{"id":10934,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-5\/"},"modified":"2022-03-06T18:23:03","modified_gmt":"2022-03-06T10:23:03","slug":"ne-staru-tie","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/ne-staru-tie\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Ne Staru Tie!"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">NE STARU TIE!<\/h3>\n<p>Vi demandas, kiom mi a\u011dis, kiam mi unuafoje flugis al Usono? Apena\u016d 25 jarojn. Ne alta a\u011do. Junulo sensperta mi estis. Min timigis la propra funkcio. UN \u0135us dungis min kiel tradukiston, kaj UN tiutempe estis tre alte konsiderata organizo. Mi sentis min timige malgranda rilate al la altaj taskoj, kiujn mi devos plenumi. Nek a\u011de, nek laborkapable mi sentis min ta\u016dga. Mi min demandis, \u0109u mi sa\u011de agis akceptante tiun funkcion, des pli, \u0109ar mi neniam profesie tradukis e\u0109 unu pa\u011don anta\u016de.<\/p>\n<p>Fakte, skribe traduki ne estas tre \u011dojiga laboro. Kiam vi finis transigi tekston el la originala lingvo en la gepatran, jen oni redonas al vi alian originalan tekston, kiun vi traduku. Kaj tiel plu senfine.<\/p>\n<p>Tre ofte la tekstoj estas neklare redaktitaj (\u0109ar ilin verkis fremdaj fakuloj en lingvo, kiujn ili ne bone regas), kaj oni komprenas malbone ilian sencon. Krome \u2014 \u0109u vi scias, ke la vorto &#8216;originala&#8217; havas du tute malsamajn sencojn? \u2014 tiuj originalaj tekstoj plej ofte ne estis originalaj: ili estis en iu devenlingvo (tial oni nomis ilin originaloj), sed ili \u0109iam temis pri la samaj aferoj sammaniere, sen \u015derco, sen vigleco, sen vivo: al ili plene mankis originaleco. Se aldoni, ke multaj estis fakaj kaj koncernis fakojn, pri kiuj mi tute ne estas fakulo, tiam vi komprenos, ke la laboro ne estis unu el la plej feli\u0109igaj.<\/p>\n<p>Sed tamen \u0109io \u0109i estus akceptebla kun \u011dojo kaj gajeco, se la laborkondi\u0109oj estus ta\u016dgaj. Sed la labor\u0109ambroj estis bruaj kaj nepla\u0109aj. Ni ofte devis labori nokte. Kaj la homa medio ne favoris la krei\u011don de plezuro. La etoso estis tre stre\u0109a, ne tre homa \u2014 ni sentis nin objektoj, ma\u015dinoj &#8211; plene manka je reciproka \u011dentileco. Akraj malpacoj ofte esti\u011dis. La reciprokrajn rilatojn markis malestimo. Tiel estis almena\u016d \u0109e la francaj tradukistoj, anka\u016d \u0109e la rusaj. \u0108e la anglaj kaj hispanaj la etoso estis multe pli bona.<\/p>\n<p>Sed ne pri mia traduka laboro mi volas rakonti. Anka\u016d tio ne estus tre originala, kaj vi meritas legi ion pli interesan. Mi rakontu pri mia unua mateno en Novjorko. Mi sidis en hotelo, \u0109e tablo apudfenestra, kaj, dum mi man\u011dis miajn ovojn kaj panon kaj grasa\u0135ojn trinkante kafon, kiun mi trovis a\u0109a, mi rigardis eksteren.<\/p>\n<p>Ne estis gajige. Anta\u016d ol alveni \u0109i tien, mi havis mensan bildon pri Usono, kaj nur nun mi konstatis, ke \u011di neniel rilatas al realo. (Longe poste, mi komprenis, ke tiuj ideoj pri Usono venis de la filmoj, kiujn mi vidis, kaj tiuj filmoj fakte plej ofte montris Kalifornion, kiu ege diferencas de la orienta marbordo, sur kiu mi nun trovi\u011dis).<\/p>\n<p>Por mi \u2014 pro la filmoj \u2014 Usono estis lando moderna, pura, vigla, kun modernaj altegaj konstrua\u0135oj kaj kun tre belaj domoj. Novjorko plenis je altaj domegoj, jes ja, sed ili estis nek modernaj, nek belaj. \u015cajnis, ke la urbo estis konstruita sen ia ajn konsidero pri beleco. La stratoj estis planitaj orde, la\u016d ordo tiel senkompate kvadrata, ke \u011di povus frenezigi iun ajn kun iom poezia animo. Sed la domoj mem \u015dajnis konstruitaj senorde. Dikaj kaj maldikaj konstrua\u0135oj, altaj kaj malaltaj, strangaformaj muroj el forpu\u015de malhelru\u011da brikaro. Kvaza\u016d ne tre lerta infaneto estus lude metinta \u015dtonon sur \u015dtonon, brikon sur brikon, blokon sur blokon, sen iam ajn pensi pri la formo, kiu el tia farmaniero rezultos.