{"id":10845,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-2\/"},"modified":"2022-03-06T15:40:01","modified_gmt":"2022-03-06T07:40:01","slug":"gusteco-en-justeco","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/gusteco-en-justeco\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; \u011custeco En Justeco"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">\u011cUSTECO EN JUSTECO<\/h3>\n<p>Sekvu min al Irano hodia\u016d, \u0109u vi konsentas? Ni flugu tien kune. Imago estas tiel rapida voja\u011dilo! Rigardu: \u0109i tiu urbo estas bela, \u0109u ne? Ni malsuprenflugu \u011dis la nivelo de la tero kaj de la homoj, kaj trankvile pa\u015du sur la stratoj. Jen. Ni promenu. Sed en kiu tempo ni estas? Mi ne scias, sed certe ne plu estas la dudeka jarcento. Ho, kial tiom da infanoj ari\u011dis \u0109i tie? Ha jes, rigardu! Maljuna viro eldiras rakonton. E\u0109 plenkreskuloj staras en la rondo, plej atentaj. Anka\u016d ni a\u016dskultu.<\/p>\n<p>Kaj nun (la maljunulo diras) mi rakontos al vi pri la malri\u0109ulo en la ju\u011dejo.<\/p>\n<p>Temas pri malri\u0109ulo, kiu atingis tian profundecon de senhavo, ke ne estis alia solvo al la problemo man\u011di ol stari sur vojoj kaj stratoj kaj petadi monon de la homoj, kiuj pasis.<\/p>\n<p>La tago estis malbela, kun \u0109ielo griza pro la multaj nuboj. Rigardante la \u0109ielon kun tiuj nuboj, kiuj amasi\u011dis, kaj pli kaj pli transi\u011dis de grizo al nigro, oni povis nur certi\u011di, ke balda\u016d pluvos. Malvarma, rapida vento blovis senkompate tra la rektaj stratoj de la urbo.<\/p>\n<p>La malri\u0109ulo tute ne \u015datis pluvan veteron, nek tiun fortan venton, malvarman, pli ol malvarman, fakte, frostan, tiel frostan, ke \u015dajnis, ke \u011di frostigos la korpon \u011dis-oste. Kiam la unuaj pluveroj falis, li kuris en la unuan magazenon, kiu prezenti\u011dis. Estis fruktovendejo. Multaj personoj tie staris. Komence, la malri\u0109ulo tre kontentis, ke neniu atentas lin. Estis bone stari ene kaj vidi, kiel terure pluvas ekstere kaj senti sin trans la atingo de tiu frosta vento.<\/p>\n<p>Sed tre rapide la vento flugigis la nubojn for, kaj balda\u016d la \u0109ielo reblui\u011dis, kaj aperis varma, pla\u0109a, brila suno. Vidi tiujn fruktojn, a\u016ddi tiom da homoj a\u0109eti jen tion, jen tion \u0109i, tio igis la malri\u0109ulon konscia pri malsato. La anta\u016dan tagon, li man\u011dis ovon, sed de tiam nenion pli. Krome, li ne trinkis de longe kaj sentis malagrablan soifon.<\/p>\n<p>Li ne havis multe da mono, sed tamen iom, kiun li ricevis tuj anta\u016d ol ekfalis la unuaj pluvaj akveroj. Li pensis: frukto estas bona por satigi malsatan personon kaj sensoifigi homon, kiu soifas. Ju pli li pensis pri tio, ju pli li rigardis, des pli la fruktoj \u015dajnis man\u011dindaj, des pli lia deziro al ili kreskis kaj kreskadis.<\/p>\n<p>La mastro de la magazeno estis tre okupita pri aliaj aferoj. Multaj a\u0109etantoj staris tie kaj postulis, ke oni atentu ilin. La malri\u0109ulo atendis kaj atendis, kaj sentis sin pli kaj pli malbone, \u0109ar oni neniam okupi\u011dis pri li. &#8216;Ri\u0109uloj ne bezonas, ke oni rapide prizorgu ilin. Sed en mi malsato kaj soifo krias tre la\u016dte, e\u0109 se neniu povas a\u016ddi tiujn kriojn. Mi nepre bezonas man\u011di kaj trinki. \u0108u tiu fruktisto ne vidas, ke necesas okupi\u011di pri mi?&#8217; Jen kiaj pensoj disvolvi\u011dis en lia kapo. Sed la mastro tute ne atentis lin.<\/p>\n<p>Finfine, ne plu eltenante, la malri\u0109ulo kriis:<\/p>\n<p>&#8220;Prizorgu min. Mi atendas \u0109i tie jam longe, kaj vi okupi\u011das pri personoj, kiuj alvenis post mi. Tio ne estas justa.&#8221;<\/p>\n<p>Sed la malri\u0109ulo estis malbone vestita, li aspektis ne tre pure, kaj el lia korpo malpla\u0109a odoro disflugis. Pro tio la mastro de la magazeno ne emis aliri lin. Li preferis vendi al la belvestuloj, kiuj konstante envenadis.