{"id":10890,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-5\/"},"modified":"2022-03-06T17:54:57","modified_gmt":"2022-03-06T09:54:57","slug":"mi-perdis-kelkajn-bovinojn","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/mi-perdis-kelkajn-bovinojn\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Mi Perdis Kelkajn Bovinojn"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">MI PERDIS KELKAJN BOVINOJN<\/h3>\n<p>\u2014 Kultura Centro Esperantista? \u0108u tio estas en la Alpoj?<\/p>\n<p>\u2014 Ne. Tute ne. Estas en la plej okcidenta parto de Svislando, en la \u0135urasa montaro. Ne estas tiel akraj montoj kiel la Alpoj, sed ili estas tre agrablaj por promeni. Kaj la Kultura Centro trovi\u011das je iom pli ol mil metroj super la marnivelo, tute proksime al naturo, rande de la plej alta urbo de E\u016dropo. Mi diras &#8220;urbo&#8221;, \u0109ar ekzistas pli altaj vila\u011doj, sed La Chaux-de-Fonds (elparolu: La \u015codfon&#8217;) estas vera urbo, centro de horlo\u011da industrio, tamen je mil metroj de alteco.<\/p>\n<p>\u2014 Interese.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi konas la svisan \u0134urason?<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Mi tie perdis bovinojn siatempe.<\/p>\n<p>\u2014 Perdis bovinojn, \u0109u vere? Kiel eblas?<\/p>\n<p>\u2014 Tio okazis dum la dua mondmilito. Mi estas judo, kiel vi eble scias. Pariza judo. Mi estis dekokjara, studis pri literaturo. Por mi, kamparo estis stranga medio, nekonata, ekster mia vivo. Medio tute fremda al mi. Regionoj, kien oni iras ferii a\u016d pasigi diman\u0109on. Sed mi havis neniun veran kontakton kun la kampara vivo.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi estis en Parizo, kiam la germanoj okupis Francion?<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Mia familio ne prenis serioze \u0109ion, kion oni diris pri la malamindaj idealoj de tiu frenezulo Hitler kaj pri liaj klaraj intencoj. Ver\u015dajne ili prenis siajn dezirojn por realo. Kiam la germanoj alvenis, oni trovis por mi ka\u015dejon en religia lernejo, katolika. Sed tio ne povis da\u016dri, \u0109ar, almena\u016d tiuregione, la germanoj komencis kontroli tiujn lernejojn, ser\u0109ante judojn por ilin sendi al morto.<\/p>\n<p>\u2014 Kiel vi elturni\u011dis?<\/p>\n<p>\u2014 Ni havis amikojn, bonajn amikojn, kiuj \u0109ion aran\u011dis. Ili savis mian vivon. Neniam estos limo al la dankemo, kiun mi sentas al ili. Ili organizis eliron al Svislando. Mi voja\u011dis \u011dis la landlima regiono, kaj tie estis akceptita de franca kamparano, kiel planite. Tiu transirigis homojn de Francio al Svislando ka\u015de, por mono. Estis dan\u011dere, \u0109ar oftis germanaj kontroloj.<\/p>\n<p>\u2014 Kiu pagis?<\/p>\n<p>\u2014 La estro de tiu katolika lernejo pagis parton, tiuj amikoj alian parton. Juda organizo repagis ilin post la milito. Miaj gepatroj devis pagi anta\u016d ol foriri al Svislando, kie ni devis rekuni\u011di, sed iu franco raportis pri ilia ka\u015dejo al la germanoj, kaj ili estis kaptitaj: Mi neniam revidis ilin.<\/p>\n<p>\u2014 Terure!<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Kiu ne travivis ion similan, tiu ne povas imagi.<\/p>\n<p>\u2014 Almena\u016d vi savi\u011dis.<\/p>\n<p>\u2014 Jes.<\/p>\n<p>\u2014 Kia homo estis tiu translima pasiganto?