<\/p>\n<p>Krome, multaj domoj aperis nekredeble 19a-jarcentaj. E\u0109 la literoj sur la magazenaj montrofenestroj a\u016d sur la netravideblaj vitroj, kiujn havis multaj oficejaj pordoj, estis tute ne modernaj, kompare kun Okcidenta E\u016dropo. Kaj la strata malpureco superis \u0109ian kapablon de mia tamen sufi\u0109e kapabla imago.<\/p>\n<p>Blovis glacia norda vento, vere vintra, kvankam ne estis vintro, kaj \u011di pu\u015dis malpura\u0135ojn kaj gazetfoliojn, kiuj jen flugis rapide de unu stratflanko al alia, jen turni\u011dis surloke, formante plej malbelan vida\u0135on.<\/p>\n<p>A\u016d \u0109u nur mia mensostato faris, ke \u0109ion mi vidis malbela? Eble mi devas precizigi, ke en tiu lando, kiu en mia anta\u016da imago estis la lando de suno kaj pureco, mia mateno komenci\u011dis per renkonto kun dikaj, forpu\u015daj insektoj, kiuj pace promenis sur la planko de mia nekredeble malvasta kaj malmoderna hotel\u0109ambro.<\/p>\n<p>Fininte miajn ovojn (bonajn) kaj mian kafon (forkurigan), mi ekiris al la strato. Mi provis informi\u011di pri la vojo, sed la homoj tro rapidis por a\u016dskulti min. Anstata\u016d respondi al mi, ili pu\u015dis min por preterpasi. \u015cajnis, ke \u0109iu malfruas por sia laboro, kaj ne havas tempon okupi\u011di pri tiu perdita fremdulo, kiu devus kapabli trovi sian vojon mem. (Kiam 25 jarojn poste mi vizitos Kalifornion, mi faros precize malan sperton: tie la homoj \u0109iam ege plej afablis kaj amike helpis min).<\/p>\n<p>La homoj pu\u015dis min, interpu\u015di\u011dis, ne pardonpetis, aspektis atakeme. En kian medion mi enmiksis min, mi pensis. Mi pa\u015dis sencele, sensence, perdita en la fluo de rapidega homamaso, kiu kvaza\u016dkuris preter&#8230; malrapidegaj veturiloj.<\/p>\n<p>Estis nekredeble multe da a\u016dtoj kaj a\u016dtobusoj, tiel multaj ili estis en stratoj kaj strategoj, kiuj interkruci\u011dis, ke ili baris la vojon al si reciproke, kaj ne, a\u016d apena\u016d, povis progresi pluen. Mi mire konstatis, ke en Novjorko oni iras pli rapide piede ol a\u016dte.<\/p>\n<p>Mar\u015dante kiel mi diris, provante sensukcese orienti\u011di en tiu freneza urbego plena je mal\u011dentilaj pu\u015demuloj, mi de tempo al tempo pasis preter strangaj specoj de restoracioj, kie sidis unu apud la alia, vice, sed ne komunikante unu kun la alia, homoj, kiuj pli malpli bovece movis la bu\u015don man\u011dante tran\u0109ojn de pano, certe iom buterita, meze de kiuj trovi\u011dis \u0109u viando, \u0109u legomoj, \u0109u mi-ne-scias-kio. Min impresis, ke \u0109iu rigardis rekte anta\u016d sin per okuloj, kiuj \u015dajnis vidi nenion, krom, eble, mal\u011dojaj bovaj pensoj. Neniu komuneco, neniu amikeco, neniu homrilato tie \u015dajnis ekzisti. \u0108iu sidis sur sia se\u011do, tute proksime al alia, kaj \u0109iu rigardis al iu nulo, nevidebla, nekomprenebla por mi eta e\u016dropano, kaj \u0109iu \u015dajnis malesperige sola. (Tio okazis en 1956. Nun simila etoso \u2014 apartula, senrilatula \u2014 krei\u011dis en multaj e\u016dropaj lokoj. Kiel ofte Ameriko nur anta\u016dis.)<\/p>\n<p>Finfine mi tamen trovis afablan usonanon \u0135us alvenintan el ie sude. Li iom konis Novjorkon kaj klarigis al mi, kiun a\u016dtobuson mi uzu, kaj kie trovi\u011das la koncerna a\u016dtobushaltejo. Mi sentis grandan senpezi\u011don. Finfine montri\u011dis, ke mi ne devos pasigi la tutan vivon en \u0109i tiu frenezulejo, ser\u0109ante elirejon, kiu por\u0109iame malaperis.