{"id":10746,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-26\/"},"modified":"2022-03-06T15:27:46","modified_gmt":"2022-03-06T07:27:46","slug":"la-resanigo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-resanigo\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; La Resanigo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">LA RESANIGO<\/h3>\n<p>La urbeto estis belega sub la suno. Malproksime, la suproj de la alta montaro brilis, blankaj pro ne\u011do. Sed kie ni sidis, la verda\u0135oj montri\u011dis plej printempaj, kaj la penso, ke tie supre povas esti malvarme, e\u0109 ne prezenti\u011dis al ni. Jes, de sur tiu alta\u0135o, kie ni sidis, ni havis lar\u011dan vidon al la malnovaj domoj, al la mallar\u011daj stratoj, al la tuta dormema urbeto, kaj tiun vidon mi \u011duis. Beleco \u0109iam forte tu\u015das mian koron.<\/p>\n<p>La sono, kiun subite eligis mia kunulo, estis kvaza\u016d dolora, kaj mi stre\u0109e ekrigardis lin. Li estis mezjuna indiano, ne tre parolema, kiel multaj el tiuj indianoj en la Ameriko, kiun ni nomas latina, kvankam \u0109i-lande la latineco ne estis tre videbla, se \u011di entute ekzistis. Inter la movi\u011demaj, rapidvortaj, ridemaj italoj, kiujn mi konis &#8211; kaj al kiuj min pensigis, eble malprave, la vorto &#8220;latina&#8221; \u2014 kaj \u0109i tiu malrapida, silenta, serioza popolo mi ne vidis multon komunan.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi sentas vin bone?&#8221; mi demandis. &#8220;\u0108u io doloras al vi?&#8221;<\/p>\n<p>Lia viza\u011do esprimis teruran doloron, doloron tiel fortan &#8211; mi pensis &#8211; ke li e\u0109 ne povis a\u016ddi miajn vortojn.<\/p>\n<p>&#8220;La indianoj povas travivi terurajn dolorojn sen esprimi ion ajn,&#8221; anta\u016de diris al mi blanka lo\u011danto de la \u0109efurbo. &#8220;Ili restas senmovaj, senesprimaj, e\u0109 kiam ili ege suferas.&#8221; Eble. Mi ne rajtus tion priparoli, kun tiom malmulte da sperto \u0109i-lande. Sed jam plurfoje mi rimarkis, ke inter tio, kion diras la homoj en la \u0109efurbo, kaj la vera vivo vila\u011da ekzistas konsiderinda diferenco.<\/p>\n<p>&#8220;Kio okazas al vi?&#8221; mi plu demandis. &#8220;Vi aspektas, kvaza\u016d vi ege suferus.&#8221;<\/p>\n<p>Li rigardis min kun tia dolora esprimo, ke mi eksentis profundan kompaton al li. Sed kompato neniam helpas, \u011di e\u0109 ofte estas iom supereca sento, kaj mi beda\u016dris tiun mian naturan reagon. Neniakoste mi akceptus, ke li sentu sin malsupera.<\/p>\n<p>Liaj okuloj tenis la miajn en tiel prema rigardo, ili tiel forte petegis pri helpo, ke mi sentis egan malkomforton. Iu, tre profunde en li, vokis min kvaza\u016d per forta kria vo\u0109o, sed tiu vo\u0109o estis silenta, kaj la voko esprimi\u011dis nur per la rekta rigardo de la nigraj okuloj, per la nehome dolora viza\u011do.<\/p>\n<p>Mi prenis lian manon, tenis \u011din en mia, metante en miajn movetojn kiel eble plej multe da amikeco. \u015cajnis, ke la doloro iomete malplii\u011das.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi povas diri ion nun? \u0108u vi povas klarigi?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Dankon,&#8221; li nur diris komence. Sed lia stato pliboni\u011dis, \u0109ar rideto \u2014 mallar\u011da, certe, sed tamen vera \u2014 subite formi\u011dis.<\/p>\n<p>&#8220;Vi timas, \u0109u ne?&#8221; li diris. &#8220;Vi volus helpi, kaj ne scias, kion fari. Vi sentas kompaton. Kaj via senhelpeco \u011denas vin.&#8221;<\/p>\n<p>Mi miris, kiel \u011duste li komprenis miajn sentojn.<\/p>\n<p>&#8220;Vi tute pravas,&#8221; mi respondis. &#8220;Mi volus helpi, sed ne scias kiel, kaj tio \u011denas min.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Vi blankuloj \u0109iam volas fari ion. Agi. Batali. Superi. Vi neniam lasas la aferojn fari\u011di mem. Vi ne scias meti vin en la manojn de Dio. Kaj pro tio vi multege suferas.&#8221;<\/p>\n<p>Mi ne sciis, kion respondi, kaj restis silenta.<\/p>\n<p>&#8220;Ne zorgu,&#8221; li post momento diris. &#8220;Mi scias. Estas \u0109iufoje simile. Jen nun \u011di malaperas.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kio?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;La malbono.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kion vi volas diri?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Vi venis \u0109i tien por studi la indianan arton sanigi, \u0109u ne? Nu, vi \u0109eestis sanigadon.&#8221; Li profunde spiris plurfoje, tre malrapide, kaj plu diris:<\/p>\n<p>&#8220;Jes, jes, mi venigis \u011din al mi, kaj nun mi \u011din eligas, iom post iom. Ni atendu ankora\u016d iomete, \u0109ar mi estas tro malforta por iri tien tuj.&#8221;<\/p>\n<p>Mi ne komprenis multon el liaj paroloj. &#8220;Iri kien?&#8221; mi demandis.<\/p>\n<p>&#8220;Al Pan\u0109o. Vi vidis lin, \u0109u ne?