{"id":10894,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-9\/"},"modified":"2022-03-06T18:11:35","modified_gmt":"2022-03-06T10:11:35","slug":"la-slosita-sranko","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-slosita-sranko\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; La \u015closita \u015cranko"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">LA \u015cLOSITA \u015cRANKO<\/h3>\n<p>Tiel longe, kiel li povis memori pri si, Pol scivolis pri la granda \u015dranko en la \u0109ambro de la patrino. Li sciis, ke en \u011di estas nur vestoj: jupoj, roboj, eble e\u0109 \u2014 kiu scias? \u2014 kelkaj malnovaj \u0109apeloj, kiajn la avinoj surmetis. Tamen, se estas nur vestoj, kial \u015di \u0109iufoje \u015dlosas \u011din? Kaj kial \u015di \u0109iufoje prenas la \u015dlosilon, kien ajn \u015di iras?<\/p>\n<p>Sed hodia\u016d oni vokis \u015din al io lastminute kaj \u015di ege rapidis iri en la \u0109ambron por surmeti ta\u016dgan robon por respondi al tiu&#8230; tiu kio? Pri kio temis? Kial la ega rapideco? \u015ci nenion diris. Pol malprecize rimarkis, ke \u015di havas iom strangan esprimon sur la viza\u011do, sed li ne starigis al \u015di demandojn. Lin interesis nur, ke \u015di havis la \u015dlosilon enmane, kiam \u015di revenis vestita per serioz-aspekta robo, kaj ke \u015di \u011din metis sur mebleton, dum \u015di kontrolis kelkajn paperojn, anta\u016d ol eliri. Kaj la afero fari\u011dis precipe interesa, kiam li rimarkis, ke \u015di forgesas repreni \u011din.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi estos for longe?&#8221; la knabo demandis.<\/p>\n<p>&#8220;Mi ver\u015dajne revenos nur posttagmeze. Vi devos tagman\u011di sola. Vi povus revarmigi la rizon de hiera\u016d. Metu iom da oleo, kaj kiam \u011di estos varma&#8230; nu, vi scias, kiel mi faras kutime rizon revarmigitan. Vi mem jam faris, \u0109u ne? Sed ne metu tiom da oleo, kiom lastfoje. Ne estas bone, se \u011di estas tro grasa. Restas ankora\u016d iom da legomoj, kiujn vi povos enmeti. Sed pardonu min nun, mi devas vere forkuri.&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci parolis multe pli rapide ol kutime. Ne ofte \u015di tiel faris multajn rekomendojn. Pol estis sufi\u0109e memstara kaj ne bezonis , tian parolfluon por scii, kiel varmigi rizon jam kuiritan. Sed ne pri \u0109io \u0109i li pensis. Ja estos libertago, sen la patrino, sed kun la \u015dranko-\u015dlosilo.<\/p>\n<p>Li decidis atendi dek minutojn post \u015dia foriro, por certi\u011di, ke \u015di ne revenos. Kial dek minutoj \u015dajnis al li da\u016dro sufi\u0109e certiga, ne demandu min. Tiel funkcias la menso de knabo dekkvarjara.<\/p>\n<p>Longaj \u015dajnis tiuj dek minutoj, kaj kiam li prenis la \u015dlosilon kaj direktis sin al la \u0109ambro, lia koro preska\u016d brue batis.<\/p>\n<p>Li mal\u015dlosis la \u015drankon. En \u011di, kiel anta\u016dvidite, pendis \u0109efe roboj, jupoj, kaj aliaj vestoj. Kaj videblis anka\u016d kelkaj malnovaj \u0109apeloj, vere ridindaj.<\/p>\n<p>Sur la \u015dranka planko li rimarkis grandan kvadratan skatolon, malnov-aspektan. Li malfermis \u011din.<\/p>\n<p>Eta ora kruco, kaj insigno de iu internacia klubo a\u016d societo, ku\u015dis sur serio da kovertoj kaj malnovaj paperoj, flavi\u011dintaj. La enhavo de la kovertoj ne estis interesa: fakturoj, malnova monbileto kun bela bildo de re\u011do el lando, kiu delonge ne plu estis re\u011dlando. Alia bileto de cent francaj frankoj, kiu de e\u0109 pli longe ne plu estis valida, kaj diversaj aliaj paperoj, pri kiuj li nenion komprenis. Kial \u015di konservis \u0109ion \u0109i?