{"id":10850,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-7\/"},"modified":"2022-03-06T15:49:38","modified_gmt":"2022-03-06T07:49:38","slug":"la-veron-mi-petas","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-veron-mi-petas\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; La Veron, Mi petas!"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">LA VERON, MI PETAS!<\/h3>\n<p>Al Pablo tute ne pla\u0109is lia situacio. Tiuj multegaj homoj, tiu terura varmo kun la sennube blua \u0109ielo kaj la suno senkompate brila-brula, tiu muziko&#8230; Estas \u011dene senti sin la centro de \u0109ies atento, la objekto de \u0109ies rigardoj.<\/p>\n<p>Li provis rekoni amikojn a\u016d almena\u016d konatojn en la homamaso. Li ne sukcesis. Ne estis viza\u011doj, ne estis personoj, estis nur milkapa besto, el kiu nenio individua elstaris.<\/p>\n<p>La muziko \u0109esis. \u0108e signo de la prezidanto, la ulo, kiun Pablo malamis, serioz-viza\u011de mar\u015dis \u011dis la loko preparita por la paroladoj. Kiam li komencis vorti, la la\u016dtparoliloj resonigis lian vo\u0109on inter la domoj, por la knabo plej malpla\u0109e.<\/p>\n<p>&#8220;Ne ofte oni donas al strato la nomon de homo vivanta, sed \u0109i tiu knabo tiel meritas la dankemon de la tuta popolo, ke ni decidis signi per tia eksterordinara okazo la memoron pri lia grandfaro. Kura\u011do&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>La vortoj resonis tiel forte, ke al Pablo la kapo komencis dolori. Li ne sciis, kion pensi, li ne sciis kiel sin teni. Li estis ege malfeli\u0109a.<\/p>\n<p>&#8220;Tre gravan komunika\u0135on li akceptis porti al niaj samcelanoj, kiuj trovis lokon transmontare por prepari la venkan atakon. Sed por ilin atingi. necesis pasi tra la linioj de niaj malamikoj. Dan\u011dera tasko, kiun li sindone, inteligente kaj kura\u011de plenumis&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Akceptis porti, \u0109u? Kiel eblas nomi tion akcepto? Li estis dekunujara, kiam la afero okazis. La landon \u015diris terura interna milito. Homoj malamis homojn, frato mortigis fraton. Soldatoj venis kaj foriris. Veraj soldatoj de la \u015dtato, kaj ne-soldataj batalantoj, kiuj levi\u011dis kontra\u016d la \u015dtato, sed tamen estis organizitaj kiel soldatoj. Vila\u011do apartenis jen al tiuj, jen al tiuj \u0109i.<\/p>\n<p>Ofte viroj venis kun plej timiga aspekto sendol\u0109e pridemandi la vila\u011danojn por scii, kiuj transiris al la kontra\u016d-\u015dtataj unuoj. A\u016d, se la kontra\u016d-\u015dtatuloj \u0109i-foje okupis la vila\u011don, kiuj transiris al la defendantoj de la \u015dtato. Amba\u016d flankoj la\u016ddire defendis liberecon kaj vivon vere homan. Iujn oni nomis bluaj, aliajn ru\u011daj. Pablo komprenis nenion el \u0109io \u0109i.<\/p>\n<p>Iutage, kiam la situacio estis speciale stre\u0109a, alvenis Jos\u00e9, lia kuzo. Pablo mal\u015dategis tiun kuzon. Li estis kiel besto. Forta kaj timiga, nekapabla kompreni, kiel infano sentas kaj reagas. Pla\u0109is al li ofendi Pablon, a\u016d almena\u016d lin \u011deni. Li a\u011dis ok jarojn pli kaj jam kiam li estis deksesjara kaj Pablo okjara, jam tiam li tiris plezuron el suferigo al sia eta kuzo. Kaj jen tiufoje dikbrusta, fortbraka Jos\u00e9 alpremis Pablon al muro, en loko, el kie forkuri ne eblis, kaj li diris:<\/p>\n<p>&#8220;Vi konas min. Vi scias, ke mi povas suferigi vin. Tutvive, se necesos. Mi havas ordonon por vi, komision. Se vi ne obeos, mi mortigos vin. Sed ne dol\u0109e, kredu min. Mi pagigos al vi vian malakcepton per teruraj doloroj. Mi do konsilas al vi agi kiel mi diros, plej lerte. Se vi malsukcesos, la malamikoj vin mortigos. Se vi ne iros, mi mortigos vin. La situacio ne povus esti pli kara, \u0109u?