{"id":10848,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-5\/"},"modified":"2022-03-06T15:46:55","modified_gmt":"2022-03-06T07:46:55","slug":"la-sankta-fiso","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-sankta-fiso\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; La Sankta Fi\u015do"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">LA SANKTA FI\u015cO<\/h3>\n<p>Mi hontas, sed tamen estas vere: mia avo ka\u016dzis la morton de homo. Eble nevole, eble nerekte. Liajn intencojn mi ne volas ju\u011di. Sed fakto estas fakto, kaj la fakton mi konfesas: mia avo estas, iusence, mortiginto, kvankam tion li mem neniam akceptus vidi. Mi tuj rakontos al vi.<\/p>\n<p>\u0108e la flanko de la vojo, kiu foriras oriente de nia regiona centro, direkte al la montoj, staras altega arbo, maljuna, dika, forta. Kiel kelkfoje okazas \u0109e tiaj grandegaj arboj, \u011di havas en si lar\u011dan truon. Tiu truo, preska\u016d ebena kaj rimarkinde profunda, trovi\u011das \u0109e loko, kie tri dikaj bran\u0109oj disi\u011das.<\/p>\n<p>La vetero estis malbela dum la periodo, pri kiu mi parolas. Pluvis, pluvis, pluvadis sen\u0109ese. \u011cis jen, iun tagon, la pluvo finfine \u0109esis. Dum tiu unua bela tago, fi\u015dvendisto la\u016diris la orientan vojon \u0135us priparolitan. Tenante korbon plenan je \u0135us kaptitaj fi\u015doj, kiuj ankora\u016d vivis, li plezure mar\u015dis, kontenta pri la fre\u015da bela vetero, kaj gaje kantetis al si kanton.<\/p>\n<p>Li pasis preter la arbo, kiam brila lumo dum momento trafis liajn okulojn. Li miris. Estis fakte nur sunradio, kiu, falante sur la akvon en la arbotruo kiel sur spegulon, resendis sian lumon al la preterpasanto. \u0108iam interesata pri stranga\u0135oj, la fi\u015dvendisto proksimi\u011dis al la arbo, kaj mire rimarkis la grandan, lar\u011dan, profundan truon, nun plenan je pluva akvo.<\/p>\n<p>Lia gajeco donis al li amuzan ideon. Li \u015derce prenis fi\u015don el sia korbo kaj \u011din metis en la akvon de la arbotruo. La fi\u015do tuj na\u011dis kontente. Plu kantante, la fi\u015dvendisto da\u016drigis sian vojon.<\/p>\n<p>Li estis jam for de longe, kiam alvenis \u015dafisto, gvidanta grandan \u015dafaron. Unu el la \u015dafoj aparti\u011dis de la aro, kaj por iri revenigi \u011din, li pasis preter la arbo. Anka\u016d al li lumo trafis neatendite en la okulon. Proksimi\u011dinte, li mire rimarkis, ke en la centro de arbotruo fi\u015do, videble vivanta, tute trankvile na\u011das. Tiu fi\u015do apartenis al neniu speco de li konata. Kaj, anta\u016d minuto, \u011di konigis sian \u0109eeston per eksendo de lumo!<\/p>\n<p>&#8216;Mira\u0135o!&#8217; li pensis. &#8216;Dia spirito \u0109i tie intervenis. \u0108i tiu arbo estas sankta&#8217;. Li komence klinis la kapon, kaj balda\u016d trovi\u011dis en pre\u011da sinteno kun la kapo tu\u015danta la teron.<\/p>\n<p>Kiam li revenis hejmen, li rakontis pri la mirinda\u0135o. Pluraj anoj de lia familio iris kontroli lian diron. Estis vere. Fi\u015do vivis en arbotruo, malproksime de \u0109iaj lago, maro a\u016d rivero.<\/p>\n<p>Balda\u016d el la proksima urbeto venis homoj pli kaj pli multe. Ili klini\u011dis anta\u016d la arbo, bruligis bonodora\u0135on, kaj pre\u011dkantis.<\/p>\n<p>\u0108iutage venis novaj homoj por rigardi la mira\u0135on kaj pre\u011di \u0109e la sankta arbo. Pli kaj pli la homoj venis amase. Mia avo iradis tien \u0109iutage.<\/p>\n<p>&#8220;Multpova spirito sidas en tiu arbo,&#8221; li diris. &#8220;Mi sentas lin. Estas bonvolema spirito. Li helpas min en la malfacila\u0135oj de la vivo. Tion mi sentas tre klare. Tiu mira\u0135o okazis por nia tuta regiono, por ke \u011di sciu, ke la altuloj el la nevidebla mondo amikas al ni.&#8221;<\/p>\n<p>Jes, mia avo prenis aparte serioze \u0109i tion, kion li rigardis plej certe dia interveno. \u0108ar li estis tre maljuna, kaj sa\u011da multrilate (beda\u016drinde ne \u0109iel!), la homamaso sekvis liajn ideojn, lin tre amis kaj altkonsideris. Foje, li tie staris kun granda homamaso kaj gvidis pre\u011dkantojn, kiam la fi\u015dvendisto preterpasis.