{"id":10735,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-15\/"},"modified":"2022-03-06T15:31:44","modified_gmt":"2022-03-06T07:31:44","slug":"instruisto-dungguo-renkontas-lupon","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/instruisto-dungguo-renkontas-lupon\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Instruisto Dungg\u016do Renkontas Lupon"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">INSTRUISTO DUNGG\u016cO RENKONTAS LUPON<\/h3>\n<p>La okaza\u0135oj, kiujn mi rakontos al vi hodia\u016d disvolvi\u011dis anta\u016d multaj jarcentoj, en tempo, kiam la lando, kiun oni nun nomas \u0108inio, konsistis el pluraj \u015dtatoj, kiuj militis inter si.<\/p>\n<p>Ekster la muroj de la \u0109efurbo de unu el tiuj \u2014 Pu-lando \u2014 staris fama lernejo, kies instruisto estis la ne malpli fama Dungg\u016do. Junuloj, kiuj deziris fari\u011di oficistoj, komercistoj, \u015dtat-funkciuloj, venis el la tuta lando por lerni \u0109e li.<\/p>\n<p>Instruisto Dungg\u016do estis ege bonkora homo, kaj lia instruado ne estis nur konkreta kaj praktika. \u011ci krome celis komprenigi al la lernantoj, kial valoras la penon agi bone kaj provi vivi kiel &#8220;vera homo&#8221;, kiel oni tiutempe diris en \u0108inio.<\/p>\n<p>Foje, instruisto Dungg\u016do ekfaris longan voja\u011don. Li piede iris, unue en la kamparo, kaj tuj poste en la senhomejo. En tiu regiono, forlasinte la urbon, oni unue pasis tra vila\u011doj kaj kampoj, sed ne necesis iri tre longe anta\u016d ol atingi landoparton, kie neniu homo vivis. S-ro Dungg\u016do pa\u015dis trankvile apud sia azeno, sur kiu trovi\u011dis sako plena je libroj.<\/p>\n<p>La tago estis bela, agrable malvarmeta, kaj s-ro Dungg\u016do tre \u011duis tiun piedan voja\u011don. Kvankam en la senhomejo vivis lupoj kaj aliaj dan\u011deraj bestoj, li ne timis. Iel li opiniis, ke, \u0109ar li \u015datas \u0109iujn bestojn kaj \u0109iam malkonsentis mortigi e\u0109 plej malgrandan, la bestoj tion sentos kaj ne endan\u011derigos lin.<\/p>\n<p>Kaj jen subite alkuris lupo. Tuj estis klare, ke la lupo tute ne deziras ataki instruiston Dungg\u016don. Kontra\u016de. \u011ci montris sin malforta kaj petema. La voja\u011danto tuj sentis, ke tiu bezonas helpon, kaj li pretis helpi \u011din.<\/p>\n<p>&#8220;Sinjoro, rapide, rapide, savu min,&#8221; la lupo diris. &#8220;Mi sentas, ke vi estas bonkora homo. Nur vi povas helpi min ne perdi la vivon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kio okazas? Kio estas tiu bruo?&#8221; demandis la instruisto. Oni a\u016ddis malproksiman bruon, malfortan, ne vere tre a\u016ddeblan, sed sufi\u0109an por iel elvoki dan\u011deron.<\/p>\n<p>&#8220;Tio estas \u0109evaloj. Oni postkuras min sur\u0109evale.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Oni, \u0109u? Kiuj?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Soldatoj. Estas granda grupo da soldatoj. Ili aperas tre koleraj. Anstata\u016d ataki la homajn malamikojn, ili volas mortigi nin lupojn. Sed vi estas tro parolema. En momento de dan\u011dero, oni agu, ne parolu. Se vi bonvolos permesi, ke mi ka\u015du min&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tamen lasu min pripensi, kie mi povus ka\u015di vin.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ni ne havas la tempon pripensi. \u0108u vi ne a\u016ddas la bruon de la \u0109evaloj, kiel ili proksimi\u011das? Rapidu. En la sakon mi iru. Sur via azeno ili ne ser\u0109os min.&#8221;<\/p>\n<p>S-ro Dungg\u016do forprenis el la sako la librojn, provis meti la lupon en \u011din, sed estis neeble, la besto estis tro granda.<\/p>\n<p>&#8220;Ne eblas,&#8221; li diris.<\/p>\n<p>&#8220;Jes, eblos,&#8221; la lupo rebatis, kaj \u011di stre\u0109is anta\u016den la kvar piedojn. &#8220;Ligu miajn piedojn per \u015dnuro, tiel mi facile eni\u011dos.&#8221;<\/p>\n<p>Tion faris instruisto Dungg\u016do. Li ligis la krurojn de la lupo, bone stre\u0109is la \u015dnuron, kaj metis la beston en la sakon. Poste, por pli bone ka\u015di \u011din, li almetis sur \u011din kelkajn librojn.<\/p>\n<p>Tiumomente alvenis sur\u0109evale soldatoj.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi ne vidis lupon?&#8221; la estro demandis.<\/p>\n<p>&#8220;Ne.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne komprenas. \u011ci venis \u0109i tien.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Rigardu, \u0109u vi vidas tiun arbaron tie? Mi bone konas la lokon. Mi scias, ke en \u011di estas multaj etaj vojetoj. \u011ci ver\u015dajne forkuris arbaren. Kio estus pli normala? Sed se jes, ne estos facile por vi, \u0109ar vi ne scios, kiun vojeton \u011di elektis. \u011cis \u0109i tiu loko \u011di ne alvenis.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Bone, dankon. Ni traser\u0109os la arbaron.