&#8221;<\/p>\n<p>Kion Pablo povis fari? La kuzo ordonis al li foriri trans la montojn, evitante esti rimarkata de la malamiko, kiu okupis vastan regionon \u0109i-flanke de la montaro, por porti gravegan komunika\u0135on al iaj samgrupanoj, kiuj kampadis tie transe.<\/p>\n<p>Kaj hodia\u016d&#8230;<\/p>\n<p>&#8220;&#8230; juna kura\u011dulo&#8230; senkonsidere pri la dan\u011dero, al kiu li elmetis sian junan vivon&#8230; kun nekredebla lerteco, kaj kun la tuta energio, kiun li tiris el sia certeco pri la justeco de nia Afero, pri la graveco senigi la landon de tiuj, kiuj agas kontra\u016d ties bono&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Kura\u011da, certa pri la Afero! Pablo volis ne morti, ne suferi, li ege timis la kuzon. Al tio sumi\u011das la ka\u016dzoj de lia agado. \u0108u li akceptis? Ne. Oni perforte devigis lin. Se li estus libera, li certe ne irus. Li ne kredis je tio a\u016d tio \u0109i. Li a\u016ddis tro kontra\u016ddirajn parolojn, kaj nenion komprenis pri la ka\u016dzoj de la milito. Se oni demandus lin, \u0109u li estas por la ru\u011duloj a\u016d por la bluuloj, li dirus, ke li ne scias, ke li dezirus nur vivi pace, sen milito.<\/p>\n<p>Lerta, \u0109u? Fakte, li estis kaptita. Nur pro \u015danco, kiu faris, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga, nur pro tiu \u015danco li sukcesis forkuri libere. Kaj la reveno ne estis pli facila. Sed denove bon\u015danco ridetis al li.<\/p>\n<p>Poste la \u0109efo de la transmontanoj rakontis, kiel mire li foje vidis knabon alveni kaj transdoni komunika\u0135on. Tiu komunika\u0135o estis tiel grava, ke la evoluo de la tuta milito dank&#8217; al \u011di \u015dan\u011di\u011dis, donante la venkon al la koncerna politika partio.<\/p>\n<p>Pablo petis, ke oni ne disrakontu pri li. Li timis, ke se la alia partio poste revenos al la supro de la povo, \u011di mortigos lin. Sed, kion ajn li deziru, lia famo disvasti\u011dis. Kaj nun oni nomas straton la\u016d lia nomo kaj faras grandan feston kun prezidanto, parolantoj, muziko, kaj grandega homamaso, kiu rigardas lin. Kiu scias, \u0109u en \u011di ne trovi\u011das iu, kiu nun decidas foje \u0109esigi lian vivon?<\/p>\n<p>&#8216;Krii&#8217;, li pensis, &#8216;Mi sentas teruran emon krii. Krii: haltu, \u0109esu tiel belvorte paroli, tio ne estas la vero. Mi ne scias, kion volis la uloj, por kiuj mi plenumis tiun taskon. Kaj ne estis bonvola servo. Mi \u011din faris, \u0109ar ne eblis eltiri min. Mi koleras kontra\u016d mia kuzo Jos\u00e9, kiu refoje uzis sian korpan superecon por devigi min plenumi ion, kion mi tutanime nur deziris eviti. \u0108u vi ne komprenas? Mi ne estas via estiminda kura\u011dulo. Mi ne volas vidi mian nomon sur domo, por signi straton. Mi volas iri ludi. Mi volas, ke vi lasu min en paco kaj trankvilo. \u0108io \u0109i estas malvera, malvera, malvera. Kaj Jos\u00e9 estas besta\u0109o, kiu meritas morton. Kial vi prezentas lin kiel savanton de la popolo?&#8230;&#8217;<\/p>\n<p>Li atingis tiun punkton en sia pensado, kiam li subite rimarkis, ke la parolado \u0109esis, kaj ke \u0109iuj gravuloj rigardas lin, kvaza\u016d ili atendus, ke li faru ion. Sed li ne atentis iliajn vortojn kaj tute ne sciis, kion oni atendas de li. Li malprecize memoris, ke, kiam oni aran\u011dis la detalojn de la festo, oni diris, ke je difinita momento, li devos ion fari. Sed li forgesis. Kiom ajn li provis ser\u0109i en sia memoro, neniu ideo pri la planita faro retrovi\u011dis.