{"id":10849,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-6\/"},"modified":"2022-03-06T15:48:21","modified_gmt":"2022-03-06T07:48:21","slug":"neatendita-renkontigo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/neatendita-renkontigo\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Neatendita Renkonti\u011do"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">NEATENDITA RENKONTI\u011cO<\/h3>\n<p>La vivo estas vere stranga. Mi ne \u015datus esti verkisto, \u0109ar, kio okazas en mia vivo, tio estas tiel nekredebla, ke neniu leganto akceptus tion trovi en romano, kaj se ne paroli pri la vera vivo, kial entute verki?<\/p>\n<p>Foje mi partoprenis en tutmonda kongreso kun mia bofrato, en Londono. Ni decidis partopreni en unu el la ekskursoj aran\u011ditaj por la kongresanoj. Tio estis profesia kongreso, sed tiuj similas kelkrilate al la esperantistaj. Anka\u016d en \u0109i tiu, kiel en esperanto-kongreso, organizi\u011dis meze de la semajno serio da ekskursoj por konigi kelkajn aspektojn de la regiono al la diverslandanoj. Ni volis iri al Cambridge kaj Oxford, sed okazis ia fu\u015do pri la a\u016dtobusoj, kaj ni retrovi\u011dis en veturilo, kiu iris aliloken, nome, al Stonehenge kaj Bath. Ni decidis pri la ekskurso lastminute, kaj al ni estis egale, \u0109u ni vizitu tiun landoparton a\u016d tiun alian. Ni kutimas kongresi, kaj scias, kiel malfacile estas plene eviti fu\u015dojn, kiam oni aran\u011das similajn aferojn. Ni amba\u016d rigardas fu\u015dojn neevitebla aspekto de la vivo, kaj scias, ke ili okazas precipe, kiam neprofesiuloj provas organizi ion por centoj da homoj el la tuta mondo.<\/p>\n<p>Fakte, mi tre \u011dojis pri la fu\u015do, \u0109ar Stonehenge kun siaj altaj \u015dtonegoj starigitaj anta\u016d jarmiloj per metodo, kiun oni \u011dis nun ankora\u016d ne komprenis, interesis min pli ol la du universitataj urboj. Mi konfesas, ke, stulte, anta\u016d ol decidi, mi e\u0109 ne rimarkis, ke la organizantoj proponas ekskurson al Stonehenge. Kiom koncernas min, la fu\u015do do ne estis vera fu\u015do.<\/p>\n<p>Mi trovis Stonehenge eksterordinara. Mi jam ofte vidis fotojn de \u011di anta\u016de, sed la realo estas multe pli impresa ol \u0109iaj priskribo a\u016d fotoj. Beda\u016drinde, estis amaso da turistoj, kaj ni ne restis sufi\u0109e longe por ricevi \u011dustan impreson pri la loko. La gvidisto rakontis al ni multon pri la diversaj teorioj rilate al tiuj strangaj konstrua\u0135oj, al ilia celo kaj al la metodoj ilin starigi, sed li parolis en rapida angla lingvo, kiun mi malbone komprenis.<\/p>\n<p>Post Stonehenge ni iris al Bath, kaj tie ni man\u011dis. La man\u011do estis mirige bongusta (mirige por Anglio, anglaj legantoj pardonu min) kaj mi des pli \u015datis tiujn ege pla\u0109e kuiritajn viandon kaj legomojn, \u0109ar estis tradicia angla kuirarto, kaj ne kelkaj el tiuj man\u011da\u0135oj, nomataj &#8220;internaciaj&#8221;, kiujn oni tiel ofte ricevas en hoteloj kaj restoracioj, kaj al kiuj tute mankas lokaj odoro kaj gusto.<\/p>\n<p>Tie okazis la neebla\u0135o.<\/p>\n<p>Mi sidis kun mia bofrato. Ni diskutis pri la kuirmaniero de la diversaj landoj kaj pri la tradicia angla, malmulte konata, kiam viro alvenis kaj eksidis \u0109e eta tablo vid-al-vide de ni.