{"id":10935,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-6\/"},"modified":"2022-03-06T18:27:05","modified_gmt":"2022-03-06T10:27:05","slug":"ne-facilas-regi-pupojn-fadene","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/ne-facilas-regi-pupojn-fadene\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Ne Facilas Regi Pupojn Fadene"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">NE FACILAS REGI PUPOJN FADENE<\/h3>\n<p>La \u0109i-suba teksto nur celas pli bone konigi al vi vortojn, kiujn vi ne sufi\u0109e ofte renkontis. Ne esperu trovi en \u011di interes-kaptajn okaza\u0135ojn a\u016d belecon literaturan. Se vi jam konas la du sencojn de &#8216;plumo&#8217; kaj de &#8216;folio&#8217;, kaj komprenas la &#8220;novajn vortojn&#8221; listigitajn tuj post la teksto, vi povas preterlasi \u011din.<\/p>\n<p>\u2014 Kio estas respondkupono?<\/p>\n<p>\u2014 Estas kupono, kiun vi povas a\u0109eti en po\u015dt-oficejo, kaj kiun vi enmetas en leteron irontan eksterlanden. Tie, via korespondanto povas transdoni \u011din al sia po\u015dtisto kaj ricevi inter\u015dan\u011de de tiu respondkupono po\u015dtmarkon, kiu validas por normala letero sendota eksterlanden. Kial vi demandas?<\/p>\n<p>\u2014 Pro simpla scivolemo. En nia klubo, la prezidanto diris, ke li disponas multajn respondkuponojn, kiujn li ricevis per inter\u015dan\u011do de kasedoj, kaj anka\u016d de literaturaj verkoj, kaj ke li pretas ilin dividi inter la membroj, kiuj dezirus ilin ricevi. Sed \u0109ar mi neniam a\u016ddis pri respondkuponoj anta\u016de, eble mi miskopiprenis. Eble ili ne rilatas al tiu inter\u015dan\u011do de kasedoj kaj literatura\u0135oj. Li diris, ke li konservis ilin dum longa periodo, kaj komence volis vendi ilin al ni je favora prezo, sed forlasis tiun ideon kaj decidis ilin simple dividi inter ni.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi scias, pri kiaj kasedoj temas?<\/p>\n<p>\u2014 Estis kasedoj kun muziko, sed anka\u016d kasedoj kun teatra\u0135oj. Li diris, ke bona rimedo lerni lingvon estas a\u016dskulti kaj rea\u016dskulti kasedon en tiu lingvo. Li havas anka\u016d tutan serion da kasedoj kun prelegoj, sed mi suspektas, ke tiuj ne estas tre rekomendindaj al neseriozaj personoj, kiel mi. Prelegojn oni rekomendu nur al seriozuloj, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Egale \u0109u temas pri seriozaj a\u016d neseriozaj lernantoj, estas fakto, ke oni ofte rekomendas la uzon de kasedo kiel rimedon lerni lingvon. Mi neniam provis mem, sed mi a\u016ddis, ke oni progresas rapide tiurimede, precipe se oni havas &#8220;bonan orelon&#8221;, t.e., se oni havas memoron, kiu funkcias pli bone a\u016dde ol vide.<\/p>\n<p>\u2014 Mia memoro estas nek vida nek a\u016dda.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vere? Kion oni devas rekomendi al vi? \u0108u odorojn? Lerni lingvon per odora ekzercado devas esti malfacile!<\/p>\n<p>\u2014 Por lerni lingvon, mi havas bonegan sistemon, kiu ideale efikas al mi. Mia memoro estas mana, mova, fingrouza. Anka\u016d bu\u015douza. Por memori lingvon, mi devas agi, funkciigi mian langon, miajn lipojn, miajn dentojn, miajn fingrojn, mian tutan korpon eble. Tial ideale por mi estas uzi pupteatron. Mi havas puprolulojn, kiujn mi regas per fadenoj, kaj mi ludigas al ili \u0109iajn rolojn. Tiel mi memoras la frazojn kaj vortojn de la lingvo lernata.<\/p>\n<p>\u2014 Sed \u0109u vi povas tion fari pri \u0109iaspecaj temoj?<\/p>\n<p>\u2014 Ne. Doma\u011de. Eble profesiulo sukcesus, sed mi ankora\u016d ne estas sufi\u0109e lerta. Multe mankas \u011dis tio. Fari, ke pupa rolulo trinku el botelo jam ne estas facile, se oni devas regi \u0109iujn movojn per fadenoj, sed botelo estas nenio kompare kun forko kaj tran\u0109ilo, \u0109e rolanto, kiu devas man\u011di de sur telero. Kaj tamen, se mi volas lerni la tutan lingvon, mi devas anka\u016d paroli pri kuleroj, forkoj, tran\u0109iloj, teleroj, ktp, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Mi imagas, kiel malfacile tio estas. Oni devas esti tre lertfingra, kaj havi multege da praktiko.