{"id":10937,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-8\/"},"modified":"2022-03-06T18:29:00","modified_gmt":"2022-03-06T10:29:00","slug":"mi-tro-timas","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/mi-tro-timas\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Mi Tro Timas"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">MI TRO TIMAS<\/h3>\n<p>En tiu ebena regiono, \u0109e la suda rando de Saharo, kie vivas la Zafia\u016doj, la gepatroj de knabino \u011denerale postulas, por fordoni sian filinon al edzi\u011d-deziranto, monsumon tiel altan, ke \u011di superas la eblojn de normala juna viro.<\/p>\n<p>Kiel neri\u0109a knabo povus realigi la projekton fondi familion en tiaj kondi\u0109oj? Estas ja simple neeble al junulo enspezi sufi\u0109e da mono por pagi la prezon de bona vivkunulino. Tial estas tradicie, ke juna viro, deziranta edzi\u011di, iras en alian vila\u011don por kapti junulinon kaj de tie forkondukas \u015din al sia hejmo. Efektive, por lerta junulo, tio estas la plej efika sistemo eviti sen\u0109esajn diskutojn kun la estonta bofamilio. Plej ofte, la kapto estas aran\u011data interkonsente kun la knabino.<\/p>\n<p>Tian kapton decidis efektivigi Jajo, kiam li atingis la a\u011don de 18 jaroj. Jajo estis ege kura\u011da. Entreprenema, plena je energio, timanta nenion kaj neniun, li restis egalanima anta\u016d \u0109iuj dan\u011deroj, kaj e\u0109 la plej sova\u011daj bestoj ne sukcesis impresi lin.<\/p>\n<p>Jajo havis bonan, sinceran amikon, sama\u011dan, kies nomo estis Adum. Tiuj du knaboj ne povus pli diferenci. Adum ja tiom timis, kiom kura\u011dis Jajo. La vido de sango, ekzemple, tuj kreis en Adum egan malkomforton, nura penso pri sova\u011daj bestoj igis liajn harojn ekstari, kaj \u0109io nova efikis kvaza\u016d preme al lia koro.<\/p>\n<p>Doma\u011de, ke tiu timo baris al Adum tiom da ebloj, \u0109ar, cetere, li estis plej kapabla knabo. Foje, iu fremda scienculo, kiu faris esploron tiulande, petis \u0109iujn junulojn de la vila\u011do provplenumi malfacilan taskon, \u0109ar li bezonis helpanton kun specialaj kapabloj manaj, kun aparte bona vido kaj kun inteligenteco supera al tiu de la meznombro. El la tuta vila\u011do, nur Adum sukcesis. Li havis eksterordinare akrajn okulojn, pli lertis fingre ol la ceteraj lokaj knaboj kaj lia menso funkciis aparte klare kaj vigle. Kontenta finfine trovi iun vere kapablan lin helpi, la scienculo proponis al Adum trimonatan dungi\u011don \u0109e li.<\/p>\n<p>Sed kvankam tiu dungo estis plej interesa, kun tre bona pago kompare kun \u0109io, kion eblas ricevi tiuregione, Adum malakceptis. Dungi\u011do ja devigus lin iri al alia, sufi\u0109e malproksima loko, kaj li nepre volis eviti kontakton kun fremduloj. La tuta vila\u011do rekomendis al li jesi, sed li kapneis energie, kun la lipoj forte premataj kaj \u0109iuj linioj de la viza\u011do stre\u0109ataj al esprimo malkontenta. Kiam oni demandis lin, kial li ne akceptas tiun eksterordinare favoran dungproponon, li ne respondis. Li perfekte konis la ka\u016dzon de sia malkonsento, sed timis \u011din diri, \u0109ar oni mokus lin. Lin teruris ne nur la ideo gasti plurmonate \u0109e fremduloj, sed precipe la fakto, ke tien li devus veturi a\u016dte. Neniam li sidis en a\u016dto, kaj li intencis neniam fari tion. Por ni plej ordinara veturila bruo estis por li malkomforte timiga.<\/p>\n<p>Timema estis Adum, sed anka\u016d lerta, inteligenta, bonkora kaj bone edukita. Krome, la amikeco inter Jajo kaj li estis plej profunda kaj sincera. Tial venis la propono:<\/p>\n<p>&#8220;Mi bezonas vian helpon,&#8221; Jajo diris al li. &#8220;Mi intencas edzi\u011di. Mi rimarkis knabinon en la brun-fonta vila\u011do. Mi konati\u011dis kun \u015di. \u015ci pla\u0109as al mi, mi al \u015di. Mi iros kapti \u015din, sed tion mi ne povus fari sola. Mi bezonos helpanton.