<\/p>\n<p>Li mendis botelon da biero kaj \u0109irka\u016drigardis. Mi rimarkis, ke liaj okuloj haltas je la vido de mia bofrato. Li rigardis lin fikse, sindemande. Tiu fiksa rigardo estis iom \u011dena por mia bofrato, kiu sentis \u011din anta\u016d ol vere rerigardi al \u011di. Sed kiam li turnis la viza\u011don rekte al la rigardanto, anka\u016d li fiksis la okulojn al tiu, kun similaj intereso kaj malcerteco. Finfine, la \u0135us-alveninto ekstaris kaj venis al li.<\/p>\n<p>&#8220;Senkulpigu min,&#8221; li diris angle. &#8220;\u0108u via nomo ne estas &#8230;?&#8221; kaj li diris la nomon de mia bofrato.<\/p>\n<p>\u0108i-lasta respondis en lingvo nekonata de mi, tiel ke e\u0109 ne unu vorton mi komprenis. Finfine, li turnis sin al mi por prezenti tiun viron: estis lia frato.<\/p>\n<p>Mi e\u0109 ne sciis, ke mia bofrato havas fraton. Mi malprecize memoris, ke anta\u016d multaj jaroj li forlasis sian landon, \u0109ar la politika situacio tie estis neeltenebla por li, kaj ke li faris al si novan vivon niaregione. Li nun klarigis, ke kiam li eliris el sia lando, la tiea situacio estis plej malsimpla kaj senorda. Lia tuta familio disi\u011dis. Pluraj familianoj decidis foriri lastminute, kaj \u0109io disvolvi\u011dis tiamaniere, ke dum dudek jaroj li ne plu havis informojn pri sia frato. Kaj jen nun, pro neimagebla \u015danco, amba\u016d retrovi\u011dis samloke.<\/p>\n<p>Kiam mi rakontis tiun okaza\u0135on al amikoj, kelkaj miris, ke la du fratoj ne tuj estis certaj rekoni unu la alian. Mi miris pri ilia miro: dudek jaroj, kun longa tempo da suferado, ja \u015dan\u011das la viza\u011don de homo.<\/p>\n<p>Sed eble \u0109efe malhelpis tujan kontakton la ideo, ke tia retrovo ne povas esti reala. Oni opinias: &#8220;Mi eraras. Miaj okuloj rakontas malvera\u0135ojn al mi. Ne estas eble.&#8221;<\/p>\n<p>Ke tia \u015danca renkonti\u011do estas preska\u016d neebla, tion vi komprenos e\u0109 pli bone, kiam mi diros, ke la koncerna frato fakte lo\u011das en A\u016dstralio. Dum mia bofrato forkuris al Okcidenta E\u016dropo, lia frato travoja\u011dis Azion, laborante jen tie, jen aliloke, sed neniam trovante lokon, en kiu li sentis sin sufi\u0109e hejme por rekomenci ta\u016dgan vivon. Finfine li iris al A\u016dstralio, kie li facile trovis laboron, iom post iom plibonigis sian situacion, edzi\u011dis kun fra\u016dlino el sama deveno, kaj komencis agrablan familian vivon, en kiu li tenis vivaj la tradiciojn de la patrolando. Li provis kontakti membrojn de la familio, sed nemulte sukcesis. Pri mia bofrato li tute ne povis atingi rezulton, \u0109ar tiu neniam akceptis partopreni en asocio de samlandanoj. Sian anta\u016dan vivon en la gepatra lando li nepre volis forgesi. Kaj lia frato provis nur ser\u0109i pere de tiaj asocioj.<\/p>\n<p>Kiel mi diris komence, romanisto, kiu metus tian okaza\u0135on en verkon sian, estus rigardata kiel uzanta tro facilajn solvojn al siaj verkproblemoj. Kaj tamen la renkonto envere okazis.