<\/p>\n<p>En la lasta koverto trovi\u011dis leteroj videble skribitaj de infano, jen krajone, jen plume, sur stranga malmoderna papero, \u0109e kies supro estis presita rozo. Kaj kio sub la kovertoj? Tie ku\u015dis folioj, \u0109iu kun la sama bela maldika skribo. Leteroj plejparte, sed anka\u016d aliaj tekstoj: notoj pri tio a\u016d tio \u0109i, vortoj de kantoj, kantoj kun muziknotoj, poemoj, kiel tiu \u0109i:<\/p>\n<p>Kiam mi revenis<\/p>\n<p>al vila\u011do mia<\/p>\n<p>ne plu estis poploj<\/p>\n<p>sur la riverbordo<\/p>\n<p>kie ili staris.<\/p>\n<p>Kiam mi revenis<\/p>\n<p>la \u015dtonkruco flava<\/p>\n<p>\u0109e la voja rando<\/p>\n<p>estis renversita<\/p>\n<p>kaj la pecoj ku\u015dis.<\/p>\n<p>Mi ne plu retrovis<\/p>\n<p>kiam mi revenis<\/p>\n<p>la knabinon brunan<\/p>\n<p>kiu ludis kun mi:<\/p>\n<p>\u015din la morto prenis.<\/p>\n<p>Kaj la roz\u011dardeno<\/p>\n<p>estas nun senflora<\/p>\n<p>sur \u011di kreskas sole<\/p>\n<p>la sova\u011daj herboj.<\/p>\n<p>La subskribo estis &#8220;Lucien Thevenin&#8221;, kaj poste venis la vortoj: &#8220;El La vana kanto&#8221;.<\/p>\n<p>Poemo kopiita el libro, \u015dajnis. Kial?<\/p>\n<p>La skribo estis tiu de lia patro, kiel li komprenis rigardante la subskribon de leteroj. La patro! Jen unuafoje en la vivo Pol vidis, kia aspektis la skribo de lia patro, tiu homo, kiu estis por li nur fota a\u016d rakonta esta\u0135o. Li ja mortis, kiam Pol estis tiel juna, ke restis pri li neniu memoro, e\u0109 nebula. Cetere, liaj fotoj estis malmultaj, kaj lia patrino preska\u016d neniam rakontis pri li.<\/p>\n<p>Nun li legis liajn leterojn. Ili estis jen amplenaj, jen ege praktikaj, ofte kun desegna\u0135oj, poezio, kantoj. Longa korespondado de viro al virino, kiujn la laboro ofte apartigis. Kiel li amis \u015din! Kiel bele li esprimis siajn sentojn! Tiu legado kondukis la knabon tra la tempo al amhistorio, kiun li anta\u016de ne imagis. Li \u0109eestis la naski\u011don kaj disvolvon de amo. Kaj anka\u016d, verdire, multajn aliajn aferojn. Problemojn pri lo\u011dejo. Problemojn pri laboro. Problemojn pri mono. Li trovis ege aminda la patran \u015daton al kulturo, lian elekton de poemoj, lian intereson pri \u0109io bela kaj bona. Tra tiuj leteroj li ekkonis altkvalitan viron, kun videblaj mankoj, kompreneble, sed tamen tiel indan je varma, fila amo!<\/p>\n<p>Kaj jen li ekkoleris. Kial \u015di tenis \u0109ion \u0109i en\u015dlosita? Tiu viro estis \u015dia edzo, jes ja, kaj lia morto ege suferigis \u015din. Sed li estis la patro de Pol. Neniam \u015di konsentis paroli pri li. Kial? Kial? Kial? Kiam li scivolis, kaj faris demandon, \u015di respondis lacavo\u0109e: &#8220;Mi petas vin, Pol&#8230;&#8221; kvaza\u016d estus memkompreneble, kial similaj demandoj ne konvenas.<\/p>\n<p>Komencon de respondo, eble, li trovis tuj poste. Sub la leteroj li ja trovis plian koverton, kiun li anta\u016de ne rimarkis. \u011ci plenis je gazetaj eltonda\u0135oj. Sur ili li vidis la foton de sia patro. Teruran foton. La foton de lacega, malfeli\u0109ega homo. Kvankam, dank&#8217; al Dio, io tamen briletis en la rigardo. Ne estis homo sanaspekta, estis iu tenata de malfacile superebla doloro.<\/p>\n<p>La grandaj literoj, kiuj \u0109apelis la artikolojn, frapis la knabon rekte en la koron, tiel neatendite, ke li preska\u016d perdis la konscion. Lia patro estis krimulo. El kie Pol prenas la kura\u011don eklegi, li ne sciis. Sed li stre\u0109is siajn fortojn, subpremis la kriojn, kiuj formi\u011dis en li, kaj legis, kvaza\u016d estus devo. Jes, la patro mortigis homon. En plej a\u0109a, por-mona krimo. Pol sukcesis legi \u011dis la fino, \u011dis tiu momento, kiam la ju\u011disto elparolis la terurajn vortojn: malliberejo \u011dismorta. Pol sciis, kiam lia patro mortis. Tio estis nelonge post tiu ju\u011ddecido.