{"id":10895,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-10\/"},"modified":"2022-03-06T18:13:12","modified_gmt":"2022-03-06T10:13:12","slug":"cu-prunto-au-donaco","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/cu-prunto-au-donaco\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; \u0108u Prunto A\u016d Donaco?"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">\u0108U PRUNTO A\u016c DONACO?<\/h3>\n<p>La gongo sonis. Ju\u011disto Liang surmetis la oficialan robon kaj direktis siajn pa\u015dojn al la ju\u011dejo: nova kazo prezenti\u011dis.<\/p>\n<p>&#8220;Pri kio temas?&#8221; li demandis la plendanton post la unuaj formala\u0135oj.<\/p>\n<p>&#8220;Altestiminda sinjoro ju\u011disto,&#8221; tiu ekparolis, &#8220;\u0109i-homo \u2014 tio estis la formala maniero diri &#8220;mi&#8221; al \u0109ina oficialulo en la tempo, kiam disvolvi\u011dis la afero \u0109i tie raportata, tio estas dum Gao Tzong, el la Tang-imperifamilio, estis imperiestro \u2014 \u0109i-homo, kiu nomi\u011das Jen Guosjang, siatempe pruntedonis belegan altvaloran pentra\u0135on al s-ro Gao \u015co\u016dfang, la\u016d peto de \u0109i-lasta, kiu deziris pendi \u011din sur muro de salono, en kiun li invitis multajn gastojn por grandega festa akcepto. Nun, tiu malkonsentas redoni la pentra\u0135on al mi.&#8221;<\/p>\n<p>Ju\u011disto Liang turnis sin al Gao.<\/p>\n<p>&#8220;Kion vi diras?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Altestiminda sinjoro ju\u011disto! Kontra\u016de al s-ro Jen Guosjang, kiu \u0135us parolis, \u0109i-homo estas rektakora. Io donita restas donita. Mi ne rehavigos la pentra\u0135on al s-ro Jen, \u0109ar \u011di estas donaco. Li donacis \u011din al mi.&#8221;<\/p>\n<p>Ju\u011disto Liang invitis Jen esprimi sin pri tio.<\/p>\n<p>&#8220;Ne estas vere, altestiminda sinjoro ju\u011disto. Gao petis \u011din por la tempo, dum kiu li gastigos la gravajn personojn, kiujn li invitis. Mankis ja al li io, kio ta\u016dge plibeligus lian salonon. Neniam mi diris, ke mi donacas tian altvalora\u0135on al li. Io prunteprenita estas akceptita nur prunte.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u iu \u0109eestis, kiam vi pritraktis la aferon inter vi?&#8221; la ju\u011disto demandis.<\/p>\n<p>Du vo\u0109oj neis samtempe.<\/p>\n<p>&#8220;Kial s-ro Jen donus al vi tian multvaloran rula\u0135on?&#8221; sonis la ju\u011dista vo\u0109o, direktita al Gao. (Kiel vi scias, tradicia \u0109ina pentra\u0135o estas farata sur rulebla, a\u016d, pli \u011duste, volvebla papero, kiun oni malvolvas por fiksi \u011din al muro; tial la ju\u011disto nomis la pentra\u0135on &#8220;rula\u0135o&#8221;).<\/p>\n<p>&#8220;\u0108ar mi faris al li grandan servon kaj li volis danki min,&#8221; Gao respondis.<\/p>\n<p>Ju\u011disto Liang turnis la kapon al Jen.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vere?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Estas vere, ke li faris al \u0109i-homo grandan servon. Ne estas vere, ke \u0109i-homo donacis al li la pentra\u0135on.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kiel vi dankis lin?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Poeme. Li diris al mi, ke li malakceptas, ke mi faru donacon al li. Li diris, ke servon oni ne pagu, a\u016d ne plu estas servo. Mi do nenion donis, por ne ofendi lin.