{"id":10852,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-9\/"},"modified":"2022-03-06T18:34:43","modified_gmt":"2022-03-06T10:34:43","slug":"fina-letero","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/fina-letero\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Fina Letero"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">FINA LETERO<\/h3>\n<p>Nun mi povas konfesi al vi, ke mi celis altan celon. Verkante \u0109i tiun rakontaron, mi iel deziris, ke \u011di estu kvaza\u016d eta-eta esperanto-biblioteko, komenco de biblioteko. Se \u0109i tiu estas via unua libro en esperanto, la vorto &#8220;biblioteko&#8221; ne ta\u016dgas, \u0109ar, kiel vi scias, biblioteko estas iom vasta libraro. Sed imagu, ke anstata\u016d a\u0109eti \u0109i tiun rakontaron sub formo de unu libro, vi povus a\u0109eti \u0109iun rakonton aparte. Imagu anka\u016d, ke \u0109iu estus presita sur tre dika papero per grandegaj literoj. Tiam vi havus bibliotekon kun 43 libroj!<\/p>\n<p>(\u0108u vi opinias, ke mi diras sensenca\u0135ojn? Vi certe rimarkis, ke tio estas \u0109e mi malnova kutimo, ho ve! Sed, bonvolu pardoni, mia tasko ankora\u016d ne estas tute plenumita, kaj mi devas iom da\u016drigi.)<\/p>\n<p>Alia karakterizo de biblioteko estas, ke en tia libraro la pritraktitaj temoj estas tre diversaj. Tiun principon, ke regu diverseco, mi provis obei en \u0109i tiu rakontaro. Mia deziro estis, ke la tekstoj de \u0109i tiu libro spegulu plej diferencajn aspektojn de la vivo. Mi provis elekti temojn sufi\u0109e universalajn, por ke la legantoj komprenu ilin kaj interesi\u011du pri ili, kiaj ajn iliaj deveno, medio kaj kulturo, sed anka\u016d sufi\u0109e lokaj, por ke ili havu ian realan, konkretan, bongustan etoson.<\/p>\n<p>Mia tasko, se paroli sincere, ne estis facila. Mi devis prizorgi, ke de rakonto al rakonto vi konstante progresu en la kompreno de la vortoj. Tiucele mi konstante devis kontroli, \u0109u tiu a\u016d alia vorto jam estis enkondukita, kiom da fojoj mi uzis \u011din, kaj okupi\u011di pri aliaj redaktaj punktoj, kiujn oni ne atentas en normala verkado.<\/p>\n<p>Se, ekzemple, mi nun demandos vin, \u0109u, viaopinie, mia rakontaro estas sufi\u0109e bona spegulo de la diverseco de homaj traviva\u0135oj a\u016d \u0109u vi ne trovas neakcepteble stulta la komparon de \u0109i tiu verketo kun tuta biblioteko, vi suspektos, \u0109u ne?, ke tiujn vortojn mi ne uzis nur pro tio, ke mia imago \u015dance prezentis ilin al mi. Kaj vi pravos. Kiel vi prave suspektis, mi uzis ilin la\u016dplane. La vortoj &#8216;biblioteko&#8217; kaj &#8216;spegulo&#8217; ankora\u016d ne aperis sufi\u0109e ofte por bone fiksi\u011di en via memoro \u2014 mi pensas precipe pri nee\u016dropanoj, al kiuj longa vorto kiel &#8216;biblioteko&#8217; povas aperi tro fremd-aspekta por facile memori\u011di \u2014 kaj mi ne sciis, en kiun rakonton ilin meti. Do jen ili estas, en \u0109i tiu fina letero al vi.<\/p>\n<p>Mi esperas, ke tiu devo uzi difinitajn vortojn kaj aperigi ilin la\u016d difinita nombro da fojoj ne igis miajn rakontojn tro malnaturaj. Sed, sincere, mi dubas, \u0109u eblis sukcesi. Mi timas, ke mi celis tro altan celon. Eble vi vin demandas, kial vi a\u0109etis \u0109i tiun libron, anstata\u016d iri regule al klaso, sidi anta\u016d nigra tabulo (a\u016d, se via klaso estas tre moderna, anta\u016d verda a\u016d blanka tabulo), kaj krajone noti \u0109iufoje en via kajero a\u016d notlibro la novajn vortojn, kiujn la kursgvidanto notas sur la tabulo.<\/p>\n<p>Eble anka\u016d vi opinias, ke vi progresus pli rapide kaj pli agrable en la lingvo, se vi simple abonus esperanto-revuon kaj \u011din legus regule, \u011dis via abono estos finita. (La \u0109i-suprajn konsiderojn mi prezentis nur, \u0109ar mi ne sukcesis pli frue enmeti sufi\u0109e ofte la vortojn &#8216;tabulo&#8217; kaj &#8216;aboni&#8217;).