{"id":10893,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-8\/"},"modified":"2022-03-06T18:14:09","modified_gmt":"2022-03-06T10:14:09","slug":"malbenita-listo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/malbenita-listo\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Malbenita Listo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">MALBENITA LISTO<\/h3>\n<p>\u2014 Sinjoro eldonisto, mi sukcesis verki 33 el la promesitaj rakontoj. Eble ili estas bonaj, eble ili estas tuj \u0135etindaj en fajron, mi ne scias. E\u0109 se verkisto relegas dekfoje sian verkon, pa\u011don post pa\u011do, li mem ne povas ju\u011di \u011din. Sed pluen iri mi ne povas. Vi devos, \u0109u akcepti neplenumitan taskon, \u0109u aldoni unu a\u016d du jarojn al la dato notita sur via kalendaro por la ricevo de miaj rakontoj.<\/p>\n<p>\u2014 Kial vi ne povas da\u016drigi? \u0108u vi ne promesis? \u0108u vi ne prenis sur vin sindevigon rilate al mi?<\/p>\n<p>\u2014 Promesis, promesis, sindevigo&#8230; Belaj grandaj vortoj ili estas tute certe, sed homo estas nur homo, kaj kiam ne eblas, ne eblas. \u0108e neebleco, promesoj kaj sindevigoj forfalas, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Kial tasko, kiun vi komence plenumis tute bone, \u015dajnas, subite fari\u011dis malfacile efektivigebla? Vi estas mallaborema, jen \u0109io.<\/p>\n<p>\u2014 Ne, ne. Mi \u015datas verki. Vi scias, ke mi neniam provas eviti malfacila\u0135ojn. Mi tre dezirus efektivigi vian planon, sed mi ne povas. Rigardu al la listo.<\/p>\n<p>\u2014 Kiu listo?<\/p>\n<p>\u2014 La malbenita listo de la vortoj, kiuj restas. La listo de la vortoj, kiujn mi devas enmeti en miajn romanojn.<\/p>\n<p>\u2014 Romanojn? \u0108u vi verkas romanojn nun? Ni interkonsentis, ke vi verkos difinitan nombron da rakontoj, \u0109iufoje kun inter 20 kaj 25 novaj vortoj, por ke la lernanto transiru de scio de 400 signifhavaj vortopartoj al mil a\u016d iom pli. Ni volas, ke la lernanto transiru senpene de baza nivelo al meza. Sed ni parolis pri rakontoj, e\u0109 rakontetoj, neniam pri romano.<\/p>\n<p>\u2014 Pardonu min, estis eraro. Intenca eraro. &#8220;Romano&#8221; estas unu el la vortoj sur la listo.<\/p>\n<p>\u2014 Sed vi jam uzis \u011din. Mi memoras, ke \u011di trovi\u011das en la rakonto pri la du fratoj, kiuj retrovi\u011das ie sur la Britaj Insuloj.<\/p>\n<p>\u2014 Kian memoron vi havas! Jes, jes, mi uzis \u011din, sed ne sufi\u0109e. Mi devas reenmeti la vortojn post kelka tempo, por ke la leganto fiksu ilin en sia memoro sen devi speciale peni. Mi diras &#8220;sen peni&#8221; pro la sama ka\u016dzo, \u0109ar la vorton &#8220;peni&#8221; mi ne sufi\u0109e uzis.<\/p>\n<p>\u2014 Sed tion vi faras dekomence. Kial aperas nova problemo?<\/p>\n<p>\u2014 La problemo estas, ke restas pluraj vortoj, kiujn mi ne sukcesas enrakontigi, \u0109ar ili havas neniun rilaton inter si, kaj mi ne kapablas trovi temon komunan por ili.