{"id":10851,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8\/"},"modified":"2022-03-06T18:32:57","modified_gmt":"2022-03-06T10:32:57","slug":"kokino-mi-cu-vere","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kokino-mi-cu-vere\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Kokino, Mi, \u0108u Vere?"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">KOKINO, MI, \u0108U VERE?<\/p>\n<p>Koko vekis min. Estis ankora\u016d nokto, sed rapida rigardo al mia brakhorlo\u011do montris, ke la koko ne eraras: balda\u016d tagi\u011dos. Kiel tiuj birdoj povas tiel \u011duste scii pri balda\u016da sunlevi\u011do, mi neniam komprenos.<\/p>\n<p>Preska\u016d \u0109iuj aliaj voja\u011dantoj plu dormis. Ni trovi\u011dis sub vasta bran\u0109a tegmento, kiun subtenis senbran\u0109igitaj eks-arboj, kaj kies normalan uzon mi ne povis imagi. \u0108u \u011di estis a\u016dtobusa stacio? Tiuloke, meze de sova\u011da naturo, tio ne estis ver\u015dajna. Eble \u011di iam utilis kiel vendejo de azenoj a\u016d \u0109evaloj. A\u016d \u0109u oni uzis \u011din kiel teatron? Se jes, kial tiel malproksime de la vila\u011do, kiu trovi\u011dis plurajn kilometrojn for?<\/p>\n<p>Je kelkaj centoj da metroj, sur la tera vojo, videblis nia fu\u015dita a\u016dtobuso. Hiera\u016d vespere, kiam \u011di subite \u0109esis funkcii, tiel ke ni devis halti en \u0109i tiu ne anta\u016dvidita loko, neniu el la voja\u011dantoj miris, neniu plendis. Male. \u0108iuj fakte \u011dojis, ke la kutima fu\u015do okazis \u0109i-foje proksime al tiu stranga senmura konstrua\u0135o. Ne \u0109ar ni bezonus tegmenton kontra\u016d pluvo; \u011di ne venos \u0109i-somere. Sed \u0109ar la senherba tero, sur kiu eblis ku\u015di, ver\u015dajne estis pli senriska, rilate al insektoj kaj aliaj malpla\u0109aj bestetoj, ol medio plene natura. Por eviti tiujn \u011denantojn, la sola solvo estus tranokti en la a\u016dtobuso, sed dormi sur se\u011do pla\u0109as al neniu.<\/p>\n<p>La taga lumo alvenis tre rapide, kaj iom post iom la voja\u011dantoj veki\u011dis. Ili salutis unu la alian ridete, kelkfoje e\u0109 ride. Por ili, \u015dajnis, la a\u016dtobusa nekapablo plu iri estis pli \u015derco ol malfeli\u0109o. \u0108i tie, verdire, tempo havas tute alian valoron ol en mia horlo\u011d-fabrika lando, kaj, \u0109ar komforto estas malofta\u0135o, la fakto devi pasigi nokton sur malmola tero ne aperis eksterordinara.<\/p>\n<p>Mi \u0109irka\u016drigardis. Estis kvaza\u016d pentra\u0135o pri la vivo, a\u016d, pli \u011duste, vivteatro, en kiu plej diversaj roloj ludi\u011dis. Viro ekbruligis cigaredon. Knabineto premis al sia brusto pupon, kaj ne estis klare, kiu gardas kiun kontra\u016d kiu dan\u011dero. Alia individuo tiris el unu el siaj paka\u0135oj boteleton, kiun li tuj portis al sia bu\u015do. \u0108u tiel frumatene li jam komencis trinki alkohola\u0135on? Mi memoris lin: en la a\u016dtobuso, li dormis la tutan tempon, kun sia flava sun\u0109apelo kovranta la viza\u011don \u011dis la nazo kaj la \u0109emizo malfermita, vidiganta dikan, graspezan bruston. Virino, metinte speguleton sur aron da paka\u0135oj, kiujn \u015dnuro helpis teni fermitaj, zorge kombis sin. Soldato preme kisis la amatinon. Juna virino senvestigis sian bruston por nutri infaneton patrinlakte.<\/p>\n<p>\u0108ie staris korboj, plastaj kaj \u015dtofaj sakoj, ujoj plej diversaj. Inter ili ruli\u011dis pilko, kiun du knabetoj postkuris. Unu el ili kun-pu\u015di\u011dis kun virino, kiu, se mi bone vidis, pretigis sin por kudri butonon al la ne tre pura \u0109emizo de sia apudulo. \u015ci pikis sian fingron, la viro provis kapti la kulpulon, sed, ne sukcesinte, \u0135etis al li aron da plej malbelaj vorta\u0109oj, dum la virino, etigante siajn okulojn, penis pasigi la fadenon tra la kudrila trueto. La du knabojn la kolerulo ne impresis, kaj ili kuris plu, interpu\u015di\u011dis, kaj renversis aron da paka\u0135oj, metitaj unu sur la alia en verdire facile rompebla egalpezo, kaj, vidante, ke ili tiel kreas e\u0109 pli da malpaco, fine opiniis pli sa\u011da malaperi eksteren.