<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Mi trovis lingvoinstruan libron, kiu konsistas el serio da interparoloj, kiujn mi provis ludi pupteatre, konsidere al mia memoro, kiu funkcias plej bone per mana aktiveco, sed tio montri\u011dis nefarebla. Foje temis pri iu, kiu kombas sin, jen tiel, jen alimaniere. Amuza rakonto. La haroj neniam restas aran\u011ditaj, kiel li volas. La kombilo ne havas rektajn dentojn kaj kelkaj dentoj mankas, kio ka\u016dzas \u0109iajn fu\u015dojn en la kombado, en la har-aran\u011da-do. Eble ne estas tre inteligenta teatra\u0135eto, sed interesa el vidpunkto lingva. Beda\u016drinde, mi ne kapablis ludi \u011din pupteatre. Fari, ke miaj pup-roluloj bone kombu sin, tion mi ne sukcesis.<\/p>\n<p>\u2014 \u015cajnas, ke alprenante tiun lingvinstruan libron, vi elektis ion neta\u016dgan por via metodo!<\/p>\n<p>\u2014 Jes. En alia interparolo de tiu sama serio, la roluloj devis fumi cigaredojn. Iu virino e\u0109 devis uzi tiucele cigaredingon. Feli\u0109e, ke ne estis kudristino, kiu metas fingringon sur sian dikfingron. A\u016d \u0109u sur la montrofingron oni metas fingringon, kiam oni volas kudri? Mia patrino estis kudristino, sed pri kudraj aferoj mi scias nenion.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u en tiu serio ne estas teatra\u0135eto, en kiu la rolulo skribas per unu el tiuj malnovaj plumingoj? \u0108u vi memoras, kiel ili estis, anta\u016d jardekoj? Kun feraj plumoj. Teni per fadenoj pup-rolulon, kiu almetas plumon al plumingo, tio certe necesigus perfektan regadon de la sistemo.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj perfektan regadon de si mem. Ne nur de la fadensistemo, sed anka\u016d de la propra nerva sistemo. Tian perfektan regadon mi ne havas. Inter tiuj rakontoj, kiujn \u2014 teorie, sed praktike tute ne \u2014 eblus ludi teatre, estis unu pri infanoj ludantaj en iu korto, kaj pri birdo, kiu faligas sur la dek infanojn po unu plumon. Veran birdplumon. Ne feran a\u016d alimetalan plumon por skribi. Plumo el birda flugilo. \u0108u vi imagas? Kiel la verkinto povis pensi, ke tiaj aferoj estas teatre ludeblaj? Mi ne parolas nun pri pupteatro, sed pri simpla, normala teatro. Kiel oni povas enkonduki birdon en teatra\u0135on, birdon kun difinita rolo?<\/p>\n<p>\u2014 Eble birdo el plasta materialo kaj sistemo kun multaj nevideblaj fadenoj&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Sed tiu birdo devis flugi al arbobran\u0109o kaj tie sidi, kaj folioj devis fali de la arbo. Verdaj folioj, ne flavaj. Freneze! Kompreneble temas pri arbfolioj, ne pri paperfolioj. \u0108u vi rimarkis, ke la vortoj &#8216;plumo&#8217; kaj &#8216;folio&#8217; amba\u016d havas du sencojn? Unu sencon pri naturo, alian sencon pri skribado.<\/p>\n<p>\u2014 Pri plumoj, la ka\u016dzo estas konata. Estis tempo, kiam en sufi\u0109e granda parto de la mondo, oni skribis per birdplumoj. Sed ni revenu al via serio de teatra\u0135oj. Vi diris, ke temas pri lingvo-lernado. Ofte la lernantoj memoras pli bone, se ili gaje amuzi\u011das, kaj se la rakontoj estas tute never\u015dajnaj.<\/p>\n<p>\u2014 Jes, sed tiam, oni ne diru, ke tiuj interparoloj estas ludeblaj teatre. En tiu kun la birdo sur la bran\u0109o devis esti anka\u016d fulmo. Mi ne memoras \u0109ion, sed estis insektoj, kiuj ektimis pro la fulmo, arbo, kiu perdis la foliojn, kaj birdo siajn plumojn. La roluloj ege aktivis, mi certigas al vi. Neniu ripozis longe. Konstante okazis io. Sed mi e\u0109 dubas, \u0109u la vortoj tiel lernataj estas vere utilaj praktike. Tiuj verkistoj de lernolibroj, e\u0109.por progresantoj &#8211; kiel \u0109i tiu Vere a\u016d Fantazie, \u0109u vi konas? &#8211; ofte f\u016dnkcias nur teorie. Ili ne konscias, ne atentas la praktikajn problemojn.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u nenion el tiu libro, tiu kun la serio de teatrecaj interparoloj, vi povis prezenti per via pupteatro?