{"id":10853,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-10\/"},"modified":"2022-05-11T18:17:41","modified_gmt":"2022-05-11T10:17:41","slug":"leona-sukceso","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/leona-sukceso\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Leona Sukceso"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">LEONA SUKCESO<\/h3>\n<p>Ne malproksime de vila\u011do, sed anka\u016d ne proksime al \u011di, samloke vivis homo kaj besto. La homo estis virino, la besto leonino.<\/p>\n<p>Videblis, ke la virino balda\u016d naskos infanon, kaj same anka\u016d la leonino havis en si idon, kiu certe naski\u011dos post ne tre longe.<\/p>\n<p>Fakte, amba\u016d inoj naskis samtempe, tiel ke la knabeto kaj la leonido komencis sian vivon unu apud la alia. \u0108iumatene la virino kaj la leonino foriris por ser\u0109i man\u011da\u0135on, kaj la infano restis kun la leonido. Amba\u016d ludis kune kaj bone amuzi\u011dis. Amba\u016d lernis la multegajn aferojn, kiujn vivo instruas al tiuj, kiuj \u0109iutage interrilatas kun naturo.<\/p>\n<p>Tiel la ido de homo kaj la ido de leono kune kreskis. Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disi\u011dos. La leonido sciis, ke \u011di estas la pli forta, kaj \u011di promesis al la hometo, ke \u011di defendos lin kontra\u016d \u0109iaj dan\u011deroj, kontra\u016d \u0109iaj malamikoj.<\/p>\n<p>Sed venis terura tago. Foje, ja, la leonino ne sukcesis trovi beston, kiun \u011di povis mortigi por alporti al la ido, tiel ke amba\u016d povu sate man\u011di ties viandon. La du malsatis, kaj malsato ka\u016dzas suferon. \u0108i-foje \u011di krome ka\u016dzis koleron: la leonino koleris pri sia malsukceso trovi viandon, kaj anka\u016d pro la timo perdi sian famon de bona viando-donanto por sia ido. La kolero perdigis al \u011di la kapon. La leonino saltis sur la virinon, kaj \u015din mortigis. \u011ci alportis la korpon al sia leonido, por ke tiu sati\u011du man\u011dante el \u011di.<\/p>\n<p>Sed la leonido siavice ekkoleris kaj malkonsentis man\u011di. \u011cia amiko, al kiu \u011di sin ligis per por-tut-viva promeso, ploris kaj ploregis. Kaj tio igis la leonidon tiel malfeli\u0109a, ke \u011di decidis mortigi la propran patrinon. Jes, \u011dis tio \u011din venigis la promeso resti por \u0109iam korligita al sia amiko. Alsaltita de la ido, la leonino balda\u016d mortis.<\/p>\n<p>Vi certe komprenos, ke la du amikoj ne plu povis vidi la lokon, kie okazis tiuj terura\u0135oj, kvankam estis la loko, kie ili kune travivis sian infanecon kun multe da ludoj, ridoj kaj plezuro. Ili do decidis foriri.<\/p>\n<p>Tiel okazis, ke la du junuloj, la homa kaj la leona, iutage alvenis \u0109e alia vila\u011do, kaj nek proksime al \u011di, nek malproksime, ili konstruis sian lo\u011dejon. Tie ili plu grandi\u011dis kune kaj i\u011dis pli kaj pli spertaj en la arto plej bone vivi en plena, senhoma naturo.<\/p>\n<p>Foje la knabo, nun plenkreska, iris preni akvon \u0109e fonto, kaj tie trovi\u011dis, kiam alvenis knabino neimageble bela. Li salutis \u015din, kaj \u015di respondis per tre malforta vo\u0109o, timeme mallevante la kapon.<\/p>\n<p>Sed post momento \u015di relevis \u011din kaj ekrigardis lin rekte en la okulojn. Anka\u016d \u015di trovis lin \u015datinda. Lia natura aspekto, lia videbla forto kaj io tre bonkora, kio legi\u011dis el lia esprimo, ege pla\u0109is al \u015di. Ili ridetis unu al la alia. Ili ekridis. Ili kune parolis, pli longe ol \u015di devus la\u016d la ordono de la patro. Sed ili ne disi\u011dis anta\u016d ol decidi, ke ili revidos unu la alian.