&#8221;<\/p>\n<p>Adum ege anta\u016dtimis tian dan\u011deran entreprenon, sed li anka\u016d timis perdi la estimon de Jajo. \u0108i-lasta timo estis pli forta: li jesis.<\/p>\n<p>La du amikoj surkamele ekiris, unu trankvila, la alia kun koro batanta pro timo. La kapto okazis senprobleme. Gajis la etoso en la triopo, kiam \u011di ekiris revene. La knabino estis ridema, kaj Adum \u015din tuj \u015datis.<\/p>\n<p>Sur la revena vojo, kiam alvenis la horo ripozi kaj sensoifi\u011di, Jajo petis de Adum:<\/p>\n<p>&#8220;Iru preni akvon, bonvolu.&#8221;<\/p>\n<p>En tiu regiono, riveroj ne estas riveroj kiel en la cetero de la mondo. Videblas, jes ja, du bordoj, kiuj la\u016diras specon de fosa\u0135o, natura fosa\u0135o. Efektiva rivero tie fluas somere dum du monatoj, post la pluva sezono, sed dum la ceteraj monatoj de la jaro, oni ne vidas akvon inter tiuj riverbordoj, nur grandegajn arbojn, kiuj sukcesas tiri por si akvon el la subtera profundo.<\/p>\n<p>Tra truoj, ofte fortigitaj per tabulaj muroj, kiuj malhelpas disfalon, anka\u016d la homoj povas atingi la subteran akvon kaj \u011din preni por siaj \u0109iutagaj bezonoj. Tion Jajo petis, ke Adum faru.<\/p>\n<p>&#8220;Mi timas,&#8221; Adum respondis, &#8220;mi konas tiun akvoprenejon: \u011di estas fama pro la leonoj, kiuj \u011din vizitadas.&#8221;<\/p>\n<p>Tiu reago amuzis Jajon, kaj kiam li apartigis la lipojn ridete, liaj dentoj tiel radie blankis \u0109e la nigra viza\u011do, ke la knabino sentis sian koron moli\u011di: kia bon\u015danco esti elektita de tiel aminda junulo!<\/p>\n<p>&#8220;Nu, bone,&#8221; Jajo respondis, &#8220;\u015dajnas, ke vi kaj mi ka\u016dzas \u0109e leonoj malsamajn reagojn. E\u0109 plej sova\u011da leono \u011denerale evitas min. Tuj kiam mi montri\u011das, tiuj bestoj forkuras ka\u015di sin en iu senhoma angulo. Ili tuj konscias mian superecon, \u015dajnas. Restu do \u0109e mia amatino; al akvo iros mi.&#8221;<\/p>\n<p>Sed anka\u016d resti sola \u0109e la knabino timigis kompatindan Adum, kaj tion li vigle esprimis.<\/p>\n<p>&#8220;Kial vi ne amba\u016d irus?&#8221; demandis la junulino. &#8220;Mi povas resti sola. Mi ne timas. Mi gardos la kamelojn kaj la paka\u0135ojn.&#8221;<\/p>\n<p>La du amikoj kune do malproksimi\u011dis.<\/p>\n<p>Kiam ili atingis la riverbordon, Jajo proponis al Adum, ke \u0109i-lasta malsupreniru \u011dis la truo, por preni akvon.<\/p>\n<p>&#8220;Kial mi?&#8221; Adum respondis. &#8220;Eble vi volas uzi tiun tempon, dum mi pene iras malsupren, por rapidi al via ino kaj forkameli kun \u015di, lasante min sola. Nun vi havas amatinon kun vi, vi ne plu solas, vi ne plu bezonas min. Mi ege timas. Krome, ne estus juste. La penan laboron, kial faru nur mi?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Adum, kio al vi okazas? \u0108u vi ne estas mia amiko? \u0108u mi ne \u0109iam estis justa al vi? Por montri, ke mi tute ne volas lasi al vi sola la penajn taskojn, mi iros mem.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sed tiam mi restos sola \u0109i tie supre!&#8221; preska\u016d plore plendis Adum. &#8220;Kio okazos al mi, se leonoj venos? Ili estas akradentaj, kaj mi ilin timas!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Adum, Adum mia kara, vi ne estas kunulo, kun kiu vivo facilas. Feli\u0109e, ke vi estas mia bona amiko, kaj ke mia patrino edukis min agi helpeme. Ni iru kune, kaj kune revenu supren.&#8221;<\/p>\n<p>Efektive, la malsupreniro estis pena, kaj e\u0109 pli pena la reveno al la bordosupro, kun la akvo, kiu pezis, kaj kiun plej singarde necesis porti. Sed \u0109io disvolvi\u011dis plej bone, kaj vigle diskutante pri leonoj, ili revenis al la loko, kie la junulino sidis.