<\/p>\n<p>\u2014 Tamen jes. Estis bonaj facilaj partoj. Ekzemple unu, en kiu homoj de amba\u016d seksoj multe kisas unu la alian. Tion mi facile povas aran\u011di regante la movojn per miaj fadenoj. Prezenti gejunulojn, kiuj kisas sin reciproke, a\u016d teatra\u0135on, en kiu la roluloj de la vira sekso donacas rozojn al tiuj de la ina sekso, kaj formi\u011das feli\u0109aj paroj, tio estas simpla e\u0109 per mia ne tre disvolvita sistemo.<\/p>\n<p>\u2014 Kio alia estis facila?<\/p>\n<p>\u2014 Estis unu, iom malfacila, sed tamen realigebla, pri la vorto &#8216;tuko&#8217;. En \u011di oni uzas littukojn, naztukon&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Naztukon, \u0109u? Mi opiniis, ke oni devas diri &#8216;po\u015dtuko&#8217;.<\/p>\n<p>\u2014 Naztuko, po\u015dtuko, estas egale. Amba\u016d vortoj signifas la samon. Krome estas rolulo, kiu vi\u015das sian bu\u015don per bu\u015dtuko, alia, kiu purigas meblojn per vi\u015dtuko, tria, kiu preparas tablon por man\u011do, kaj komence metas sur \u011din tablotukon. Pri tablotuko, ne estas vera problemo, \u0109ar \u011di havas sufi\u0109an grandecon. Sed pri la aliaj estas pli malfacile, \u0109ar miaj pupoj estas etaj. Mi solvis la problemon uzante grandajn tukojn \u0109iufoje. Tio montri\u011dis efika: tio ridigas la publikon.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi ludas anta\u016d publiko?<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Mi provas trovi publikon por la plej belaj pecoj. Se mi sukcesas kunmeti bonan programon kun belaj kostumoj kaj altkvalitaj lumaj aran\u011doj, tio devigas min bone scii la tekston, kaj tiel la lingvo enkapi\u011das en mi. Anka\u016d miaj lango kaj lipoj ekzercas sin. Sed vi ne imagus, kiom da tempo postulas la preparado de tia programo.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi faras tion sola?<\/p>\n<p>\u2014 Komence mi estis sola. Sed nun feli\u0109e mi sukcesis trovi du kunlaborantojn. Ju pli ni regas nian arton, des pli ni amuzi\u011das. Unu el la du belege imitas plej diversajn vo\u0109ojn kaj lokajn parolmanierojn. Tio estas ideala por tia laboro. Fakte ni amuzi\u011das multe pli dum niaj ekzercoj ol la publiko, kiam ni prezentas la programon.<\/p>\n<p>\u2014 Kiam vi prezentos tian programon? \u0108u balda\u016d?<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne povas diri. Ni havas tre belan, ridvekan tekston, kiu ta\u016dgus ideale, se insektoj ne ludus en \u011di gravan rolon. Kaj, kredu min, pupteatre prezenti historion de batalo inter homoj kaj insektoj starigas kelkajn ne facile solveblajn problemojn. Des pli, ke la afero disvolvi\u011das nokte. Estas bela brila plenluno, jes ja, kaj anka\u016d multaj steloj, sed ne tiuj sufi\u0109as por vidigi insektojn sur la pupteatro!<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi planas foje veturi al Zagrebo?<\/p>\n<p>\u2014 Al Zagrebo? Kial?<\/p>\n<p>\u2014 \u0108ar en Zagrebo (Jugoslavio) okazas \u0109iusomere internacia pupteatra festivalo, kies lingvo estas esperanto. Pupteatristoj el multaj landoj venas, kaj la publiko estas ege multenombra. Dekoj da miloj venas rigardi kaj a\u016dskulti. Vi devus iri tien. Viaj insektoj certigas al vi brilan sukceson!<\/p>\n<p>\u2014 Ludi anta\u016d dekmiloj! Ne, ne. Mi ne estas freneza. Kaj tamen&#8230; Eble, foje. Interesa ideo. Mi komunikos \u011din al miaj kunlaborantoj.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>festivalo, Jugoslavio, kupono, -ont-, -ot-, pupo, rolo, telero, Zagrebo<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>al-preni, dik-fingro, egale \u0109u, inter-\u015dan\u011di, montro-fingro, mult-nombra, peco (muziko, teatra, poezia), po\u015dt-marko, star-igi (problemon)<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>NE FACILAS REGI PUPOJN FADENE La \u0109i-suba teksto nur cel\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/ne-facilas-regi-pupojn-fadene\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10935"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10935"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10935\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10935"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}