{"id":10938,"date":"2022-03-06T14:04:45","date_gmt":"2022-03-06T06:04:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/vere-au-fantazie-15-3-8-9\/"},"modified":"2022-03-06T18:31:36","modified_gmt":"2022-03-06T10:31:36","slug":"la-fakturo-de-fraulino-gudula","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-fakturo-de-fraulino-gudula\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; La Fakturo De Fra\u016dlino Gudula"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">LA FAKTURO DE FRA\u016cLINO GUDULA<\/p>\n<p>Kompare kun multaj aliaj, tiu vintro de 1720 ne estis speciale terura. Sed dum juna Jan\u0109jo la\u016diris la ne\u011dkovritajn stratojn de Namuro, li ne \u0109esis vorta\u0109i al si plende. Vintron li malamegis.<\/p>\n<p>Li atingis parkon, kaj pasis en \u011din. Li sin demandis, \u0109u iri dekstren a\u016d maldekstren, sed amba\u016d ebloj estis egale senesperigaj. Li iris maldekstren parolante al si preska\u016d sensone.<\/p>\n<p>&#8220;Dio mia, Dio mia!&#8221; li alvokis la Plej-Altulon. \u0108u li \u015dercis, \u0109u li seriozis, li mem ver\u015dajne ne povus diri. Se estis pre\u011do, \u011di estis iom stranga.<\/p>\n<p>&#8220;La\u016d nia pastro,&#8221; plu parolis la apena\u016d a\u016ddebla vo\u0109o, &#8220;vi kreis la mondon, kun multo bela en \u011di, kaj anka\u016d, verdire, multo malbela. Vi kreis montojn kaj ebena\u0135ojn, riverojn kaj teron, arbojn kaj florojn, pomojn kaj terpomojn. Nu, bone, konsentite. Mi komprenas, ke vi kreis printempon, someron kaj a\u016dtunon; Iom da vetera diferenco agrablas al ni \u0109iuj. Sed kreante vintron, vi troigis. La diferenco kun la aliaj sezonoj estas tro akra. Rlgardu! Jen refoje ne\u011dpezaj nuboj kovras la \u0109ielon.&#8221;<\/p>\n<p>Li \u0109esis dum momento paroli. Odoro de fre\u015de bakita pano trafis lian nazon. Li nun pa\u015dis sur parka vojo, kiu trovi\u011dis \u0109e la rando de strato, sur kies alia flanko fama panbakejo staris. Sed li havis enpo\u015de e\u0109 ne unu moneron. La penson pri bona buterita pantran\u0109o li for\u0135etis malproksimen de si. Li rekomencis alparoli Dion:<\/p>\n<p>&#8220;Rigardu, kiel malsekaj miaj \u015duoj estas! Tiu ne\u011do eni\u011das en ilin, kaj miaj \u015dtrumpoj, kvankam dikaj kaj ame faritaj propramane de mia patrino, nun impresas, kvaza\u016d ili estus tuttage restintaj en fonto. Mi e\u0109 min demandas, \u0109u unu el miaj bonaj \u015dtrumpoj ne komencas havi truon. Tiu glacia akvo tenas miajn karajn piedetojn en konstanta frosto. Kompatindaj miaj piedoj, kiuj tiom \u015datas komforton, jen ili glacii\u011das \u011dis-oste.&#8221;<\/p>\n<p>En la parko trovi\u011dis neniu. Post kelkminuta silenta mar\u015dado, la knabo rekomencis frazigi sian memkompaton, \u011dis la sinsekvo de pensoj kondukis lin al jena diro:<\/p>\n<p>&#8220;Tion mi ne meritas, \u0109u? Kion mi faris por&#8230; meriti&#8230; tian&#8230; punon?&#8221;<\/p>\n<p>Ke la vortofluo en la menso de la 16-jarulo subite malrapidi\u011dis, tiel ke la sonoj kvaza\u016d ne plu povis klare formi\u011di, tio havis precizan ka\u016dzon: lasante siajn pensojn flui tiamaniere, Jan\u0109jo plej akre resentis la memoron pri \u0135usa puninda misfaro. Li i\u011dis klare konscia, ke li efektive meritus la koleron de la \u0108ielaj Superuloj.