{"id":10891,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-6\/"},"modified":"2022-03-06T17:56:15","modified_gmt":"2022-03-06T09:56:15","slug":"aminda-famulo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/aminda-famulo\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Aminda Famulo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">AMINDA FAMULO<\/h3>\n<p>Li estis tiel fama. Lia nomo, en grandaj literoj, legi\u011dis \u0109ie en la urbo. Li certe estis la plej populara kantisto. La stelo, kiu brilis en la nokto. La plej aminda kantisto niatempa.<\/p>\n<p>Liaj muzikoj estis frenezaj, oni diris. Li kantis rapide, vigle, \u011due. Kaj liaj vigleco kaj \u011duemo iel transdoni\u011dis al la publiko.<\/p>\n<p>Sed estis io poezia en la vortoj, kiujn li kantis. Kaj li estis kura\u011da. Mal\u015datantoj diris, ke li krias. Ne, li ne kriis. Li vokis. Li devis voki, \u0109ar li volis veki. Li alvokis nin kontra\u016dstari maljustecon. Li volis veki la homojn el la dormo, en kiun la moderna vivo ilin tenis. Por ke ili fari\u011du aktivaj. Por ke ili agu kontra\u016d \u0109io malbona en nia socio. Por ke ili igu la socion progresi al pli bona vivo, al mondo pli justa.<\/p>\n<p>Kiun \u015dancon mi havis, mi, eta sekretariino, ke li rimarku min? Miaj ideoj estis malsa\u011daj. Sed mi volis ian kontakton kun li. Mi sciis, ke nenio serioza eblas inter li kaj mi. Sed scii ne sufi\u0109as por forigi ideon, \u0109u? Mi volis, ke li amu min.<\/p>\n<p>Kiam li aperis anta\u016d \u0109ies okuloj, en la plenplena ejo, lia kostumo brilis. \u015cajnis, ke miloj da steletoj estas kudritaj sur \u011di. Ili respegulis la lumon, kiu estis direktita de la plafono al li, en konstante \u015dan\u011di\u011danta danco.<\/p>\n<p>Dum li kantis, lia tuta korpo dancis. Li ne kantis nur per la bu\u015do, la lipoj, la lango. Li kantis tutkorpe. Kaj pro tio la a\u016dskultantoj dancis sian sidan danceton, la\u016d la muziko, sur siaj se\u011doj. Mi \u0109iam trovis tre belaj, sur la fotoj, liajn harojn tiel pla\u0109-aran\u011de kombitajn. Sed dum li dance kantis tie, anka\u016d liaj haroj dancis, kaj el la bonorda kombado restis plu nenio. Strange, mi trovis lin e\u0109 pli aminda tiel.<\/p>\n<p>Kiam li finis, mi iris atendi lin. Mi havis tri diskojn kun mi. Mi intencis peti lin subskribi sian nomon sur ili. Mi sciis, ke li e\u0109 ne rigardos min. Estos nur momenta renkonti\u011do, inter\u015dan\u011do de kelkaj vortoj, manmovo, kiun li faris milionfoje eble, por irigi la plumon sur la centra ronda papero meze de plasta disko. Jes, mi sciis tion. Mi ne atendis ion alian. Kaj tamen mi esperis.<\/p>\n<p>&#8220;Via nomo estas Vera, \u0109u ne?&#8221; li demandis, rigardante min fikse, rekte en la okulojn.<\/p>\n<p>&#8220;Kiel vi povas scii? Jes,&#8221; mi respondis nekomprene.<\/p>\n<p>Estis nekompreneble. Kiel eblas rekoni personon, kiun oni neniam vidis?<\/p>\n<p>&#8220;Mi tuj rekonis vin,&#8221; li plu diris. &#8220;Li estas bonega.&#8221;<\/p>\n<p>Pli kaj pli strange!<\/p>\n<p>&#8220;Kiu estas bonega?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sergjo,&#8221; li respondis.<\/p>\n<p>&#8220;Sergjo?&#8221; Mi konis neniun tiunoman, kaj mi aldonis: &#8220;Kiel li estas bonega? Pri kio?&#8221;<\/p>\n<p>Homamaso premis min tiel forte, ke fari\u011dis pli kaj pli malfacile spiri. \u0108iuj deziris, ke la famulo skribu sian nomon sur iliaj diskoj, a\u016d sur papero. Ili malkontentis pri tio, ke mi malrapidigis la aferon. Li rigardis ilin.