{"id":10932,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-3\/"},"modified":"2022-03-06T18:20:46","modified_gmt":"2022-03-06T10:20:46","slug":"perfekta-bakado","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/perfekta-bakado\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Perfekta Bakado"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">PERFEKTA BAKADO<\/h3>\n<p>Dum pluraj monatoj mi laboris en ne tre gaja havenurbo, kie oftege pluvis. La \u0109ielo estis konstante malhela, preska\u016d nigra pro la nuboj. Kaj kiam \u011di heli\u011dis, \u011di i\u011dis nur hele griza, neniam \u011di bluis.<\/p>\n<p>\u0108u mi estas plendema homo, ne facile kontentigebla? Eble. Sed, sincere, tiu neniam suna vetero efikis preme al mia nerva sistemo.<\/p>\n<p>&#8220;Kial vi fu\u015das vian viv\u011dojon pro tiu vetero?&#8221; amiko diris al mi. &#8220;La koloro de la \u0109ielo ne dependas de vi. Kontra\u016d aferoj neeviteblaj estas sensence batali. Ne la vetera\u0109o, sed via sinteno al \u011di, trafas suferige viajn nervojn.&#8221;<\/p>\n<p>Mi \u011denerale \u015datas tiun samoficulon, sed fojfoje li imagas, ke li apartenas al speco de sa\u011duloj, komisiitaj de la dioj doni konsilojn al la tuta homaro, kaj tiuj liaj kursoj pri sa\u011deco ne estas \u0109iam bonvenaj. Des pli, \u0109ar li plej ofte pravas.<\/p>\n<p>Mi rigardis tra la fenestro. Dikaj \u015dipoj malrapide movi\u011dis sur la maro, sub la griza plafono, kiun oni tamen \u0109i tie nomis \u0109ielo. Jam la kvaran monaton nun mi laboris en \u0109i tiu oficejo, \u0109e fenestro, kiu rigardis al la maro, kaj tiuj \u015dipoj min impresis kiel en la unua tago.<\/p>\n<p>Kion ili transportis? \u0108u \u015dafan viandon el Nov-Zelando? Horlo\u011dojn el Svislando, a\u016d, plej ver\u015dajne, Japanio? \u0108u komputilojn el Usono, skribma\u015dinojn el Italio, sciencajn aparatojn el Germanio, grenon el Kanado, bovan viandon el Argentino, a\u016dtojn el ie ajn? Mi devenis de kampara regiono, interne de la lando, kaj sidi \u0109e tiu apudhavena fenestro estis kvaza\u016d teatra\u0135o, pri kiu mi neniam laci\u011dis. Se nur tiu malbenita vetero&#8230;<\/p>\n<p>&#8220;Se vi rigardas la dancon de la \u015dipoj anstata\u016d progresi en via tasko, mi konas iun, kiu ne benos vin&#8230;&#8221; mia konsilema amiko diris, afable, sed ne pro tio agrable.<\/p>\n<p>Mia brusto diki\u011dis pro profunda spiro, kiun mi tuj malrapide kaj brue eligis. Li pravis kiel \u0109iam.<\/p>\n<p>Mi pene rekomencis redakti la raporton, kiun la \u0109efo postulis. Sed en mia menso kvaza\u016d filmo ruli\u011dis, kun \u015dipoj, blua maro, verdfoliaj arboj, suno, insuloj&#8230; Kiel mi estus povinta supozi, ke pli ol imagado, \u011di estis ia anta\u016dscio?<\/p>\n<p>&#8220;La \u0109efo vokas vin!&#8221; Subite min vekis el pensado preska\u016d dorma la vo\u0109o de sekretariino.<\/p>\n<p>Mi suspektis, ke li esprimos sian malkontentecon pri mia tro malrapida laboro. Dum momentero min trakuris e\u0109 la penso, ke eble li anoncos, ke li volas maldungi min. Tio estus por mi malfacile elportebla nova\u0135o. La ekonomia situacio ne estis ideala, multe mankis \u011dis tio, kaj dungi\u011don oni ne povis esperi facile trovi. La ideo i\u011di senlabora kaj longe ser\u0109adi entreprenon, kiu dungos min, ne kondukis al rideto, dum mi pa\u015dis al lia oficejo. Nek helpis la fakto, ke liaj unuaj vortoj estis dubsencaj:<\/p>\n<p>&#8220;La etoso \u0109i tie ne ta\u016dgas al vi, \u0109u?&#8221; li diris.<\/p>\n<p>&#8220;La etoso? Jes ja, mi tre \u015datas la etoson en nia oficejo. Neniu estas malafabla, \u0109iuj laboras precize kaj helpas unu la alian. Fakte, estas vere amika etoso. Krome, mi \u015datas la etoson de havenurbo. La \u0109eesto de \u015dipoj, la etaj mallar\u011daj stratoj de la \u0109ehavena urboparto, tiuj plej diverslandaj restoracioj kaj trinkejoj, \u0109io \u0109i ege pla\u0109as al mi.