{"id":10887,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-9-2\/"},"modified":"2022-03-06T17:49:54","modified_gmt":"2022-03-06T09:49:54","slug":"kiu-timu-kiun","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kiu-timu-kiun\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Kiu Timu Kiun"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">KIU TIMU KIUN?<\/h3>\n<p>&#8220;Mi tuj alportos teon,&#8221; \u015di diris, kaj malaperis en la kuirejon. Mi sentis min malvarma kaj alproksimi\u011dis al la fajro. Fajroj \u0109iam altiris min. Mi rigardis \u011din. \u011ciaj ru\u011daj kaj flavaj lumoj dancis en miaj okuloj. La fakto, ke iom da fumo eli\u011dis el la fajro kaj plenigis la \u0109ambron per sia karakteriza odoro, tute ne \u011denis min.<\/p>\n<p>La teo estis varma kaj bongusta, ne tro forta, feli\u0109e, \u0109ar mi ne \u015datas tro fortan teon, male al kafo, kiu pla\u0109as al mi nur, se \u011di estas forta, densa, nigra.<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne komprenas, kial vi biciklas en tia vetero,&#8221; \u015di diris. &#8220;Ne estas pro devo, \u0109u? Estas nur sporto, mi supozas.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes,&#8221; mi respondis, &#8220;estas nur sporto. Mi \u015datas voja\u011di bicikle. Nun estas la ferioj. Kiam mi foriris \u0109i-matene, la vetero estis bela. Kiu povis supozi, ke ekfalos tia frosta pluvo? La radio nenion similan anoncis. Kaj mi ne povis anta\u016dvidi, ke mia rado estos fu\u015dita.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Vi estas bon\u015danca, ke vi venis \u0109i tien. La vila\u011do estas malproksima. Tuj post \u0109i tiu domo, la arbaro komenci\u011das, kaj dum dudek kilometroj estas plu neniu.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi vivas sola \u0109i tie?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Normale ne. Mia filo lo\u011das kun mi. Li havis edzinon, sed \u015di forlasis lin. Nun li eksedzi\u011dis. Sed de tempo al tempo li devas voja\u011di por sia komerco.&#8221;<\/p>\n<p>Nun ne plu pluvo falis, sed ne\u011do. Dikaj, densaj ne\u011deroj. Mi min demandis, kiel mi da\u016drigos mian voja\u011don morga\u016d, se dum la tuta nokto plu ne\u011dos tiel dense. Plus tiu fu\u015dita rado, kiun mi iel devos prizorgi. Eble finfine la gepatroj pravis. Eble ne estis tre sa\u011de fari biciklan voja\u011don tute sola en iom monta regiono en aprilo. Speciale sur tiu malnova biciklo, ne plej bone funkcianta. Sed plendi utilus al nenio. La hejmo estis malproksima. Neniu povus min helpi. Jam mi estis ege bon\u015danca, ke \u0109i tiu soleca domo ekzistas, kaj ke en \u011di lo\u011das afabla maljunulino.<\/p>\n<p>&#8220;Ni dividos mian simplan vesperman\u011don,&#8221; \u015di proponis. \u015ci preparis legomojn. Kun pano kaj butero, plus unu frukto, estis \u0109io. Mi malsatis kaj plezure enbu\u015digus ion pli satigan, kiel estus viando a\u016d almena\u016d ovoj, sed tion \u015di ne havis a\u016d ne proponis. Mi ne kura\u011dis peti ion alian. Kaj kiam mi konstatis, ke \u015di ne metis salon en la legomojn, mi \u011denis min demandi, \u0109u salo ie trovi\u011das. Eble la kuracisto malkonsilis al \u015di sali siajn man\u011dojn, sed tio ne koncernis min. Kiam mi petis salon, \u015di tuj montris al mi, kie \u011di estas, sed mi ne komprenis, kial estis al mi tiel malfacile eldiri tiel simplan peton.