<\/p>\n<p>Mi ne listigos \u0109i tie \u0109iujn eblajn metodojn progresi en lingvoscio. Se vi klopodos, vi trovos multajn, kaj povos elekti tiun, kiu plej pla\u0109as al vi.<\/p>\n<p>Se do \u0109ion konsideri, estas ver\u015dajne, ke vi ne estas tre kontenta pri \u0109i tiu varo, kiun vi a\u0109etis \u0109e via esperanta libroservo. Eble via ekonomia situacio pro tiu a\u0109eto malboni\u011detis. Vi deziris amuzi\u011di legante, ne havigi al vi bazan vorthava\u0135on.<\/p>\n<p>\u0108u valoris la penon \u0109i-sistema vortlernado, vi vin demandas. Kaj mi reciproke min demandas, \u0109u entute valoris la penon verki. Sincere, mi multe preferas paroli. Mi \u015datus gastigi vin en restoracio, eble en unu el tiuj landoj, kie la homoj plu surhavas lokajn a\u016d naciajn kostumojn. Uzante forkon kaj tran\u0109ilon \u0109e bongusta man\u011da\u0135o, ni plezure pritraktus \u0109iaspecajn aferojn, kaj tio vastigus vian vortoscion. A\u016d, se vi preferas man\u011di sen telero, sen forko, sen tran\u0109ilo, a\u016d kun telero sed nur per la manoj, kiel oni faras en multaj afrikaj kaj aziaj regionoj, al mi estus egale. Ni trafus la saman rezulton. Kune man\u011di kreas a\u016d favoras amikecon, kaj kune paroli ekzercas la parolantojn esprimi sin flue.<\/p>\n<p>Sed eble tuta man\u011do, kun viando, legomoj, terpomoj, ne estas necesa. Pli simple ni povus sidi \u0109e kafo a\u016d teo en trinkeja angulo kaj longe diskuti pri tio a\u016d tio \u0109i. Tiel vi lernus multajn vortojn. Alia sistemo estus, ke mi feriu kun vi. Jes, longa voja\u011do dum la someraj ferioj, a\u016d eble en a\u016dtuno \u2014 jes, pli bone en a\u016dtuno, \u0109ar estas malpli da turistoj tiuperiode \u2014 estus bonega okazo instrui al vi multajn novajn utilajn vortojn. Per simpla \u0109iutaga praktikado de la lingvo, ne nur en vagonaro a\u016d \u015dipo, sed anka\u016d en stacidomoj, se vagonare ni voja\u011dus, a\u016d en havenoj, se \u015dipe, ni povus longe inter\u015dan\u011di ideojn kaj memorojn pri kutimoj kaj tradicioj, pri kuirarto, pri traviva\u0135oj, pri zorgoj kaj \u011dojado, pri muziko kaj kantoj, pri muzeoj kaj kampoj, pri literaturo, politiko, amo ktp ktp. E\u0109 pri ekonomiaj aspektoj de \u015dipa transportado, ekzemple, se tio interesas vin, a\u016d pri la manieroj trovi plej bonan kaj malmultekostan restoracion, se al tiaj praktikaj temoj vin portas viaj gustoj. A\u016d \u2014 kial ne? \u2014 pri la organizo de stacidomoj a\u016d la teatra utiligo de naciaj kostumoj. Jes, en iu ajn ombra loko ni agrable sidus kaj parolus.<\/p>\n<p>Egale, al kiu kampo direktus nin nia lingvo- kaj lango-uzo, ni praktikus esperanton, kaj tiumaniere via mastrado de la lingvo \u0109iutage progresus. \u0108u necesas legi pa\u011don post pa\u011do de ne tre serioza rakontaro por i\u011di \u011disosta esperantisto? \u0108u pravigas la ekziston de tiom da teksta\u0109oj la celo enkapigi vortojn sendolore? La\u016d miaj principoj, celo neniam pravigas rimedon. Uzi malbonan rimedon por bona celo ne estas \u011duste (se vi havas alian teorion, a\u016d starpunkton, mi respektas \u011din; mi nur esprimis mian, eble ne tre modernan). Sed, krome, eble mi miskalkulis. Eble miaj klopodoj ne havos la efikon, kiun mi esperas kaj supozas. Terure! Sed tia estas la vivo: entrepreni ion \u0109iam estas riski.<\/p>\n<p>Kaj nun mi devas pardonpeti. Mi petas la pardonon de tiuj multaj legantoj, kiuj ne trovis \u0109i-libre rakonton el sia popolo. Mi klopodis trovi kiel eble plej diversajn, sed miaj fontoj estis kompreneble tre limigitaj, kaj mi ne sukcesis fari pli bone ol mi faris. La sola alia solvo al tiu grava problemo konsistus en pluraj jaroj da esplorado. La tempon por tio necesan mi beda\u016drinde ne disponas. Verki libron konsistantan el kvardeko da esperantlingvaj rakontoj per zorge studita vortolisto ne estas mia profesio, kaj mi devas perlabori mian vivon alimaniere. Doma\u011de, sed tiel estas.