<\/p>\n<p>&#8220;Jam estas vespero,&#8221; Jajo diris. &#8220;Ni tranoktu \u0109i tie. Morga\u016d ni da\u016drigos la voja\u011don.&#8221;<\/p>\n<p>Ili man\u011dis kaj trinkis, man\u011digis kaj trinkigis la kamelojn, elprenis la kovrilojn kaj aran\u011dis la paka\u0135ojn por komforte pasigi la nokton.<\/p>\n<p>&#8220;Ni bone doimos \u0109i tie,&#8221; Jajo diris, kontente rigardante la lokon. &#8220;Ni ku\u015du, mi \u0109i-flanke, vi tiuflanke, kaj \u015di inter ni.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ho Jajo, kiel vi povas tion proponi?&#8221; Adum zorgviza\u011de demandis. &#8220;Se mi ku\u015dos ekstere, leono venos sensoifi\u011di per mia sango, sati\u011di per mia viando.&#8221;<\/p>\n<p>Jajo kaj lia amatino inter\u015dan\u011dis signifplenan rigardon.<\/p>\n<p>&#8220;Ne gravas al mi,&#8221; la knabino diris. &#8220;Adum, ku\u015du meze, inter ni.&#8221;<\/p>\n<p>Tiel estis aran\u011dite, kaj la tri balda\u016d endormi\u011dis.<\/p>\n<p>Sed meze de la nokto, Jajo kaj la junulino veki\u011dis, dum Adum plu dormis profunde. La geknaboj ridetis al si, \u011dojaj konstati, ke amba\u016d veki\u011dis samtempe. En tiu fakto ili vidis, ke io ligas ilin, iu ligilo jam forta, e\u0109 se ilia amo ankora\u016d estas tre fre\u015ddata.<\/p>\n<p>Jajo pu\u015dis for sian kovrilon, ekstaris, kaj signis al la amatino, ke \u015di venu al li. Anka\u016d \u015di forpu\u015dis la kovrilon kaj alproksimi\u011dis al la knabo.<\/p>\n<p>&#8220;Mi havas ideon,&#8221; Jajo diris tiel malla\u016dte, ke \u015di apena\u016d povis a\u016ddi. &#8220;Ni faru \u015dercon al Adum. Kiam mi iris preni akvon, mi konstatis, ke sur la riverbordo trovi\u011das sekaj arboj, kiuj falis foje, ver\u015dajne trafite de fulmo. Inter ili estas kelkaj samgrandaj kiel vi kaj mi. \u0108u vi bonvolos veni kun mi \u011dis tiu bordo kolekti du? Ni ku\u015digos ilin amba\u016dflanke de Adum kaj metos sur ilin niajn kovrilojn. Tiel li imagos, ke estas vi kaj mi. Ni tuj foriros surkamele. Kiam tagi\u011dos kaj la sunradioj vekos nian timulon, tio estos leciono por li. Li konstatos, ke li dormis tute sola, kaj ke neniu leono lin man\u011dis!&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci ridis silente.<\/p>\n<p>&#8220;\u015cercema vi estas, Jajo, \u015dercema! Al mi tio pla\u0109as!&#8221;<\/p>\n<p>Tion ili faris evitante fari bruon a\u016d movojn, kiuj povus veki Adum, \u011dojaj pri la sento de komuneco, de agrabla kunlaboro en \u015derco. Kaj, meze de la bela stelplena nokto, ili surkamelis for.<\/p>\n<p>Kiam Adum veki\u011dis, li terure konstatis, ke liaj gekunuloj foriris kaj ke&#8230; leono staras tuj apud li. La leciono pri nedan\u011dero leona vere estis fu\u015dita!<\/p>\n<p>Lin kaptis tia timego, ke, ne plene konscia, kion li faras \u2014 eble li ankora\u016d duondormis \u2014 li saltis sur la dorson de l&#8217; leono kaj ekkaptis ties du orelojn. Sentante iun sur si, ne sciante, kion fari, la leono ekkuris tra la senhomejo.<\/p>\n<p>Tenante \u011diajn orelojn, Adum rimarkis, ke li kapablas direkti \u011din. Li \u011din turnis jen al tiu direkto, jen al tiu alia, \u011dis li kondukis \u011din al sia vila\u011do.<\/p>\n<p>Kiam li alvenis en la vila\u011don, Jajo kaj la knabino ankora\u016d ne estis revenintaj. Ili \u011duis sian kuneston for de \u0109iuj ceteraj homoj, kaj tute ne deziris rapidi hejmen. Vidante Adum eniri fulmrapide la vila\u011don, side sur kuranta leono, la vila\u011danoj apena\u016d povis kredi al la propraj okuloj. Krioj sonis:<\/p>\n<p>&#8220;Estas Adum! Kia kura\u011dulo! Kiu diris, ke li estas timema? Rigardu! Kia neordinara kura\u011do! Li sidas sur leono kaj direktas \u011din!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Li indas fari\u011di nia \u0109efo!