{"id":10892,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-7\/"},"modified":"2022-03-06T17:57:13","modified_gmt":"2022-03-06T09:57:13","slug":"mistrafo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/mistrafo\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Mistrafo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">MISTRAFO<\/h3>\n<p>&#8220;Maljusta, tio estas maljusta,&#8221; Ijabo ripetis al si, dum \u015di de malproksime rigardis Olun ordigi la a\u0135ojn, kiujn li intencis kunporti voja\u011de al la \u0109efurbo. \u015ci estis en la \u011dardeno, kolektanta legomojn por la vesperman\u011do. \u015ci proksimi\u011dis al la domo. Nun \u015di vidis lin bone, kaj lin e\u0109 pli malamis pro lia maniero bonorde aran\u011di siajn a\u0135ojn anta\u016d ol ilin paki. Tiel \u0109iam agis Olu \u2014 ordeme \u2014 kaj tial, sendube, li konstante pri \u0109io sukcesis. Neniam Sule agis tiamaniere. Kaj Sule neniam sukcesis. Pensante pri sia malamo al Olu, \u015di ekpensis pri la same a\u0109a sento, kiun \u015di havis rilate al Jetunde, lia patrino. Tiumomente, se vi venus al \u015di kaj dirus, ke anta\u016d dek jaroj la du edzinoj de Adejemi \u2014 Jetunde kaj \u015di \u2014 rilatis vere amike, \u015di ne konsentus kredi vin. Tiujn feli\u0109ajn tagojn \u015di sukcesis plene forigi el sia memoro.<\/p>\n<p>Adejemi estis sufi\u0109e ri\u0109a por pagi al si du edzinojn, sed li tre \u015datis pacon en la hejmo, kaj sekve, kiam li decidis realigi sian deziron pri dua edzino, anta\u016d multaj jaroj nun, li longe priparolis la aferon kun sia unua edzino, Ijabo. Ijabo plene jesis al lia elekto, kaj Jetunde fari\u011dis \u015dia plej bona amikino.<\/p>\n<p>Tiu amikeco e\u0109 pli forti\u011dis, kiam amba\u016d samperiode naskis infanon, \u0109ar amba\u016dkaze estis knabo. La knaboj ege amis unu la alian kaj konstante kune ludis, sen iam ajn malpaci. Havante la saman a\u011don, ili interesi\u011dis samtempe pri la samaj ludoj, kaj nek Sule nek Olu estis pli forta ol la alia.<\/p>\n<p>Adejemi estis tre religia kaj \u0109iutage, farante la la\u016ddevajn pre\u011dojn, dankis Dion pri la granda beno, kiun li ricevis: amoplena familio kun du bonaj edzinoj kaj du bonaj filoj, unuvorte: feli\u0109o.<\/p>\n<p>\u0108u per sia profunda dankemo al Dio li kolerigis la diablon? Tio estas la klarigo, kiun mi a\u016ddis de loka sa\u011dulo, konata de \u0109iuj kiel homo plej sankta. Sed pri tio mi ne povus ju\u011di.<\/p>\n<p>Se la diablo agis, li agis pere de la onklo de Sule. Olu timis altecon. Kiam li trovi\u011dis ie alte, li havis la impreson, ke io tiros lin malsupren, kaj ke li falos. Tiu timo vekis kapturni\u011don. Sekve, li neniam iris sur altan lokon, se ne trovi\u011dis \u0109e ties rando barilo a\u016d io simila malhelpanta fali.<\/p>\n<p>Iutage, Sule estis kun sia onklo sur la tegmento de domo, kiun ili kovris per materialoj por \u011din plifortigi konsidere al la balda\u016da pluvsezono. La onklo proponis al la du knaboj, ke ili helpu lin, sed li sciis, ke Olu certe ne jesos. Kaj tie supre, dum Sule samtempe amuzi\u011dis kaj laboris, la diablo tra-onkla parolis al li:<\/p>\n<p>&#8220;Mi a\u016ddis, ke Olu sukcesas tre bone en la lernejo.&#8221;<\/p>\n<p>Sule jesis.<\/p>\n<p>&#8220;Tiu knabo malakceptis veni helpi min sur la tegmento. Kia timulo!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Estas vere, ke li timas multajn aferojn, kiuj al mi aperas tute sendan\u011deraj,&#8221; Sule respondis.<\/p>\n<p>&#8220;Vidu, tia estas la vivo: \u0109ar li pli timas, li malpli laboras en la arboj, en la kampoj, en la domo, kaj tial li estas malpli forta ol vi. Forton oni ricevas uzante sian korpon. Jes, li estas multe malpli forta ol vi. Malpli vira.