<\/p>\n<p>\u2014 Ne perdu la kapon pro tia eta problemo. Diru al mi, kiuj estas tiuj vortoj, kaj ni ekzamenos la aferon tute trankvile. Mi devus povi helpi vin, kvankam kun mia nuna dent-doloro&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Dent-doloro! \u0108u vere viaj dentoj doloras? Kompatinda eldonisto! Vi suferas \u0109e la dentoj, kaj jen mi venas \u011deni vin pri miaj verkproblemetoj!<\/p>\n<p>\u2014 Estas mia kulpo. Mi neniam brosas la dentojn sufi\u0109e. Jam kiam mi estis etulo, mia patrino konstante diradis al mi: &#8220;Uzu la dentbroson. Uzu \u011din dum almena\u016d tri minutoj \u0109iutage. Se ne, kiam vi estos granda, viaj dentoj doloros, ili rompi\u011dos, ili moli\u011dos, kaj vi perdos ilin. Memoru mian konsilon: sendenta viro ne estas bela.&#8221;<\/p>\n<p>\u2014 Tri minutojn! Diable, tio estas multa, \u015dajnas al mi, kvankam verdire, mi neniam atentas pri la da\u016dro, kiam mi brosas al mi la dentojn.<\/p>\n<p>\u2014 Certe tio estas multa. Mia patrino e\u0109 foje provis kontroli. \u015ci kalkulis la tempon, dum mi brosis al mi la dentojn, kaj se mi brosis triminute, \u015di tion signis sur la kalendaro. \u015ci krajone metis etan linion, iom kiel minussigno, tiel ke mi povu konstati, \u0109u en la plimulto el la tagoj mi brosis miajn dentojn sufi\u0109e longe.<\/p>\n<p>\u2014 Terure. \u0108u \u015di longtempe tion faris?<\/p>\n<p>\u2014 Ne. \u015ci balda\u016d perdis la kura\u011don. Tio postulis tro da mensa energio. Post kelkaj fojoj \u015di trovis stulta la devon kontroli mian dentvi\u015dadon. Sed \u0109iaokaze, la dentisto diris al mi, ke miaj dentoj estas tre malbonaj, \u0109ar mi man\u011das tro da sukero. Mi amas dol\u0109a\u0135ojn. Mi amas dol\u0109econ. En unu tason da kafo mi metas tri pecojn da sukero, a\u016d tri kuleretojn, la\u016d la loko. Anka\u016d en teon mi enmetas saman kvanton.<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne elportus tiom sukeritan kafon.<\/p>\n<p>\u2014 Mi scias, ke tio ne estas bona por la sano. Miaj dentoj ne tre bone fartas pro tiu kutimo. Sed tia mi estas: mi \u015dategas sukeron, kaj ne tre \u015datas spicojn. Eble \u0109ar mia patrino \u0109iam ege spicis la man\u011da\u0135ojn. \u015ci e\u0109 spicis sian teon. Mi supozas, ke \u015di metis multe da spico \u0109ien, por ke oni ne tro sentu la veran guston de tio, kion \u015di preparis.<\/p>\n<p>\u2014 Nu, mi ne volas resti \u0109i tie kaj \u011deni vin per miaj konsideroj pri verkado, dum via tuta kapo doloras pro fu\u015da, malbonfarta dento. Mi&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Ne, ne. Restu. Mi prenis kuracilon, kaj \u015dajnas, ke \u011di komencas efiki. Eventuale, se la doloro revenos tre forte, mi petos vin lasi min sola kun \u011di. Sed mi ne tre kredas je tiu eventualeco. Nun, de momento al momento, mi sentas, ke la doloro pli kaj pli malaperas. Kompreneble, tio estas nur sento. La fu\u015da dento plu fartas malbone kaj&#8230; Sed mi reparolu pri via problemo. Memorigu al mi: kion vi diris pri la premioj?<\/p>\n<p>\u2014 Pri la premioj? Mi neniam parolis al vi pri premioj! Kiuj premioj?<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u ni ne decidis, ke la abonanto, kiu plej bele, \u011duste kaj plene sukcesis resumi la plej longan el viaj rakontoj sur duona folio, t.e. en ne pli ol dudek linioj, ricevos premion?