&#8221;<\/p>\n<p>La ju\u011disto \u0109i-foje parolis al amba\u016d:<\/p>\n<p>&#8220;Eble estis miskompreno. Eble vi, s-ro Gao, komprenis, ke vi ricevas donacon, dum fakte s-ro Jen akceptis nur portempe seni\u011di je la rula\u0135o. \u0108u vi, s-ro Jen, akceptus lasi al s-ro Gao la pentra\u0135on?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Plej estiminda sinjoro ju\u011disto, mi scias, ke vi estas justa kaj mezuras \u0109iun egale per egala mezuro, sed kiel mi povus? \u011ci apartenas de longe al mia familio. \u011ci estas originala pentra\u0135o kun multmona valoro. Mi neniam intencis donaci \u011din kaj ne donacis \u011din. Se mi farus donacon al s-ro Gao danke pri la servo, per kiu li \u011dojigis min, mi donacus ion alian. Mi trovus ion belan, kies valoro rilatus al la servo, sed ne donus \u0109i tiun pentra\u0135on, kiu estas ege \u015datata familia memora\u0135o, kun historia graveco, sen simila signifo por s-ro Gao.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kaj \u0109u vi, s-ro Gao, pretus redoni al s-ro Jen tiun pentra\u0135on? Se \u011di estas donaco, \u011di apartenas al vi, kaj vi povas fari el \u011di, kion vi volas. \u0108u ne pravigus tiun donon la fakto revenigi pacon inter du alte estimataj samurbanoj, kiaj vi amba\u016d estas?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Plej estiminda sinjoro ju\u011disto, tio estus lasi malbonfaron senpuna, kaj tio estus dan\u011dera ekzemplo. Kio estis donita, tio estis donita. Oni ne reprenu \u011din. La pentra\u0135o estas mia kaj mi ne donacos \u011din al s-ro Jen.&#8221;<\/p>\n<p>La ju\u011disto restis momente silenta.<\/p>\n<p>&#8220;Bone,&#8221; li poste ekdiris. &#8220;Restu \u0109i tie kaj silentu, dum mi iras enprofundi\u011di en Dao. Mi revenos post nelonge.&#8221; (Dao estas la principo, kiu regas la mondon la\u016d la malnova \u0109ina pensado).<\/p>\n<p>Ju\u011disto Liang eniris sian \u0109ambron, bruligis iom da bonodora\u0135o anta\u016d bildo de dia esta\u0135o, klinis sin, malplenigis sian menson je \u0109ia penso a\u016d movo, kaj tiel restis silenta dum kelkaj minutoj.<\/p>\n<p>Relevinte la kapon, li prenis paperfolion kaj rapide skribis kelkajn vortojn sur \u011din, post kio li venigis sian \u0109efan kunlaboranton, Kong. Kong siatempe estis \u015dtelisto, sed ju\u011disto Liang foje revenigis lin al rekteco. Ege dankema al la ju\u011disto, kiu, kaptinte lin, lin ne punis, li metis je ties servo siajn multajn kapablojn, inter kiuj rimarkindis lia korpa forto kaj scipovo batali. La ju\u011disto ne bezonis klarigi la kazon, \u0109ar Kong \u0109ion jam a\u016ddis. Li diris nur:<\/p>\n<p>&#8220;Prenu \u0109i tiun rajtigilon, iru al la domo de Gao kaj forprenu la rula\u0135on. Sur la papero mi notis, ke se la servisto, kiu donos la pentra\u0135on al vi, ion diros pri \u0109i tio al iu ajn, fortran\u0109o de kapo lin atendos. Rediru tion al li. Li rekonos la markon de la ju\u011dejo kaj faros \u0109ion, kion vi ordonos. Kiam lia mastro revenos, li diru, ke li ne scias, kio okazis, ke eble spirito venis kaj forprenis la pen-tra\u0135on.&#8221;<\/p>\n<p>Liang revenis en la ju\u011dejon. Por lasi al sia kunlaboranto la tempon iri preni la volva\u0135on, li faris longan paroladon al la du kontra\u016duloj. Finfine, li ellasis ilin, dirante, ke ili ne forlasu la urbon, sed atendu lian ju\u011don, kiu venos post kelkaj tagoj.