{"id":10936,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-7\/"},"modified":"2022-03-06T18:28:02","modified_gmt":"2022-03-06T10:28:02","slug":"kara-suga","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kara-suga\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Kara Suga!"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">KARA SUGA!<\/h3>\n<p>Kiel ofte okazas en &#8220;evolu-landoj&#8221; (kia stranga esprimo!), nur unu individuo estis grasa en nia vila\u011do. Al li apartenis la plej granda parto de la vila\u011da tero. Sed precipe, se li povis meti bute-ron kaj oleon en siajn man\u011dojn sen mezuri ilin, en kvanto, kiu impresis nin \u0109iujn, tio estis, \u0109ar li pruntedonis monon.<\/p>\n<p>\u0108iu vila\u011dano \u015duldis ion al li, kaj la sumo de tiuj \u015duldoj certe atingis nivelon trans la kapablo de nia imago. Fojfoje pluvoj ne venis en la \u011dusta sezono, kaj la grenkolekto de la jaro estis perdita: \u0109iuj familioj depruntis de li por povi vivi plu kaj fari\u011dis liaj \u015duldantoj. Alifoje venis registara fakulo pri &#8220;evoluigo de la postrestintaj kamparoj&#8221;, kiel oni diris, kaj la fakulo rekomendis planti fruktarbojn. La monon por tio ni ricevis de la \u015dtato, sed, kiam la arboj kreskis sufi\u0109e por produkti, necesis mono por paki la fruktojn kaj ilin sendi al la urbo, kaj tiam la registaro ne plu havis monon por ni, kaj ni depruntis de la dika grasulo, tiel ke la \u015duldoj grandi\u011dis.<\/p>\n<p>A\u016d okazis geedzi\u011do. Se vi sumigos \u0109iujn kostojn: la festman\u011don, la monon por la bofamilio, la pastron, la \u015dtofon por la festaj vestoj, ktp, vi alvenos al bela sumo. Kion fari, se ne viziti la grasulon&#8230; kaj vidi la \u015duldon salti alten, alten.<\/p>\n<p>Stranga vila\u011do (\u0109u stranga a\u016d normala? fakte, mi timas, ke sufi\u0109e normala): \u0109iuj viroj estis tiel malgrasaj, ke videblis \u0109iuj ostoj \u0109e la brusto kaj flankoj; sed unu estis tiel grasa, ke lia ha\u016dto brilis, kvaza\u016d sur \u011di fluus oleo. Li konstante vi\u015dis al si la viza\u011don per po\u015dtuko, kaj tiu tuko grasis, kvaza\u016d \u011di fakte uzi\u011dus por paki buteron.<\/p>\n<p>Li estis \u0109iam plej afabla kun mi, kaj mi \u015datis lin. Li ja permesis, ke mi gardu liajn bestojn. Estis \u0109efe bovinoj, sed anka\u016d azenon li havis. Nia regiono estas monta, kaj ofte mi iris kun unu el liaj bestoprizorgantoj gardi la bovinojn en la supraj herbejoj. La azeno pla\u0109is al mi, \u0109ar \u011diaj longaj oreloj iel kortu\u015dis min, kaj min amuzis \u011dia maniero eligi strangan ma\u015dinan sonon, kiam \u011di koleris, \u0109ar mi tiris \u011dian voston. Sed \u011di \u0109iam restis malsupre \u0109e la grasulo. La bovinojn ni kondukis ofte al tre vasta ebena loko, da kiaj ekzistas malmulte en nia malebena landoparto. La\u016d la diro de la bestprizorganto, la herbo sur tiu ebena\u0135o estis aparte bonkvalita. \u011ci efektive havis pli belan verdon ol la herbo malsupre. Kaj tiu ebena\u0135o estis tiel vasta, ke la bovinoj povis tie plenigi sin per herbo senmezure, kiom ili volis. Estis pli da mu\u015doj ol en pli altaj lokoj, sed tio ne vere \u011denis nin, kaj la bovinoj uzis sian voston por ilin flugigi for.