&#8221;<\/p>\n<p>Sule ege kontentis. Lin iom \u011denis, ke la duonfrato \u0109iam iom pli bone sukcesas en la lernejaj taskoj, kaj pro tio li sentis sin iom malsupera al li. La vortoj de la onklo redonis superecon.<\/p>\n<p>&#8220;Mi konas multajn tiajn ulojn,&#8221; la onklo diable plu diris, &#8220;kiuj pli bone man-uzas krajonon ol laborilon. Ili fari\u011das malfortaj kaj malkura\u011daj, kiel virinetoj.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vere?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes. \u0108u vi a\u016ddis pri Odjo? Vi ne konis lin, \u0109ar li estis tiel timema, ke foje li ne sciis defendi sin, kaj li mortis. Li estis kiel Olu. \u0108iam li okupis la unuan rangon en la klaso. Per plumo, krajono kaj papero li superis \u0109iujn, sed kiam ekpluvis fortege kaj la \u0109ielon traflugis fulmo, li iris ka\u015di sin en la jupo patrina. Kiom utilas havi belajn kajerojn plenajn je bela skribo, se e\u0109 mu\u015do vin timigas?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Nu, Olu estas mia frato, kaj mi amas lin. Estos doma\u011de por li, se li fari\u011dos malkura\u011da. Eble mi povus helpi lin, \u0109u ne? Ofte li helpas min kompreni la aferojn en la lernejo. Kial mi ne&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Li eble estas via frato, sed li ne estas mia nevo,&#8221; la onklo interrompis. &#8220;Nur vi estas mia nevo, \u0109ar mi havas nur unu fratinon, kaj \u015di estas via patrino. Vi kaj mi havas la saman sangon, li ne. Vere, mi ne povas ne malestimi lin. Timo ne estas akceptebla \u0109e viro.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Parolante pri sango,&#8221; Sule diris, \u0109ar la diabla agado iom komencis efiki en li, &#8220;estas fakto, ke Olu timas sangon. E\u0109 la propran sangon. Kiam li estis eta, foje li falis, li \u015diris al si iom da ha\u016dto, kaj sango fluis. Li ekploris kiel knabineto.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Nu, vi vidas! Malestiminda ulo. \u0108u vi plorus, \u0109ar vi sangas?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne. Vi pravas. Mi ne timas sangon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne estas bone pasigi la vivon inter libroj kaj kajeroj, a\u016d kovri multajn pa\u011dojn per krajona a\u016d pluma skribo. Kial kelkaj knaboj tion faras? \u0108u vi scias? Pro timo. Ili timas ricevi malpli da poentoj ol la kunuloj. Ili timas malsukcesi \u0109e ekzameno. Ili timas, ke la gepatroj malkontentos. Sed knabo, kiu ne timas pri siaj poentoj, pri la ekzamenoj a\u016d pri malkontentaj gepatroj, ne perdas la energion pri tiuj senutilaj aferoj, kaj li lernas labori pri reala\u0135oj, kiel vi nun faras \u0109i tie sur tegmento kun mi. Labori sur tegmento, sen timo fali, tio estas maniero fari\u011di vera viro.&#8221;<\/p>\n<p>Ekde tiu tago, Sule pli kaj pli vizitis sian onklon kaj laboris kun li. Ili pasigis longajn horojn kune en la arbaro, a\u016d \u0109e la bordo de rivero. Sule sentis sin pli kaj pli supera al Olu. Kaj liaj poentoj en la lernejo pli kaj pli falis \u2014 sed Sule, kiel dirite, ne timis falon \u2014 dum lia duonfrato plu sin tenis sur rimarkinde bona nivelo lerneje.<\/p>\n<p>Kaj nun, multaj jaroj jam pasis. Sule ne sukcesis la ekzamenon por eniri la mezlernejon, kaj restis en la vila\u011do, dum Olu iris studi plu. Kaj Olu pli kaj pli brile sukcesis. La du fratoj disi\u011dis, \u0109esis amike rilati. Strange, amba\u016d sentis sin supera kaj malsupera. Sule sentis kulturan malsuperecon rilate al sia frato, kaj ne tre \u015datis a\u016ddi, kiel tiu bele parolas, uzante brilajn vortojn, kiuj neniam venus al li en la kapon, e\u0109 se li ilin konas, kaj kiel Olu povis diskuti pri io ajn, \u0109ar \u015dajne liaj scioj kovris \u0109iujn eblajn temojn en la mondo.