{"id":10889,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-4\/"},"modified":"2022-03-06T17:52:55","modified_gmt":"2022-03-06T09:52:55","slug":"kvina-rakonto-pri-afanti","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kvina-rakonto-pri-afanti\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Kvin Rakonto Pri Afanti"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">KVINA RAKONTO PRI AFANTI<\/h3>\n<p>Komercisto, kiu estis amiko de Afanti, devis foriri por longa voja\u011do. Anta\u016d ol ekiri for, li venis viziti sian amikon, por diri al li varman, plej amikan \u011disrevidon.<\/p>\n<p>Li apena\u016d eksidis kaj komencis paroli pri sia balda\u016da voja\u011do, kiam li rimarkis, ke Afanti havas belan oran ringon \u0109e la ringofingro.<\/p>\n<p>&#8220;Mi tre beda\u016dras, ke mi devas foriri, \u0109ar mi tre \u015datas nian rilatadon,&#8221; li diris. &#8220;Vi estas mia plej bona amiko, Afanti, \u0109u vi tion kredas?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi certe kredas vin, kara,&#8221; Afanti respondis. &#8220;Tial mi havas por vi simplan, sed bonan, konsilon: ne foriru.&#8221;<\/p>\n<p>La alia eligis profundan spiron, zorgviza\u011de.<\/p>\n<p>&#8220;Mi devas, Afanti, mi devas. Miaj komercaj aferoj ne ebligas al mi ne foriri. Mi bezonas monon por vivi, \u0109u ne? Por ricevi monon, mi bezonas komerci. Kaj por mia komerco mi devas voja\u011di for.&#8221;<\/p>\n<p>Afanti nenion respondis.<\/p>\n<p>&#8220;Sed la ideo resti tiel longatempe sen vidi vin igas min ege mal\u011doja. \u011ci \u015diras mian koron. Kiel mi elportos? Ne estos facile.&#8221;<\/p>\n<p>Afanti plu restis silenta.<\/p>\n<p>&#8220;Jen mi havas ideon,&#8221; la amiko diris kun ekbrilo en la okuloj. &#8220;Lasu min havi vian ringon. Mi metos \u011din al mia fingro, kaj konstante vidos \u011din. \u0108iufoje, kiam mi \u011din rigardos, mi sentos, kvaza\u016d mi vidus vin envere. \u011ci estos mia animpacigilo.&#8221;<\/p>\n<p>Afanti rigardis sian ringon. \u011ci estis bela. \u011ci estis valora.<\/p>\n<p>Estis e\u0109 la sola valora\u0135o, kiun li iam ajn havis. Per serioza vo\u0109o li ekparolis:<\/p>\n<p>&#8220;Min tu\u015das la sentoj, kiujn vi esprimas. Kio estas pli valora ol amikeco? Kaj \u011duste mia amikeco al vi ka\u016dzas al mi problemon. \u0108ar anka\u016d mi ne povos havi pacon enkore, dum vi estos for. Anka\u016d mi bezonus vidi vin.&#8221;<\/p>\n<p>Same kiel lia kunulo anta\u016d minuto, Afanti eligis profundan spiregon, bruan, mal\u011doj-espriman. Dum momento silento okupis la \u0109ambron. La komercisto sin demandis, pri kio pensas Afanti. \u0108i-lasta aperis profunde enpensi\u011dinta, kvaza\u016d ser\u0109ante solvon al suferiga problemo. Sed la esprimo de Afanti subite \u015dan\u011di\u011dis: lar\u011da rideto formi\u011dis sur liaj lipoj.<\/p>\n<p>&#8220;Jen! Anka\u016d mi finfine ekhavis ideon, bonan, solvan ideon. Certe vi bonvolos agi kompate al mi: lasu min konservi la ringon. \u0108iufoje, kiam mi rigardos \u011din, mi memoros, kiel mia plej bona amiko deziris \u011din havi pro varmaj amikaj sentoj al mi. Tio varmigos mian koron. Mi memoros, kiel vi petis \u011din, kiel gravis por vi havi ion, kio tenu viva en vi mian memoron, kaj kiel vi tamen plej grandanime akceptis, ke mi \u011din konservu. Tiel mi ne povos ne pensi pri vi konstante. Vi pravas. Amikeco estas io ege valora, kaj \u0109i tiu ringo estos por mi por\u0109iama signo de nia por\u0109iama amikeco.&#8221;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>ligo, ringo<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>en-pens-i\u011di, \u011dis revido, ringo-fingro<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>KVINA RAKONTO PRI AFANTI Komercisto, kiu estis amiko de\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kvina-rakonto-pri-afanti\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10889"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10889"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10889\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10889"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}