<\/p>\n<p>Vintre, sed anka\u016d kelkfoje en a\u016dtuno, povis okazi, ke blovis norda vento tre rapida kaj malvarma. Tiam estis neeble iri al tiu vasta ebena\u0135o, \u0109ar nenio baris la vojon al la glacia vento. Tiam ni iris al aliaj lokoj, kiuj trovi\u011dis interne de eta montaro, kiujn la kruela vento ne povis atingi.<\/p>\n<p>Fojfoje la grasulo komisiis min konduki sola la bovinojn supren, \u0109ar la respondeca bovingardisto malsanis, a\u016d havis alian komision por plenumi. Tiu respondeco al mi ege pla\u0109is.<\/p>\n<p>Ne estis lernejo en nia vila\u011do. Poste, kiam mi vivis en la urbo, mi konstatis, ke vizitadi lernejan klason ne sufi\u0109as por ricevi bonan edukon. La geknaboj \u0109e ni estis pli bone edukitaj ol multaj homoj, kiuj kapablas skribi kaj legi. Ni parolas \u011dentile kaj afable, ni konsideras la sentojn de la aliuloj, ni ne blovas cigaredfumon en la viza\u011don de nia apudulo, ni estas helpemaj, ni lavas nin, por esti konstante puraj. Oni devus mezuri edukitecon, ne per la da\u016dro de la lernejvizitado, sed per la kvalitoj de la koro, \u0109u ne? Tiujn patrinoj transdonadis, \u0109e ni.<\/p>\n<p>Kvankam ni ofte man\u011dis nur kelkajn legomojn fre\u015de kolektitajn el la propra \u011dardeno, \u0109ar nenio grena plu disponeblis, kaj ni ne havis monon por a\u0109eti panon a\u016d alian man\u011da\u0135on \u2014 ni do ofte malsatis \u2014 tamen ni estis feli\u0109aj. La legomoj estis fre\u015daj, \u0109ar ni iris kolekti ilin en la \u011dardeno tuj anta\u016d ol man\u011di. Nun en \u0109i tiu malbenita urbego, kiom mi dezirus man\u011di simile fre\u015dajn legomojn kaj fruktojn! En nia regiono kreskas bonegaj pomarboj. Simile bonajn pomojn mi neniam trovis aliloke. Kaj mi ne parolis pri la lakto. La grasulo almena\u016d permesis, ke mi reportu hejmen bovinan lakton, kaj tio ege helpis. Se ni, la infanoj, ne trinkis \u0109ion, mia onklino faris el \u011di buteron. \u015ci e\u0109 kelkfoje buteron metis en sian teon, kion mi trovis stranga, \u0109ar \u0109e ni neniu tiel faras. Tio estas tibeta kutimo, ne nia.<\/p>\n<p>Konstante, \u0109e ni akvo bolis, por la teo. Ni estis bon\u015dancaj vivi en la montaro, sufi\u0109e norde, \u0109ar tie akvo neniam mankis. Ni ne man\u011dis viandon, e\u0109 kokidan, dum en aliaj partoj de nia lando, multaj ne man\u011das &#8220;ru\u011dajn viandojn&#8221;, kiel ili nomas bova\u0135on a\u016d \u015dafa\u0135on, sed akceptas &#8220;blankajn&#8221;: kokida\u0135on kaj fi\u015dojn. Neniu en la vila\u011do trinkis alkohola\u0135on, vinon, a\u016d bieron. Tiuj estis simple nekonataj \u0109e ni.