<\/p>\n<p>Al Gao li diris:<\/p>\n<p>&#8220;Iru preni la pentra\u0135on kaj alportu \u011din \u0109i tien. \u011cis la afero estos decidita, la pentra\u0135o restos en la ju\u011dejo.&#8221;<\/p>\n<p>Kiam ili estis for, li venigis sian amikon Tzu, kiu estis pentristo kaj fakulo pri arto.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi konas la pentra\u0135on, kiu anta\u016de pendis \u0109e s-ro Jen?&#8221; li demandis.<\/p>\n<p>&#8220;Li havas plurajn.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Temas pri malnova originalo, altvalora, kiun li ricevis de la avoj de siaj avoj.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes. Pri tiu mi scias. Mirinda arta\u0135o. Li foje lasis \u011din \u0109e mi por iometa rebonigo de parteto, kie la papero komencis fu\u015di\u011di.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Estas do vere, ke \u011di valoras multon, \u0109u ne?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Multegon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u estas ver\u015dajne, ke Jen donacus \u011din?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Se temus pri iu ajn alia, mi dirus: estus neeble. Sed Jen estas neordinara homo, kelkafoje strange donema. Mi ne povus respondi certe al via demando.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u eblus, ke mi ricevu sufi\u0109an, sed ne tro bonan, kopion de tiu originalo?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes, senprobleme. Tuj, se vi volas. Mi havas hejme tian kopion. Mi faris \u011din mem, kun la permeso de s-ro Jen, kiam li lasis la rula\u0135on \u0109e mi. Fakte, mi e\u0109 havas du kopiojn, \u0109ar unu el miaj lernantoj kopiis mian kopion por ekzerci sin.&#8221;<\/p>\n<p>Tiumomente Kong revenis kun la pentra\u0135o. La tri rigardis \u011din. \u011ci estis spirhaltige bela.<\/p>\n<p>La gongo eksonis.<\/p>\n<p>&#8220;Certe, tio estas Gao,&#8221; ju\u011disto Liang pensis, kaj, kiel ofte, li estis prava.<\/p>\n<p>&#8220;Estiminda sinjoro ju\u011disto,&#8221; diris la alkurinto, kaj tuj haltis. Per tuketo li vi\u015dis al si la kapon kaj kolon, malsekajn pro la kuro. Li sentis malkomforton, \u0109ar li ne kutimis tiel rapidi piede, sed la nova\u0135o, kiun li volis komuniki al la ju\u011disto, estis tiel grava, ke li forgesis pri la neceso aspekti konvene.<\/p>\n<p>&#8220;Estiminda sinjoro ju\u011disto,&#8221; li rekomencis. &#8220;Okazis io terura.&#8221; Kaj refoje mankis al li la spiro por paroli.<\/p>\n<p>&#8220;Unue, bonvolu provi malstre\u0109i vin kaj trankvili\u011di, mi petas,&#8221; sonis la ju\u011dista vo\u0109o, mem ege senstre\u0109a. &#8220;Ekzercu vin pri trankvilo. Videble, vi tion bezonas. Jam anta\u016de en la ju\u011dejo vi parolis tro rapide, kaj tio ne estas bona. Kaj nun vi kuris, kio ne estas tre konvena al viro kun via rango en la socio. Ekzercu vin al malrapido kaj pripensado. Mi konsilas al vi spiri profunde. Jen. Bone. Kaj nun bonvolu raporti trankvile kaj malrapide. Kio okazis?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108i-homo petas vian pardonon, se li ne obeis la regulojn de konveneco. Sed tio, kio okazis, estas tiel neatendita! La pentra\u0135o malaperis, alte konsiderinda sinjoro ju\u011disto. Mia servisto diras, ke neniu envenis la domon. Sed kiel tio eblus? Plej ver\u015dajne li \u015dtelis \u011din. Sed anta\u016d ol lin puni, mi rapidis \u0109i tien por komuniki al vi la informon.