<\/p>\n<p>&#8220;A\u016dskultu,&#8221; li amikvo\u0109is, &#8220;\u0109u vi akceptus vesperman\u011di kun mi morga\u016d?&#8221; Li enmanigis al mi karton. &#8220;Jen la adreso de la restoracio. Ekde la oka mi atendos vin. Ni ne povus paroli trankvile \u0109i tie. Sed morga\u016d mi havos libertagon. Ripozigos min vesperman\u011di kun vi.&#8221;<\/p>\n<p>Mi jesis, dankis, foriris, apena\u016d konscia pri la multaj rigardoj, kiuj provis ekkompreni, kial la dio elektis min prefere ol iun ajn alian.<\/p>\n<p>Dormi mi ne povis. Mi pasigis la nokton demandante min, kio okazis. \u0108u entute la invito estis reala? \u011ci estis apena\u016d kredebla. Post kiam mi dormetis kelkan tempon, mi post nelonge veki\u011dis, kaj la pensoj plu kaj plu turni\u011dis en mia kapo, sen prezenti respondon al la multaj demandoj, kiuj kaptis min. Plurfoje, certa, ke la afero estis nur imagita, mi elliti\u011dis por rigardi la restoracian karton. \u011ci estis reala.<\/p>\n<p>Matene, mi sentis min tiel malbone post tiu preska\u016d sendorma nokto, ke mi telefonis al la oficejo, ke mi malsanas, kaj ne iros labori. Tiam okazis kvaronhora batalo inter miaj principoj kaj mia deziro. Unu el miaj principoj estas, ke dormo devas veni nature: dormigilon mi neniam uzas. Mi havas kelkajn hejme, \u0109ar kiam mia patrino vizitas min, \u015di \u0109iam lasas iom da ili. Sed \u0109i-foje miaj principoj malvenkis: mi enbu\u015digis dormigilon kaj finfine glitis dormen. Mi ja bezonis esti bela, kaj sendorma nokto ne favoras beli\u011don.<\/p>\n<p>Kiam mi forlasis mian lo\u011dejon tiuvespere, mi timis, ke iu el la oficejo vidos min kaj faros al si \u011dustajn ideojn pri mia &#8220;malsano&#8221;. Sed mi povis nenion fari tiurilate. Mi estis preska\u016d certa, ke li ne estos tie. Kial li estus? Tiaj famuloj ne estas tre seriozaj, onidire. Dio scias, kial li havis tiun ideon pri mi.<\/p>\n<p>Mi tre beda\u016drus, se li ne tenus sian promeson. Mankus al mi, ne nur la plezuro dividi man\u011don kun viro, kiun mi de malproksime ege \u015datis, eble e\u0109 amis, sed mankus anka\u016d la respondo al la mirigaj demandoj: Kiel li povas scii mian nomon? Kiu estas Sergjo?<\/p>\n<p>Fakte, kontra\u016d mia atendo, sed la\u016d mia espero, li tie sidis en la trinkeja parto de la restoracio, tuj \u0109e la enirejo. Li direktis al mi lar\u011dan rideton, kiam li ekvidis min.<\/p>\n<p>&#8220;Venu,&#8221; li diris. &#8220;Ni havas tablon en aparta \u0109ambro, tiel neniu \u011denos nin. Ne estas agrable esti fama. Oni malfacile defendas sin kontra\u016d scivolemuloj kaj kolektantoj de subskriboj.&#8221;<\/p>\n<p>Li kondukis min al eta aparta man\u011do\u0109ambro.<\/p>\n<p>&#8220;Kiel vi fartas?&#8221; li afable demandis, post kiam li mendis la man\u011don.<\/p>\n<p>&#8220;Mi ku\u015dis sendorme dum la tuta nokto. Pro vi.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u mi estas tiel terura?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tion mi ne povas diri, ne konante vin. Oni konas homon nur post kiam oni man\u011dis tutan kilogramon da salo kun li a\u016d \u015di. Kaj je \u0109iu man\u011do, kiom da salo ni enprenas? Ne vi estas terura, sed viaj nekompreneblaj sintenoj. Kiel vi povas koni mian nomon?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi diris al vi: pro Sergjo.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sed mi konas neniun Sergjon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vere? Kion pri la desegn-instruisto?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ha, tiu! Mi e\u0109 forgesis lian nomon. Jes, li estis mia instruisto en la meza lernejo. Foje li petis la permeson desegni min.