<\/p>\n<p>Poste, en la urbo, mi mire konstatis, ke ekzistas homoj, kiuj trinkas tiom da vino a\u016d da grenalkohola\u0135o, ke ili ne plu konscias, kion ili faras, kaj al senkulpuloj diras atakeme vorta\u0109ojn, kiuj povas nur dolorigi. Kiel stulta estas tia malbona edukiteco! Kiel ili povas ne kompreni, ke la vivo estas multe pli agrabla por \u0109iuj, se \u0109iuj \u011dentile sin tenas, kiel estis \u0109e ni en la vila\u011do? Nur post longaj jaroj da vivado enurba mi komprenis, ke mi ne rajtas kompari. En nia montara vila\u011do, \u0109io estis komuneca; en la urbego, konstantas \u0109e multaj soleco. Soleco emigas trinki forgesige, kaj oni \u0109esas konsideri la aliulojn.<\/p>\n<p>Unu el la bovinoj estis al mi tre kara. Mi \u0109iam havis specialajn favorojn por \u015di. (\u0108u mi devus diri \u011di? \u015ci estis mia amikino, ne ne\u016dtralseksa amiko). Mi nomis \u015din Suga. \u015cia lakto estis la plej bona. Kiam mi iris sidi sur \u015dia kolo, \u015di aperis tute kontenta. Kiam mi palpis \u015diajn flankojn a\u016d \u015dian kolon, a\u016d metis la manon al \u015dia nazo a\u016d bu\u015do, \u015di direktis al mi belajn okulojn kun sa\u011dula, profunda rigardo. Se iufoje mi ricevis de unu el la servistoj de la grasulo iom da pano, mi dividis mian panon kun \u015di. \u015ci \u0109iam pa\u015dis apud mi, \u0109u en la unua rango de la vico, \u0109u en la lasta rango. Kiam mi parolis al \u015di, \u015di tuj komprenis. Mi neniam devis e\u0109 frapeti, por komprenigi al \u015di, kien ni iru. Mi nur dol\u0109e elparolis la vortojn, kaj \u015di obeis.<\/p>\n<p>Se mu\u015doj ari\u011dis \u0109e \u015diaj okuloj, mi ilin foririgis kaj \u015di rigardis al mi danke. \u015ci perfekte sciis, ke niaj rilatoj estas diferencaj de la rilatoj kun la aliaj en la bovinaro. Kiam \u015dia lango malsekigis mian manon, kvaza\u016d kise, mia koro iom pli rapide batis. Mi estis feli\u0109a. Profunde interne de mia koro mi sentis, ke mi vere amas \u015din.<\/p>\n<p>Kaj jen, kiam mi a\u011dis dekunu jarojn, la terura nova\u0135o trafulmis mian vivon:<\/p>\n<p>&#8220;Ni ne plu restos \u0109i tie,&#8221; mia patro diris. &#8220;Ni \u015duldas tro multe da mono al nia ole-viza\u011da samlokano. Li scias, ke ni ne povos repagi per mono a\u016d objektoj. Li postulas repage nian etan terpecon kaj la domon. Kaj li ne povus preni min inter siajn kamplaboristojn, \u0109ar da ili li jam havas sufi\u0109e. Ne estas alia rimedo solvi la problemon, ol foriri urben.&#8221; ,<\/p>\n<p>Estis terure. Ni pakis niajn kelkajn hava\u0135ojn en \u015dtofajn sakojn. Ni foriris nokte longe anta\u016d ol kriis la unua koko, kaj mar\u015dis \u011dis la sunlevi\u011do, irante malsupren la\u016d rivero de sur la montoj, kie nia vila\u011do staris. Fine ni atingis lokon kun vagonara stacio.<\/p>\n<p>Neniam mi vidis ion similan. Estis multkoloraj reklamoj pri aferoj, kiujn mi ne konis. Sur unu vidi\u011dis grandega botelo. Sur alia paketo kun blankaj rula\u0135etoj. Sur tria monto ne\u011de blanka. Tiel oni reklamas pri biero, pri cigaredoj, pri glacia\u0135oj, iu informis min, sed mi e\u0109 ne sciis, kio tiuj estas. Mi neniam vizitis kurson de legado kaj do ne komprenis la strangajn signojn \u2014 literoj oni ilin nomis \u2014 kiuj rigardis min de sur tiuj reklamoj.