<\/p>\n<p>\u011ci estas e\u0109 pli never\u015dajna, se konsideri, ke la frato venis de A\u016dstralio al Britio tute eksterordinare. Ne li devis veni, sed alia persono, kiu laboris en la sama komerca domo. Tiu malsani\u011dis, sed \u0109ar oni nepre bezonis sendi al Londono iun kapablan fari la necesajn traktadojn, oni lastminute proponis tiun komision al la frato de mia bofrato (t.e. al mia alia bofrato). Estante en Londono kaj disponante libertagon, la frato decidis viziti Stonehenge kaj Bath, sed en \u011denerala turista organizo, ne en la nia, kiu estis nur por la kongresanoj.<\/p>\n<p>Se aldoni, ke ni devus iri, ne tien, sed al Oxford kaj Cambridge, vi komprenos, kiom da \u015dancoj necesis por efektivigi la renkonton. Jam estis eksterordinare retrovi\u011di en Bath samhore, sed estis neniu ka\u016dzo, ke ni elektu la saman restoracion, \u0109ar amba\u016dflanke la organizantoj lasis la partoprenantojn liberaj tagman\u011di, kie ili deziris.<\/p>\n<p>Krome, ni trovi\u011dis en la supra parto de la restoracio, kiun oni atingis nur suprenirante sur kelkaj \u015dtupoj: tiun parton oni ne povis vidi el la enirejo. Kaj nur \u015danco faris, ke la frato decidis rigardi, kiel la man\u011do\u0109ambro prezenti\u011das supre. Li ricevis tie la lastan liberan sidlokon, kio signifas, ke, se li venus kvin minutojn pli malfrue, oni certe dirus al li: &#8220;Ne iru supren, \u0109io jam estas okupita.&#8221;<\/p>\n<p>Kio estas \u015danco? Stranga afero, \u0109u ne? Se oni restudas \u0109i tiun okaza\u0135on detalon post detalo, \u0109io aperas, kvaza\u016d la afero estus planita. \u0108u altaj nevideblaj spiritoj direktas la vivon de homo, almena\u016d en kelkaj momentoj de lia vivo? \u0108u temas nur pri plej \u015danca \u015danco, t.e. pri unu el mirigaj okaza\u0135oj, kiuj necese prezenti\u011das, \u0109ar la serio de ebloj estas tiel senfina, ke ne povus ne okazi de tempo al tempo io tute never\u015dajna? \u0108u la ka\u016dzo ku\u015das en speco de penso-transsendo? Kial ne? Kial inter membroj de sama familio ne ekzistus okazoj, kiam la penso de unu transsendi\u011das al la alia, kiel radioprogramoj nevideble traflugas la aeron por fari\u011di a\u016ddeblaj je miloj da kilometroj? Neniu el la du fratoj havis la impreson, ke li ricevas informon transdonitan de malproksime, sed \u0109u tiaj aferoj ne povus funkcii senkonscie?<\/p>\n<p>Al \u0109iuj \u0109i demandoj mi ne havas respondon. Mi nur rakontis la faktojn al vi. Ili estas veraj, e\u0109 se vi ilin ne kredas. Kaj ili ne \u0109esis mirigi min.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>angla, A\u016dstralio, biero, bo-, botelo, Britio, disponi, ekskurso, eviti, fiksi, fra\u016dlo, fu\u015di, impresi, kilometro, komisii, Londono, okcidento, precipe, preciza, profesio, reala, romano, serio, turisto<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>parto-preni, patro-lando, sen-kulp-igi, t.e. (= tio estas), radio (radio-programo; sun-radio)<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>NEATENDITA RENKONTI\u011cO La vivo estas vere stranga. Mi ne\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/neatendita-renkontigo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10849"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10849"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10849\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10849"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}