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne punu vian serviston,&#8221; ju\u011disto Liang diris. &#8220;\u0108i tiu afero estas stranga, kaj ni ne scias, kiuj transmondaj a\u016d supermondaj fortoj okupi\u011das pri \u011di. Se malbona ago kreis a\u0109an etoson \u0109irka\u016d tiu pentra\u0135o, ni devos tre atenti ne aldoni maljusta\u0135on al jama maljusta\u0135o. Vi bezonas malstre\u0109i vin. Iru vin bani, se vi bonvolos sekvi mian patran konsilon. Tio remetos ordon kaj pacon en via tro stre\u0109ita menso. Kaj post la bano ripozu. Sed ne foriru el la urbo. Mi venigos vin, kiam mi havos informojn. Cetere, se okazos io nova, \u0109u al vi, \u0109u al s-ro Jen, mi ne dubas, ke vi tuj venos sonigi la ju\u011dejan gongon. Iru nun. La kunsido estas finita.&#8221;<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>La gongo sonis jen por tio, jen por tio alia: tia estis la vivo de ju\u011disto en la imperio. Sed tri tagoj pasis anta\u016d ol \u011di sonis refoje pro la pentra\u0135a kazo.<\/p>\n<p>Ju\u011disto Liang, certa, ke li nun vidos s-ron Gao, ridetis al si survoje al la impresa salonego, kie li oficis. Sed kiam li eniris \u011din, lia viza\u011do estis tute serioza. Tie efektive, kun estima sinteno, lin atendis Gao.<\/p>\n<p>&#8220;Altestiminda sinjoro ju\u011disto,&#8221; tiu diris, &#8220;\u0109i-homo ricevis bileton pri la pentra\u0135o kaj venis informi vin.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Diru!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sur tiu paperfolio estas skribite, ke la volva\u0135o estis \u015dtelita kaj ke \u011din havas la re\u011do de la \u015dtelistoj. Li redonos \u011din kontra\u016d mono. Se mi proponos sufi\u0109an sumon, li rehavigos la pentra\u0135on al mi. Se ne, li \u011din \u015diros, kaj \u011di estos perdita por \u0109iam.&#8221;<\/p>\n<p>En plej multaj \u0109inaj urboj, tiutempe, ekzistis organizitaj \u015dtelistoj, kies \u0109efon oni nomis &#8216;re\u011do de la \u015dtelistoj&#8217;. \u0108i-lasta, la\u016d\u015dajne, subskribis la koncernan komunika\u0135on.<\/p>\n<p>&#8220;Transdonu al mi tiun bileton, ni devos esplori pri \u011di,&#8221; la ju\u011disto ordonis.<\/p>\n<p>Gao pasigis la folion, kaj la ju\u011disto rapide legis \u011din. Li \u015date lasis siajn okulojn la\u016dkuri la liniojn skribitajn de Kong. Lia kunlaboranto perfekte imitis la skribmanieron de la loka re\u011do de \u015dtelistoj. Sed la ju\u011dista viza\u011do restis senesprima.<\/p>\n<p>&#8220;Kion vi intencas fari?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne scias. \u0108i-homo volis nur informi vin alte estimindan. \u0108i-homo balda\u016d decidos, \u0109ar la re\u011do de la \u015dtelistoj postulas balda\u016dan reagon.&#8221;<\/p>\n<p>La raportado de Gao okazis matene. Posttagmeze, la gongo refoje sonis. Venis \u0109i-foje Jen. Li diris, ke li ricevis bileton de la re\u011do \u015dtelista, kun enhavo simila al tiu de Gao. Ju\u011disto Liang same demandis:<\/p>\n<p>&#8220;Kion vi intencas fari?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Timigas \u0109i-homon la afero, \u0109ar la re\u011do de la \u015dtelistoj havas sian ejon, la\u016d \u0109i tiu bileto, trans la dua mallar\u011da ponto, sude de la urbo. Kaj tiu a\u0109fama urboparto, kie la stratetoj malbonodoras, estas plena je sova\u011duloj. Tien li petas min iri por porti la monon kaj repreni la rula\u0135on. Nu, almena\u016d li rekonas min kiel tiun, al kiu la pentra\u0135o rajte apartenas, kvankam li for\u015dtelis \u011din el \u0109e Gao. Jes, mi provos superi mian timon kaj iros tien. Mi proponos al li 120 ar\u011dentajn monerojn.