<\/p>\n<p>Homoj sidis, aliaj staris. Familioj, paroj, unuopuloj. De plafono pendis ronda objekto kun strangaj signoj kaj montriloj, kaj mi demandis de iu, kiu sidis tie apude, kio \u011di estas. Li respondis:<\/p>\n<p>&#8220;Horlo\u011do. De kie vi venas, ke vi ne scias, kio estas horlo\u011do? \u0108u la tempon \u0109e vi oni ne mezuras?&#8221;<\/p>\n<p>Mi ne povis imagi, ke tempo estas mezurebla, kaj tute ne komprenis lian diron. Li ne estis malamika. Sed en lia supereco mi sentis ion, kion mi neniam sentis vila\u011de. E\u0109 la grasulo ne alparolis nin tiel. Ni sentis, ke li estas ri\u0109a kaj multpova. Ver\u015dajne li havis pli bonan sintenon en anta\u016da vivo, tiel ke li naski\u011dis bon\u015dancule en \u0109i tiu, sed lia maniero superi ne similis tiun: ni \u0109iam sentis, ke li havas konsideron al ni, e\u0109 se li devis forpreni nian tutan monon pro la \u015duldoj.<\/p>\n<p>\u0108e tiu stacio estis strangaj floroj kaj verdaj plantoj, kiajn mi neniam vidis. Estis varme. Mi rigardis la du \u015dajne senfinajn metalajn liniojn, kiuj trapasis la stacion. Sur tiuj pasas vagonaroj, klarigis mia patro, tion oni nomas fervojo.<\/p>\n<p>Estis uloj, kiuj aktivis kurante kaj kriante de unu flanko al la alia, portante pezajn ujojn a\u016d skatolojn a\u016d mi-ne-scias-kion. Venis virinoj kun korboj, plenaj je nevidebla\u0135oj. La plej multaj homoj havis pakojn apud si. Patrino lavis infaneton \u0109e fonteto. Maljunulo atendis la vagonaron kun \u015dafino, kies kolon lia mano konstante palpadis. Pluraj junaj viroj trinkis strangajn trinka\u0135ojn el brunaj boteletoj a\u016d e\u0109 el ru\u011daj metalaj skatoloj, longaj ujoj, rondaj \u0109irka\u016de kaj ebenaj \u0109e la du flankoj. Kokino pa\u015dis, rigardate de neniu.<\/p>\n<p>Kaj jen sonorilo eksonoris. Malrapide alvenis fumanta ma\u015dino, kiu ruli\u011dis sur radoj, kaj tiris post si longan vicon da veturiloj. Tiujn, mi tiam eksciis, oni nomas vagonoj. Kun okuloj vaste malfermitaj pro miro, mi rigardis tiun vagonaron, kaj precipe la radojn, kiuj ruli\u011dis sur la vojo fera. Ili estis tiel perfekte oleitaj, ke \u015dajnis, ke ili nur glitas. Sed kiam la vagonaro ekmalrapidis, tiuj radoj faris akran braon, kiu dolorigis al mi la orelojn.<\/p>\n<p>Dum \u0109irka\u016de sonis \u0109iaspecaj bruoj kaj krioj, ni envagoni\u011dis. Post iom longa tempo, la vagonaro ekiris for.<\/p>\n<p>Ju pli ni restis en \u011di, des pli estis varme. Kompreneble. Ni foriris matene el norda monta regiono, kaj ju pli ni anta\u016den veturis, des pli ni iris suden, kaj des pli proksimi\u011dis tagmezo. Sur la vagonplafono estis fiksita ventumilo, sed \u011di apena\u016d efikis. \u011ci nur movis la varmegan aeron.<\/p>\n<p>Ne estis sidlokoj por ni. Interne de la vagono, sur la sidlokoj, trovi\u011dis du virinoj kun longaj koloraj jupoj, kaj anka\u016d, inter aliaj personoj, tre malgrasa individuo kun stranga insigno sur siaj vestoj, kiu legis gazeton. Li trafoliumis la gazeton, legis artikolon sur unu pa\u011do, transiris al alia pa\u011do por legi alian artikolon, kaj tiel plu dum horoj. La tutan tempon li movis la lipojn silente (&#8220;tio estas legi&#8221;, mi pensis), kaj li konstante vi\u015dis al si la kolon per malpura eksblanka po\u015dtuko.