{"id":10733,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-13\/"},"modified":"2022-03-06T14:48:52","modified_gmt":"2022-03-06T06:48:52","slug":"la-miriga-skatolo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-miriga-skatolo\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; La Miriga Skatolo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">LA MIRIGA SKATOLO<\/h3>\n<p>Dum mi laboris en Afriko por Tutmonda San-Organizo, mi \u0109eestis multajn mirigajn okaza\u0135ojn, kiujn e\u0109 post longa pripensado mi ne sukcesas kompreni. Jen unu.<\/p>\n<p>Foje mi estis en vila\u011do kaj unu el la junuloj tie ek-malsan-i\u011dis. Li ne plu povis stari. Se oni starigis lin, li falis. Kaj li preska\u016d ne plu povis movi sin. Nur malfacile li parolis. Ne temis pri \u015dajnigo, ekzemple pro deziro ne labori, a\u016d io simila. La e\u016dropa doktoro, kiu tie trovi\u011dis kun mi, faris \u0109iujn provojn necesajn en tia okazo por certi\u011di pri la vero. Estus neeble ka\u015di al li la veron, \u0109ar li konis \u0109iujn eblecojn kaj sciis, kiamaniere agi por ricevi certecon. La e\u016dropa doktoro faris multajn demandojn al la juna malsanulo kaj longe, stude, rigardis \u0109ion en li el \u0109iuj flankoj, sed li povis nur diri:<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne komprenas. \u0108io devus funkcii bone. Vi \u015dajne estas en bonega sano. Vi devus povi stari kaj movi\u011di, sed vi ne povas, kaj mi ne komprenas, kial.&#8221;<\/p>\n<p>Iu amiko de la junulo decidis viziti tiun-kiu-havas-povon-pri-nevid-ebla\u0135oj \u2014 la fakulon pri super-naturaj aferoj: la sor\u0109iston \u2014 kaj li akceptis, ke ni iru kun li.<\/p>\n<p>&#8220;Nun ni vidos ion interesan,&#8221; la doktoro diris al mi. Mi jesis. Mi min demandis, kian metodon la sor\u0109isto uzos por provi re-sanigi la junulon.<\/p>\n<p>La sor\u0109isto estis maljuna viro, kiu bonvenigis nin plej amike. Tio iom mirigis min, \u0109ar mia anta\u016da sperto estis, ke vila\u011daj sor\u0109istoj ne \u015datas e\u016dropajn doktorojn. Nia kunulo rakontis pri la malsano. Dum longa tempo la sor\u0109isto diris kaj faris nenion.<\/p>\n<p>Fine li ekstaris por iri preni brilan a\u0135on, kiu trovi\u011dis ie en lia hejmo. Mi diras &#8220;a\u0135on&#8221;, \u0109ar mi vere ne povus priskribi \u011din. Estis eta afero kun multaj brilaj flankoj, kiuj donis al \u011di malsimplan formon. Kiam oni vidis tiun a\u0135on, oni tute ne povis bildigi al si, kio povas esti \u011dia uzo.<\/p>\n<p>Tiun a\u0135on li metis sur tableton kaj rigardis tre forte, sen-move. Neniam li turnis sin al ni a\u016d al la vila\u011dano. Li nur rigardis la aferon. Post du a\u016d tri minutoj, li komencis eligi tre malaltajn sonojn, pli malpli kantajn. \u0108u estis kanto, \u0109u estis poemo, \u0109u estis simple redira\u0135o, kiun li ree kaj ree ripetis, mi ne povas sciigi al vi, \u0109ar ni ne komprenis la vortojn. E\u0109 la vila\u011dano ne komprenis. La sono, fakte, estis tre malforta, preska\u016d ne a\u016ddebla. Eble e\u0109 ne estis vortoj, nur sonoj sen lingva signifo.