<\/p>\n<p>Li ekploris. Fluis liaj ploroj, da\u016dre, da\u016dre, kvaza\u016d el fonto senlima, nehaltigeble, \u0109e malpreciza ideo, ke lia mondo nun estas tute renversita. Sufero, kolero, honto, \u0109io miksi\u011dis en li. \u015cajnis, kvaza\u016d tiuj sentoj estus grupo da atakantoj, kiuj batus lin de \u0109iu flanko, \u0135etante lin de unu al la alia, de tiu alia al tiu \u0109i, \u0109iuj frapemaj, \u011duantaj krueli al senkulpa kaj sendefenda knabo. Io estis nun \u015dirita en lia animo, io sangis, kaj io pro kolerfajro bolis.<\/p>\n<p>Li tiel perdis la senton pri tempo. Li plu sidis sur la planko, tie apud la \u015dranko, kiam \u015di envenis, du a\u016d tri horojn pli frue ol anta\u016dvidite.<\/p>\n<p>&#8220;Kio&#8230;?&#8221; \u015di diris. Sed \u015di ne povis fini la eldiron. La vido de la filo ploranta apud la enhavo de la kvadrata skatolo \u015diris \u015dian koron. Sed en plej nekomprenebla maniero \u015di komencis jen plori, jen ridi, jen fari amba\u016d samtempe, kiel fojfoje okazas al infanoj. \u015ci ne povis paroli pro la tro forta sento-elfluo.<\/p>\n<p>Finfine tamen \u015di retrovis sufi\u0109e da trankvilo por eligi tri vortojn e\u0109 pli strangajn ol \u0109io anta\u016da:<\/p>\n<p>&#8220;Hodia\u016d, \u011duste hodia\u016d!&#8221; Kaj jen \u015di rekomencis duonplori, duonridi.<\/p>\n<p>Fine, eble pro laceco, a\u016d \u0109ar ili atingis la limon de la plor-fonto, amba\u016d \u0109esigis sian por ili \u011denan, kontra\u016dkutiman, elmontron de sentoj.<\/p>\n<p>&#8220;Nun vi scias,&#8221; \u015di diris, sed kun rideto!<\/p>\n<p>Li sentis emon frapi \u015din, pro tiu nekomprenebla gaja esprimo.<\/p>\n<p>&#8220;Kiel vi povas rideti?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Pol,&#8221; \u015di diris, kaj \u015dia vo\u0109o estis plej dol\u0109e serioza ol iam ajn anta\u016de, &#8220;Pol, mia knabo. La honto estas finita. Hodia\u016d mi spiras vere libere unuafoje en dek tri jaroj. La tiama decido de la ju\u011disto \u0135us estis oficiale renversita. Via patro estas lavita el terura malvero. Li ne plu estas krimulo. Ho, Pol!&#8221;<\/p>\n<p>Kaj la plorfonto pliafoje malfermi\u011dis. Anka\u016d la knabo emis samtempe ridi kaj plori. Li silente atendis, \u011dis \u015di trovos la kapablon reparoli.<\/p>\n<p>&#8220;La vera krimulo,&#8221; \u015di fine klarigis, &#8220;\u0135us mortis. Sed anta\u016d ol mem forpasi, li venigis policanon, kaj anta\u016d du personoj konfesis, ke la mortigon ka\u016dzis li. Li e\u0109 donis al la polico precizigojn, konkretajn detalojn, kiujn \u011di kontrolis, kaj dank&#8217; al kiuj neniu dubo plu restas. Li klarigis, kiel li \u0109ion aran\u011dis, por ke oni surmetu la kulpon sur vian patron. Pol, ho, Pol!&#8221;<\/p>\n<p>Kaj ree \u015di ekploris.<\/p>\n<p>La okuloj de la knabo malseki\u011dis, dum lia bu\u015do formi\u011dis al rideto.<\/p>\n<p>&#8220;Restu trankvila \u0109i tie,&#8221; li diris. &#8220;Refaru vin bela, \u0109ar plorado ne ta\u016dgas al vi. Mi iras prepari la rizon.&#8221;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>bileto, \u0109apelo fakturo, folio, grasa, insigno, korespondi, koverto, krimo, kruco, kvadrato, kvalito, menso, oficiala, oleo, poplo, rekomendi, renversi, robo, rozo, sova\u011da, \u015dlosi, \u015dranko, valida, vana<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>anta\u016d-vidi, el-tond-a\u0135o, en-\u015dlosi, mem-stara, muzik-noto, re\u011d-lando, sub-premi<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA \u015cLOSITA \u015cRANKO Tiel longe, kiel li povis memori pri \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-slosita-sranko\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10894"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10894"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10894\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10894"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}