<\/p>\n<p>Mi ne vizitadis lernejon, sed mi tamen sciis multon pri la ekstera mondo. Mi sciis pri bibliotekoj, magazenoj, filmoj, bankoj. Mi e\u0109 sciis pri karbo. Karbo estas nigra materialo, kiu brulas, kaj kiun oni uzas en malvarmaj lokoj por varmigi domojn, por boligi akvon a\u016d por kuiri rizon kaj legomojn. Kiam ni ankora\u016d lo\u011dis en la vila\u011do, foje venis al ni iu, kiu parolis pri la urbo. Li montris al mi libron kaj klarigis, ke en urbo estas grandaj domoj kun multegaj libroj, kiujn oni povas legi tie a\u016d e\u0109 prunte preni hejmen. Bibliotekoj, oni tiujn nomas. Kaj estas aliaj domoj, kien oni iras, kaj subskribas paperon, kaj ricevas monon, se oni rajtas (ni ne rajtus). Ilin oni nomas bankoj. Tiu persono demandis, kiel mi nomi\u011das, kaj skribis por mi mian nomon sur papero, kiun mi \u0109iam konservis. E\u0109 \u0109i tie mi havis \u011din kun mi en la vagono.<\/p>\n<p>&#8216;Doma\u011de, ke mi ne scias legi&#8217;, mi pensis. &#8216;Mi \u015datus vizitadi klason kaj sekvi kurson de legado kaj skribado. \u0108u povus esti, ke en la urbo tio eblos?&#8217;<\/p>\n<p>Tiaj pensoj, kaj la ebleco rigardi al tiom da novaj aferoj tra la fenestro helpis min elteni la suferon forlasi la lokojn, kiujn mi plej amis en la mondo. Mi rigardis trafenestre kaj vidis, kiel \u0109ie homoj aktivas en kampoj, kiel mia patro. Kiam ni pasis sur ponto super rivero, la radoj faris resonan bruon, kiu pla\u0109is al mi.<\/p>\n<p>Foje la vagonaro haltis en stacio, kie regis apena\u016d elportebla odora\u0109o.<\/p>\n<p>&#8220;Kial tiel a\u0109e odoras?&#8221; mi demandis mian patron, sed la respondon li ne sciis. Iu maljuna sinjoro, kiu staris apud mi, diris:<\/p>\n<p>&#8220;Tiu karakteriza odoro venas de la fabriko de plasta\u0135oj. Oni fabrikas \u0109i tie plastan materialon, kaj el la plasta materialo oni fabrikas \u0109iajn objektojn. Tio ri\u0109igis \u0109i tiun urbeton, alportis laboron al multaj, sed kun laboro anka\u016d tiun karakterizan, plej malpla\u0109an odoron. Kaj la viroj \u0109i tie e\u0109 komencis trinki alkohola\u0135ojn.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mia nepo laboris \u0109i tie,&#8221; li reparolis post momenteto. &#8220;Li estis bona knabo, kiam li estis malri\u0109a, sed nun&#8230; Ne sufi\u0109is al li havi lo\u011dejon plenan je plastaj objektoj, kiujn li&#8230; E\u0109 plastajn me blojn li havas, almena\u016d plastajn se\u011dojn mi vidis \u0109e li. Mi ne komprenas. Urbo kelkfoje tiel efikas al bonedukitaj homoj, \u0109ar mi certigas al vi, ke li estis bone edukita. Ni edukis lin ne fumi, ne trinki alkohola\u0135on, ne man\u011di viandon, sed rezulte&#8230;&#8221; (mi miris, ke tiu individuo neniam finis siajn frazojn). &#8220;Li estas tre aktiva kaj inteligenta. Li iradis al bona lernejo, \u0109iam ricevadis la unuan rangon en