<\/p>\n<p>Kial, vi cetere demandas, la knabo trapromenis la urbon kaj \u011diajn parkojn de unu rando al alia malsekigante al si la \u015duojn, kaj sekve la piedojn, malpla\u0109e mar\u015dante sub tiu grizplafona \u0109ielo? \u0108ar li ne kura\u011dis reveni hejmen. Kaj kial li malvolis hejmeni\u011di? \u0108ar&#8230; Sed por tion klarigi, ni devas reiri iom pli fruen en la tempo.<\/p>\n<p>Mastro Pikar, la patro de Jan\u0109jo, estis ligna\u0135isto kaj meblisto. Bona laborulo, \u0109iam ema al plej perfekta kvalito, kaj kun menso kreema, li pli kaj pli sukcesis en sia profesio.<\/p>\n<p>En la momento, kiam ni ekrigardas lin, li pa\u015das tre kontente, tute ne rimarkante la ne\u011don, la grizajn nubojn nek la frostan vetera\u0109on. Li \u0135us estis en eta, sed bonfama hotelo, kie li plezure pritraktis gravan mendon: la hotelestro deziras modernigi sian meblaron kaj mendis \u0109e Mastro Pikar tutan serion da litoj kaj \u015drankoj, kaj anka\u016d tablojn kaj se\u011dojn por la restoracio, kiu dependas de la hotelo. Tiu homo estas ri\u0109a. Li bone pagos. Kaj la beleco de la mebloj certe estos por Mastro Pikar reklamo, kiu alportos al li aliajn a\u0109etontojn. La venontaj monatoj prezenti\u011dis plej bone: multe da laboro, multe da enspezo. Jes ja, necesos tempo por pretigi \u0109iujn varojn, sed pri tio ili priparolis realisme kaj la mendinto akceptas trankvile atendi. En Namuro, cetere, oni neniam rapidas.<\/p>\n<p>Rulante en sia menso pla\u0109ajn pensojn pri la dikaj enspezoj, kiujn tiu grava mendo alportos al li, Mastro Pikar do estis plej gaja kaj kontenta. Li malla\u016dte kantetis al si kanton revenante hejmen. Sed la kanteto frosti\u011dis sur liaj lipoj, kiam li eniris sian laborejon. Oj oj oj oj oj! Kiel eblas fari tiajn fu\u015dajn lignajn kadrojn! Li preska\u016d ploris vidante, kiel terure lia filo Jan\u0109jo fu\u015dis sian laboron.<\/p>\n<p>Jan\u0109jo ja helpis sian patron prilabori ligna\u0135ojn, sed nun montri\u011dis, ke li fu\u015dis la serion da fenestrokadroj, kiujn li devis prepari por la nova librovendejo sur Ferstrato.<\/p>\n<p>&#8220;Jan\u0109jo! Jan\u0109jo! Jan\u0109jo! Kie sin ka\u015das tiu fu\u015dulo?&#8221; li ekkriis kolere.<\/p>\n<p>La knabo provis forkuri el la domo, sed la patro vidis lin, lin kaptis, kaj, preska\u016d perdante la kapon pro kolero, prenis longan lignopecon kaj ek! Punaj batoj pluvis sur la junan fu\u015dulon.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u mi ne instruis al vi?&#8221; la patro diris batante. &#8220;\u0108u vi ne povas a\u016dskulti, kion mi klarigas al vi, rigardi, kion mi montras? Vi ne atentas la laboron! Jen mi fari\u011das pli kaj pli bonfama pro la alta kvalito de mia laboro, sed vi fara\u0109as ion ajn, iel ajn. \u0108u vi neniam lernos esti preciza, kalkuli \u011duste, zorge rekomenci ion miskomencitan, \u011dis la rezulto estas perfekta, vendinda? Ligno estas valora materialo, kiun oni estimu. Oni ne traktu \u011din iel ajn. \u0108i tiu domo produktas altkvalitajn varojn, \u0109u vi komprenas?, altkvalitajn. Oni mezuru, kontrolu, kalkulu, refaru&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Dum li tiel parolis, li plu batis kaj batis, \u011dis liaj ostoj komencis dolori same suferige, kiel la tuta korpo doloris al la filo.<\/p>\n<p>Ne estas facile eduki filon. Anstata\u016d konduki Jan\u0109jon al deziro pli bone labori por estontece eviti similajn punojn, la batado kreis en la knabo nur deziron mem puni la patron pro tiu troa puno, kiu preska\u016d odoris je malamo.