<\/p>\n<p>\u2014 Mi memoras nur, ke mi ne povis ekscii tiutempe, \u0109u li havas homajn sentojn a\u016d ne. Mi legis sur lia viza\u011do neniun kompaton, neniun komprenon pri tio, kion mi travivis. Por li, transkonduki homojn trans la landlimon, estis ia kutima laboro. Li certe ne estis idealisto, kaj mi ofte min demandis, kion ka\u015das lia senvarma viza\u011do. Mi volis rakonti al li pri miaj timoj kaj esperoj, sed li silentigis min per kelkaj akraj vortoj.<\/p>\n<p>\u2014 Eble vi estis por li nur mongajnilo.<\/p>\n<p>\u2014 Eble jes. Mi restis kun li nur malmultajn horojn. Mi min demandis, \u0109u li rigardas min speco de bovo, kiun oni iras vendi ie. Sed mi fakte opinias, ke tio estis nur lia ekstera aspekto, kaj ke sub tiu kvaza\u016d senkora \u015dajno ka\u015di\u011dis homa kunsento.<\/p>\n<p>\u2014 Nu, tion ni neniam scios. Sed kion pri la bovinoj, kiujn vi perdis?<\/p>\n<p>\u2014 Atendu, atendu. Mi tranoktis \u0109e tiu kamparano. Ege frue matene, anta\u016d ol tagi\u011dis, li vekis min. Mi prenis la sakon, en kiu mi portis miajn kelkajn hava\u0135ojn, kaj sekvis lin. Ni piediris unue tra kampoj, sed balda\u016d tra arbaro. Ni supreniris pli kaj pli, sufi\u0109e alten sur la monto.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u ne trovi\u011dis germanoj, kiam vi foriris?<\/p>\n<p>\u2014 Tute ne. Sed ni sciis, ke ili trovi\u011das en la regiono. Kaj mi kolerigis mian kunulon foje, \u0109ar&#8230; Nu, mi devas unue diri, ke post la unua arbaro ni alvenis super la limon de la arba nivelo. Tie estis nur herbo kaj \u015dtonoj. Estis la komenco de vasta herbejo, kie bovinoj pace herbman\u011dis rigardante nin pasi.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u estis bela vetero? En kiu sezono vi translimi\u011dis?<\/p>\n<p>\u2014 Somere. Tial la bovinoj estis ekstere. Jes, la vetero estis bela. La tagoj estis sekaj tiuperiode, sed tie supre, je tiu horo, estis malvarmete kaj kelkloke renkonti\u011dis nebulo, fojfoje e\u0109 tre densa nebulo.<\/p>\n<p>\u2014 Pardonu, ke mi interrompis vin per mia demando pri vetero. Vi komencis rakonti, kial vi kolerigis vian kamparanon.<\/p>\n<p>\u2014 Plej simple. \u0108ar mi krietis. Estis apena\u016d a\u016ddebla krieto, sed mi ne povis subpremi \u011din. Ni estis en nebulo kaj la \u0109ielo ankora\u016d estis malhela. Mi pikis min vere dolorige. Oni ne vidis bone. La limo inter tiuj herbejoj estis markita per dratoj. Pikdratoj.<\/p>\n<p>\u2014 Ne estas limoj. Nur estas bariloj, por ke bovinoj ne transiru al alia loko, sed restu tie, kie ili devas.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vere? Kiel stulta mi estas! Kompreneble, vi pravas. Vi ne imagas, kiel \u0109efurbano povas stulti pri neurbaj aferoj. Nu, mi provis pasi sub tia drata barilo. Mi faris stultan movon, iom glitis, mia nazo trafis ion lignan, mi saltetis kaj pikilo de la pikdrato eni\u011dis en la dorson de mia mano. Mia krieto estis vere malla\u016dta, e\u0109 ne estis krieto, nur eligo de malakra dolorsono, sed mia gvidanto koleris.<\/p>\n<p>\u2014 Kiel li povis koleri senkrie?<\/p>\n<p>\u2014 Li sukcesis. Nun, kiam mi revidas lin enpense, mi trovas la situacion amuza. Sed \u011di ne amuzis min tiutempe. Li esprimis sian koleron tute silente. Nur per viza\u011daj esprimoj kaj movoj de la brakoj, de la korpo, de la kapo, de la manoj. Liaj lipoj movi\u011dis kvaza\u016d por montri, ke li krias, sed neniu sono venis. Li imitis kriojn sen krii. Finfine, li retrovis sian trankvilon kaj ni da\u016drigis nian iradon. Ni revenis al arbara regiono. Ie, meze de tre densa arbaro, li haltis, kaj signis, ke mi haltu.