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Estas multe.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Multe estas, jes. Sed estas tiel grave, ke la volva\u0135o restu en bona stato! Li diras, ke, se la mono ne sufi\u0109os, li \u015diros \u011din! Tion mi ne povus elporti.&#8221;<\/p>\n<p>Nokte alproksimi\u011di al la suda malbonfama urboparto ne estis tre pla\u0109e. Feli\u0109e la luno brilis, kaj anka\u016d multaj steloj, tiel ke ne estis tute mallume. Tamen, sub la mallar\u011da ponto, la unua rivero nigris kiel karbo. Kaj io alia same nigris en la profundo de la koro de Jen: timo. Li premis al si la saketon, en kiu la ar\u011dentaj moneroj trovi\u011dis. Alia rivero renkonti\u011dos poste, kiun li devos transiri, kaj post tiu dua ponto la irado vere i\u011dos dan\u011dera. Li ne hontis pri sia timo. Li ripetis al si, ke kura\u011don oni bezonas en la vivo, ke al kura\u011do oni sin ekzercu, kaj ke kura\u011do finfine estas ne foresto de timo, sed la kapablo iri plu anta\u016den, kvankam oni timas.<\/p>\n<p>Kiam io movis sin per rapida salteto malanta\u016d li, glacia senta\u0135o la\u016dfluis lian dorson. Li turnis sin. Estis nur kato, kies okuloj lumis per impresa verda lumo. Sed tiel turni\u011dante li rimarkis tri a\u016d kvar malhelajn homformojn, kiuj vekis en li zorgon. Ili estis en la mallumo, ne tute proksime, sed ne sufi\u0109e malproksime, por ke li sentu sin sendan\u011dera. Li da\u016drigis sian vojon, ka\u015de rigardante de tempo al tempo. La homaj formoj plu sekvis lin, \u0109iam restante en la plej malluma flanko de la stratetoj. Li elpo\u015digis la tran\u0109ilon, kiun li kunprenis, sciante, ke li iras al dan\u011dera loko. Li estis preta kura\u011de defendi sin, sed kion li povus fari, se ili formus cirklon \u0109irka\u016d li?<\/p>\n<p>Kiam li alvenis apud la dua mallar\u011da ponto, tiuj uloj proksimi\u011dis al li. Pri iliaj intencoj ne povis esti dubo, sed trovi\u011di \u0109e l&#8217; bordo de l&#8217; rivero donis ideon al Jen. Li saltis en la akvon, pensante, ke bani sin en la malvarma fluo estos malkomforto, kiun pri\u015dteli homon eble ne tre ri\u0109an tute ne valoros.<\/p>\n<p>Li pensis \u011duste, kaj neniu sekvis lin en la akvon. Li na\u011dis \u011dis la alia flanko, kaj, ka\u015de elirante el la rivero, en loko, kiun la luna lumo ne heligis, decidis atendi sur la bordo, \u011dis la policaj rondirantoj alvenos. La \u015dtelistoj ja povus ne deziri malseki\u011don, sed ne forlasi pro tio la ideon lin senigi je mono. Al ili sufi\u0109is atendi, \u011dis li elakvi\u011dos kaj revenos supren al la strato.<\/p>\n<p>Li ege malvarmis, sed havis nenion por vi\u015di sin seka. Kiam la polica grupeto alvenis, li iris apud \u011din kaj petis \u011din kuniri \u011dis la lasta strateto, en kiu trovi\u011dis la korto, kie la re\u011do de la \u015dtelistoj la\u016d la bileto lin atendis.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>&#8220;Mi venigis vin,&#8221; ju\u011disto Liang seriozvo\u0109is, &#8220;por komuniki al vi la finan decidon de \u0109i tiu ju\u011dejo.