<\/p>\n<p>La ideo, kiun lia kreema menso balda\u016d proponis al li, tuj forgesigis la doloron.<\/p>\n<p>Mastro Pikar ne sciis skribi kaj legi. Li apena\u016d kapablis skribi sian nomon, per malrapida manmovo, ege mallerta. Jan\u0109jo, siaflanke, anta\u016de vizitadis lernejon kaj sciis skribi, legi kaj kalkuli. Estis li, kiu tenis la enspez- kaj elspez-librojn de la patro, notis \u0109ion notindan, faris la necesajn monkalkulojn (pri kiuj, male al la patro, li pli lertis ol pri la lignomezuraj) kaj pretigis la fakturojn. Kaj \u011duste nun li devis skribi fakturon por fra\u016dlino Gudula.<\/p>\n<p>Ri\u0109a, f-ino (= fra\u016dlino) Gudula anta\u016d ne longe mendis \u0109e Mastro Pikar kelkajn meblojn, kiujn \u015di donacis al nevo okaze de ties edzi\u011do. Jan\u0109jo sciis, ke lia patro mem portos la fakturon al f-ino Gudula por tuj ricevi la monon, a\u016d almena\u016d parton de la kalkulita sumo.<\/p>\n<p>Malfacile alprenante plej seriozan esprimon \u2014 \u0109ar lia patrino trovi\u011dis en tiu sama \u0109ambro, kie staris lia skribtablo, kaj li ne povis permesi al si, ke \u015di ion suspektu \u2014 pene subpremante fortan emon ridi, la junulo skribis fakturon vere originalan. Kaj \u011din fininte, li iris al la laborejo, kie lia patro finfaris se\u011don.<\/p>\n<p>&#8220;Mi petas vian pardonon pri la fu\u015ditaj fenestrokadroj,&#8221; li diris per vo\u0109o de senvalora subulo.<\/p>\n<p>&#8220;Mi punis vin, mi vin batis, la afero nun estas finita, ni ne plu parolu pri \u011di,&#8221; diris Mastro Pikar, iom honta pri la tro forta kolero, kiu anta\u016d nelonge igis lin bati la filon pli kruele, ol tiu efektive meritis.<\/p>\n<p>&#8220;Dankon pri via bona koro, patro. Mi venis peti vin subskribi la fakturon al f-ino Gudula.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Ha jes, dankon, ke vi \u011din preparis. Mi iros transdoni \u011din al \u015di tuj, post kiam mi estos fininta \u0109i tiun se\u011don.&#8221;<\/p>\n<p>La faktoj \u0109i-supre raportitaj okazis en la mateno. Kaj nun, posttagmeze, Jan\u0109jo promenas sencele, \u0109ar li timas revidi la patron. Tiu ja certe iris al f-ino Gudula kaj la diablo scias, kiel \u015di reagis al lia fakturo. Sed ne nur la diablo tion sciu. Anka\u016d vi, kara leganto, rajtas esti informita.<\/p>\n<p>Kun sia tro longa verda jupo, siaj tro malgrandaj okulvitroj kaj sia tro alta hararan\u011do, f-ino Gudula aspektis iom strange, sed la ligna\u0135isto elmontris nenion el sia sento pri \u015dia ridindeco. Plej \u011dentile li salutis \u015din. \u015ci reciproke salutis plej afable.<\/p>\n<p>&#8220;Ho, Mastro Pikar! \u0108u vi fartas bone? Envenu, mi petas. Vi certe alportas al mi la etan fakturon.&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci kondukis lin al sid\u0109ambro.<\/p>\n<p>&#8220;Bonvolu sidi\u011di. Tiu se\u011do ne estas tiel komforta, kiel viaj, sed \u011di ta\u016dgos.&#8221;<\/p>\n<p>Apena\u016d Mastro Pikar havis la tempon eksidi, jam \u015di direkti\u011dis al meblo, el kiu \u015di prenis metalan skatolon.<\/p>\n<p>&#8220;Mia mono estas en \u0109i tiu skatolo, mi tuj pagos vin, tiel mia \u015duldo estos nuligita, kaj mi ne \u015datas \u015duldi monon. Tiu serio da mebloj, kiun vi faris por mia nevo, estas belega. Hiera\u016d ankora\u016d mi rekomendis vin al amiko, kiu bezonas farigi mi-ne-memoras-kian ligna\u0135an laboron.