<\/p>\n<p>Dum li tiel elkantis siajn ekster-ordinarajn sonojn, li malrapide movis sin. Li restis sida, kompreneble, sed la supra duono de li movi\u011dis dekstren kaj maldekstren, tien kaj reen, fojfoje anka\u016d anta\u016den kaj malanta\u016den. La movoj kuniris kun la kanto.<\/p>\n<p>Dum li tiel faris, li \u0109iam rigardis same forte la brilan formon anta\u016d si. La supra parto de li movi\u011dis, sed lia rigardo restis sam-direkta: \u0109iam \u011din tenis la brila\u0135o.<\/p>\n<p>Kiom da tempo ni restis tie, senmove, senparole, mi ne povus diri. Estis tag-meze ekstere, kaj en la \u0109ielo brilis varmega suno, sed en la sen-fenestra hejmo, kie ni sidis, oni povus pensi, ke nun estas nokto, \u0109ar preska\u016d nenio videblis: nur tiu brila dudek-flanka afero, kaj, iomete, la sor\u0109isto, kiu movis sin malrapide per movoj, kiuj kunfunkciis kun la muziko de lia nekomprenebla kanto.<\/p>\n<p>Kaj jen li finis sian mirigan agadon. Dum minuto li restis senmova. Nenio a\u016ddi\u011dis. Iom post iom li aperis kiel homo, kiu malrapide eliras el dormo. Li ekrigardis nin, kaj \u015dajnis, ke li ne estas tute certa, kie li trovi\u011das kaj kiuj sidas apud li. Li diris kelkajn vortojn en la loka lingvo. Nia kunulo tradukis:<\/p>\n<p>&#8220;La malsanon ka\u016dzis lia fratino,&#8221; li diris, &#8220;la fratino de la junulo.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kiel?&#8221;, &#8220;Kial?&#8221; ni du diris samtempe.<\/p>\n<p>&#8220;Kial? \u0108ar, \u015dia-opinie, li agis malbone, kaj \u015di sentis fortan malamon al li. \u015ci ne akceptas, ke li amas la knabinon, kun kiu li pli kaj pli ofte pasigas la tempon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kion \u015di faris por malsanigi sian fraton?&#8221; &#8220;\u015ci kaptis lian volon, metis \u011din en ujon, kaj ka\u015dis \u011din ie en la naturo.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Lian volon, \u0109u?&#8221; Ni ne komprenis, sed venis neniu respondo.<\/p>\n<p>&#8220;Kion ni faru?&#8221; demandis la doktoro. La sor\u0109isto ekstaris.<\/p>\n<p>&#8220;Ni iru viziti la fratinon, kaj paroligu \u015din.&#8221; Kiam ni eliris el lia nokto-plena hejmo, la suno igis nin unu-minute senvidaj, tiel brila \u011di estis. Ni eksekvis la sor\u0109iston al dometo. Tie la fratino lo\u011dis.<\/p>\n<p>La sor\u0109isto alprenis plej timigan sin-tenon, gravulan. Oni sentis, ke li estas ulo grand-pova, kiun oni ne kontra\u016d-staru, se oni deziras plu vivi bonan vivon.<\/p>\n<p>&#8220;Mi scias, kion vi faris al via frato,&#8221; li diris. Videble, \u015di ege ektimis.<\/p>\n<p>&#8220;Mi devus scii, ke vi venos, kaj ke utilos al nenio fari mian faron,&#8221; \u015di respondis. \u015cia sinteno montris, ke \u015di unu-flanke sub-metas sin, dum ali-flanke \u015di plej forte deziras malakcepti la inter-venon de &#8220;la ulo kun la povoj&#8221;. Sed kion \u015di povus fari? Al sor\u0109isto oni ne povas kontra\u016d-stari. &#8220;Diru, kien vi metis \u011din!&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci ne demandis, pri kio li parolas. \u015ci ne miris pri lia diro. \u015ci eligis tre simplajn vortojn: &#8220;Venu kun mi!