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u li a\u016ddis germanojn?<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne sciis. Beda\u016drinde, li nenion volis a\u016d povis diri al mi. Li metis fingron sur la lipojn por signi, ke mi faru neniun bruon. Se vi scius, kiel mia koro batis!<\/p>\n<p>\u2014 Mi povas imagi.<\/p>\n<p>\u2014 Eble. Mi pli kaj pli perdis mian trankvilon, \u0109ar mi ne komprenis, kio okazas. Ni tie staris silente, senmove, dum pasis minutoj, longegaj minutoj. Lia sinteno povis signifi nur, por mi, \u0109eeston de dan\u011dero, kaj mi, urbano, tute ne kutimis al dan\u011dero. Mi anka\u016d, verdire, ne kutimis al malkomforto. Miaj piedoj estis malsekaj pro la longa mar\u015dado en herbejo je la horo, kiam malsekeco formi\u011das tie surmonte (a\u016d \u0109u la malsekeco formi\u011das dum la tuta nokto? Kiel nescia mi estas pri naturo!). Mi estis pensanta pri miaj malvarmaj, malsekaj piedoj, kiam insekto min pikis. Kia pla\u0109a medio! Tio igis min e\u0109 pli stre\u0109ita.<\/p>\n<p>\u2014 Sed kial vi longe staris tie senmove? Kio estis la dan\u011dero?<\/p>\n<p>\u2014 Fakte ne estis dan\u011dero. Mi jam rimarkis anta\u016de, ke mia kunulo havas nekredeble akrajn okulojn, kapablajn vidi tra plej malhela nokto, \u0109u germanoj ie mar\u015dis. Nu, ni estis en densnebula loko kaj li provis rigardi. Krome, per siaj same akraj oreloj li tre stre\u0109e a\u016dskultis, \u0109u germanoj ie proksime pasas. Ni ja trovi\u011dis tute proksime al la landlimo. Post iu longa, lasta kontrolado senmova &#8211; plej stre\u0109a, kredu min &#8211; li proksimigis la lipojn al mia orelo kaj elparolis la unuajn vortojn, ekde kiam ni forlasis lian domon: &#8220;Rigardu tiun vojeton&#8221; (mi apena\u016d vidis ion, sed ege mallar\u011da piedvojeto trairis inter la arboj) &#8220;sekvu \u011din. Post kvin minutoj, vi estos en Svislando.&#8221;<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u estis tiel simple?<\/p>\n<p>\u2014 Tiel simple estis. Simple, sed ege stre\u0109e. La sola problemo estis ne perdi la vojeton. Feli\u0109e, mi balda\u016d eliris el la nebulo. Mi tiam jam estis en Svislando, sed tion ne sciis. Mi eksciis nur, kiam la vojeto finfine atingis vila\u011don.<\/p>\n<p>\u2014 Sed \u011dis nun en via rakonto vi nur preterpasis bovinojn, neniam ilin perdis. Kion vi diris komence? \u0108u mi misa\u016ddis?<\/p>\n<p>\u2014 Tio estas tute alia afero. \u011ci okazis poste. La svisoj estis bonkoraj kun mi (ne \u0109iam kaj \u0109ie tiel estis; mi estis bon\u015danca). Post iom da tempo, ili sendis min al kamparano. Mi devis resti tie kaj labori kun li por pagi mian restadon en la lando. Mi do iris tien kaj la kamparano estis plej afabla. Li vere varme bonvenigis min. Li invitis min promeni en la \u0109irka\u016da\u0135o, &#8220;por montri \u0109ion&#8221;, li diris. Survoje ni renkontis bovinarojn kaj li salutis la bovinojn per ilia nomo. Estis gajaj sonoj, tie, \u0109ar \u0109iu bovino havis sonorilon \u0109e la kolo, jen pezan, jen malpezan, jen kun akra sono, jen kun malakra.