&#8221;<\/p>\n<p>Mastro Pikar ridetis. Li \u015datis homojn pretajn tuj pagi, kaj pla\u0109is al li gratuloj kaj bu\u015d-al-orela reklamado.<\/p>\n<p>Dum li inter\u015dan\u011dis kelkajn vortojn pri la vintro, \u015di metis la fingrojn al sia brusto. Eta \u015dlosilo tie pendis, fiksita al fadeno a\u016d \u015dnureto, kiu rondiris \u015dian kolon. \u015ci tiris la \u015dnureton, prenis la \u015dlosileton, mal\u015dlosis la metalan skatolon kaj rigardis Mastron Pikar demande. Li transdonis la fakturon al \u015di.<\/p>\n<p>&#8220;Mi scias, ke vi estas serioza homo, kaj ne riskas prezenti fu\u015dan kalkulon, sed permesu, ke ne nur la sumon mi rigardu, sed kontrolu \u0109iun eron. Mi ne dubas pri vi, sed e\u0109 plej bonintencaj homoj fojfoje faras erarojn en kalkulado, \u0109u ne? \u0108u vi scias, kial mi estas iom ri\u0109eta? \u0108ar mi \u0109iam plej precize kalkulas.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sendube, sendube,&#8221; trankvile respondis la ligna\u0135isto.<\/p>\n<p>Sed tuj kiam \u015di komencis legi, \u015diaj lipoj premi\u011dis kaj \u015dia viza\u011do kolori\u011dis sange.<\/p>\n<p>&#8220;Kiel eblas?&#8221; \u015di diris kaj ekrigardis lin nekomprene. La ru\u011da koloro sur \u015dia viza\u011do fari\u011dis pli malhela.<\/p>\n<p>&#8220;De kie vi prenis la fikura\u011don enmanigi al mi tiun&#8230; tiun&#8230; nu, mi ne povas kompreni,&#8221; \u015di plu diris, kaj \u015diaj okuloj dis\u0135etis fulmojn.<\/p>\n<p>&#8220;Nu, kio okazas, estimata fra\u016dlino? Mi estas certa, ke \u0109io estas en ordo, kaj ke \u0109iu prezo estis plej \u011duste kalkulita.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Hontinde, hontinde!&#8221; \u015di elparolis tra lipoj preska\u016d fermitaj.<\/p>\n<p>&#8220;Neniam mi legis ion simile malkonvenan.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Pardonu min, estimata fra\u016dlino, sed mi ne komprenas. Se enestas eraro, bonvolu precizigi al mi, pri kio temas.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Neniam oni traktis min tiel fie. Kia fia\u0135o! Tio igas min&#8230; Nun, jen subite mi ne plu bone fartas. Mi timas, sinjoro&#8230; Mi ti-mas, ke necesos voki doktoron. Mi apena\u016d povas spiri.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Se vi fartas malbone, mi plezure servos vin irante voki kuraciston, sed via subita malbonfarto ne povas rilati al mia fakturo. Eble, anta\u016d ol venigi doktoron, mi donu al vi glaseton da vino a\u016d alkohola\u0135o. Tio efikos refortige.&#8221;<\/p>\n<p>Dum tiu fraz-inter\u015dan\u011do \u015di staris. Nun \u015di preska\u016d falis sur se\u011don.<\/p>\n<p>&#8220;Foriru, foriru,&#8221; \u015di ordonis akravo\u0109e. &#8220;Neniam plu mi mendos ion \u0109e vi. Mi&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Dume, Mastro Pikar trovis botelon da fruktalkohola\u0135o kaj plenigis glaseton por \u015di.<\/p>\n<p>&#8220;Trinku, estimata fra\u016dlino, trinku, tio helpos vin retrankvili\u011di.&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci ne sciis, \u0109u akcepti a\u016d ne la proponon de tiu fiulo, sed fine \u015di tamen konsentis malsekigi siajn lipojn per la trinka\u0135o.<\/p>\n<p>\u015ci rigardis Mastron Pikar. Kiam \u015di vidis lian obeulan, zorg-plenan, seriozan viza\u011don, i\u011dis klare al \u015di, ke li ne povas esti kulpa. Li sentis tiun \u015dan\u011don en \u015di, kaj demandis dol\u0109avo\u0109e:<\/p>\n<p>&#8220;Klarigu al mi. Kial mia fakturo efikis malsanige? Mi certigas al vi, ke mi vere ne komprenas.