{"id":10846,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-3\/"},"modified":"2022-03-06T15:41:30","modified_gmt":"2022-03-06T07:41:30","slug":"komuneca-spirito","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/komuneca-spirito\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Komuneca Spirito"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">KOMUNECA SPIRITO<\/h3>\n<p>Ali kaj A\u016ddu kune revenis de komitata kunsido. Ili estis tre parolemaj junuloj, kaj anka\u016d \u0109iuj iliaj amikoj \u015datis paroli. Tial la kunvenoj \u0109iufoje da\u016dris longe. Ne estis facile interkonsenti pri la programo, tamen finfine ili sukcesis. La fakulo, kiu venis por ilin helpi fari la decidojn, \u015dajnis al ili iom freneza, sed, nu, \u011denerale tiel estas. Tiuj homoj studis longe en universitatoj, multe legis en bibliotekoj, ili iras de lando al lando por prelegi, sed \u0109u ili vere komprenas la regionajn kondi\u0109ojn? Multon pri la loka vivo \u0109i tie ili ne vere scias.<\/p>\n<p>Tamen estis interese a\u016ddi, kiel li proponas organizi la vendon de fre\u015daj fruktoj kaj legomoj al kelkaj landoj, kiuj ilin ege deziras, havas monon por ilin pagi, sed ne povas ilin produkti mem. Tio estas plej konkreta propono. Se \u011di bone sukcesos, eble okazos sufi\u0109a evoluo de la regiono, por ke \u011di iom post iom tiri sin el sia ankora\u016d tro malalta vivnivelo.<\/p>\n<p>Krome, estis agrable ekscii, ke internacia organiza\u0135o povus preni sur sin la kostojn de reklamado, almena\u016d komence. Sen reklami, oni ne povas vendi nuntempe, Kaj vendi je kiel eble plej altaj prezoj la lokajn produktojn nun estas la \u0109efa afero, kiun necesos fari por evoluigi la regionon.<\/p>\n<p>&#8220;Estis amuze, kiel tiu eksterlandano volis meti ordon en nia diskuto, \u0109u ne?&#8221; Ali diris.<\/p>\n<p>&#8220;Jes. Li ne komprenas, kiel ni \u015datas paroli \u0109i tie. Ni alvenus al sama rezulto, sed post pli da tempo, kaj alimaniere.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Estis ridinde, kiel li volis gvidi la diskuton al jam preparita celo. Li ne akceptis niajn ideojn. Tamen, se dank&#8217; al tiu frenezulo nia regiono evoluos al pli bonaj vivkondi\u0109oj, ni ne tro moku lin.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Li ne estas freneza, fakte, li nur aspektas freneze. Tio estas alia afero. Ekzemple lia ideo, ke necesas disvolvi komunecan pensmanieron, kaj labori en komuneca spirito, estas plej sa\u011da.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes, sed diri tion estas maltrafe \u0109i tie, \u0109ar en nia regiono komuneca spirito jam ekzistas de jarcentoj. Ni ne bezonas fakulojn pri ekonomio a\u016d sociaj aferoj por tion lernigi al ni.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Prave. Tiurilate li estis iom freneza. \u0108e ni komuneca aliro al la problemoj \u0109iam estis tute tradicia.&#8221;<\/p>\n<p>Tiel diskutis A\u016ddu kaj Ali revenante el la urbeto vila\u011den.<\/p>\n<p>&#8220;Ho, kio estas tio?&#8221; Ali diris, vidante ion, kio ku\u015dis, kvaza\u016d ka\u015dite, flanke de la vojo, sur kiu ili pa\u015dis. Li prenlevis \u011din. Estis sako, kaj \u011di estis peza. Li \u011din malfermis kaj nekredeme vidis, ke \u011di enhavas multajn monerojn el oro.<\/p>\n<p>&#8220;Dio estu dankata! Kiel bon\u015dancaj ni estas!&#8221; A\u016ddu \u011dojkriis.<\/p>\n<p>&#8220;Ni, \u0109u? Kial ni? Mi vidis tiun sakon, mi prenis \u011din. Mi estis bon\u015danca. Pri vi, mi ne scias.&#8221;<\/p>\n<p>A\u016ddu ekhaltis kaj penseme rigardis sian kunulon.<\/p>\n<p>&#8220;Tiel vi disvolvas nian komunecan spiriton, \u0109u? Bone, kiel vi volas. Se vi kredas, ke Dio \u011din donis al vi kaj nur al vi, konservu \u011din. Mi povas vivi sen oro.