{"id":10732,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-12\/"},"modified":"2022-03-06T15:57:48","modified_gmt":"2022-03-06T07:57:48","slug":"la-riculo-kiu-volis-doni","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-riculo-kiu-volis-doni\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; La Ri\u0109ulo, Kiu Volis Doni"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">LA RI\u0108ULO, KIU VOLIS DONI<\/h3>\n<p>Tan Fu estis tre ri\u0109a, tiel ri\u0109a, fakte, ke li ne konis la \u011dustan valoron de sia mono. Sed mono kontentigas nur la bezonon havi, \u011di ne liberigas el la deziro esti. Kaj Tan Fu sentis tiu-rilate mankon, kiu forprenis multon el lia viv-plezuro. Mankis al li universala famo. Li opiniis, ke oni ne sufi\u0109e konsideras lin. Li forte deziris, ke \u0109iuj ordinaraj homoj trovu lin ekster-ordinara. Li volis, ke la tuta urbo rigardu lin grava kaj bona, ke la tuta regiono pri-kantu lin kiel altan mult-povulon. Li bezonis senti, per la diroj de la sam-urbanoj, ke li estas rimarkinda homo.<\/p>\n<p>Proksime al li vivis malri\u0109a \u011cja\u016d. \u0108i-lasta lin konis bone, sed neniam vizitis sian ri\u0109an proksimulon. Pro tio Tan Fu ege malkontentis. Li vidis en tio superecan sintenon de \u011cja\u016d al li.<\/p>\n<p>&#8216;Se li venus&#8217;, li pensis, &#8216;mi donus al li monon, grandule, kaj li certe rakontus pri mia bona koro en la tuta regiono. Oni \u0109ie pri-kantus mian altan valoron. Li bel-parolus al mi pri mi, kun la espero ricevi pli, kaj tiel sentigus al mi mian grandegan povon. Estus pla\u0109e ricevi lian dankan rigardon. Kaj ne nur rigarde li dankus, sed anka\u016d bel-vorte. Li amus min kaj li raportus al la tuta lo\u011dantaro, kiel bon-kora mi estas. La homoj salutus min estime kiel bon-faranton. Kaj tut-lande mia famo fine brilus kiel suno.&#8217;<\/p>\n<p>Sed \u011cja\u016d neniam venis.<\/p>\n<p>Tamen foje, nevole, ili renkonti\u011dis.<\/p>\n<p>&#8220;Kial vi neniam vizitas min?&#8221; Tan Fu demandis. &#8220;Mi estas ri\u0109a. Mi \u015datas doni, kaj vi bezonas monon. Se vi nur venus kaj petus&#8230; Estas granda feli\u0109o en la fakto senti sin dankinda. Se tiun plezuron vi havigus al mi, vi ricevus multe. Multe pli ol vi anta\u016d-vidus. Mi ja sci-povas lar\u011de doni. Mi havas grandan koron.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Certe, certe,&#8221; Gja\u016d respondis. &#8220;Vi havas multe da mono. Sed el viaj paroloj klaras, ke vi ne volas doni senpage. Vi pretas, ne doni, sed inter-\u015dan\u011di vian monon kontra\u016d plezuro: la plezuro ricevi dankojn kaj senti vin bona. Se mi poste rakontus, ke vi \u015datas doni pro simpla amo doni, pro pura \u015dato igi homon feli\u0109a \u2014 kaj nur tio estas homa boneco, \u0109u ne? \u2014 tiam mi dirus malveron. \u0108u dono, kiun la ricevanto devas pagi, e\u0109 se nur per vortoj, ankora\u016d estas dono?&#8221;<\/p>\n<p>&#8216;Li ne komprenas mian bon-korecon&#8217;, Tan Fu pensis. &#8216;Por lin devigi ekkoni \u011din, mi prezentos al li ideon tiel mirigan, ke li \u0135etos sin al miaj piedoj por elmontri danko-plenan miron&#8217;.<\/p>\n<p>&#8220;Mi pretas doni al vi,&#8221; li diris, &#8220;tutan kvinonon de miaj ri\u0109a\u0135oj. Vi tiam ne povos nei, ke mi estas granda bonulo. Vi iros rakonti \u0109ie la feli\u0109on, kiun mi ka\u016dzis al vi. Oni diras, ke vi brile poemas. Certe vi verkos pri mi poemon, kiun la tuta lando ripetos al si.&#8221;<\/p>\n<p>Sed Gja\u016d ne konsentis:<\/p>\n<p>&#8220;Mi timas, sinjoro mult-monulo, ke vi ne havas \u011dustan komprenon pri la situacio. Kiel eblus fari, kion vi deziras? Ni tute ne estos egalaj. Ni e\u0109 estos tro malegalaj. Vi havos kvar kvinonojn, mi havos nur unu. Mi sentos tiel forte mian subecon! Mia situacio aperos al mi malpla\u0109a rilate al la via. Mi ne povos ne pensi multe pri tiuj kvar kvinonoj, kiujn vi havos. Pripensu do: vi estos kvaroble pli ri\u0109a ol mi! Kiel mi povus tion \u015dati? Mi malamos vin pro tio, ke la pli grandan parton de via ri\u0109o vi tenis por vi. Ne. Mi ne povus poeme prezenti vin bonulo.