la ekzamenoj en sia klaso, \u0109e \u0109iuj kursoj. Li e\u0109 studis literaturon kaj anglan lingvon. Post kiam \u0109i tiu plasta\u0135a fabriko lin dungis, li rapide progresis kaj iom post iom&#8230; Ne sufi\u0109is al li perlabori bonan monon, \u0109ar li bezonis&#8230; Li havis televidon, li povis rigardi filmon \u0109iuvespere. Ne sufi\u0109is al li. Li volis anka\u016d la inojn, kiujn li rigardis televide. Sed tiajn televidulinojn oni ne povas havigi al si tiel facile, e\u0109 kun bona laboro en plasta\u0135a fabriko&#8230; Tiu televido&#8230; Tiu televido \u015dan\u011dis lian manieron pensi, liajn gustojn, liajn sentojn. Li komencis vizitadi virina\u0109ojn. \u0108iesulinojn. Ili trinkis vinon, kaj la diablo scias&#8230; Kaj nun, nun&#8230; Estas priplorinde havi tian nepon, kiu e\u0109&#8230; Jes, estas priplorinde esti la avo de tia nepo, \u0109ar&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Li ne precizigis, kio okazis, kaj mi ne kura\u011dis demandi.<\/p>\n<p>&#8220;Imagu, nepo mia, filo de mia filino&#8230;! Havi propran nepon en malliberejo, kia honto!&#8221;<\/p>\n<p>Mi ne kura\u011dis demandi, kial la nepo estas en malliberejo. Estis strange, ke, se li hontas, li rakontas la aferon. Eble li bezonis rakonti al knabo, \u0109ar li ne povis paroli pri \u011di kun plenkreskuloj.<\/p>\n<p>Tiel pasis la tempo. Mi rigardis, pensadis, a\u016dskultis.<\/p>\n<p>Finfine ni atingis la urbon, la urbegon, en kiu, la\u016ddire, eblos trovi laboron kaj do ricevi monon por vivi.<\/p>\n<p>Mi sentis, ke mia patro timas. La voja\u011do estis akceptebla, \u0109ar tiam la urbo estis nur bildo en niaj mensoj. Sed la realo trafis nin, kiam la tuta familio elvagoni\u011dis. Ne plu estis pensoj nun, sed komenco de nova vivo. Mi ne trovis \u011din bela. Ne plu estis unu el tiuj etaj stacioj kun plantoj apude, kiajn ni vidis grandnombre la\u016d la vojo, sed vera vastega stacidomo, verdire en ne tre bona stato, sed impresa per sia grandeco, kun tre alta tegmento, kontra\u016d kiu \u0109iuj bruoj plej forte resonis.<\/p>\n<p>Estis tiom da aktivado \u0109iuflanke, ke interne de mia kapo, \u015dajnis, ke \u0109io turni\u011das kaj ruli\u011das. Homoj kun korboj kaj sakoj, \u015dtofaj plejparte, sed jen kaj jen plastaj, kaj \u0109iaspecaj, \u0109iaformaj, \u0109iamaterialaj paka\u0135oj rapidis \u0109iuflanken. Konatoj retrovi\u011dis kaj brakumis unu la alian. Homoj kisis sin reciproke, fojfoje kvaza\u016d iom malproksime, fojfoje kun forta palpa kuneco. Iu religiemulo, sidanta \u0109e muro, la\u016dte pre\u011dkantis tute sola, \u015dajne tute nekonscia pri la \u0109irka\u016da ega aktiveca. Oni a\u016ddis vokojn. Homoj en divers-regionaj kostumoj pa\u015dis tien kaj reen. \u0108iaj lingvoj sonis, sed malofte mi a\u016ddis frazon en la kara lingvo el la nordo. Nepoj retrovis geavojn, amikoj amikojn, nevojn onkloj, kaj soluloj iris unuope, senfamilie, sen\u011doje, kun rigardo de perditoj.<\/p>\n<p>Mia patro lasis nin en angulo, \u0109e la rando de gazet- kaj cigared-vendejo, kaj diris:<\/p>\n<p>&#8220;Mi iras informi\u011di. Atendu min \u0109i tie.