&#8221;<\/p>\n<p>Ho jes, mi vidis Pan\u0109on. Homo plej kompatinda. Mi ne priskribos al vi lian malsanon, \u0109ar vi ne konas la fakajn vortojn, kaj estus tro malsimple. Mi nur diru, ke li havis tre gravan malsanon, malfacile kuraceblan, sed ege dolorigan. Rezulte de tiu malsano, li perdis la etan laboron, kiun li havis, kaj pro la manko de mono, lia familio dan\u011dere ekiris la vojon, kiu iras de terura malri\u0109eco al e\u0109 pli terura neni-havo.<\/p>\n<p>Ni restis duonhoron silentaj. Mi rigardis la montojn kun la blankaj suproj, tie fore, kaj mi trovis stranga la ekziston de videbla ne\u011do \u0109e tiu varmo. Por mi, kiu venis el Centra E\u016dropo, simila varmo ne povis kunekzisti kun ne\u011do. Mi \u011duis la purecon de la aero, la bluan \u0109ielon, la belecon de tiu urbeto, a\u016d vila\u011dego, kompatinde malri\u0109a, sed bela, dum mi konis tiom da ri\u0109aj urboj, kiuj ege malbelis.<\/p>\n<p>Estas malfacile priskribi, kion mi sentis. La vorto &#8220;alteco&#8221; tion eble elvokas. Mi sentis min en ia alteco. Ne \u0109i-monda, ne \u0109i-tera, kiel diri? Pre\u011da. La \u011dua rigardo al bela\u0135oj, la plena silento, la kunsento kun la eksterordinara sperto de mia kunulo, la ideo, ke mi nenion komprenas, sed multon sentas pri li, \u0109io \u0109i estis iurilate kvaza\u016d kontakto kun iu supernatura ekzistejo. Kaj \u0109u ne tion oni nomas pre\u011do? Jen kiel eble pli bone mi povus traduki tiun traviva\u0135on: mi sentis, pli forte ol iam ajn anta\u016de, la \u0109eeston de bono \u0109irka\u016d mi. Tiu indiano disradiis plej altan kaj profundan bonon, kaj anka\u016d la tuta \u0109irka\u016da\u0135o iel diskantis pri boneco al mi.<\/p>\n<p>Li ekstaris. &#8220;Mi estas sufi\u0109e forta nun, ni povas iri.&#8221;<\/p>\n<p>Kiam ni atingis la dometon de Pan\u0109o, tiu staris \u0109e-porde, atendante lin. Pan\u0109o, kiu ku\u015dis dum pluraj semajnoj, nin akceptis kun \u011dojplena viza\u011do.<\/p>\n<p>&#8220;Mi estas ankora\u016d malforta,&#8221; li klarigis, &#8220;sed \u011di estas for, mi sentas, ke \u011di estas for.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne reiru labori tuj,&#8221; la sanigisto diris. &#8220;Povus esti nur la penso: vi povus malveri al vi pro troaj espero kaj deziro. Ni atendu certi\u011di. Mi revenos.&#8221;<\/p>\n<p>Post du tagoj, kiam ni revenis, estis klare, ke Pan\u0109o resani\u011dis. Li estis preta reiri labori.<\/p>\n<p>&#8220;Jen, por vi,&#8221; li diris al mia kunulo. Kaj li enmanigis al li ion. Estis poto, poto el tero, belega, kun eksterordinaraj koloroj. Videble \u011di estis la plej bela hava\u0135o, kiu restis al li.<\/p>\n<p>La sanigisto \u011din redonis. &#8220;Ne,&#8221; li diris. &#8220;La tagon, kiam mi akceptos pagon por mia sanigado, la povo forlasos min. La kapablo resanigi estas dono, kiun mi ricevis, kaj mi ne rajtas ricevi pagon por \u011di, sub iu ajn formo. Mia pago estas la feli\u0109o, kiun mi legas el viaj okuloj.&#8221;<\/p>\n<p>Ni foriris.<\/p>\n<p>Survoje mi demandis lin, kvankam mi estis preska\u016d certa, ke li ne volos respondi:<\/p>\n<p>&#8220;Kiel vi faras? Kio estas via metodo?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne rajtas diri. Sed e\u0109 se mi dirus, vi ne komprenus, vi ne kredus. Vi ja ne kredas je la ekzisto de tiuj fortoj, kiujn mi alvokas. Mi povas diri nur \u0109i tion: kiam mi de malproksime resanigas iun, mi devas dum iu da\u016dro suferi tre forte la doloron de la malsanulo. Kiam la malsano forlasas lin, \u011di devas pasi tra mi. Tio estas terura horo, \u0109ar mi sentas en sufi\u0109e nelonga tempo la tuton de la sufero de la alia.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kaj vi neniam akceptas pagon, \u0109u?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne povus. Mi perdus la povon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;E\u0109 ne donon de objekto?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;E\u0109 ne a\u0135ojn.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Vi estas bona homo,&#8221; mi diris.<\/p>\n<p>Kaj li respondis kun kortu\u015da simpleco:<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne scias.&#8221;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>beda\u016dri, blanka, blua, dan\u011dero, diferenco, dolori, \u011deni, \u011dui, indiano, italo, kazo, komforto, kompati, komuna, kuraci, latina, ne\u011do, nigra, poto, rezulti, serioza, stato, subita, suferi, voki<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>el-voki<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA RESANIGO La urbeto estis belega sub la suno. Malprok\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-resanigo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10746"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10746"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10746\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10746"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}