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kaj se mi donos al vi la duonon de mia tuta hava\u0135o?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;La duonon, \u0109u vere? Tio kompreneble estas io alia. Ekde tiam, niaj situacioj estos samaj. Pri tio mi estos vere feli\u0109a. Mi plezure sentos min ri\u0109a. Mi \u011dojos. Sed ve! Mi ne povos grand-paroli pri via ekster-ordinara graveco, kiel vi deziras, \u0109ar \u011di ne plu estos io speciala. Mi estos same ri\u0109a, same ekster-ordinara, \u0109ar mi i\u011dos ri\u0109a en unu minuto, dum vi longe laboris komerce por ri\u0109igi vin. Mi povos da\u016dre pensi kaj pensadi, mi ne trovos en vi superecon, kiun mi povus prikanti.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Bone, bone,&#8221; Tan Fu diris, pli kaj pli malkontenta. &#8220;Mi donos al vi \u0109ion, kion mi havas.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;La tuton, \u0109u vere?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;La tuton.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;La tutan tuton, \u0109u?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;La tutan tuton, \u0109ion.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108ion, \u0109ion, \u0109ion?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108ion, \u0109ion, \u0109ion.&#8221;<\/p>\n<p>\u011cja\u016d lar\u011de ridetis.<\/p>\n<p>&#8220;Bone. Bonege. Mi estos ege ri\u0109a. Tio estas bonega ideo. Mia koro estos en paco, \u0109ar mi ne plu havos zorgojn pri mono. Kaj eble anka\u016d via koro estos paca, \u0109ar vi ne plu havos zorgojn pri famo. La tuta lando ja certe parolos pri vi, \u0109u ne?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tute certe, jes. Mi fin-fine ricevos la famon, kiun mi indas ricevi.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes, vi ege \u011dojos. Anka\u016d mi \u011dojos. Kiam mi montri\u011dos publike, la tuta \u0109eestantaro salutos min kun granda estimo. Homoj ja \u011denerale alte konsideras ri\u0109ulojn. Mi \u011dojos pri tiu \u011denerala konsiderado, kiun dank&#8217; al vi mi ricevos, same kiel mi \u011dojas nun pri la propra mem-estimo, pri mia bona sano kaj pri mia propra rid-plena maniero konsideri la vivon. Mi nur povos senti min vere danka al vi, \u0109u ne?&#8221;<\/p>\n<p>Tan Fu ridetis, kvankam li sentis sin iom mal\u011doja kaj ne sciis, kiel reagi al la paroloj de \u011cja\u016d.<\/p>\n<p>&#8220;Jes, certe,&#8221; li respondis. &#8220;Danka al mi.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tio \u011dojigos vin, kiu tiom \u015datas dankojn. Donu do al mi vian tutan ri\u0109on, mi plezure akceptos. Vi havos plu nenion. Kaj mi, tiel supera al vi en la rigardo de la socio, ne bezonos bel-vorti pri vi. Kial mi tion farus? Vi ja estos nur senhava malri\u0109ulo. Mi plezure poemos pri la propra feli\u0109o. Sed kiu venos por prikanti la grandecon de la alia, kun forta espero tiel ricevi iom da mono? Kiu venos eldiri sian grandan estimon kaj altan konsideradon? Venos vi, \u0109u ne? \u0108u ne mirige, ke kun a\u016d sen mono, mi \u0109iam kontentas pli?&#8221;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>egala, estimi, famo, \u011doji, ja, komerco, konsideri, koro, kvankam, paco, plezuro, preta, propra, publiko, regiono, socio, universala, ve, verki.<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>re-koni, sci-povi.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA RI\u0108ULO, KIU VOLIS DONI Tan Fu estis tre ri\u0109a, tiel r\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-riculo-kiu-volis-doni\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10732"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10732"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10732\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10732"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}