{"id":10745,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-25\/"},"modified":"2022-03-06T15:25:55","modified_gmt":"2022-03-06T07:25:55","slug":"la-viro-por-si","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-viro-por-si\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; La Viro Por \u015ci"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">LA VIRO POR \u015cI<\/h3>\n<p>&#8220;Li estas tre malfeli\u0109a, vi scias.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ho jes, mi scias. Mi tro scias. Sed tio \u015dan\u011das nenion. Mi ne plu povis resti kun li.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kial?&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci rigardis sian amikinon. \u015ci \u0109iam alte estimis \u015diajn opiniojn kaj ne bone komprenis, kial, \u0109i-foje, \u015di ne estis certa, \u0109u \u015di volas a\u016d ne volas da\u016drigi la interparolon.<\/p>\n<p>&#8220;Mi malestimas lin. Oni ne povas vivi kun iu, kiun oni malestimas, \u0109u?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ver\u015dajne ne. Sed mi ne komprenas, kiel povis okazi, ke vi \u0109esis lin estimi. Li&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Li ne estas viro,&#8221; \u015di interrompis. &#8220;Kaj mi bezonas viron. Veran viron.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne viro, li, \u0109u? Tia sportulo!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u011custe. \u0108iuj eraras pri li pro lia sportula aspekto. Kiam li sportas, li \u015dajnas forta kaj kura\u011da, klare, sed fakte&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne kapablas imagi, ke li montri\u011das alia en la \u0109iutaga vivo. Mi \u0109iam trovis lin plej kara.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u011custe. Vi uzas \u011dustan vorton. Li estas kara. Li estas aminda. Li estas bonkora. Li estas \u011doja kaj feli\u0109a. Li \u0109iam estas prava. Tio kolerigas min!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne komprenas. \u0108u ne estas agrable esti kun aminda, bonkora kaj \u011denerale prava junulo?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Estas plej malagrable. Oni sentas, kvaza\u016d oni estus, ne kun viro, sed kun servisto. Kion ajn mi petas, li faras tuj. Li neniam kontra\u016dstaras. Li neniam decidas. \u0108iam estas mi, mi, mi. &#8216;Kiel vi volas, mia kara, kiel vi volas&#8217; (\u015di diris tion per moka, knabineca vo\u0109o). Tio igas min kolera. \u015cajnas, ke li ne havas propan personecon. Li ne vivas, li obeas.&#8221;<\/p>\n<p>La amikino \u015din rigardis per brilaj okuloj.<\/p>\n<p>&#8220;Nu, al mi tio certe pla\u0109us,&#8221; \u015di diris. Kaj enpense \u015di \u011dojis pri la fakto, ke li nun i\u011dis libera.<\/p>\n<p>&#8220;Eble vi&#8230;&#8221; \u015dia kunulino komencis diri, kaj malestima esprimo bildi\u011dis sur \u015dia viza\u011do. &#8220;Sed tian personecon mi ne elportas. Li estas tro mola. Viro, kiu estas mola, ne estas viro, \u0109u? Se li ne kapablas kontra\u016dstari min, kiel li povus defendi min en la vivo? Viro devas esti forta, kaj forto estas io alia ol kapablo porti kaj levi pezajn objektojn. Forto estas kapablo kontra\u016dstari al premo. Mi ne povas diri, ke mi premis lin forte, sed neniam li faras ion alian ol akcepti mian vidpunkton.&#8221;<\/p>\n<p>En la kafejo, ili sidis \u0109e sia kutima tablo. Ili ne rimarkis, ke Ivano, la viro, kiu servis la trinko-dezirantojn, staris kiel kutime malanta\u016d ili kaj suba\u016dskultis. \u0108iusemajne la du amikinoj renkonti\u011dis tiuloke. Kaj \u0109iusemajne ili interesis, kaj, ofte, amuzis lin. Ili ja \u0109iam venis je horo, kiam li havis malmulton por fari. Ili estis trankvilaj en sia kutima kafeja angulo. Kaj li \u011dojis, ke ili \u0109iam tiel interese plenigas tiun por li malplenan duonhoron.