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u011custe. Li estas \u015danca konato de mia frato, kaj foje mi vizitis lin. Mi vidis tiun belan desegna\u0135on en lia sid\u0109ambro. Kaj mi enami\u011dis al la belega knabino sur \u011di. Kompare kun la realo, tamen, tiu desegna\u0135o estas nenio.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kaj dume mi enami\u011dis al vi pro viaj kantoj!&#8221;<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Mi estis plej malsa\u011da. Pro li mi forlasis mian sekretarian laboron. Mi forlasis mian urbon. Mi sekvis lin de loko al loko, kie li kantis. Li estis freneza pri mi, mi pri li. \u011cis venis la tago, kiam ni malpacis, kiam \u0109io inter ni \u015dajnis subite neelporteble supra\u0135a, kiam amba\u016d komprenis, ke tio estas kvaza\u016d ludo, a\u016d pli \u011duste interludo inter la seriozaj okaza\u0135oj de la vivo.<\/p>\n<p>Mi revenis hejmen, laca, e\u0109 ne konscia, ke mi almena\u016d ri\u0109i\u011dis per speciala, instrua sperto&#8230;<\/p>\n<p>Sed mia vivo \u0109iam plenas je strangaj \u015dancaj okaza\u0135oj. En la vagono, kie mi sidis revenante, mi ne sukcesis subpremi la plorojn. Mi provis interesi\u011di pri tio, kio vidi\u011das tra la fenestro, sed ne vere sukcesis. Mi sukcesis atenti nenion, anka\u016d ne la viron, kiu eksidis vid-al-vide de mi. Nur kiam li amike metis la manon sur mian brakon kaj demandis:<\/p>\n<p>&#8220;Vera, \u0109u vi mal\u011dojas?&#8221;, nur tiam mi mirsaltetis: estis Sergjo!<\/p>\n<p>Sergjo kaj mi vivas kune nun jam la okan jaron. Kaj \u0109iutage ni feli\u0109as pli kaj pli. Li ofte a\u016dskultas diskojn a\u016d kasedojn de mia iama amanto, \u0109ar li tre \u015datas lian manieron kanti. Anka\u016d mi. Sed mi scias, ke la vespera kantisto estas iu, kaj la viro matena, tagmeza, nokta, feria, iu tute alia.<\/p>\n<p>Anka\u016d nia kantisto tion scias. Li foje diris al mi: &#8220;Kiam mi staras anta\u016d publiko, kiam la lumoj en la salonego mallumi\u011das, kaj nur forta, densa lumo elektra direkti\u011das al mi, kaj mi ekkantas, tiam, \u015dajnas, ke la ordinara &#8220;mi&#8221; iras flanken, kaj lin anstata\u016das alia persono, multe pli brila, pli bona, pli sentema, pli alt-anima ol mi&#8221;.<\/p>\n<p>La kantisto kaj la \u0109iutagulo: du viroj lo\u011das en la sama korpo, kaj unu dormas, dum la alia okupas la direktejon. La unuan mi plu amas, ege forte, kaj la dua&#8230; la dua ne estas malbona knabo, sed anka\u016d ne tia viro, kun kia mi deziras vivi. Mi e\u0109 ne beda\u016dras, ke la unua ne vivas nur por mi. Kompare kun Sergjo, li apena\u016d ekzistas.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ.<\/p>\n<p>aktiva, \u0109ies, desegni, disko, kasedo, kilogramo, kombi, kostumo, kudri, lango, litero, miliono, plafono, plasta, plumo, poezio, populara, principo, progresi, ripozi, sekretario, stelo<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>inter-ludo, sci-vol-ema, sub-skribi, vid-al-vide<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>AMINDA FAMULO Li estis tiel fama. Lia nomo, en grandaj \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/aminda-famulo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10891"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10891"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10891\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10891"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}