<\/p>\n<p>Ie a\u016ddi\u011dis muziko. Iu \u015dajne kunportis etan radio-aparaton a\u016d simplan kased-a\u016ddigilon. Knabeto, tute ne \u011denata de la \u0109irka\u016daj bruoj a\u016d movoj, tenis en la mano maldikan longan fera\u0135on kaj uzis \u011din skribile por desegni sur la griza tero. \u0108iaspecaj bazaj homaj agadoj prezenti\u011dis sub \u0109i tiu bran\u0109a plafono: oni amis, laboris, man\u011dis, trinkis, ludis, arte kreis, \u011duis muzikon, palpis paka\u0135ojn kaj vestojn, interrilatis jen malafable, jen kun dol\u0109aj, kortu\u015daj viza\u011desprimoj&#8230;<\/p>\n<p>Apudulino mia, ege maljuna virino, direktis al mi sendentan, sed ne pro tio malpli radian, rideton. \u015ci proponis al mi frukton, kiun \u015di \u0135us tiris el sako. Mi akceptis, reciproke ridetante kun plej dankaj okuloj. Miavice, mi malfermis mian feran skatolon plenan je sekaj kuketoj kaj proponis ilin al \u015di. \u015ci trovis tion plej amuza, \u015dajne, sed plezure prenis unu.<\/p>\n<p>Post nelonge, mi decidis iri pa\u015di ekstere. La nokto en tiu nekomforta ejo ja tute ne estis ripoziga, kaj mi sentis bezonon refre\u015digi min en la malvarmeta matena aero. Mi mar\u015dis sencele dum kelkaj minutoj, \u011dis, vidinte, iom pli altan ol la vojo, \u015dtonan forma\u0135on, de kie oni certe havos belan vidon al la \u0109irka\u016da\u0135o, mi direktis miajn pa\u015dojn al \u011di. La loko estis pla\u0109a, la vida\u0135o efektive bela, kaj mi tie sidis, \u011duante la ankora\u016d ne tro varman sunon.<\/p>\n<p>Du viroj \u2014 kunvoja\u011dantoj miaj \u2014 alvenis sur la vojo. Ili sidi\u011dis sur falintan arbon, kiu ku\u015dis vojrande, kaj, kvankam ili trovi\u011dis tre proksime, ili ne vidis min, \u0109ar inter ni staris sufi\u0109e densa aro da kreska\u0135oj. Se mi ne vidus ilin alveni, mi ne povus scii, ke ili sidas tie, sed miaj okuloj senpene ilin sekvis, kaj nun, tra la folioj kaj bran\u0109oj, mi duonvidis ilin. Kaj bone a\u016ddis.<\/p>\n<p>Mi atendis ion ajn, sed ne tion, kio prezenti\u011dis: ili parolis&#8230; pri mi! Unue mi ne kredis je miaj oreloj kaj dum momento estis konvinkita, ke min kaptis ia memcentreco, kiu misformis la a\u016ddatajn sonojn. Ilian lingvon mi ne flue parolis, kaj kvankam mi komprenis \u011din sufi\u0109e bone, tamen misa\u016dskulto povus facile okazi. Sed iom post iom la afero fari\u011dis tute klara. Kelkaj precizaj detaloj, kiujn ili elvokis, ne lasis lokon al dubo. Mi estis la momenta temo de ilia interparolo. Kaj ne nur ili parolis pri mi, sed unu e\u0109 \u0135us nomis min &#8220;kokino&#8221;!<\/p>\n<p>Tion mi trovis plej stranga. Komparon kun koko mi even-tuale komprenus \u2014 \u0109ar, mi forgesis tion al vi diri, mi apartenas al la vira sekso \u2014 sed kokino! Kia stranga ideo! Mi spertis etan senpezi\u011don, kiam mi konstatis, ke ne nur al mi la komparo estis malklara:<\/p>\n<p>&#8220;Kial vi nomas lin kokino?&#8221; la pli juna demandis.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108iuj tiuj uloj estas kokinoj, \u0109u mi neniam klarigis al vi?&#8221;<\/p>\n<p>Mi stre\u0109is la orelojn, kaj provis sidi iom pli komforte, penante ne fari bruon.<\/p>\n<p>&#8220;Ni \u0109i tie en la sudo estas fi\u015doj, vi jam a\u016ddis tiun rakonton, \u0109u ne? Oni moke diras pri mi, ke \u011di estas mia plej \u015datata prelego!