<\/p>\n<p>Ekde tiu tago, ili regule renkonti\u011dis. La leono foje venis kun sia amiko kaj komprenis la amon, kiu disvolvi\u011dis inter la du gejunuloj. Kaj \u0109ar li kapablis \u011duste ju\u011di la homojn, kaj \u015datis belecon, li plene konsentis kun la ideoj de sia amiko.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi konsentus i\u011di mia edzino?&#8221; la junulo foje kura\u011dis demandi.<\/p>\n<p>&#8220;Vi scias, ke mi trovas vin agrabla. Mi scias, ke vi amas min kaj ke vi estus bona edzo. Sed la afero certe ne eblas, \u0109ar vi ne estas ri\u0109a. Kiel vi povus pagi mian patron?&#8221; \u015di diris, ege mal\u011doja.<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne estas ri\u0109a je a\u0135oj, sed mi scias multegon pri la naturo, kaj \u0109iuj bestoj amikas al mi. \u0108u tio ne estas ri\u0109eco? Kaj se vi scius pri la kantoj en mia koro, la pensoj en mia kapo, la dancoj en mia tuta korpo, vi trovus tie ri\u0109econ, kiun vi ne trovus e\u0109&#8230; e\u0109 en&#8230; e\u0109 en&#8230; nu, kiun vi trovus nenie.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sed mia patro&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne temas pri via patro,&#8221; li diris. &#8220;Temas pri vi kaj mi. \u0108u vi povus vivi kun mi en naturo, a\u016d \u0109u vi bezonas la komforton de vila\u011do?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi pretus vivi kun vi en naturo. \u0108ia-okaze, vi ne lo\u011das malproksime de la vila\u011do kaj mi facile konigus miajn amikinojn al vi. Sed vi ne komprenas la problemon. Mi estas la filino de la vila\u011destro. Li ne ellasos min senpage.&#8221;<\/p>\n<p>Kaj \u015di subite ekploris.<\/p>\n<p>&#8220;Mi trovos solvon al la problemo,&#8221; li diris. &#8220;Mi promesas al vi. Vi vivos kun mi kaj estos feli\u0109a. Ne ploru, ne mal\u011doju. La vivo estos bela por ni. Mi trovos solvon en mia ena ri\u0109o a\u016d en la ri\u0109o de miaj amikoj la bestoj.&#8221;<\/p>\n<p>Reveninte hejmen, li rakontis la aferon al la leono. Amba\u016d longe pripensis. Solvon ili efektive trovis.<\/p>\n<p>Post kelkaj tagoj, la filino de la vila\u011destro promenis kune kun aliaj knabinoj el la vila\u011do. La leono pa\u015dis malanta\u016d \u015di, ka\u015dante sin malanta\u016d la arboj a\u016d aliaj kreska\u0135oj, por ke \u015di ne vidu lin. \u011ci tion faris bone. \u015ci tute ne supozis, ke iu interesi\u011das pri \u015di.<\/p>\n<p>Kiam ili alvenis \u0109e la rivero, tie, kie la virinoj, kun multaj gajaj interparoloj kaj ridoj, purigas la vestojn, \u011di decidis agi. Ek! \u011di saltis sur \u015din. La aliaj virinoj, kun krioj de teruro, diskuris for. La leono zorgis ka\u016dzi al la belulino neniun doloron, sed \u011di tenis \u015din tre forte, tiel forte, ke \u015di ne povis liberigi sin. \u015ci ege timis, ne komprenante, kio okazas. Tamen, mire, \u015di rimarkis, ke tiu leona teno tute ne dolorigas \u015din.<\/p>\n<p>La virinoj iris raporti al la vila\u011destro, kio \u0135us okazis. Li sendis la plej fortajn virojn al la rivera lavejo, sed neniu sukcesis superforti la leonon. Tiu eligis tiel terurajn sonojn, kaj montris sin \u0109iurilate tiel timiga, ke \u011di senkura\u011digis e\u0109 la plej sentimajn el la vila\u011da viraro.<\/p>\n<p>\u0108iuj viroj formis rondon por diskuti pri la afero, ne tro proksime al la leono, sed tamen en loko, kie tiu estis bone videbla.<\/p>\n<p>Kaj jen alvenis nia amiko, a\u016d pli \u011duste la amiko de la leono. Li salutis la vila\u011destron kaj diris:<\/p>\n<p>&#8220;Se vi volas, mi povas liberigi vian filinon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vere?&#8221; la \u0109efo diris. Li ne sciis, kian sintenon alpreni. Unu-flanke, li malestimis tiun strangulon, kiu vivis sola ekster la vila\u011do. Sed aliflanke, tiu knabo, vivanta tiel proksime al naturo, eble pravis, kiam li parolis pri sia kapablo deleonigi lian filinon.