<\/p>\n<p>Al la anoj de la popoloj, kiuj trovis \u0109i tie rakonton de ili konatan, mi same petas pardonon. Estas tre ver\u015dajne, ke mi miskomprenis kaj misprezentis ilian kulturon, eble e\u0109 mi ofendis a\u016d tu\u015dis malagrable iliajn sentojn. Se tio okazis, sciu, ke mi tion ne faris intence. Sed belaj intencoj ne sufi\u0109as por igi kulpulon senkulpa. Mi do povas nur kalkuli je via komprenemo kaj amikeco. Ne estas facile kompreni de interne la pens- a\u016d sent-manieron de tute alia popolo. Miajn fu\u015dojn, espereble, vi grandanime pardonos al mi.<\/p>\n<p>Nun&#8230;<\/p>\n<p>Permesu, ke mi \u0135etu rigardeton al mia vortlisto. La vortojn &#8216;kato&#8217; kaj &#8216;drato&#8217; \u2014 kiel en &#8216;pikdrato&#8217;, \u0109u vi memoras? \u2014 mi devus uzi ankora\u016d unufoje, la vorton &#8216;\u015dtono&#8217; dufoje, kaj anka\u016d&#8230;<\/p>\n<p>Ho ne, ne! Sufi\u0109as! Mi ne suferigu vin plu. Ni haltu. Mi sentas min, kvaza\u016d mi ne plu povus anta\u016deniri, kvaza\u016d \u015dtonmuro a\u016d pikdrata barilo barus al mi la vojon, formante bara\u0135on tiel densan, tiel fermitan, ke e\u0109 kato ne povus gliti sub \u011di. Jes, ni haltu \u0109i tie. Tiu vorto &#8216;kato&#8217; dormu en angulo de via memoro. Se katoj interesas vin, vi certe memoros la vorton; se ne, ne. Ne gravas.<\/p>\n<p>Io alia multe pli gravas. Jeno. Se vi legis de la unua pa\u011do \u011dis \u0109i tiu punkto, vi renkontis iom pli ol mil malsamajn &#8220;subvortojn&#8221;, se repreni la esprimon, kiun mi uzis en la anta\u016dparolo (la faka vorto, kiun uzas lingvistoj, estas morfemo). El tiu tuta nombro, 92 elcentoj aperis almena\u016d kvinfoje, 80 elcentoj almena\u016d sepfoje, kaj 72 elcentoj almena\u016d dekfoje. Por memori fre\u015ddate viditan vorton, oni devas rerenkonti \u011din post kelka tempo en alia kunteksto. Tiun principon mi sekvis, kaj, \u0109ar memoro funkcias grandparte per ripetado, oni povas supozi, ke vi nun vere proprigis al vi tiujn vortojn a\u016d subvortojn kun iliaj diversaj sencoj.<\/p>\n<p>Mi gratulas vin. Vi havas nun bonan bazon por plu disvolvi vian scion de esperanto. Per tiu bazo vi ja povas pritrakti multegajn demandojn, kiel montras al vi la diverseco de la temoj en la rakontaro, kiu konsistigas la enhavon de \u0109i tiu libro.<\/p>\n<p>Sed \u0109iaokaze, se vi vere atingis \u0109i tiun punkton en via legado, vi estas gratulinda. Vi ne senkura\u011di\u011dis. Vi penis \u011disfine. Via esplorema menso volis scii pri \u0109iu okaza\u0135o \u0109i tie raportita. Eble vi plurfoje dum la legado malbenis la verkinton, eble e\u0109 via sango bolis kolere pro liaj stulta\u0135oj, sed vi ne for\u0135etis la libron, kvankam vi konsciis \u011diajn multajn notindajn mankojn. Tial permesu, ke mi amike salutu vin kaj restu dankeme kaj gratuleme via,<\/p>\n<p>Claude Piron<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>morfemo<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>\u011dis-osta, kalkuli je, lim-igi, sen-senc-a\u0135o, star-punkto, (nigra) tabulo<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>FINA LETERO Nun mi povas konfesi al vi, ke mi celis alt\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/fina-letero\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10852"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10852"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10852\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10852"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}