<\/p>\n<p>\u2014 Abonanto, vi diris, \u0109u? Sed miajn rakontojn vi ne presos en revuo. Ne temas pri abonoj, sed pri legantoj de libro, lernantoj, eventuale e\u0109 \u015datantoj de literaturo.<\/p>\n<p>\u2014 Ha jes, mi eraras! Mi miksas kun io alia. Tio estis ideo de mia edzino, Mi eventuale uzos \u011din foje pri aliaj tekstoj. A\u016d e\u0109 eventuale pri viaj, se vi konsentos, ke ili aperu en tiu revuo.<\/p>\n<p>\u2014 Kiu revuo?<\/p>\n<p>\u2014 LA PILKO.<\/p>\n<p>\u2014 Stranga nomo por revuo. Pri kio \u011di temas?<\/p>\n<p>\u2014 Pri sportoj. Pri piedpilko, korbopilko, manpilko&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Atentu! Oni diras, ne &#8216;piedpilko&#8217;, sed &#8216;futbalo&#8217;.<\/p>\n<p>\u2014 Ne, ne, ne. &#8216;Futbalo&#8217; estas fu\u015da misangla vorto, kiu ne impresas min. Por mi tio estas piedpilko kaj \u011di restos piedpilko.<\/p>\n<p>\u2014 La\u016d via pla\u0109o. Mi \u015datas vian principon pri formado de vortoj, sed ne ni kreas la lingvon. Ni devas obei \u011diajn regulojn, kaj la ekzistantan vortliston, a\u016d pli \u011duste, la oficialan vortaron.<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne konsentas. Vi estas verkisto, \u0109u ne? La verkistoj estas tiuj, kiuj vere kreas lingvon. La verkistoj kaj la popolo. Se la ideoj de la verkistoj estas bonaj, la popolo ilin akceptas kaj ili eniras en la lingvon. Se ne, \u011di ilin malakceptas kaj la lingvo ne enhavos ilin. Kaj same, se la ideoj de la popolo estas bonaj, oni povas certi, ke verkistoj ilin alprenos. Vi neniam riskas ion proponante novan formon, \u0109efe se vi havas ta\u016dgan lingvosenton.<\/p>\n<p>\u2014 Eble. Tamen mi ne komprenas, kial vi volas, ke miaj rakontoj aperu en sporta revuo. Ili tute ne rilatas al pilkoj. Mi e\u0109 ne sukcesis enmeti la vorton &#8216;pilko&#8217; en iun ajn, kvankam \u011di ku\u015das sur tiu malbenita listo. En kiu rubriko miaj rakontoj presi\u011dus? Nek en la piedpilka (a\u016d futbala), nek en la korbopilka, nek en la piedkurada, nek en la saltada&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Oni povus krei lingvan rubrikon. Kial sportemuloj ne interesi\u011dus pri lingvo? Ili interesi\u011das pri \u0109io, kio rilatas al movado de la korpo. Se ili movos la langon por paroli novan lingvon, \u0109u tio ne estus iaspeca sporto? Oni povus premii tiujn, kiuj movas la langon plej rapide, plej forte, plej bele, plej sporte&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Tiuj, kiuj parolos plej spice! Ha-ha!<\/p>\n<p>\u2014 Ha-ha! Mi ne scias, kial mi ridas, \u0109ar tio ne estas tre amuza. Nu, por forgesi mian denton, plej ver\u015dajne. Kiam mi fondis tiun revuon, mia ideo estis&#8230; Ho, diable!<\/p>\n<p>\u2014 Kio okazas? Kial vi movas la piedon? \u0108u anka\u016d la piedo doloras al vi?