&#8221; iu proponis. La anta\u016da vila\u011destro anta\u016d nelonge mortis, kaj oni ankora\u016d ne estrigis iun, kiu anstata\u016du lin.<\/p>\n<p>&#8220;Jes! Adum nia \u0109efo! Adum estu nia \u0109efo!&#8221; \u0109iaj vo\u0109oj la\u016dtis. Ili ne konsciis, ke Adum estas preska\u016d morta pro timo. Sed \u0109i-lasta bezonis helpon.<\/p>\n<p>&#8220;Amikoj! Mortigu \u0109i tiun leonon,&#8221; li kriis per vo\u0109o, kiun markis timo. Sed oni \u0109iam a\u016ddas la\u016d tio, kion oni imagas, kaj anstata\u016d timon a\u016ddi, la vila\u011danoj a\u016ddis venkosenton. Kiel, se ne venke, povus reagi viro kapabla voja\u011di sur leono? Jam ili sentis lin superulo kaj deziris lin obei. Ili do mortigis la leonon. Nur tiam Adum sukcesis dei\u011di de sur la sova\u011da, plej timiga besto. Tiel li fari\u011dis vila\u011destro.<\/p>\n<p>Kiam Jajo kaj lia amatino alvenis, la vila\u011danoj anoncis al ili, ke nova estro \u0135us estis elektita: Adum.<\/p>\n<p>&#8220;Adum, \u0109u vere? \u0108u vi \u015dercas? Kia nekredebla anonco!&#8221; Jajo ekmiris.<\/p>\n<p>Oni klarigis, ke tute ne temas pri \u015derco, sed pri la efektiva, de \u0109iuj konstatita, kura\u011do de Adum, alveninta side sur leono. Pri tiu anta\u016de ne imagebla evoluo, la du geamantoj ne sciis, kion pensi. Sed \u0109ar temis pri bonkora kaj certe plej sincera amiko, ili plezure akceptis lin kiel \u0109efon.<\/p>\n<p>\u0108iuj ekaktivis por prepari grandan feston kaj prikanti la novan \u0109efon kaj lian historian grandfaron. Oni kuiris bonajn viandojn, trinkis, la\u016d la tradicio, multe da tre sukerita teo, kaj lasis gliti tra la lipoj, \u011due, tiun grenbieron, kiun, la\u016d la religio, oni devus ne trinki, sed&#8230; nu, Islamo alvenis \u0109i tien ne anta\u016d tiel longe, kaj \u011di ne sukcesis plene forpu\u015di la anta\u016dajn kutimojn.<\/p>\n<p>Ekde tiu tago, Adum neniam plu timis. \u0108iuj rigardis lin kura\u011dulo. Kion li povis fari, krom agi kura\u011de? Tion farante, li rimarkis, ke ne estas tiel terure, ke li efektive povas: kura\u011do iom post iom fiksi\u011dis en li. Kaj \u0109ar li estis lerta, inteligenta, kunsentema, li montri\u011dis bonega vila\u011destro.<\/p>\n<p>Nur kiam li mem iris \u015dteli edzinon, li diris al \u015di (\u0109ar amba\u016d amis unu la alian sincere, kaj li ne volis ka\u015di for de \u015di la veron):<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi scias, kial mi alvenis \u011dis la vila\u011do surleone?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ne,&#8221; \u015di scivole respondis.<\/p>\n<p>E\u0109 al amata edzino ne estis facile klarigi.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108ar mi&#8230; nu, pro timo mi&#8230; mi&#8230; mia korpo eligis \u0109ion superfluan, \u0109u vi komprenas? Mi malseki\u011dis. Nu&#8230; \u0109io, kion mi anta\u016de man\u011dis kaj trinkis, elfluis kaj elglitis tra la malsupraj korpo-truoj. Pro la suno kaj la varmo, la for\u0135eta\u0135oj duone reseki\u011dis kaj formis kvaza\u016d glua\u0135on, tiel ke mi restis glue fiksita al la dorso de tiu leono. Pro tio \u011dis la vila\u011do mi restis sur \u011di!&#8221;<\/p>\n<p>NOVA\/ VORTOJ:<\/p>\n<p>glui, Islamo, kamelo, Saharo, zafia\u016do<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>egal-anima, est-onta, fre\u015d-data, kovr-ilo, mez-nombro, speco de, super-flua<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>MI TRO TIMAS En tiu ebena regiono, \u0109e la suda rando de \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/mi-tro-timas\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10937"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10937"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10937\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10937"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}