<\/p>\n<p>Kaj jen alvenis la momento, kiam la malri\u0109ulo tiel koleris, ke li ek\u0135etis plej a\u0109ajn vorta\u0109ojn al la fruktisto. Ofendita, \u0109i-lasta respondis same mal\u011dentile. La aliaj personoj en la fruktovendejo amuzi\u011dis. \u0108u vi rimarkis, ke ofte homoj trovas amuzon, kiam diskuto \u015dan\u011di\u011das al vorta batalo? Sed al la malri\u0109ulo ege dolorigis la mal\u011dentilaj parola\u0109oj de la fruktovendisto. Li forprenis de sia piedo \u015duon kaj frapis la mastran kapon per \u011di.<\/p>\n<p>&#8220;Tio estas tro,&#8221; kriis la frapito, tenante la kapon per siaj du manoj. &#8220;Vi ne povas ataki min senpune. \u015cuon al mia kapo! \u015cuon odora\u0109an de odora\u0109a vi! Mi iras tuj plendi al la ju\u011disto.&#8221;<\/p>\n<p>Al la ju\u011disto li rakontis la tutan aferon. La ju\u011disto kompreneble pridemandis la \u015du-uzinton:<\/p>\n<p>&#8220;Kial vi batis lin per via \u015duo?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108ar li parola\u0109is al mi. Li traktis min kiel hundon. Hunda\u0109o mi ne estas. Li ne rajtas \u0135eti al mi tiajn noma\u0109ojn. Mi estas homo. Kiel diras nia sa\u011do-libro Piv sur pa\u011do 1126-a, &#8220;\u0109u ri\u0109eco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj \u011din ne havas?&#8221; Kontra\u016d liaj ofendoj mi devis reagi. \u0108u vi ne trovas, ke lecionon li bezonis?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sed li estas tiel malpura kaj malbonodora, ke la homoj ne plu venis en mian magazenon,&#8221; la fruktisto stulte respondis. Stulte, \u0109ar se li, en la magazeno, okupi\u011dus pri la malri\u0109ulo, tiu pli frue forirus.<\/p>\n<p>&#8220;Tio ne estas vera,&#8221; \u0109i-lasta tuj rebatis. &#8220;Lia magazeno plenis je ri\u0109aj a\u0109etantoj.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Silentu!&#8221; la ju\u011disto interrompis. &#8220;Ke vi estas malri\u0109a, tio ne pravigas malpravan agon. Vi tre malbone agis frapante la mastron per via \u015duo kaj vi meritas punon. Vi volas doni lecionojn al la aliaj, \u0109u? Anka\u016d vi ricevu lecionon. Tamen, \u0109ar vi estas tre malri\u0109a, mi kompatos vin kaj estos bonkora. Donu duonon de ki-rano al \u0109i tiu fruktisto kaj foriru.&#8221; (kirano estas la nomo de tiu-tempa irana monero).<\/p>\n<p>&#8220;Kostas duonon de kirano, \u0109u?&#8221; la malri\u0109ulo demandis, kaj lia vo\u0109o estis tiel stranga, ke neniu komprenis, kion li vere celas.<\/p>\n<p>&#8220;Vi a\u016ddis min,&#8221; diris la ju\u011disto. &#8220;Duonon de kirano vi pagu!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jen mi havas tutan kiranon,&#8221; la senhavulo diris, eltirante moneron el sia po\u015do. &#8220;Prenu \u011din tute,&#8221; li aldonis direktante siajn vortojn al la ju\u011disto. Kaj, anta\u016d ol iu ajn povis kompreni, kion li faras, li tiris de sia piedo \u015duon, frapis al la ju\u011disto la kapon per \u011di, kaj diris:<\/p>\n<p>&#8220;Se tio estas justeco, tenu duonon de kirano por vi, kaj donu la alian duonon al tiu fruktisto.&#8221;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>blovi, des, -er- (ero), griza, hundo, ju, konscii, la\u016dta, leciono, mastro, meriti, nepre, nubo, ovo, plendi, pluvi, po\u015do, puni, soifi, \u015duo, kirano<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>ar-i\u011di<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u011cUSTECO EN JUSTECO Sekvu min al Irano hodia\u016d, \u0109u vi kon\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/gusteco-en-justeco\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10845"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10845"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10845\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10845"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}