<\/p>\n<p>Ekde kiam ni komencis man\u011di, \u015di parolis pli kaj pli libere. \u015ci rakontis pri sia vivo, sia infaneco. \u015cia avo, \u015dia patro, \u015dia edzo, \u0109iuj laboris en la arbaro. Arbaristoj ili estis. Tial \u015di vivis en tiu \u0109e-arbara domo.<\/p>\n<p>A\u016dskultante \u015din, mi tamen plu pripensis pri mia propra sinteno, pri kiu mi miris: kial mi tuj forlasis la ideon peti ion pli satigan por man\u011di? Certe, \u015di ion tian havis. Kaj kial mi apena\u016d kura\u011dis peti salon? Mi kutime ne tiel agas.<\/p>\n<p>Finfine mi komprenis: pro timo. Mi alvenis \u0109i tien kiel \u011denanto, ne invitita. Sed kiel eblis, ke mi, dekokjara, ne speciale malforta knabo, timis tiun preska\u016d nur-ostan sepdekjarulinon? \u015ci aperis sana, kvankam \u015dia ha\u016dto estis iom tro flava la\u016d mia gusto, sed \u015di povus fari nenion \u011denan al mi.<\/p>\n<p>Dum \u015di rakontis ion pri sia filo, kio tute ne interesis min, tiel ke mi a\u016dskultis, kiel oni diras, nur unu-orele, mi komprenis mian timon: mi timis, ke \u015di timos min. Mi subite vidis min kiel dikan grandegulon \u2014 kio mi tute ne estas \u2014 kiu unubate povus \u015din mortigi kaj tion ial dezirus. \u015ci estis senhelpa, sendefenda. Mi povus fari ion ajn al \u015di. Tiu sento pri mia povo subite min terure \u011denis.<\/p>\n<p>&#8220;Mi \u011dojas, ke venis gasto al mi,&#8221; \u015di diris. &#8220;Mi kutimas je soleco, sed havi iun junan en la domo estas agrable. Vi dormos en la gast\u0109ambro. Mi devos iom ordigi \u011din, kaj \u011di estas malvarma, sed mi preferus ne devi \u015dan\u011di la littukojn de mia filo. Cetere, anka\u016d tiu estas malvarma. La \u0109ambro, mi volis diri, ne mia filo, ha-ha. \u0108iuj dorm\u0109ambroj \u0109i tie estas malvarmaj, mi beda\u016dras.&#8221;<\/p>\n<p>Kaj tiam mi elparolis la beda\u016drindajn vortojn:<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi ne timas?&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci rigardis min komence mire, poste kun stranga, ne klare difinebla, esprimo.<\/p>\n<p>&#8220;Ne. Mi ne timas,&#8221; \u015di diris. Sed ne estis dubo, ke mi \u0135us mispa\u015dis.<\/p>\n<p>La teo, kiun \u015di proponis al mi tuj anta\u016d ol ni iris enliti\u011di, havis maldol\u0109an guston, kiun mi beda\u016drinde rimarkis nur post unu enbu\u015digo, kiam mi povis fari nenion, krom lasi \u011din plu sekvi sian vojon en mi.<\/p>\n<p>Mi plurfoje eldormi\u011dis kaj reendormi\u011dis en tiu nokto. \u0108iu-foje, mi sentis egan malkomforton, kiun mi ne bone komprenis, \u0109ar mi duon-dormis tamen la tutan tempon. Mi ja estis tre laca pro la longa biciklado, kiun sekvis la longa mar\u015dado, dum kiu mi pu\u015dis la biciklon. Kaj la ne\u011do, kiu da\u016dre falis tutnokte, helpis al profunda dormo.<\/p>\n<p>Tamen, kiam mi eldormi\u011dis matene, pli frue ol tagi\u011do, tiel ke ankora\u016d ne estis lumo, mi komprenis la kialon de mia malkomforto: mi estis ligita en la lito. Forta \u015dnuro min tenis ne tute stre\u0109e, sed sufi\u0109e bone, por ke mi ne povu movi la brakojn, nek malligi min per la fingroj.<\/p>\n<p>Mi koleris, sed kion mi povis fari? Krii kaj tiri \u015din el la dormo estus tro mal\u011dentile. Kial vi \u011dentilu al persono, kiu ligile malliberigis vin, vi eble demandos. Nu, mi ne havas respondon. Ne estis konvene. Mi komprenis \u015din: \u015di ektimis kaj decidis min \u015dnurligi; \u015di liberigos min, kiam tagi\u011dos. Maljunaj personoj \u011denerale elliti\u011das frue, mi diris al mi por rehavi kura\u011don.