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Legu mem,&#8221; \u015di diris. &#8220;A\u016d \u0109u vi ne scias, kion vi skribis?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Pardonu min, estimata fra\u016dlino, sed mi estas simpla laboristo, kiu neniam iris al lernejo, krom por alporti tablojn kaj tabulojn, rebonigi fu\u015ditajn fenestrokadrojn, a\u016d loki \u015drankon. Mi ne scias skribi, nek legi. La fakturojn \u0109iam preparas mia filo Jan\u0109jo kaj&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Via filo! Do estas li! Kia hontindulo! Vi ne scipovas legi, vi diris. Nu, bone, mi legos por vi. lomete. Car \u011dis la fino mi ver\u015dajne ne povos.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Bonvolu.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jen. &#8216;Gudula estas stultulino: 25 guldenoj&#8217; (&#8216;Guldeno&#8217; estis la nomo de la mono uzata en Belgio tiuperiode).<\/p>\n<p>\u015ci parolis tre malla\u016dte, kvaza\u016d \u015di timus la sonojn, kiujn \u015dia bu\u015do ellasos.<\/p>\n<p>&#8220;25 guldenoj, tio estas por la eta vesto\u015dranko.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Vi ne a\u016ddis min, Mastro Pikar.&#8221; \u015ci la\u016dtigis sian vo\u0109on. &#8220;Estas skribite: &#8216;Gudula estas stultulino: 25 guldenoj&#8217;.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vere?&#8221; Li ankora\u016d ne kredis al siaj oreloj.<\/p>\n<p>En f-ino Gudula, la fakto la\u016dtlegi frazon, kiun \u011dis tiam \u015di a\u016ddis nur enmense, kreis miksa\u0135on el honto kaj kolero, kiu ekrapidigis la sangofluon. Sed dum \u015dia viza\u011do rekolori\u011dis ru\u011de, tiu de Mastro Pikar i\u011dis morte blanka.<\/p>\n<p>&#8220;Atendu la sekvon. Mi plu legas: &#8216;lito por \u015dia amanto: 25 guldenoj&#8217;.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kion?&#8221;<\/p>\n<p>&#8221; &#8216;Se\u011deto por ripozigi \u015diajn malbelajn piedojn: 10 guldenoj; &#8216;Skatolo por pri-seksaj revuoj: 5 guldenoj; &#8216;Libro\u015dranko por malkonvenaj romanoj: 25 guldenoj; &#8216;Kadro por bildoj pri nokta vivo enparka: 2 guldenoj&#8217;.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Nekredeble, nekredeble! Kompatinda fra\u016dlino! Kiel mi povos pardonigi min?&#8221;<\/p>\n<p>Kaj Mastro Pikar, konata en la tuta urbo kiel egalanima gajulo, ekploris unuafoje ekde la a\u011do de ok jaroj.<\/p>\n<p>F-ino Gudula rigardis lin. Dum la longa, peza silento, kiu sekvis, \u015diaj sentoj pli kaj pli evoluis al kompata. \u015ci ekstaris, prenis glaseton kaj \u011din plenigis per la sama frukta alkohola\u0135o.<\/p>\n<p>&#8220;Trinku, kara sinjoro, bonvolu trinki. \u011ci estas iom forta, \u011duste tian alkohola\u0135on vi bezonas.&#8221;<\/p>\n<p>Li trinkis senpense.<\/p>\n<p>&#8220;Mi ne scias, kion diri. Mi hontas. Mi terure hontas. Kiel eblas tiel malbone eduki sian filon?&#8221; Kaj jen la plorfonto ree malfermi\u011dis.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi akceptus pecon el kuko tute fre\u015de bakita?&#8221; \u015di demandis, kaj levis sin denove. El la apuda kuirejo \u015di revenis kun granda ronda pomkuko, kaj tran\u0109is \u011din. \u015ci donis al li pecon kaj prenis unu por si mem.<\/p>\n<p>Li vi\u015dis al si la okulojn kaj man\u011detis la kukpecon. Li trinkis iom pli el la alkohola\u0135o. Liaj fortoj iom post iom revenis.