ja, mi malbone agis pri la foto. Bonvolu pardoni min. Tio estis malbona ideo. Kiam vi vidis min, vi ne povis kompreni. Sed klarigo ekzistas, kaj mi volas doni \u011din al vi. Tamen, mi petegas vin, unue diru, ke vi min ne malamas.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Atendu, Ivo, atendu, mi certi\u011du, ke mi a\u016ddis vin bone. Vi vidis min, \u0109u ne tion vi diris?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Certe mi vidis vin, \u011duste pro tio&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci interrompis:<\/p>\n<p>&#8220;Se vidi min metis vin en tian sento-movan situacion, ke pro \u011di vi ne povos dormi \u0109i-nokte, mi&#8230; mi&#8230; mi unue bezonas kompreni. Rakontu do, kion mi diris, kia mi estis.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Al mi ne pla\u0109as memori pri tio. Kial vi ludas per miaj sentoj? Letere ni amiki\u011dis. Kial \u015dan\u011di tiun rilaton? Tion mi pensis, kiam vi respondis al mi, ke vi ne konas min kaj ke mia metodo por aliri knabinojn ne sukcesos kun vi. Mi nur volis klarigi, kiu mi estas, kaj kial mi ne similas al la foto, kiun mi sendis.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ivo kara, mi povus lasi vin paroli plu, tio eble igus min ridi, kaj okazon ridi oni neniam perdu, \u0109u? Sed mi ne volas esti malbon-kora. Vi rajtas scii la veron. Mi neniam malvarme kaj malkontente reagis al vi pro plej simpla ka\u016dzo: ni neniam renkonti\u011dis. La persono, kiun vi prenis por mi, certe estas Lenjo, amikino mia. Kiam vi petis foton, mi adresis al vi \u015dian, \u0109ar mi estas tre malbela. Mi pensis: nia rilato estos nur letera, kaj ni vivas tiel malproksime unu de la alia! Kial ne kredigi min pli bela ol mi estas? Sed ne estas pla\u0109e paroli pri \u0109io \u0109i telefone, kial ni ne renkonti\u011dus? Mi ja anka\u016d devas raporti al vi mian sperton kun tiu malbela sed aminda Alberto. \u0108u vi povus trovi\u011di en la kongresa trinkejo post duon-horo?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes, jes, kun granda plezuro, sed kiel ni rekonos unu la alian, se vi ne estas la knabino sur mia foto?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi certe tuj rekonos vin. El la vortoj de Alberto mi komprenis, ke vi estas rimarkinde bela viro, da kiaj estas tre malmulte, \u0109u ne vere?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Je-e-es.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi certe alvenos anta\u016d ol vi, \u0109ar mi lo\u011das tuj apude. Mi do atendos vin. Mi legos numeron de &#8220;Kontakto&#8221;, tiel vi tuj scios, kiu mi estas. Sed e\u0109 sen tio vi scius: nur elektu la plej malbelan knabinon.&#8221;<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Kiam Ivo eniris la trinkejon, li sentis &#8211; kiel \u011denerale &#8211; ke \u0109iuj rigardoj direkti\u011das al li. Dum \u0109e la plimulto el la \u0109eestantoj la rigardado da\u016dris kelk-tempe, bela knabino, sola \u0109e tablo, nur \u0135etis al li etan rapidan rigardon, kiu tuj revenis al \u015dia legado. Li \u0109irka\u016d-rigardis. Kontakto montri\u011dis kvar-loke, \u0109e apartaj tabloj. Kvar knabinoj ja, du solaj, du kun gekunuloj, sidis kun numero de tiu revuo, \u0109u en la mano, \u0109u apud si surtable. Unu el la solulinoj estis ege malbela kaj rigardis lin sen ka\u015di sian intereson. \u015ci ridetis al li, espere. Li decidis \u015din aliri.<\/p>\n<p>&#8220;Anjo, mi \u011dojas&#8230;&#8221; li komencis, sed la junulino tuj inter-rompis:<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne estas Anjo,&#8221; \u015di diris, kaj io ete malfeli\u0109a bildi\u011dis tie, kie anta\u016d nelonge brilis espero. &#8220;Ne, mi ne estas Anjo, sed mi scias, ke la knabino tie havas tiun nomon. Eble \u015din vi ser\u0109as.