<\/p>\n<p>Samkafeje, samtable, samhore, ses monatojn poste.<\/p>\n<p>&#8220;Mi a\u016ddis, ke vi disi\u011dis.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes. Mi ne povis resti kun li. La vivo ne eblas kun tia ulo.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kial? Vi \u0109iam diris, ke vi volas virojn tre virajn. \u0108u li ne estas tia?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Se vi nur scius! Ne estis eble igi lin agi la\u016d miaj deziroj. Li volas \u0109iam ordoni. Li volas esti la estro. Mi bezonas liberecon, mi bezonas kontenti\u011don. Sed se io ne pla\u0109is al li, \u0109u vi opinias, ke li venis al mi kun propono fari la\u016d mia bontrovo? Tute ne. Li volis, ke mi faru la\u016d lia deziro.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u li neniam konsideris vin, viajn dezirojn, viajn gustojn?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes, jes, se tio ta\u016dgis por li. Sed ne \u0109iam. Se ni havis la saman ideon, ne estis problemo. Sed kiam mi deziris ion, kaj li ion alian, li ne akceptis ali\u011di al mia deziro. Li trovis, ke li estas la estro en la paro, kaj ke kiam niaj voloj batalas, li devas superforti min.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Almena\u016d tiu ne estas mola!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Li imagas, ke ordoni kaj estri, tio estas agi virece. Sed mi \u015datas viron, kiu havas konstantan konsideradon al la virino, kun kiu li estas. Tiu virisma sinteno estas plej malagrabla. Konstante \u015dajnis al mi, ke mi trovi\u011das anta\u016d muro. Muro senporda. Oni ne povas movi lin pli ol muron, oni povas fari nenion, nur sekvi. Li \u0109iam anta\u016diras, \u0109iam proponas, \u0109iam decidas, \u0109iam organizas. Li igis min senti min infano.&#8221;<\/p>\n<p>Kiel kutime, Ivano trovi\u011dis malanta\u016d \u015di kaj a\u016dskultis kun intereso, sed nek \u015di nek \u015dia amikino rimarkis lin.<\/p>\n<p>&#8220;Li \u0109iam postulas tion a\u016d tion \u0109i,&#8221; \u015di da\u016drigis. &#8220;\u0108u vi povus vivi kun postulema viro?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tio dependus de lia personeco, de lia maniero postuli. Kelkfoje postulemo devigas onin pliboni\u011di.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Viaj pensoj estas strangaj, fojfoje,&#8221; \u015di diris kun miro, kun kiu miksi\u011dis iom da malestimo. &#8220;Por mi, tio estas neakceptebla; fino; fina punkto. Jen vi nun scias la ka\u016dzon, pro kiu ni disi\u011dis. Ne estis eble da\u016drigi.&#8221;<\/p>\n<p>Kiam ili revenis la postan semajnon okazis io stranga al Ivano. Kiel kutime, li trovi\u011dis je sia loko, de kie li superrigardis la kafejon, atendante la mendojn. Sed \u0109i-foje, la du junulinoj ne povis havi la kutiman tablon, \u0109ar iu jam sidis tie. Kaj anstata\u016d vidi ilin de malanta\u016de, kiel kutime, Ivano vidis ilin rekte anta\u016d si. Neniam anta\u016de li vere rimarkis, kiel bela \u015di estas.<\/p>\n<p>Dum li rigardis \u015din, lia koro batis pli kaj pli rapide. Sentoj turni\u011dis en li, strangaj sentoj, kiajn li anta\u016de neniam spertis. Li deziris esti kun \u015di. Li deziris teni \u015din en siaj brakoj, premi \u015din forte al si, tu\u015di \u015din per amoplenaj manoj. Amplenaj, \u0109u? Jes, li ekkomprenis, preska\u016d terure: li amas.