{"id":10888,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-3\/"},"modified":"2022-03-06T17:51:26","modified_gmt":"2022-03-06T09:51:26","slug":"kiam-dorso-doloras","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kiam-dorso-doloras\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Kiam Dorso Doloras"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">KIAM DORSO DOLORAS<\/h3>\n<p>&#8220;Bela mateno, \u0109u ne?&#8221;<\/p>\n<p>\u0108iufoje, kiam Tejho renkontas Maevan, lia koro elsaltas el sia kutima regula, paca irado.<\/p>\n<p>&#8220;Ho, Tejho, vi! Saluton. Jes, la mateno estas vere bela.&#8221;<\/p>\n<p>\u0108iufoje, kiam Maeva rigardas Tejhon, \u015dia koro rapidi\u011das, kaj io neklarigebla, pla\u0109e varma, plenigas \u011din. Io poema.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi fartas bone?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tre bone, dankon, kaj vi?&#8221;<\/p>\n<p>La vortoj glitas facile el \u015dia bu\u015do. Nenio vidigas, ke \u015di devas stre\u0109i la fortojn por ne tuj proksimigi la kapon al lia brusto. Kaj \u011din kisi.<\/p>\n<p>&#8220;Anka\u016d mi plej bone fartas.&#8221;<\/p>\n<p>Ili ekridegas.<\/p>\n<p>\u015cajnas, en tiu trankvila loko, ke responde ridas anka\u016d la naturo. Birdo ekflugas gajkante. La lumo sur la maro dol\u0109as al la okuloj. Estas unu el tiuj tagoj, kiam la vivo vastadone disradias \u011dojon.<\/p>\n<p>Kiam oni estas juna, bonfarta, kun tiu beleco, kiun juneco ofte havigas al homoj viglaj kaj sanaj \u2014 eble \u0109ar naturo pretigas ilin por amo \u2014 oni facile sin \u011denas anta\u016d persono de la alia sekso, sed tiun sin\u011denon oni volas ne elmontri. \u0108u plej bona metodo por ka\u015di \u011din ne estas eligi la\u016dtan ridon?<\/p>\n<p>&#8220;Fakte, mi ne diris al vi la veron,&#8221; vo\u0109as Tejho, post kiam la ridoj trankvili\u011dis, &#8220;parolante pri bonfarto. Mia dorso doloras.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vere? \u0108u vi estas malsana?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne malsana. \u0108u vi scias, kie mi laboris lastsemajne?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ie \u0109e la haveno, \u0109u ne? \u0108u vi helpis el- kaj en-\u015dipigi varojn?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne, tute ne. Sed vi pravas pri la loko. Mi laboris apud la haveno, \u0109e tiu \u0109ino, kiu vendas malnovajn objektojn el fero. Li dungis min por kelka tempo. Li bezonis iun por ordigi la amason da plej diversaj varoj el plej diversaj materialoj, kiujn li havas. Teorie, li okupi\u011das pri malnovaj objektoj el metalo, \u0109efe fero, sed fakte li havas multon anka\u016d el aliaj materialoj, ekzemple el ligno. Anka\u016d lignajn meblojn li vendas, \u0109u vi scias? Tiu homo kapablas a\u0109eti kaj revendi ion ajn. Ma\u015dinojn, aparatojn, strangajn arta\u0135ojn, \u0109ion oni trovas \u0109e li.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vere? Sed kiel tio rilatas al via dorso? Kio okazis?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Nu, eble mi ne estas sufi\u0109e forta por tio, kion mi devis fari.&#8221;<\/p>\n<p>Ne sufi\u0109e forta, \u0109u? Ridinde! Maeva rigardas lin. Sur \u0109i tiu insulo, nur la \u0109inaj komercistoj, la malmultaj e\u016dropanoj kaj usonanoj, kaj la homoj, kiuj laboras en oficejo, en hotela akceptejo a\u016d similloke, surhavas \u0109emizon. Tejho neniam surmetas ion alian ol pantalonon. \u0108iufoje, kiam Maeva rigardas lin, lia aspekto tu\u015das \u015dian koron. \u015ci sentas ion en si, ion ne tre esprimeblan, emon tu\u015di, eble, deziron, ke ha\u016dto sentu la kontakton de ha\u016dto. Li estas nek dika, nek speciale alta. Tiu iom bruna ha\u016dto, tiu viza\u011do regule trankvila, tiu korpo, senvesta krom la mallonga pantalono, estas simple belaj. Ili \u0109iam movas sentojn en \u015di. Ne sufi\u0109e forta, \u0109u? Tiuj brakoj, tiu brusto, tiu dorso aperas kapablaj levi kaj porti ion ajn.<\/p>\n<p>&#8220;Vi ne imagas, kiel pezaj kelkaj el tiuj varoj estas. Mi devis levi iun malnovan aparaton, kies uzon mi e\u0109 ne provus imagi. Li volis ekspozicii \u011din en centra loko&#8230; \u0108u vi jam vizitis muzeon?