&#8221;<\/p>\n<p>Ni forlasis la vila\u011don. Post longa irado, komence sur mallar\u011da vojeto, poste inter altaj kreska\u0135oj, kie neniu vojo plu trovi\u011dis, ni alvenis apud rivereton. \u015ci montris ter-leva\u0135on, malgrandan monteton, kiun iuj bestetoj faris el tero kaj pecoj de malnovaj kreska\u0135oj.<\/p>\n<p>&#8220;Mi \u011din ka\u015dis en tio,&#8221; \u015di diris.<\/p>\n<p>Ni \u0109iuj staris flanke, dum la sor\u0109isto malkonstruis la alta\u0135eton. El \u011di li fine eligis la ujon: tre etan skatolon, kiu ne povus enhavi pli ol ion ege malgrandan.<\/p>\n<p>Mi esperis, ke li tuj malfermos \u011din, sed tion li ne faris. Nia grupeto samvoje revenis vila\u011den. Tuj ni iris al la lo\u011dejo de la malsana viro. Li ku\u015dis sur la tero \u0109e sia pordo, duone ene, duone ekstere. La sor\u0109isto alparolis lin:<\/p>\n<p>&#8220;Vian volon forprenis via fratino, kaj \u011din ka\u015dis, sed ni devigis \u015din redoni \u011din al ni. Tamen, anta\u016d ol vi rajtos \u011din ricevi, mi devas unue scii, kion vi volas, ke okazu al via fratino.&#8221;<\/p>\n<p>La frato restis senparola. Li movis sin e\u0109 ne iomete. Malrapide li turnis la rigardon al la fratino. En \u011di estis nek miro nek malamo.<\/p>\n<p>&#8220;Nenio speciala okazu al \u015di,&#8221; li fine diris, ege malrapide. \u015cajnis, ke li ne havas forton sufi\u0109an por fari la etajn movojn necesajn por paroli. Kaj li aldonis: &#8220;\u015ci komprenos. Eble jam nun \u015di komprenis. Tio sufi\u0109as.&#8221;<\/p>\n<p>La sor\u0109isto transdonis la skatolon. La malsanulo \u011din malfermis. Mi staris tute proksime kaj tre bone povis vidi: en \u011di estis nenio.<\/p>\n<p>Dum la junulo rigardegis plu kaj plu tiun nenion, lia maniero sin teni \u015dan\u011di\u011dis. Lia senbrila rigardo refari\u011dis brila; li, anta\u016de senmova, komencis movi\u011di; vivo revenis en homon tri-kvarone en-dorman. Fine, li facil-move ekstaris kaj lar\u011de ridetis al ni. Li dankis nin kaj komencis paroli tute rapide. El la timiga malsano restis nenio plu.<\/p>\n<p>Longe la e\u016dropa doktoro kaj mi priparolis tiun okaza\u0135on, sed ni ne trovis respondon al niaj sin-demandoj. Miriga okaza\u0135o, kiu aldoni\u011dis al aliaj miriga\u0135oj, kiujn ni tra-vivis en Afriko. E\u0109 hodia\u016d mi ne scias, kion opinii pri \u011di. Kaj vi, amiko leganto, \u0109u vi spertis similajn aferojn a\u016d a\u016ddis pri ili de ver-ama persono, kiun vi bone konas kaj al kiu vi povas kredi? Kion vi opinias?<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>Afriko, E\u016dropo, fako, formo, konstrui, lingvo, levi, metodo, pasi, poemo, ripeti, rivero, signifi, skatolo, sor\u0109i, sperti, temo, traduki, utila, vila\u011do.<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>bon-ven-igi, pri-skribi, sin-teno, sub-meti.<\/p>\n<p>reveni al <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA MIRIGA SKATOLO Dum mi laboris en Afriko por Tutmonda\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-miriga-skatolo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10733"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10733"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10733\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10733"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}