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi uzis mal\u011dustan vorton, pardonu. Mi volis diri: la vetero,&#8221; la estro diris, ridete.<\/p>\n<p>&#8220;Nu, nu, jes, tiurilate vi pravas. Mi \u015datas \u0109ion \u0109i tie, sed ne la veteron. Tiu malalta griza plafono el nuboj kvaza\u016d pezas sur mi preska\u016d dolorige.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Nu, mi bezonas sendi iun al pacifika insulo. Temas pri traktado \u011duste en la kampo, kiun vi plej bone konas. Mi pensis pri vi. \u0108i tie balda\u016d estos a\u016dtuno, pluvos e\u0109 pli ol \u011dis nun. Tie printempos. \u0108u tia eta ekskurso pla\u0109us al vi?&#8221;<\/p>\n<p>Eta ekskurso! Kiajn vortojn li uzis! Se li ne sentas la diferencon inter transmara voja\u011do kaj a\u016dtobusa a\u016d vagonara ekskurso, li vere estas stranga, a\u016d nekredeble ri\u0109a, a\u016d&#8230;<\/p>\n<p>Kaj jen mi estis tie sude. Blua ebeno de trankvila maro, invita al agrabla, malstre\u0109a, ripoziga bano. Maro; blua \u0109ielo; varma vetero, sed vento, kiu refre\u015digis. En senhoma apudmara naturo mi sidis, \u011duante la \u0109irka\u016dan pacon. Mi demetis mian \u0109emizon, por plej pla\u0109e bani\u011di en la sunradioj.<\/p>\n<p>&#8220;Gardu vin! Oni neniam estas tro singarda pri la suno \u0109i-insule,&#8221; afable alparolis min brunha\u016dta junulo, videble lokano, vestita nur per eksblua usondevena pantalono.<\/p>\n<p>Mia ha\u016dto, blanka kiel la luna disko, igis min senti min fremda, diferenca de \u0109iuj \u0109i-insule. Mi opiniis, ke mi trovis ta\u016dgan solecan lokon, por progrese brunigi \u011din, sed konstateble tio estis eraro.<\/p>\n<p>&#8220;Eble vi devus konservi la \u0109emizon sur vi,&#8221; li plu diris. &#8220;La suno povas bruligi vian ha\u016dton, tiu i\u011dos tute ru\u011da, kaj doloros al vi.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vere?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne scias. Blankuloj tro diferencas unu de la alia tiurilate. Kelkaj rapide fari\u011das bele brunaj, \u0109e aliaj la ha\u016dto fari\u011das plej amuze ru\u011da. Amuze por la rigardantoj, ne por la koncerna ru\u011dha\u016dtulo. Estas tre ridige, \u0109efe, se la suno atakis la nazon. Tiuj grandaj, dikaj elstaraj nazoj, sune ru\u011digitaj, estas plej \u011dojiga vido.&#8221;<\/p>\n<p>Mi iom \u011denis min, ne sciis, kion respondi.<\/p>\n<p>&#8220;Kelkaj inaj turistoj havas tutan sistemon por defendi sian nazon kontra\u016d la fajro de la suno,&#8221; li plu prelegis. &#8220;Anka\u016d tio estas ridiga: ilia nazo estas tute blanka, kiel la viando de tro kuirita kokido, dum la resto de la viza\u011do ru\u011das kiel&#8230; nu&#8230; kiel ru\u011da floro.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;A\u016d fajro,&#8221; li aldonis post silenta, mensesplora momento. Dum longa senparola minuto li rigardegis min, kiel bestoscienculo beston.<\/p>\n<p>&#8220;\u015cajnas al mi, ke vi apartenas al la ru\u011dula speco, ne al la brunula,&#8221; li diris, kun ia moka rebrilo en la okuloj. &#8220;Se vi ne volas revesti vin, almena\u016d iru en ombron. Kvankam \u0109i tie&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Mi rondrigardis. Nenie estis ombro.<\/p>\n<p>Mi min demandis, \u0109u remeti la \u0109emizon. Eble estus pli sa\u011de. Sed aliflanke, mi sentis tion malvenko anta\u016d tiu mokemulo, kaj \u0109u mi ne riskus, ke malvenko havus kiel precipan efikon, ke lia mokemo pliforti\u011dus? Sed \u0109u li vere volis moki min, a\u016d \u0109u mi misprenis por moko ion, kio estis nur speciala maniero interrilati kun fremdulo?