&#8221;<\/p>\n<p>Post kelka tempo, ili atingis la lokon, kie la vojo pasas tra arbaro. Ili plu mar\u015dis silente. Fakte, ili \u0109esis diskuti tuj post la vortoj \u0109i-supre raportitaj. La silento estis peza. Amba\u016d malkontentis pri la \u015dan\u011do en iliaj rilatoj. Ali unuflanke sin \u011denis, sed aliflanke ne volis perdi e\u0109 nur parton de sia trova\u0135o. Kaj kiom koncernas A\u016ddun, \u0109i tiu provis forigi de si la deziron bati sian amikon, por restarigi justecon kaj veran komunecan spiriton inter ili, kvankam profunde en sia koro li ne sciis, kiel li estus aginta, se li estus la trovinto de la orplena sako.<\/p>\n<p>Ili estis tiel profunde perditaj en siaj pensoj, ke, kiam \u015dtelistoj saltis de sur la arboj, ili tute ne estis preparitaj al tuja reago. Tamen, junaj, facilmovaj, ili sukcesis ekkuri anta\u016d ol la \u015dtelistoj ilin kaptis.<\/p>\n<p>&#8220;La best-homoj,&#8221; diris A\u016ddu, apena\u016d a\u016ddeble. Tiu grupo, kiu faris multajn \u015dtelojn en la regiono, estis bone konata.<\/p>\n<p>La du junuloj forkuris kiel eble plej rapide. Sed al Ali, pro la peza sako, estis ege malfacile rapidi sufi\u0109e por vere elsavi sin.<\/p>\n<p>&#8220;Jes, la best-homoj,&#8221; li diris al si kurante. &#8220;Mi a\u016ddis pri ili. Ili estas kruelaj, famaj pro sia granda krueleco. Se mi falos en iliajn manojn&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>A\u016ddu nun estis longe anta\u016d li. Ali sentis, ke la \u015dtelistoj lin balda\u016d atingos. Li decidis forlasi la sakon. Ne estis alia maniero savi sin. Li sentis, kvaza\u016d io \u015diri\u011dus en li, dum li faligis \u011din teren.<\/p>\n<p>La ridoj kaj la\u016dtaj \u011dojaj esprimoj de la \u015dtelistaro, kiu haltis, vidante, ke Ali teren \u0135etas ion, e\u0109 pli ol la sakfalo \u015diris lian animon.<\/p>\n<p>&#8220;Atendu!&#8221; li vokis sian kunulon. &#8220;Ili ne plu sekvas nin.&#8221;<\/p>\n<p>A\u016ddu turnis sin, rigardis, vidis, ke Ali diras la veron, kaj atendis, stare sur la vojo.<\/p>\n<p>&#8220;Mi&#8230; mi&#8230; mi devis&#8230;&#8221; Ali provis diri, sed spiro al li mankis. &#8220;Mi devis lasi al ili la sakon, \u011di estis tro peza, mi ne povis kuri kun \u011di.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi trovis tre stranga tiun orplenan sakon lasitan apud la vojo,&#8221; A\u016ddu vo\u0109is. &#8220;Nun mi komprenas. Certe iu ri\u0109ulo, kiu \u0135us traktis plej sukcese gravan komercan aferon, vidis de malproksime la \u015dtelistojn kaj, pro ilia famo pri krueleco, preferis lasi sian oron tie ol submeti\u011di al ilia doloriga traktado. Li ver\u015dajne pensis, ke, se li revenos iom poste, certi\u011dinte, ke ne plu&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Sed Ali ne a\u016dskultis lin.<\/p>\n<p>&#8220;Dio mia! Dio mia!&#8221; li vokis, e\u0109 ne konscia, ke li interrompas sian amikon. &#8220;\u0108io iris tiel bone, kaj jen! Jen ni devis pasi sur vojo, kiu gvidis nin rekte al tiuj \u015dtelistoj. Kiel malbon\u015dancaj ni estas!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ni? \u0108u vere vi diris: ni?&#8221; A\u016ddu rebatis. &#8220;Mi perdis nenion. Pre\u011du Dion, ke li instruu al vi, amiko, kiel malbon\u015danca estas vi!&#8221;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>apena\u016d, biblioteko, ekonomio, evolui, fre\u015da, gvidi, halti, komitato, konservi, kruela, legomo, mar\u015di, oro, ordo, prelegi, produkti, programo, reklamo, spirito, \u015diri, \u015dteli, tradicio<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>\u011deni sin, kun-sido, kun-veno, \u015diri (koron, animon), trakti (aferon, demandon; homon)<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>KOMUNECA SPIRITO Ali kaj A\u016ddu kune revenis de komitata \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/komuneca-spirito\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10846"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10846"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10846\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10846"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}