<\/p>\n<p>Liaj sentoj estis tiel fortaj, neklaraj kaj doloraj, ke li ne povis elteni. \u0108iuj bariloj, konstruitaj en li de eduko por malhelpi lin fari agojn, kiujn gepatroj kaj instruistoj nomis nekonvenaj, subite dissaltis sub la premo de la sentoj turni\u011dantaj en li, en kiuj miksi\u011dis timo, deziro, malakcepto, honto, malamo kaj kolero. Gajnis kolero. Li ekkriis:<\/p>\n<p>&#8220;Vi malvere parolas. Vi nenion komprenis. Mi ne agis pro kura\u011do a\u016d por havigi la venkon al vi. Mi ne scias, \u0109u la popolo pli feli\u0109os kun vi a\u016d pli feli\u0109us kun tiuj, kiuj malvenkis. Kiel mi povus, je mia a\u011do? Vi ne&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>La gravuloj estis tiel mirigitaj, ke ili restis senmovaj dum la kvaron-minuto, kiu necesis por eldiri tiujn vortojn. Du aferoj okazis samtempe. La muzikestro ekkomprenis sian devon kaj soldata mar\u015dmuziko eksonis, kovranta la knaban vo\u0109on. Dume, la policestro atingis Pablon, metis la manon sur lian bu\u015don, fermante \u011din, kaj kun kunulo perforte kondukis for la knabon, kies kruroj kaj piedoj kolere movi\u011dis ek kaj ek, senutile batante la aeron.<\/p>\n<p>La prezidanto reparolis:<\/p>\n<p>&#8220;Bonvolu pardoni \u0109i tiun interrompon,&#8221; li diris. &#8220;Tro premata de fortaj sentoj, tu\u015data plej profunde de teruraj memoroj, nia juna kura\u011dulo momente perdetis la kapon. Jen plia ekzemplo de la malbono, kiun ka\u016dzis la surmar\u015dindaj uloj, kiuj&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Lerta, tre lerta li estis. Li sciis, ke malfacile la popolo akceptos lian klarigon, sed li same bone sciis, ke \u011di estas laca militi kaj akceptos pacon je iu ajn prezo. Fakte, dum unu minuto, la tuta politika egalpezo de la lastaj monatoj preska\u016d disrompi\u011dis. Venkis la laceco. \u0108iuj pensis, ke pli sa\u011de estas \u015dajnigi, ke nenio okazis. Pri la afero oni longe diskutos en la hejmoj kaj trinkejoj, sed agi&#8230; tio estus tro dan\u011dera.<\/p>\n<p>En la oficejo de la politika polico, Pablo estis longe pridemandata. Li diris la veron. Finfine li povis tion fari kaj li tre \u011duis la eblecon rakonti pri la perforto, pri la premo farita de Jos\u00e9 per la promesoj suferigi, se la knabo ne akceptus, pri sia timego dum li mar\u015dis transmonten, pri la fojo, kiam li i\u011dis kaptita de la kontra\u016duloj, kaj kiel bon\u015danco savis lin. Li diris, ke li ne elportas havi sian nomon sur la unuaj kaj lastaj domoj de strato pro famo, kiun li ne meritas, kaj kiu tute ne respondas al la vero.<\/p>\n<p>Kiam li aldonis, ke li ver\u015dajne ne povos ne diskonigi la realon, la politika polico sciis, kion fari. Pablo mortis jam dum tiu nokto.<\/p>\n<p>Hodia\u016d, lernante legi, \u0109iuj lernejanoj de la lando interese konati\u011das kun tiu dekunujarulo, kies kura\u011do kaj netimo morti por justa Afero iam savis la landon.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>bari, brusto, bu\u015do, \u0109ies, favora, gajni, individuo, interna, komuniki, konsili, konveni, kovri, kuzo, linio, partio, prezidi, ru\u011da, signo, sumo, tasko, -um-, vasta<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>denove, el-meti, el-stari, kamp-adi, sin-done, plen-umi, unuo<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA VERON, MI PETAS! Al Pablo tute ne pla\u0109is lia situaci\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-veron-mi-petas\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10850"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10850"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10850\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10850"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}