<\/p>\n<p>&#8220;Se vi tion povas fari, faru. Mi profunde dankos vin.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi faros tion nur je unu kondi\u0109o,&#8221; la junulo respondis. &#8220;Ke vi akceptu min kiel edzon de via filino.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kion? Vi volas edzi\u011di al mia filino, \u0109u? Vi, \u0109u vere?&#8221;<\/p>\n<p>Tio estis tro. La vila\u011destro koleregis. Kiel tiu juna knabo, kiu venas de oni-ne-scias-kie, sen patro, sen patrino, vivanta kiel besto, senscia pri homaj kutimoj kaj pri la devo montri per sia sinteno malsuperecon al la \u0109efo, kiel tia ulo kura\u011das peti fordonon al li de vila\u011destra filino, tio estis nekomprenebla, neimagebla, tio estis bato al la tuta socia vivo vila\u011da.<\/p>\n<p>&#8220;Kion vi respondas? \u0108u jes? \u0108u ne?&#8221; la junulo diris.<\/p>\n<p>&#8220;Unue iru lerni, ke oni ne parolas tiamaniere al vila\u011da \u0109efo,&#8221; viza\u011dfrapis la respondo.<\/p>\n<p>Multaj koleraj vortoj interbati\u011dis en la kapo de la junulo, sed li silentigis ilin. Ne estus bone respondi en maniero, kiu igos la patron malamika al li.<\/p>\n<p>&#8220;Se vi preferas, ke \u015din liberigu viaj militistoj, mi konsentas. Mi tute ne volis devigi vin uzi miajn servojn,&#8221; li diris per afabla vo\u0109o, sentima kaj senkolera. &#8220;Estis nur propono.&#8221;<\/p>\n<p>Kaj li foriris.<\/p>\n<p>La vila\u011danoj provis fari ion, sed ili timis, ke se ili tro malkontentigas la leonon, \u0109i-lasta mortigos la knabinon. Tia rezulto estus pli malbona ol \u015dia nuna mallibereco.<\/p>\n<p>La vila\u011destro longe enpensi\u011dis. Sed kiel ajn li tumis la problemon en sia kapo, ne trovi\u011dis alia solvo ol voki la junulon. Almena\u016d tiu provu. Eble, se oni devigos lin fari ion, li montri\u011dos ne pli kura\u011da, ne pli kapabla ol la vila\u011danoj. Li sendis iun voki lin.<\/p>\n<p>Kiam la junulo revenis, \u0109iuj vila\u011danoj sekvis lin, ne tute proksimen, sed sufi\u0109e por vidi, kio okazos. Li pa\u015dis rekte al la leono, venis tute proksimen al \u011di, rigardis \u011din en la okulojn. Kiam li metis la manon sur \u011dian kapon, el la \u0109eestantaro a\u016ddi\u011dis sono de estima ekmiro.<\/p>\n<p>&#8220;Amiko leono,&#8221; li diris per vo\u0109o samtempe forta kaj tute trankvila, &#8220;bonvolu ellasi \u015din. La vila\u011destro diris, ke \u015di estos mia edzino.&#8221;<\/p>\n<p>La leono tiam, la\u016d la anta\u016da aran\u011do kun sia amiko, ellasis \u015din. Kiam \u015di ekkuris en liajn brakojn, la tuta vila\u011do miris pliafoje. Ili pensis, ke \u015di unue iros al sia patro. Sed la senpezi\u011do de la koroj estis tiel granda, ke \u0109iuj forgesis pri la stre\u0109i\u011do inter la estro kaj la ekstervila\u011da junulo.<\/p>\n<p>Longe oni dancis tiunokte. \u011cis kapo-perdo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>afabla, aran\u011di, arbo, danci, diskuti, efektiva, fonto, gaja, ido, kapo, kondi\u0109o, korpo, lavi, leono, pa\u015di, promesi, rondo, salti, sata, socio, solvi, supozi, ties, vesto, viando, volvi<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>dis-volvi; perdi la kapon; plen-kreska<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LEONA SUKCESO Ne malproksime de vila\u011do, sed anka\u016d ne pr\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/leona-sukceso\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10853"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10853"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10853\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10853"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}