<\/p>\n<p>Ve! La senpezi\u011do ne da\u016dris longe. La a\u016dtobushaltejo estis tute proksima, jes ja, kaj mi facile trovis \u011din. Mi preti\u011dis stari tie atende, kiam miaj okuloj trafis la nekredeblan surskribon. Per belaj klaraj literoj ja okulumis al mi la terura dira\u0135o: No standing.<\/p>\n<p>Mia sango glacii\u011dis en mia tuta korpo. Mi \u0135us estis dungita de UN kiel profesia tradukisto. Mi, supozeble, sciis la anglan, ver\u015dajne e\u0109 la usonan. Kaj la\u016d mia lingvoscio, No standing ne estis dubsenca esprimo. La senco estis plej klara. No standing signifas nur: &#8220;Ne staru&#8221;, a\u016d, se vi preferas, &#8220;Estas malpermesite stari&#8221; a\u016d &#8220;Neniu staro allasita&#8221; (vi vidas, kiel bele ni tradukistoj kapablas \u015dan\u011di la vortigojn por esprimi saman ideon).<\/p>\n<p>Diable!, mi pensis. Se mi ne rajtas stari por atendi a\u016dtobuson, kion mi faru? Sidi surtrotuare ne estis tre pla\u0109e, tiel malpura \u0109io estis. Ne pli invita montri\u011dis la same malpuraj \u015dtupoj de la apuda domo (multaj novjorkaj domoj havas kelkajn \u015dtupojn ekstere, kondukantajn al la pordo). Ku\u015di estus ankora\u016d pli strange kaj pli malagrablus. Kion fari? Mi ne komprenis. Neniu sidis a\u016d ku\u015dis a\u016d pendis tie apude, atendante a\u016dtobuson. Mi do povis imiti neniun. \u0108u a\u016dtobusojn en Novjorko oni ne atendas? Mi sentis, ke mi pli kaj pli frenezi\u011das.<\/p>\n<p>Mi decidis ronde pa\u015di en la \u0109irka\u016da\u0135o, trovante tre malta\u016dgaj la kondi\u0109ojn por kontroli, \u0109u la a\u016dtobuso alvenas, Mi ja ofte turnis la dorson al la senco, la\u016d kiu \u011di devis alveni. (Mi parolis anta\u016de pri la du sencoj de la vorto &#8216;originala&#8217;; \u0109u vi rimarkis, ke anka\u016d &#8216;senco&#8217; havas du sencojn? La senco, kiu estas la direkto, la\u016d kiu oni ien iras a\u016d venas, kaj la senco, kiu signifas signifon).<\/p>\n<p>Nur pli malfrue en la tago, kiam mi finfine atinis la \u0109efsidejon de UN kaj komencis konati\u011di kun homoj helpemaj al fremduloj, nur tiam oni diris al mi, ke en la usona lingvouzo No standing signifas, ke a\u016dtoj ne rajtas halti tiuloke, alivorte, ke aliaj veturiloj devas lasi la lokon libera por la a\u016dtobusoj.<\/p>\n<p>Sed la novjorkan menson mi neniam komprenos. Se tiu diro direkti\u011das al a\u016dtoj, kaj nur al ili, kial tion ne diri klare, kial, anstata\u016d simple skribi &#8220;A\u016dtoj ne haltu&#8221;, oni diras &#8220;Ne staru&#8221; \u011duste \u0109e loko, kie normalulo emos atende stari? \u011custe \u0109e a\u016dtobus-haltejo!<\/p>\n<p>Mi vizitis multajn landojn en mia vivo, plurajn kun lingvoj, kiujn mi tute ne komprenis a\u016d e\u0109 ne povis legi. Sed neniam mi sentis min tiel perdita kiel en tiu malbenita anglalingva urbego, kien mi iris por labori&#8230; tradukiste!<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>bloko, briko, Kalifomio, Novjorko, reciproke, trotuaro<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>al-lasi, la angla, de tempo al tempo, for-pu\u015da, frenez-ul-ejo, inter-kruc-i\u011di, okul-umi, orient-i\u011di, sen-pez-i\u011do, sid-ejo<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>NE STARU TIE! Vi demandas, kiom mi a\u011dis, kiam mi unuafo\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/ne-staru-tie\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10934"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10934"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10934\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10934"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}