<\/p>\n<p>&#8220;Anta\u016d kvindek jaroj, onidire, e\u016dropanoj \u0109iam surhavis \u0109apelon, \u0109ar la suno trafis al blankulo la menson tra la kapaj ostoj,&#8221; li diris, refoje kvaza\u016d prelege, kaj mi refoje ne povis scii, \u0109u li mokas min, a\u016d nur estas animsimpla knabo, kiu ne havas la samajn regulojn pri \u011dentileco kaj konveneco, kiel ni. Ofte mi a\u016ddis prelegi pri &#8220;interkultura komunikado&#8221;. \u0108u mi nun trafis unu el ties problemoj?<\/p>\n<p>&#8220;Mi min demandas, kial ili ne plu bezonas \u0109apelojn,&#8221; li serioze la\u016dtvo\u0109e pripensis. &#8220;Mi supozas, ke iliaj kapostoj fari\u011dis pli malmolaj. Kion vi opinias, estimata fremdulo?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi samopinias kiel vi,&#8221; mi respondis. &#8220;La blankulaj kapoj perdis sian molecon. Tial ni ne plu bezonas ombron, ni povas elporti la sudmaran sunon sen\u0109apele. Nun ni havas \u0109e la kapo malmolajn ostojn, kiuj efektive baras la efikon de viaj terure bruligaj sunradioj.&#8221;<\/p>\n<p>Li ridis. Mi komencis suspekti, ke temas nek pri moko, nek pri animsimpleco, sed pri ia \u015dercemo, tro diferenca de la mia, por ke mi tuj sentu \u011din. A\u016d eble mia timo esti mokata fu\u015dis mian naturan senton pri \u015dercemo. Kiel ajn estu, per mia respondo, mi retrovi\u011dis sur la sama \u015dercnivelo kiel li.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi scias, kial mi estas bele brana?&#8221; li demandis, lar\u011digante sian bruston per eksteren-tiro de la braksuproj, kvaza\u016d por elmontri, kiel fortule konstruita li estas. Sed la brilo de liaj okuloj estis por mi tute klara nun: ne estis moko, sed la natura \u015dercemo de feli\u0109a knabo.<\/p>\n<p>&#8220;Ne,&#8221; mi respondis kun travidebla \u015derca seriozeco.<\/p>\n<p>&#8220;Kiam Dio kreis la unuajn homojn, la avojn de la avoj de niaj avoj, li faris \u0109iaspecajn klopodojn. Li provis jen per tiu materialo, jen per tiu alia, \u011dis fine li trovis ion vere kontentigan. Per tiu materialo li unue devis fari du provojn anta\u016d ol sukcesi. Li faris belan kukon kun la formo de homo kaj metis \u011din en la bakujon, sed li ne havis sufi\u0109e da ligno por longa fajro kaj ne lasis la kukon sufi\u0109e longe. Sekve, kiam li eltiris \u011din, la homkuko ne estis bone bakita. \u011ci estis ankora\u016d multe tro hela. Tiel naski\u011dis la blankuloj.<\/p>\n<p>&#8220;Poste li pensis: nun mi ne plu simile eraros. Li kolektis multege da ligno por fari longeda\u016dran fajron kaj metis duan hom-kukon en la bakujon. Sed li lasis \u011din tro longe. Tro kuirita, tro longe bakita, \u011di eli\u011dis tute malhela. Tiel naski\u011dis la nigruloj.<\/p>\n<p>&#8220;Nur post tiu dua eraro li sciis, kiel \u011duste kalkuli la da\u016dron de l&#8217; bakado kaj la forton de l&#8217; fajro. Kaj kiam li eltiris el la bakujo la trian homkukon, \u011di estis perfekte kuirita, perfekte bakita, nek tro blanka, nek brule nigra, perfekte flavbruna kiel mi. Tiel naski\u011dis mia popolo.&#8221;<\/p>\n<p>Li ridis longan, la\u016dtan, gajan ridon, kiun mi neniam forgesos.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>Argentino, baki, gardi, Kanado, koko, nervo, Nov-Zelando, ombro, Pacifiko<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>de-meti, de-veni de, gardi sin, kiel ajn estu, 1&#8242;, multe mankas \u011dis tio,<\/p>\n<p>re-brilo, sen-labora, sin-garda, tra-vid-ebla<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>PERFEKTA BAKADO Dum pluraj monatoj mi laboris en ne tre\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/perfekta-bakado\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10932"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10932"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10932\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10932"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}