&#8221;<\/p>\n<p>Li malaperis sur lar\u011dega \u015dtuparo, kaj mia koro \u015diri\u011dis. Mi anta\u016dsentis, ke neniam plu mi revidos lin. Mi malpravis. Post longa tempo (\u0109u vere longa? mi ne povus diri, \u0109u duonhoro, \u0109u pli, \u0109u malpli: tiuperiode, tempo ne estis por mi io mezurebla), li revenis.<\/p>\n<p>&#8220;Ne estas eble tranokti en la stacidomo,&#8221; li diris, &#8220;ni iru eksteren. Sur la strato, sur trotuaro, ni faros al ni lokon.&#8221;<\/p>\n<p>Se la stacidomo estis impresa, kiom pli la strato! Estis milionoj da homoj, kiuj surtrotuare preterpasis, a\u016d sidis, a\u016d ku\u015dis, a\u016d staris kaj interparolis, a\u016d rigardis montrofenestron a\u016d reklamon. Estis miloj da bruoj, homaj, ma\u015dinaj, bestaj. Pasis bovinoj, pasis azenoj, pasis a\u016dtoj, a\u016dtobusoj, portveturiloj \u0109iaspecaj. Estis grandegaj reklamoj kun grandega virina viza\u011do, a\u016d kun flugma\u015dino, a\u016d kun objektoj, kiujn mi neniam vidis. Kaj \u0109ie surskriboj, surskriboj, surskriboj, per divers-aspektaj literoj, tiel diversaj kelkfoje, ke ili \u015dajnis deveni de malsamaj mondoj, kaj ili rigardis min, sed diris al mi nenion.<\/p>\n<p>Ni devis ser\u0109i longe anta\u016d ol trovi lokon, sed ni estis bon\u015dancaj. Ni ne dormis sur trotuaro, kiel multaj, sed trovis a\u0109-odoran, parte malkonstruitan domon, kie multaj familioj jam lo\u011dis, kaj en kies korto ni trovis angulon por ni.<\/p>\n<p>Mi estis ege laca, kaj, kiam mi ku\u015di\u011dis sur la malmola \u015dtona planko, mi opiniis, ke mi tuj endormi\u011dos. Sed dormo ne venis. Venis nur la bildo de kara, plej kara bovino, kies lakto estis senkompara. Venis anka\u016d ploroj, kiuj glitis malsupren \u011dis miaj lipoj kun karakteriza sala gusto.<\/p>\n<p>&#8220;Suga!&#8221; mi apena\u016d a\u016ddeble ekplendis. Mi provis plori kiel eble plej silente, por ne maltrankviligi mian patrinon, kiu jam havis sufi\u0109e da zorgoj sen mi.<\/p>\n<p>Nur tiam mi vere ekkonsciis, ke mian amikinon bovinon mi neniam plu revidos.<\/p>\n<p>Tiel mi dekunujara kampara montarano ekkomencis la vivon en urbego.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>nepo, ne\u016dtrala, -op-, pomo, \u015duldi, Tibeto<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>brak-umi, foli-umi, vent-umi, vent-um-ilo, \u0109ies-ul-ino, de-prunti, evolu-igi, evolu-lando, fer-vojo, glaci-a\u0135o, montr-ilo, per-labori, post-resti, reg-ist-aro, re-soni, sen-kompara, sum-igi, sun-lev-i\u011do, sur-skribo, unu-op-ulo<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>KARA SUGA! Kiel ofte okazas en &#8220;evolu-landoj&#038;#822\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/kara-suga\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10936"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10936"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10936\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10936"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}