<\/p>\n<p>Kaj jen li ekridetis al si. Li a\u016ddis \u015din tiel ofte! Li sciis tre \u011duste, kian viron \u015di deziras. Li estos tia viro. Estos facile, konante tiel bone \u015diajn gustojn. Li skribis kelkajn vortojn sur papero, kiun li transdonis al \u015di. Tia agmaniero ka\u016dzos en \u015di miron, kiu certe tu\u015dos \u015dian koron. Estis invito vesperman\u011di kun li.<\/p>\n<p>&#8220;Ivano ne plu laboras \u0109i tie, \u0109u?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne. Kiam mi forsendis lin, dirante, ke li ne estas viro ta\u016dga por mi, li sciis, ke ne plu estus eble vidi min \u0109i tie \u0109iusemajne. Mi komprenigis al li, ke mi ne \u015dan\u011dos mian kutimon kaftrinki \u0109i-loke kun vi, nur pro tio, ke li kaj mi dum kelka tempo estis kune. Li do ser\u0109is ion alian. Li nun laboras en la stacidoma trinkejo.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jen plia knabo, kiu ne sukcesis kontentigi vin!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kiel Ivano povus? Kelkfoje li provis ludi la estron. Li alprenis ordonajn sintenojn, volis \u0109ion direkti. Li aspektis forta en tiaj okazoj, sed kun forteco malagrabla por mi, \u0109ar li sentigis al mi ian superecon. Sed tion li rimarkis, kaj tiam li i\u011dis mola kiel printempa floro en vespero somera. Li faris \u0109ion, kion mi volis, li montri\u011dis tiel ema pla\u0109i al mi, ke nenio plu restis el lia bela vira supereco. Tiu knabo estas tro \u015dan\u011di\u011dema. Mi bezonas iun, kiu konstante restas si mem. Mi neniam povus kutimi vivi kun tia ulo.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kaj jen vi retrovi\u011das sola, \u0109u ne terure?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Terure jes. Mi ne elportas solecon. Tiom pli terure estas, \u0109ar \u0109iuj miaj amikinoj havas knabon, kun kiu ili sentas sin bone. Kial tiu feli\u0109o neniam okazas al mi? Vere mi ne komprenas. Kial mi devas \u0109iam retrovi\u011di sola, sola, sola, dum mi tiom bezonas iun?&#8221;<\/p>\n<p>La alia nenion diris. \u015ci konis sian amikinon sufi\u0109e bone por scii, ke tiu ne estis preta akcepti la veron pri si.<\/p>\n<p>&#8216;\u015ci ne akceptas la Teron&#8217;, \u015di pensis, &#8216;\u015di ne akceptas la vivon sur \u0109i tiu nia Tero, en \u0109i tiu nia mondo. \u015ci ne akceptas la regulojn de la vivo. Oni povas kontenti\u011di nur, se oni deziras ion, kio estas ebla. Kaj \u0109io, kio estas ebla, sur \u0109i tiu Tero, estas mankohava.<\/p>\n<p>Kiel \u015di povas tion ne vidi? \u0108u eble la vivo estis tro facila por \u015di? A\u016d tro malfacila? Sed \u015di neniam sentas sin bone, \u0109iam dezirante, kion \u015di ne elportas, kaj ne elportante, kion \u015di deziras. \u0108u sian kontra\u016ddiron \u015di iutage vidos? \u0108u tio igos \u015din \u015dan\u011di sian sintenon?&#8217;<\/p>\n<p>La rigardo, kiun \u015di direktis al sia samtablulino, estis plena je amikeco. Sed en la kunulinaj okuloj legi\u011dis responde nur malestimo, pliafoje.<\/p>\n<p>Senvorte \u015di ekstaris, kaj iris for.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>amuzi, bati, brako, defendi, gusto, kutimi, mendi, miksi, moki, mola, obei, objekto, ordoni, paro, postuli, prava, premi, proponi, regulo, somero, sporto, stacio<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>kontra\u016d-diri, kontra\u016d-stari, vid-punkto<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA VIRO POR \u015cI &#8220;Li estas tre malfeli\u0109a, vi scias.\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-viro-por-si\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10745"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10745"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10745\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10745"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}