<\/p>\n<p>Olu, siaflanke, trovis Sulen pli forta, kaj e\u0109 pli inteligenta. \u0108ar por uzi laborilon, rebonigi ion fu\u015ditan a\u016d fari objektojn, li estis tiom pli kapabla! La onklo ne tute malpravis: Olu rigardis sian duonfraton pli vira, ol li sentis sin mem.<\/p>\n<p>Ijabo, la patrino de Sule, povus kontenti pri la juna viro, kiu estis \u015dia filo: bela, kura\u011da, forta, kapabla. Sed \u015di delonge komprenis, ke Olu gajnos pli da mono kaj atingos pli altan nivelon en la socio, pli altan povon. Se li fari\u011dos \u015dtatfunkciulo, li havos povon multe superan al Sule, kiaj ajn ties korpa forto kaj realaj kapabloj.<\/p>\n<p>\u0108i-vespere \u015di ne plu eltenis. Morga\u016d Olu foriros al la \u0109efurbo, \u0109ar la \u015dtato pagas al li studojn tie, tiel brila li estis en la lastaj ekzamenoj. Dum \u015dia filo restos en la vila\u011do kaj vivos malri\u0109an vivon pene laborante \u0109iutage, la filo de la kunedzino \u011duos nenifaron en bela urba oficejo, kaj per tiu senutila funkcio ricevos pli da mono \u0109iumonate ol \u015di iam ajn vidis en la tuta vivo.<\/p>\n<p>&#8220;Maljusta,&#8221; \u015di diris al si. &#8220;La vivo estas maljusta.&#8221;<\/p>\n<p>Kaj jen, subite, \u015di sciis, kion fari. Olu tre \u015datis \u015dian specialan manieron kuiri rizon kun legomoj. Kio estus pli natura ol prepari iom da \u011di por li sola, kiel signon de bondeziro anta\u016dvoja\u011da? \u015ci do preparis la rizon. Kaj dum la akvo bolis, \u015di metis en \u011din la mortigan herba\u0109on, pri kiu \u015dia frato foje instruis \u015din.<\/p>\n<p>Kiam la rizo estis preta, \u015di lasis \u011din en la domo kaj reiris al la \u011dardeno, de kie \u015di povos bone vidi, kiu momento plej ta\u016dgas por iri \u011din proponi al Olu. \u0108i-lasta nun estis ekster la domo. Preferindus atendi ankora\u016d iom da tempo.<\/p>\n<p>\u015ci tiom atentis la movojn de Olu, ke \u015di ne rimarkis, ke \u015dia filo revenas kaj eniras la domon. Kiam Ijabo reeniris la hejmon por preni la rizon kaj \u011din porti al Olu, \u015di vidis la poton malplena kaj sian filon ku\u015danta kun dolorstre\u0109ita viza\u011do. \u015ci eligis krion, teruran krion, pri kiu la tuta vila\u011do ekmiris. Tiu sengusta, senodora herba\u0109o efikas tre rapide kaj la \u015dan\u011doj, kiujn \u011di ka\u016dzas en la korpo, estas nekuraceblaj. Kiam, anta\u016d ne tre longe, Sule revenis hejmen kaj vidis la poton, li tuj sciis, por kiu tiu rizo estis preparita. Por ke tiu ne \u011duu \u011din, li man\u011dis \u0109ion.<\/p>\n<p>Oni diris al mi, ke tuj post la krio de Ijabo a\u016ddi\u011dis lauta, sango-frostiga rida\u0109o. De la diablo, oni diris al mi.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>beni, boli, bordo, diablo, doma\u011de, ekzameni, flui, fulmo, \u011dardeno, jupo, kajero, kazo, kovri, krajono, mu\u015do, nevo, onklo, pa\u011do, paki, poento, rango, rizo, sango, tegmento<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>du-on-frato<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>MISTRAFO &#8220;Maljusta, tio estas maljusta,&#8221; Ij\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/mistrafo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10892"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10892"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10892\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10892"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}