<\/p>\n<p>\u2014 Tute ne. Sed mi \u0135us rimarkis, ke estas truo en mia \u015dtrumpeto. Anta\u016de, viraj \u015dtrumpetoj estis bonegaj, nerompeblaj, netrueblaj. Kiam vi palpis ilin, vi tuj sentis, ke ili estas faritaj per bonkvalita materialo. Sed nun e\u0109 simpla palpo ka\u016dzas truon. Ili fari\u011dis, kiel la virinaj \u015dtrumpoj. Laudire, tuj post la dua mondmilito, virinaj \u015dtrumpoj estis por\u0109iamaj. Ili ne trui\u011dis. Sed la \u015dtrumpa industrio ektimis, ke, se la \u015dtrumpoj da\u016dros kaj da\u016dros sentrue, okazos teruraj ekonomiaj malfacila\u0135oj por \u011di. Tial la grandaj \u015dtrump-fabrikistoj en Norda Ameriko kaj Okcidenta E\u016dropo, kaj ver\u015dajne anka\u016d en Japanio kaj similaj landoj, \u015dan\u011dis la materialon. Ili nun uzas ion, kio rapide trui\u011das. Tiel ili vendas multege pli da \u015dtrumpoj kaj \u015dtrumpetoj. Nu, pri kio ni parolis anta\u016de? Ne por diskuti pri \u015dtrumpoj vi venis al mi, \u0109u?<\/p>\n<p>\u2014 Ni parolis pri tiu malbeninda vortlisto. Mi sentas min, kvaza\u016d senmovigita, kvaza\u016d mian vojon subite barus muro, murego. A\u016d e\u0109 pli bone: kvaza\u016d mi estus falinta en fosa\u0135on, el kiu mi ne kapablas eltiri min.<\/p>\n<p>\u2014 Kia stranga komparo! Mi \u0109iam miras pri la bildoj, kiuj venas al homoj en la kapon, kiam ili volas belfrazi bilde anstata\u016d ol uzi la kutimajn vortojn. En kian fosa\u0135on vi falis? Kiuj fosis \u011din?<\/p>\n<p>\u2014 \u0108irka\u016d tiu malnova urbo staras muroj, sed anta\u016d la muroj, la\u016dlonge de la tuta muraro, oni fosis longan fosa\u0135on, por ke la malamikoj falu en \u011din, kiam ili volas ataki la urbon kaj meti sur \u011diajn murojn la flagon de sia lando, kiel signon de sia venko. Nu, mi volas ataki tiun liston, venki \u011din. Sed mi-ne-scias-kiu fosis grandan fosa\u0135on por bari mian vojon. Mi falis en \u011din kaj ne kapablas eli\u011di. Mi estas kaptita, kaj mia nekapablo uzi en kelkaj rakontoj vortojn, kiuj tute ne rilatas unu al la alia \u2014 uzi ilin nur pro tio, ke ili ku\u015das sur via malbenita listo \u2014 tiu nekapablo suferigas min.<\/p>\n<p>\u2014 Estas amuze vidi, kiel via menso funkcias. Viaj ideoj pri fosa\u0135o, urbo kun \u0109irka\u016da muraro, malamikoj, kiuj volas planti siajn flagojn sur \u011di, dum \u0109iuj hundoj de la urbo rapide movetadas sian voston tien kaj reen por signi, ke ili estas kontentaj, vere, mi neniam imagus tiajn aferojn en serioza interparolado, kiel la nia.<\/p>\n<p>\u2014 Mi neniam parolis pri vostoj de hundoj. Tion vi prenis el via propra imago kaj tiu penso vere mirigas min. Kiam mi klopodas trovi komparon, por klarigi per konkretaj bildoj ion malkonkretan, mi trovas pli facile ekzemplojn en plantoj ol en bestoj. Hundoj kaj katoj ne tre interesas min, ver\u015dajne, dum mi \u015datas arbojn, arbojn kun \u0109iamaj verdaj folioj, arbojn kun folioj, kiuj flavi\u011das \u0109iujare kaj falas, jes mi \u015datas arbojn, arbarojn, sed anka\u016d fruktojn kaj legomojn. \u0108iujn plantojn mi \u015datas, dum bestoj ne tre interesas min.<\/p>\n<p>\u2014 Doma\u011de. Tamen estas tre interese. \u0108u vi scias, kial hundoj kaj katoj tiel ofte malamikas?<\/p>\n<p>\u2014 Ne.