&#8221; \u015ci montris la alian solulinon. Ivo pardon-petis kaj turnis sin tien. Li rigardis la knabinon, nekomprene. Estis tiu, kiu \u0135etis al li tiun rapidan rigardon, kiam li eniris.<\/p>\n<p>Kiel \u015di povus esti Anjo? \u0108i tiu estis bela. Fakte, li trovis \u015din pli bela, multe pli bela ol Lenjo, \u0109ar kun beleco pli natura. Lenjo havis la belecon de filmulino. Estis io grand-urbana en \u015di, kio tute ne respondis al la Iva kompreno pri beleco. Anjo sia-flanke estis plezuro por la vido: \u015di belis pli simple, pli hejmece, pli vila\u011de. Sed tiu natura est-maniero ne malpliigis \u015dian pla\u0109-povon. Tute male.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi estas Anjo?&#8221; li necerte demandis.<\/p>\n<p>&#8220;Jes, sinjoro, tio estas mia nomo. Kiel mi povas utili al vi?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi ne komprenas, kiu mi estas? Ivo, kun kiu vi telefonis anta\u016d duon-horo!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ivo! Vi! \u0108u vere?&#8221; \u015ci longe rigardis lin. &#8220;Sed vi estas tute ordinara persono!&#8221;<\/p>\n<p>Tiujn vortojn Ivo vere ne atendis, sed \u011duste ili ka\u016dzis en li senton, kiun li sen-scie atendis jam de longe. Io tre paca, pla\u0109a, dol\u0109a trairis lian tutan esta\u0135on. \u011cojo, kian li neniam spertis anta\u016de. \u015ci plu parolis, sed li ne a\u016dskultis \u015din. Li ekkomprenis, ke dum sia tuta vivo li atendis \u0109i tiun minuton: esti ordinara, esti kiel la aliaj. Kia \u0109iela dono! Kia \u011dojo sensimila!<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi ne a\u016dskultis min?&#8221;<\/p>\n<p>Li rerigardis \u015din, plej amike, kaj dol\u0109a-sone respondis:<\/p>\n<p>&#8220;Ne, pardonu, mi ne a\u016dskultis. Mi pripensis. Mi provis kompreni. Kial vi diris malveron? Vi estas ege bela. Multe pli bela ol tiu malvarma altulino, kiu rigardis min de supre kiel malutilan, malsan-portan, mortigindan besteton. Anjo! Kiel eblas koni sin tiel mal\u011duste? Vi bildigas vin al vi mem tute alia ol vi fakte estas&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kaj anka\u016d vi vin, se vi trovas vin belega!&#8221; \u015di tuj diris.<\/p>\n<p>Ili ekridis samtempe.<\/p>\n<p>Tiel komenci\u011dis persona interrilato ankora\u016d pli pla\u0109a ol la jam pla\u0109a letera.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>En E\u016dropo, malnovaj rakontoj \u011denerale fini\u011das per la vortoj: ili geedzi\u011dis, estis feli\u0109aj, kaj havis multajn infanojn. \u0108u tiel fini \u0109i tiun? Ne. \u0108ar tio estus diri malvera\u0135on.<\/p>\n<p>Ili ne geedzi\u011dis. Post kiam la kongreso fini\u011dis kaj Ivo revenis hejmen, ili dum iom pli ol unu jaro da\u016drigis sian leteran kontakton. Poste ili iom post iom forgesis unu la alian.<\/p>\n<p>Sed anta\u016d ol disi\u011di, fine de la kongreso, ili renkonti\u011dis kun Alberto kaj Lenjo, al kiuj ili rido-plene rakontis la aferon. Pasis ok jaroj.<\/p>\n<p>Nun Alberto kaj Lenjo ege feli\u0109as. Kune kun siaj sep infanoj.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>adreso, aparta, asocio, \u0109irka\u016d, elekti, filmo, frapi, ha, klubo, kongreso, kontakto, membro, okupi, presi, radio, revuo, salono, studi, telefono, televido.<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>\u0109ef-verko, el-paroli, el-turni sin, preni por, re-agi, re-pac-i\u011di, re-koni, respond-eco, sen-helpa.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>SER\u0108AS LETERAN AMIKON Atentu, amiko leganto! \u0108i tiu rak\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/sercas-leteran-amikon\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10731"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10731"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10731\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10731"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}