<\/p>\n<p>&#8220;Kio okazas \u0109i tie?&#8221; tiu demandis staranton.<\/p>\n<p>Oni klarigis al li, ke okazis mirinda\u0135o, ke en tiu loko malproksima je \u0109iaj rivero, maro a\u016d lago, bela fi\u015do vivas kaj na\u011das en arbotruo. La fi\u015dvendisto ekridis.<\/p>\n<p>&#8220;Lasu min rigardi \u011din,&#8221; li diris. &#8220;Estas mi, kiu \u011din tien metis! \u0108u \u011di vere plu vivas kaj bonsanas? Amuze!&#8221;<\/p>\n<p>Li volis anta\u016deniri inter la starantaj homoj \u011dis la arbo.<\/p>\n<p>&#8220;Mi volas rigardi \u011din; estas mi, kiu \u011din metis tien, mi estas fi\u015dvendisto,&#8221; li ripetis. Sed la homoj nur respondis: &#8220;Atentu! Ne faru ion ajn. Tiu \u0109i loko estas sankta!&#8221;<\/p>\n<p>Kiam finfine li sufi\u0109e proksimis, li kriis ridante: &#8220;Mi metis tiun fi\u015don tien, la unuan belan tagon post la longa pluvado. Lasu min repreni \u011din. \u011ci estas mia.&#8221; Tiam mia avo ekkoleris:<\/p>\n<p>&#8220;Forpreni la sanktan fi\u015don? Kiu estas tiu \u015dtelisto de sankta\u0135oj? Ne lasu lin!&#8221;<\/p>\n<p>Li parolis ege efike, tiel efike, ke la homamaso e\u0109 ne havis dubon dum minuto, ke tiu fi\u015ddeziranto estas malaminda \u015dtelisto, kiu volas proprigi al si, por si sola, dona\u0135on de la dia spirito, kiu decidis marki per mira\u0135o la sanktecon de \u0109i tiu loko.<\/p>\n<p>&#8220;Ne lasu lin proksimi\u011di,&#8221; mia avo la\u016dtvo\u0109is. &#8220;Zorgu, ke li ne venu \u011din \u015dteli. Li altirus sur nin \u0109iajn malfeli\u0109ojn. Tiu sankta arbo kaj dia fi\u015do nin defendas kontra\u016d \u0109iuj dan\u011deroj. Ne lasu lin forpreni \u011din. Li povas veni nur de la Plej-Malbonulo!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sed, sed,&#8221; la fi\u015dvendisto trankvile respondis, &#8220;mi certigas al vi. Post la granda pluvo mi preterpasis \u0109i tie kaj vidante la truon en la arbo, mi trovis amuza la ideon vidi&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Li neniam havis la tempon fini sian frazon. La homamaso koleris kaj lin atakis. Okazis granda malordo. Oni frapis lin, batis lin \u0109iamaniere, kun plej kolera forto, kaj kiam li volis forkuri, la homamaso \u0135etis \u015dtonojn al li. Pluraj \u015dtonoj trafis lin al la kapo tiel forte, ke li falis. Post nelonge li perdis la vivon.<\/p>\n<p>Mia avo certe respondecas pri lia morto. Se li ne uzus sian personecan forton kaj la altan konsideron, kiun la amaso havis por li, tiamaniere, ke li direktis la popolan koleron kontra\u016d tiu fi\u015dvendisto, tiu certe plu vivus. Sed de kelkaj tagoj jam li enami\u011dis al la sankteco de tiu loko. Li ne povis elporti, ke \u011di refari\u011du io normala.<\/p>\n<p>Ne estas agrable por mi konfesi la veron, nek akcepti la ideon, ke mi estas filo de la filo de tia ulo, sed tio estas la fakto. Mi esperas, ke Dio, se li a\u016d \u015di a\u016d \u011di ekzistas, bonvolos pardoni al mia avo kaj ebligi al li el la postmortejo, kie li vivas, se oni plu vivas ie postmorte, repagi al la fi\u015dvendisto kaj al ties familio la malbonon, kiun tiu senkulpe kaj senka\u016dze suferis.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ.<\/p>\n<p>avo, bran\u0109o, bruli, \u0109iel, ebena, fi\u015do, klini, konfesi, korbo, lago, neniel, oriento, periodo, preter, sankta, senco, speco, spegulo, \u015dafo, \u015derci, \u015dtono, ties, truo.<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>en-am-i\u011di, inter-veni<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA SANKTA FI\u015cO Mi hontas, sed tamen estas vere: mia avo\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-sankta-fiso\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10848"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10848"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10848\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10848"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}