<\/p>\n<p>\u2014 Estas problemo de komunikado: ili miskomprenas unu la alian. Kiam hundo levas la voston por esprimi sian feli\u0109on, kato komprenas tion kiel dan\u011dersignon.<\/p>\n<p>\u2014 Interese. Mi eventuale enmetos tion en unu rakonton.<\/p>\n<p>\u2014 Vi vidas, ke bestoj estas tre interesaj. Sed kial vi konstante uzas la vorton eventuale?<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne scias. Ver\u015dajne, por ke la leganto lernu \u011din. Kaj por ke la anglalingvanoj komprenu, ke \u011di ne signifas la samon, kiel eventually en ilia lingvo, kio signifas &#8216;finfine&#8217;.<\/p>\n<p>\u2014 Strange. Sed kial vi parolas pri leganto? Kial legantoj scius, kion ni diras?<\/p>\n<p>\u2014 \u0108ar mi intencas uzi \u0109i tiun interparolon kiel tekston por mia rakontaro (kvankam \u011di tute ne estas rakonto). Tial mi ekfunkciigis mian kased-aparaton. \u0108u vi ne rimarkis?<\/p>\n<p>\u2014 Ne. Ne tre \u011dentile. Vi almena\u016d povus peti mian permeson. Vi lasis min paroli stulte pri miaj dentoj kaj \u015dtrumpoj, se diri nenion pri la rilatoj inter kato kaj hundo. Ne diru, ke \u0109io \u0109i estas sur kasedo, kaj ke vi intencas transskribi niajn parolojn kaj ilin publikigi?!<\/p>\n<p>\u2014 Tamen, jes, ja, tio estas mia intenco.<\/p>\n<p>\u2014 Sed kial diable la legantoj interesi\u011dus pri nia interparolo?<\/p>\n<p>\u2014 Pro la vortoj, kiujn ni uzis: broso, dento, eventuale, flago, fondi, fosi, kalendaro, listo, minus, nordo, palpi, planti, premii, romano, rubriko, spico, sukero, \u015dtrumpo, vosto. Tiuj konsistigas preska\u016d 70 elcentoj el la vortoj, kiujn mi ankora\u016d devis uzi por fini la liston, a\u016d por sufi\u0109e ripeti vortojn, nur unufoje viditajn.<\/p>\n<p>\u2014 Vi do preska\u016d sukcesis, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Verki ta\u016dgan rakonton, tute ne. Sed enmeti serion da stultaj vortoj en stultan tekston, por ke la leganto ricevu sian \u0109iu-tagan a\u016d \u0109iusemajnan a\u016d \u0109iumonatan kvanton da novaj vortoj el la fama listo, tion mi nun sukcesis.<\/p>\n<p>\u2014 Pri kio do vi plendas? Vi vidas, ke tio efektivi\u011das facile. Iom da energio, homo, iom da energio, kaj via entrepreno atingos sian sukcesan finon. Kiel mi diris komence: vi nur estas mallaborema.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>aboni, broso, dato, eventuala, flago, fondi, fosi, futbalo, Japanio, kalendaro, kalkuli, listo, literaturo, minus, palpi, pilko, planti, premio, resumi, risko, rubriko, sukero, suspekti, \u015dtrumpo, vosto<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>el-doni, far-i\u011di, sin-dev-igo<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>MALBENITA LISTO \u2014 Sinjoro eldonisto, mi sukcesis verki \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/malbenita-listo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10893"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10893"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10893\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10893"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}