<\/p>\n<p>Sed kiam la matena lumo fine envenis la \u0109ambron, mi rimarkis, ke sur la se\u011do apudlita estis fiksita skriba\u0135o:<\/p>\n<p>&#8220;Kara Sinjoro!<\/p>\n<p>&#8220;Pardonu, ke mi ligis vin, sed vi min timigis. Mi ofte akceptis neatenditajn kaj nekonatajn gastojn \u0109i tie, kaj neniam timis. Sed gazetoj pli kaj pli rakontas pri junuloj, kiuj atakas senfortajn personojn. Kaj eble mi parolis al vi pri la ka\u015dejo kun miaj ormoneroj. Mi ne memoras bone. Mia memoro ne plu estas, kia \u011di estis. Nuntempe mi emas tuj forgesi, kion mi \u0135us diris a\u016d faris.<\/p>\n<p>&#8220;Mi metis dormigilon en vian tason \u0109i-vespere, sed vi trinkis nur malmulte, kaj eble vi ne dormos profunde pli ol unu a\u016d du horojn. Mi uzas tiujn por meti vin en staton sendan\u011deran por mi. Mi malligos vin nur, kiam estos viro en la domo.<\/p>\n<p>&#8220;Eble vi estas bona homo kaj mi petas vian pardonon. Sed via demando, \u0109u mi timas, naskis timon en mi.&#8221;<\/p>\n<p>\u0108u vi scias, kio estis plej zorgiga al mi en tiu momento? Kio, cetere, montras, kiel stulte la homa persono estas aran\u011dita. Estis la fakto, ke mi nepre bezonis iri al necesejo. Mi trinkis multe da teo post mia alveno, mi trinkis multe da akvo dum la vesperman\u011do, kaj legomoj, onidire, estas precipe akvo. Krome, estis malmulte da salo, kaj salo fiksas akvon en la korpo, mi a\u016ddis. Nu, kiaj ajn la ka\u016dzoj, mi terure bezonis, kaj la ideo malpurigi la littukojn estis neelportebla.<\/p>\n<p>Kaj jen io subite okazis, kio preska\u016d igis min perdi mian povon super mi tiurilate.<\/p>\n<p>Ekstere la vento blovis. Nenio bone funkciis en tiu malnova domo, kaj ventobato faris, ke la pordo de mia \u0109ambro iom malfermi\u011dis. Mi rimarkis nenion tuj. Sed post momento, rigardante al granda spegulo, mi povis vidi parton de tio, kio trovi\u011dis trans la pordo. A\u016d, pli \u011duste: tiun, kiu. \u0108ar tuj ekster mia \u0109ambro ku\u015dis \u015di, senmova.<\/p>\n<p>Mi krie vokis, sed \u015di ne faris e\u0109 plej etan movon. Iel, mi sciis, ke \u015di estas morta. Estis terure. \u015ci, tie, senviva. Kaj mi tie \u0109i, e\u0109 ne povanta helpi, se mi supozis mal\u011duste kaj finfine montri\u011dus, ke \u015di ankora\u016d vivas.<\/p>\n<p>Mi sentis, ke mi frenezi\u011dos. Neniam mi imagis tian situacion ebla. La tempo pasis ege malrapide, kaj nenio okazis. Mi malsatis kaj soifis, sed ne pri tio mi vere pensis, Okupis mian penson, senkompate, la nekontentigebla bezono iri necesejen, kaj la timo, ke neniu dum pluraj tagoj venos al \u0109i tiu soleca domo.<\/p>\n<p>Jes ja, mia gastigantino diris, ke \u015di liberigos min nur \u0109e la \u0109eesto de viro, kio \u015dajnis signifi, ke iu devas veni. Tiu penso redonis esperon. Sed alifoje mi diris al mi: ne; \u015di intencis iri mem al la vila\u011do peti iun veni \u0109i tien kaj okupi\u011di pri mi. Se mi bone vidis, \u015di ne havis telefonon.<\/p>\n<p>Mi kompreneble provis malligi min. En romanoj kaj filmoj, kaptito ofte sukcesas tion fari. Estis ne\u011dojige devi konfesi al mi, ke, kvankam la \u015dnuron ligis maljuna senforta avino, mi ne kapablis malfari \u015dian laboron. Sed tiel estis.