<\/p>\n<p>&#8220;Vi, sinjoro Gao, montris per via agmaniero, ke vi ne alte estimas la pentra\u0135on, kiu trovi\u011das centre de \u0109i tiu kazo. Anstata\u016d travivi dan\u011derojn por iri \u011din repreni, vi sendis serviston, kaj por tiu rula\u0135o vi proponis nur 40 ar\u011dentajn monerojn, dum vi perfekte scias, ke \u011di valoras multe pli. Kiam la re\u011do de la \u015dtelistoj diris, ke tio ne sufi\u0109as, via servisto respondis, la\u016d via ordono, ke vi ne donos pli. La dan\u011deron, ke la rula\u0135o estus \u015dirita, vi ne serioze konsideris.<\/p>\n<p>&#8220;Male, s-ro Jen iris mem. Li kura\u011de trapasis la timindajn pasejojn, li e\u0109 \u0135etis sin en akvon, por ke la mono, kiun li portis, ne estu \u015dtelita. Kaj kiam li trovi\u011dis en la korto, kie la re\u011do de la \u015dtelistoj lin atendis, li donis al tiu altan prezon por la pentra\u0135o, nome 120 ar\u011dentajn monerojn.<\/p>\n<p>&#8220;Neniu povos certi\u011di, \u0109u temis pri pruntedono a\u016d donaco. Sed havo portas kun si respondecon. Kiam kultura valora\u0135o, kiu venas de la avoj de niaj avoj, trovi\u011das en dan\u011dero i\u011di rompita, a\u016d, \u0109i-kaze, \u015dirita, estas la devo de homo \u0109ion fari por \u011din savi, e\u0109 je kosto de konsiderinda perdo. El la sinteno de unu kaj de la alia montri\u011das, ke nur unu meritas havi la originalan pentra\u0135on, kaj tiu pagis la plenan prezon por \u011di.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sed, alte estiminda sinjoro ju\u011disto,&#8221; ekparolis Gao, &#8220;la re\u011do de la \u015dtelistoj fine akceptis mian proponon kaj donis la pentra\u0135on al mia servisto! \u0108u vi do volas, ke \u0109i-homo redonu \u011din al s-ro Jen? Mi ne komprenas, kion vi \u0135us diris pri li.&#8221;<\/p>\n<p>Ju\u011disto Liang ridetis.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108ar ne estas ebleco scii, kiu pravas, rilate al dono a\u016d prunto, vi ricevis kopion, kiu valoras la monon, kiun vi pretis pagi. La originalon s-ro Jen ricevis. Sed \u0109ar li montris sin inda je tiu hava\u0135o, \u0109i tiu ju\u011dejo redonas la 120 ar\u011dentajn monerojn al li. Venu, sinjoro Jen, \u0109i tiu mono estas via. Jen. Mi gratulas vin pri la kura\u011do, kiun vi elmontris hiera\u016d. Kaj nun, la traktado de \u0109i tiu kazo estas finita.&#8221;<\/p>\n<p>La multaj scivolemuloj kiuj \u0109eestis, ekstaris kaj komencis eliri el la ju\u011dejo. Kune kun la publiko eliris anka\u016d Kong. Li ridetis. Li tre \u015datis ju\u011diston Liang. Kaj certe li neniam forgesos, kiel bone li sentis sin, ludante la re\u011don de la \u015dtelistoj.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>ar\u011dento, bani, cirklo, donaci, ekzerci, etoso, folio, formala, gongo, imperio, karbo, kato, korto, mezuri, originala, pentri, ponto, prunti, ruli, sova\u011da, sudo, vi\u015di<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>por-tempe, pri-trakti, prunte-doni, prunte-preni, sci-povi, sia-tempe, sur-meti<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u0108U PRUNTO A\u016c DONACO? La gongo sonis. Ju\u011disto Liang surm\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/cu-prunto-au-donaco\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10895"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10895"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10895\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10895"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}