&#8221;<\/p>\n<p>Kaj li ordonis al la soldataro sekvi lin tien.<\/p>\n<p>Kiam la bruo de la \u0109evaloj sciigis, ke ili estas sufi\u0109e malproksime, s-ro Dungg\u016do eligis la lupon el la sako. La lupo rigardis \u0109iudirekten, \u0109u restas soldatoj a\u016d aliaj homoj, certi\u011dis, ke estas neniu, kaj ekdiris kun a\u0109a rideto:<\/p>\n<p>&#8220;Mi estas ege malsata. Mi dankas, ke vi savis min. Sed kiam oni savas iun, oni devas tiun savi \u011disfine, alie la savo nenion valoras. Permesu do, ke mi man\u011du vin.&#8221;<\/p>\n<p>Kaj tion dirinte, \u011di eksaltis al s-ro Dungg\u016do.<\/p>\n<p>Feli\u0109e, \u0109i-lasta sukcesis flanken salti kaj iris ka\u015di sin mal-anta\u016d la azeno. La lupo ree kaj ree provis salti sur la instruiston, sed \u0109iufoje malsukcesis. Tamen, kompatinda Dungg\u016do sentis, ke li pli kaj pli malfacile spiras. Li ankora\u016d ne estis maljuna, sed li ne pli estis juna viro, kaj tute ne kutimis sporti. La konstanta tro rapida movado pli kaj pli forprenis liajn fortojn, \u011dis li sentis, ke ne plu longe li eltenos.<\/p>\n<p>Li ege beda\u016dris sian kompaton. Li koleris same al si kiel al la lupo. Sed beda\u016dro neniam praktike helpas en dan\u011dera situacio, kaj li komencis malesperi, kiam alvenis maljuna kamparano, trankvile pa\u015danta sur la vojo.<\/p>\n<p>&#8220;Sinjoro maljunulo, sinjoro maljunulo!&#8221; li vokis. &#8220;Helpu min, savu min!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kio okazas?&#8221; la maljunulo demandis.<\/p>\n<p>&#8220;Tiu lupo, tiu malbona besta\u0109o&#8230; Mi savis \u011din de la soldatoj, kiuj volis \u011din mortigi, kaj \u011di volas man\u011di min.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Nevere! Nevere! Kiel vi kura\u011das tion diri, vi malaminda malverulo!&#8221; la lupo kriis. &#8220;Li ligis miajn krurojn per \u015dnuro, li metis min en sakon, li aldonis librojn sur min: klare, li volis min mortigi. Necesas liberigi la mondon je tia dan\u011dera homa\u0109o. Tion mi volis fari man\u011dante lin.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;A\u0109ulo! Vi a\u0109a besta\u0109o! E\u0109 ne unu vorto via esprimas plej simplan veron. Mi&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Silentu,&#8221; la maljunulo diris. &#8220;Mi estos la ju\u011disto. Mi kredas nek vin, nek vin,&#8221; li diris plu, turnante sin jen al s-ro Dung-g\u016do, jen al la lupo.<\/p>\n<p>&#8220;Sed&#8230;&#8221; la lupo komencis.<\/p>\n<p>&#8220;Silentu, mi diris!&#8221; La maljunulo ne lasis \u011din paroli. En lia vo\u0109o estis tiom da personeca forto, ke la lupo ne provis da\u016drigi.<\/p>\n<p>\u011ci fakte elmontris timon.<\/p>\n<p>&#8220;Mi kredas neniun el vi,&#8221; la kamparano ripetis. &#8220;Kaj la ka\u016dzo de mia nekredo estas, ke ne eblus meti tian grandan lupon en tian malgrandan sakon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ho jes, estas eble, tio okazis,&#8221; la lupo diris, kolera, ke oni ne kredas \u011duste tiun parton de lia rakonto, kiu estas vera.<\/p>\n<p>&#8220;Ne. Tion mi ne povas kredi. Mi bezonus vidi propraokule.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Se vi volas&#8230;&#8221; la lupo diris. Kaj li ekku\u015dis sur la tero, prezentis la krurojn al s-ro Dungg\u016do, lasis tiun ligi ilin kaj ilin forte premi per la \u015dnuro, kaj poste enigi \u011din en la sakon.<\/p>\n<p>Tiam la maljuna kamparano sin turnis al la instruisto:<\/p>\n<p>&#8220;Jen. Nun, \u011di ne plu povas fari malbonon al ni. Ni batu \u011din \u011dis-morte.&#8221;<\/p>\n<p>Tion ili faris.<\/p>\n<p>&#8220;Mi rekonis vin,&#8221; la maljunulo klarigis. &#8220;Vi estas instruisto Dungg\u016do, la homo plej bonkora al \u0109iuj bestoj. Bonkori estas pla\u0109e al la koro, \u0109u ne? Oni sentas sin granda kaj valora kaj pura. Kaj tio ofte estas bonega sinteno. Sed kredu min, bonkori al malbonulo, tio estas kura\u011digi lin malboni e\u0109 pli. Espereble la instruon vi memoros, instruisto!&#8221;<\/p>\n<p>Kaj li pa\u015dis for e\u0109 ne atendante dankon.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>-a\u0109-, a\u0109a, ataki, azeno, \u0109evalo, \u0108inio, konkreta, konsisti, lupo, peni, praktiko, savi, soldato, \u015dnuro<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>arb-aro, re-bati<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>INSTRUISTO DUNGG\u016cO RENKONTAS LUPON La okaza\u0135oj, kiujn m\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/instruisto-dungguo-renkontas-lupon\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10735"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10735"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10735\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10735"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}