<\/p>\n<p>Kaj jen finfine mi a\u016ddis iun ekstere. Tiu frapis la pordon kaj vokis plurfoje: &#8220;Sinjorino Ada! Sinjorino Ada!&#8221; Mi krie respondis: &#8220;Help! Venu supren!&#8221;<\/p>\n<p>Estis vila\u011dano, kiu alportis al \u015di panon, lakton, ovojn kaj diversajn aliajn man\u011da\u0135ojn, kiujn \u015di certe anta\u016de mendis.<\/p>\n<p>&#8220;Liberigu min,&#8221; mi petis. &#8220;Mi tuj klarigos al vi.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kiu vi estas?&#8221; li demandis. Sed li ekvidis la ku\u015dantan korpon, kaj, ne atendante respondon, tuj klinis sin al \u011di.<\/p>\n<p>&#8220;\u015ci mortis,&#8221; li diris post atenta tu\u015dado. &#8220;Ne povas esti dubo.&#8221;<\/p>\n<p>Nur tiam li envenis en la \u0109ambron.<\/p>\n<p>&#8220;Liberigu, vi diris, \u0109u ne?&#8221;<\/p>\n<p>Li vidis, ke mi estas ligita. Sed tuj poste li rimarkis la paperon kun \u015dia skriba\u0135o.<\/p>\n<p>&#8220;Mi vin petegas, liberigu min, mi nepre devas iri al la necesejo.&#8221;<\/p>\n<p>Li rigardis min sindemande.<\/p>\n<p>&#8220;Kiel mi povas scii, \u0109u vi estas dan\u011dera a\u016d ne? Mi havas pli bonan ideon.&#8221;<\/p>\n<p>Li iris al alia \u0109ambro. Tute klare, li bonege konis la domon. Post nelonge li revenis kun unu el tiuj ujoj, kiujn oni uzas en malsanulejoj por la homoj, kiuj ne kapablas movi\u011di kaj do ne povas senigi sin je bezonpremo en ta\u016dga loko.<\/p>\n<p>&#8220;Vi devos helpi min,&#8221; mi diris, &#8220;\u0109ar mi ne povas fari e\u0109 plej etan movon per la brakoj.&#8221;<\/p>\n<p>Mi sentis min honta kaj malfeli\u0109a, sed li akceptis, kaj mi malplenigis min en la ujon. La senpezi\u011do estis nekredeble bonvena.<\/p>\n<p>&#8220;Mi devas venigi doktoron, por ke li pretigu la necesajn paperojn pri tiu morto,&#8221; li diris. &#8220;Kaj anka\u016d informi la policon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Bonvolu forpreni miajn ligilojn,&#8221; mi petis. Sed liaj duboj pri mi estis tro gravaj.<\/p>\n<p>&#8220;Ne. Mi unue rigardu, \u0109u \u015dia oro plu trovi\u011das sialoke.&#8221;<\/p>\n<p>Li balda\u016d revenis kun serioza, neamika esprimo surviza\u011de. Mi komence miris, ke li konas la lokon, sed poste mi pensis, ke en tia eta vila\u011do, \u0109iuj certe konas \u0109ion pri \u015di. Se ju\u011di la\u016d la anta\u016da vespero, \u015di estis parolema kaj facile forgesis, kion \u015di a\u016d oni \u0135us diris. Tia homo ver\u015dajne ne povas longe teni ion ne-diskonata.<\/p>\n<p>&#8220;\u011ci malaperis. Plej ver\u015dajne vi \u011din prenis kaj ie ka\u015dis, dum \u015di rimarkis nenion.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kaj kiel mi ligis min mem?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Vi havas kunulon, eble. A\u016d vi trovis manieron igi \u015din tion fari. Eble dirante al \u015di, ke tiel \u015di ne timos.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sed \u0109i tiun komunika\u0135on fiksitan al la se\u011do \u015di skribis propramane. Certe tion vi rekonas.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Nu, mi ne scias. Ne estas mia tasko kompreni pri tiaj aferoj. Mi informos la policon.&#8221;<\/p>\n<p>La doktoro venis. Li diris, ke \u015dia koro estis malforta kaj ver\u015dajne ne eltenis la timon plus la forto-stre\u0109on necesan por bone ligi min.