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi jes, foje, en la granda insulo. Estas domo kun \u0109iaspecaj objektoj. \u0108io, sed ne modernaj a\u0135oj. Mebloj, ma\u015dinoj, aparatoj, man\u011diloj, iloj el metalo, \u015dtono, ligno, moneroj&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Vi ne bezonas diri. Mi neniam vidis muzeon, sed mi sidadis sufi\u0109e longe en lernejo por scii, kio \u011di estas. Kial vi parolas pri muzeo?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108ar unu el la konstrua\u0135oj, kie mi laboris por tiu \u0109ino, estas kvaza\u016d muzeo, tiom da nekredeblaj aferoj \u011di enhavas. La tutan tagon mi devis preni a\u0135ojn el unu loko kaj ilin porti al alia.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sed kiel vi dolorigis al vi la dorson? Vi tamen ne levas objektojn kiel okcidentanoj, kiuj tenas la krurojn rektaj por preni ion de sur planko, kaj klinas nur la korpo-supron, tiel ke la dorso elportas la tutan penon, \u011dis \u011di malboni\u011das.&#8221; Dum \u015di parolas, \u015di klinas la dorson kaj mallevas la brakojn, tenante la krurojn rektaj. \u015ci \u015dajnigas, ke \u015di prenlevas ion de sur la tero la\u016d la maniero de la okcidentanoj. Amba\u016d ridegas.<\/p>\n<p>&#8220;Ne, tute ne. Sed tiu stranga aparato ne estis fakte, kia \u011di aperis. \u011ci estis multe pli peza en unu flanko ol en la alia, kaj, kiam mi levis \u011din, mi sentis, ke jen \u011di glitas el miaj manoj. Nu, mi ne povis allasi, ke \u011di falu teren kaj rompi\u011du, time ke la \u0109ino koleros kaj devigos min pagi. Kiel mi povus pagi? De kie mi prenus la monon por tia sendube multekosta aparato? Mi provis teni min egalpeze, mi sukcesis, ke la aparato ne falu, sed mi tiucele faris movon ne\u011dustan kaj ekde tiam mia dorso iom doloras.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kompatinda!&#8221; \u015di diras dol\u0109avo\u0109e, kaj sammomente trakuras \u015dian tutan korpon neatendita sento, pla\u0109a, iom \u011dua. Nur pro \u011di \u015di ekrimarkas, ke \u015di nun tu\u015das lian brakon.<\/p>\n<p>&#8220;Ne zorgu,&#8221; li respondas, same dol\u0109e. &#8220;Doloras nur iomete.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tamen, tamen,&#8221; \u015di rebatas. &#8220;\u0108u \u0109i tie?&#8221; \u015di demandas, promenigante sian manon sur lia dorso, la\u016d la rando de la pantalono.<\/p>\n<p>&#8220;Jes, tie.&#8221; Ne eblus scii, \u0109u lia vo\u0109o esprimas sufereton a\u016d \u011duon. \u0108u amba\u016d? \u0108iaokaze, \u011di sonas bele, altire. &#8220;Via mano estas vere kuraca. Jes. \u011duste tie, sed anka\u016d \u0109irka\u016de. Jes, tiel, plu, plu, mi petas. Viaj fingroj havas resanigan efikon. Kaj krome ili&#8230; kiel diri?&#8230; ili plej agrable poemas. Jes, jes, ne ridu. Via tu\u015do havas la dol\u0109econ de poemo.&#8221;<\/p>\n<p>\u015cia kontakto rapidigas lian koron, dum io fajra varmas ene kaj estigas pla\u0109ajn senta\u0135ojn. Tiam&#8230;<\/p>\n<p>Knabo, knabino. Blua maro, \u0109ielo sennuba, suno. Neniu bruo de ma\u015dino, neniu veturilo, neniu homa vo\u0109o, krom iliaj. Nur birdoj krias unu al la aliaj super la maro, nebele, nekante, kvaza\u016d milite. Ili batalas pri fi\u015doj.<\/p>\n<p>Tejho, Maeva ne atentas ilin.<\/p>\n<p>Ne estus \u011dentile plu rigardi tiujn du. Ni havu konsideron pri ilia rajto soli, a\u016d, pli \u011duste, ge-soli. Ni pro \u011dentileco almena\u016d fermu la okulojn. Kaj se la tiela mallumo vigligas vian imagon, nu, tio estas via afero, \u0109u ne?<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>aparato, \u0109emizo, \u0109ina, dorso, dungi, ekspozicio, farti, fero, gliti, haveno, insulo, kisi, ligno, materialo, meblo, moderna, muzeo, pantalono, planko, rando, sekso, Usono, varo, vigla<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>KIAM DORSO DOLORAS &#8220;Bela mateno, \u0109u ne?&#8221; \u0108i\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kiam-dorso-doloras\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10888"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10888"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10888\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10888"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}