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj la paca muziko de tiuj sonoriloj estis tiel pla\u0109a al viaj oreloj de juna \u0135us-foririnto el mortodan\u011dero, ke vi atentis \u011din pli ol la bovinojn mem!<\/p>\n<p>\u2014 \u011custe. Tute prave. Kion mi miskomprenis kiel promenon, tio estis precizigoj por la laboro. Sed, vere, li ne estis klara pri tio. Vespere, li diris al mi: &#8220;Iru al tiu kaj tiu kaj tiu lokoj, kiujn mi montris al vi posttagmeze kaj revenigu la bovinojn hejmen.&#8221;<\/p>\n<p>\u2014 Kompatinda!<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne kura\u011dis diri, ke mi e\u0109 ne estis certa, \u0109u mi trovos la vojon. La loknomoj, kiujn li diris dum la posttagmeza promeno, kaj ripetis en sia ordono, kompreneble signifis nenion por mi. Mi tamen foriris. Mi feli\u0109e grandparte memoris, tra kie ni pasis anta\u016de. Mi sukcesis atingi la bovinojn, kiujn mi opiniis liaj. Ili e\u0109 memvole grupi\u011dis, kaj mi miris, ke ili tiel facile akceptas sekvi min. Sed mi ne sciis, kiom ili devas esti. Kiam mi revidis ilian mastron, mia bovinaro estis mankhava.<\/p>\n<p>\u2014 Kion li faris?<\/p>\n<p>\u2014 Li diris, ke li tuj vidis, ke mi estas urba senkapulo, al kiu oni povos nenion ordoni kun certeco, ke li plenumos la taskon. Mi a\u016dskultis senresponde. Kion mi povis diri? Sed io ege mirigis min. Por mi, \u0109iu bovino estas nur bovino, simila al \u0109iu alia bovino. Sed li tuj diris, ke mankas tiu, kaj tiu \u0109i, kaj tiu alia. La\u016d la nomoj li priparolis ilin. Li devigis min iri kun li. Li trovis \u0109iun la\u016d la sono de \u011dia sonorilo. Li ne nur konis \u0109iun viza\u011don bovinan (eble ne la viza\u011don, mi ne scias, kiel li ilin rekonis), sed li anka\u016d konis \u0109iujn sonorilajn sonojn. \u0108u ne mirinde?<\/p>\n<p>\u2014 Tiel vi konati\u011dis kun svisa \u0134uraso! \u0108u poste vi lernis voki \u0109iun bovinon la\u016dnome?<\/p>\n<p>\u2014 Ne. Mi ne havis tempon. La sekvantan tagon, mi jam estis for. La kamparano plendis pri mi. Oni sendis min al la horlo\u011da industrio, kaj tie mi estis brila knabo, kiu ricevis nur gratulojn. \u0108u vi sciis, kiel la israela verkisto David \u015cahar difinas la malbonon?<\/p>\n<p>\u2014 Ne.<\/p>\n<p>\u2014 Li diras, ke malbono estas io, kio ne trovi\u011das \u011dustaloke. Kafo en taso, li diras, estas io bona. Kafo sur pantalono estas io malbona. Estis erare postuli, ke juna parizano okupi\u011du pri bovinoj!<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>akra, Alpoj, bovo, diman\u0109o, drato, franca, fremda, germana, hela, herbo, horlo\u011do, idealo, imiti, insekto, israela, juda, \u0134uraso, katolika, kvalito, literaturo, medio, nazo, nebulo, Parizo, piki, seka, sezono, sonori, svisa, veki<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>el-turn-i\u011di, sia-tempe, tra-nokti<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>MI PERDIS KELKAJN BOVINOJN \u2014 Kultura Centro Esperantist\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/mi-perdis-kelkajn-bovinojn\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10890"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10890"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10890\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10890"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}