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes, tiun komparon mi konas. \u011ci rapide disvasti\u011dis en \u0109iuj lokaj grupoj de aktivuloj. Tiuj el la nordo, la blankuloj, kiuj diras, ke ili volas helpi nin, estas birdoj. Ili faras belajn planojn, ili ekzamenas \u0109ion de alte. Tie supre, ili ekhavas ideojn, ili imagas solvojn al \u0109iu problemo. Ili elpensas proponojn kaj projektojn. Ili havas, kiel alta birdo, universalan rigardon al la situacio. Por ili \u0109io estas facila, \u0109ar ili estas malpezaj kaj ne renkontas kontra\u016dstaron de la medio, tute male: e\u0109 la aero ilin portas. Ili rapidege transflugas de loko al loko, kaj diras al ni: &#8216;Jen kiel vi faru. Ni studis, ni trovis solvon, faru kiel ni&#8217;. Ili forgesas nur unu punkton, nome&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;&#8230; ke ni estas fi\u015doj. Ni ne povas voja\u011di tiel malproksimen en tiel malmulta tempo. Ni ne povas vidi \u0109ion de alte. Ni iras pene, marapide, en akvo plena je dan\u011deroj kaj kontra\u016dstaroj. Akvo ne tre pura, \u011denerale. Kaj anstata\u016d kompreni nin, ili nin malestimas, \u0109ar ni progresas tro malrapide. Ili volas evoluigi nin al siaj ideoj. Ili volas, ke ni imitu ilin, kvaza\u016d fi\u015do povus imiti birdon!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes, mi tre \u015datas tiun komparon. La tuta problemo pri tio, kion ili nomas evolulando bele esprimi\u011das en \u011di. Kaj anka\u016d la problemo de la stre\u0109i\u011doj inter urbo kaj kamparo. La homoj en la registaroj lo\u011das en urbo, kaj tial ili vidas la problemojn birde, sed ni na\u011das en tiuj kiel fi\u015doj. Nu, bone, la komparo estas bela, sed al \u011di sumi\u011das tio, kion mi a\u016ddis. Neniam oni parolis al mi pri kokinoj en tiu kunteksto.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;La kokinoj estas kiel tiu ulo kun la UN-pasporto, kiu voja\u011das en nia a\u016dtobuso kaj pri kiu ni parolis anta\u016de.&#8221; (Oj, mi pensis, kion ili nun diros pri mi? Sed jam li da\u016drigis). &#8220;Ili estas birdoj, sed ili e\u0109 ne kapablas flugi! Al la birdoj, pri kiuj ni parolis anta\u016de, tute mankas realismo, \u0109ar ili rigardas \u0109ion de tro alte por vidi la konkretajn detalojn, kaj ili estas tiel facilmovaj, ke por ili \u0109io simplas. Sed almena\u016d ili havas vastan, universalan rigardon al la mondo, kaj ili provas fari ion. Male, tiuj etaj funkciuloj&#8230; Ili estas kokinoj, ili kredas sin superaj al la fi\u015doj, \u0109ar birdoj ili estas. Sed fakte ili e\u0109 ne vidas nin fi\u015dojn. Kaj, kvankam birdoj, ili ne kapablas flugi kaj kompreni la problemojn el alta, vast-rigarda vidpunkto. \u0108u vi jam a\u016ddis la bruon de granda kokinejo? Kluk-kluk-kluk klul\u0109-kluk-kluk kluk-kluk-kluk. La tutan tagon tiel. Kluk-kluk-kluk-kluk-kluk. Ili nur kapablas vorti.&#8221;<\/p>\n<p>Mi faris mallertan movon, kiu faligis \u015dtonon. Ili rigardis supren.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u estas iu tie?&#8221;<\/p>\n<p>Sed mi restis nevidebla pro la foliplenaj bran\u0109oj.<\/p>\n<p>&#8220;Kaj vorti sensignife,&#8221; li finis.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>kluki, pasporto<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>mem-centr-eco, kun-teksto<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>KOKINO, MI, \u0108U VERE? Koko vekis min. Estis ankora\u016d nokt\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kokino-mi-cu-vere\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10851"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10851"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10851\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10851"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}