<\/p>\n<p>Venis policano. Li diris, ke mi devos resti surloke, \u011dis la esplorado pri la stranga situacio, kun mi ligita en lito kaj \u015di morta ekster\u0109ambre, estos finfarita. Sed \u0109ar li ne volis lasi min sola tie, time, ke mi forkuros, kaj \u0109ar li opiniis, ke neniu en la vila\u011do konsentos gastigi eblan mortiginton, plus konsidere al la malmulta mono, kiun mi disponis kaj igis hotelon neebla solvo, li proponis, ke mi lo\u011du en la policejo, kiu trovi\u011dis ne tre proksime, en malgranda kampara urbeto.<\/p>\n<p>Tie mi restis plurajn tagojn. Pluraj vila\u011danoj memoris tre bone, kie la maljuna avino ka\u015dis sian oron. \u015ci ne timis la konatojn kaj jen parolis pri \u011di, jen e\u0109 montris \u011din. Tiu ka\u015dejo nun estis malplena.<\/p>\n<p>La fakto, ke oni trovis reston de dormigilo en te-taso ankora\u016d ne purigita, ne faciligis la solvon de la problemo. \u0108u mi ne metis \u011din por \u015din mortigi? Kiel scii, kiom estis metita kaj kiom \u015di trinkis? Eble mi perforte devigis \u015din skribi la leteron kaj poste ligi min, sciante, ke la dormigilo ne efikos anta\u016d ol duonhoro.<\/p>\n<p>&#8220;Kial mi farus ion tiel malsimplan?&#8221; mi diris. &#8220;Se mi prenus \u015dian oron, mi tuj forirus kun \u011di!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Eble tion vi intencis fari komence, sed ne povis pro la ne\u011do.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Se mi \u015dtelis la oron, kien mi metis \u011din?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes. Tion vi devus sciigi al ni&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>La esplorju\u011disto, ne kontenta, ne tre certa pri si, decidis ne ellasi min.<\/p>\n<p>La filo de la maljuna sinjorino vere estis plej afabla. Post kiam li klarigis al la polico, ke \u0109i-foje, anta\u016d ol voja\u011di for por kelka tempo, li akceptigis al sia patrino, ke \u015di lasu lin meti \u015diajn ormonerojn en sendan\u011deran lokon en sia oficejo, en la urbo, kie li laboras, oni liberigis min. Li vere ne estis memcentra homo. Li tre mal\u011dojis pri la forpaso de la patrino, sed ne preteratentis pro tio mian strangan situacion.<\/p>\n<p>Li sentis sin kulpa pro la maniero, la\u016d kiu lia patrino min traktis, kiom ajn komprenebla \u011di estis.<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne estas malri\u0109a,&#8221; li diris. &#8220;Mi havas bonan oficon, mi ne havas gefilojn kaj mia patrino preska\u016d nenion elspezis. Permesu, ke mi faru ion, por ke vi pardonu \u015din.&#8221;<\/p>\n<p>Kaj li a\u0109etis por mi tute novan biciklon.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>aprilo, butero, cetera, densa, dividi, fajro, ferio, fingro, flava, fumo, gasto, ial, iel, karakterizi, konstati, orelo, plus, pu\u015di, rado, salo, teo, tuko<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>esplor-ju\u011d-isto, forto-stre\u0109o, mem-centra, neces-ejo, preter-atenti<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>KIU TIMU KIUN? &#8220;Mi tuj alportos teon,&#8221; \u015di d\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kiu-timu-kiun\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10887"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10887"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10887\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10887"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}