<\/p>\n<p>&#8220;Fi-romanoj! Nekonvenaj revua\u0109oj! De kie li prenis tiajn ideojn? Je lia a\u011do! Li povas prepari sin al plej terara puno. Jes, mi promesas al vi, fra\u016dlino. Lia krimo ne restos senpuna, bonvolu kredi min.&#8221;<\/p>\n<p>Nun estis la vico de f-ino Gudula pardonpeti. \u015ci diris, ke \u015di devus scii, kia homo li estas, kaj ke li ne povus kulpi pri tia stulta \u015derco, se \u015derco oni povas tion nomi. \u015ci promesis, ke \u015di plu turnos sin al li, se \u015di bezonos servojn de ligna\u0135isto, kaj e\u0109 \u2014 \u0109ar la vido de tiu patra sufero pli kaj pli \u015dire tu\u015dis \u015dian koron \u2014 ke \u015di klopodos havigi al li mendojn de personoj, kiujn \u015di konas. Ili disi\u011dis bonamike.<\/p>\n<p>Jan\u0109jo ne dubis, ke lia patro gardostaras \u0109e la hejma pordo kaj pretas lin bati e\u0109 pli kruele ol en la mateno. Sed nun jam estis nokto, kaj li sin demandis, kiamaniere reveni hejmen evitante la patran koleron.<\/p>\n<p>Kiam oni mar\u015das sencele dum tuta duontago kun truitaj \u015duoj kaj pli kaj pli traataj \u015dtrumpoj sur trotuaroj kovritaj de ne\u011do, memoroj pri la \u011duo malstre\u0109i sin en komforta varma lito facile okupas la tutan menson. La piedoj de Jan\u0109jo estis tiel malsekaj, ke li anta\u016dsentis la unuajn signojn de malsano. Eviti malvarmumon en tiaj kondi\u0109oj estus neeble. Se li nur povus trovi rimedon senriske reeniri hejmen&#8230;<\/p>\n<p>Dum li sensukcese esploris sian menson ser\u0109e al solvo al tiu malbenita problemo, jen kure alproksimi\u011dis junulo, kies pa\u015doj montri\u011dis necertaj. Videble, tiu trinkis bieron a\u016d vinon, a\u016d e\u0109 ion pli fortan, pli ol li devus, kaj li ne plu estis en plene konscia stato.<\/p>\n<p>&#8220;Helpu min!&#8221; li alvokis Jan\u0109jon. &#8220;Policanoj postkuras min.&#8221; Li parolis malfacile, kvaza\u016d lia lango estus peza kaj liaj lipoj ne respondus al la ordonoj de la menso (se entute lia menso plu funkciis).<\/p>\n<p>El liaj neklaraj frazoj, Jan\u0109jo tamen sukcesis kompreni, ke tiu junulo, kun menso nebula pro troa vin\u011duo, havis, anta\u016d kelkaj minutoj, la amuzan ideon voli tondi la harojn de sia hartondisto, kiu \u015dance anka\u016d trovi\u011dis en la sama gastejo. La hartondisto ne konsentis, ke tiu f\u016dsmova vinplenulo uzu akran tondilon \u0109e lia kapo, kaj, por senigi sin je li, finfine vokis la policon. La homoj en la gastejo provis bari al li la vojon, sed li estis tre forta kaj sukcesis trapasi tiun homan bara\u0135on. Tamen, la\u016d tiu junulo, tuta grupo da policanoj nun ser\u0109as lin.<\/p>\n<p>Ke lin ne haltigis homa bara\u0135o, sufi\u0109is lin rigardi por tion tuj kompreni. Li ja estis mirinde alta kaj forta. Krome, oni povis suspekti, ke anka\u016d la barantaj homoj sufi\u0109e vinis a\u016d bieris. Ju pli li rigardis lin, des pli Jan\u0109jo komprenis la eblan utilon de tiaj grandeco kaj forto.<\/p>\n<p>&#8220;Venu kun mi,&#8221; li proponis, kaj kure li kondukis sian novan kunulon al la muro, kiu \u0109irka\u016das la \u011dardeneton de la familia hejmo.<\/p>\n<p>&#8220;Vi estas granda kaj forta,&#8221; li diris. &#8220;\u0108u vi povus teni min tiel, ke mi atingu la supron de la muro? Mi scias, kie \u015dtupetaro trovi\u011das aliflanke. Se vi levos min tien, mi tuj alportos \u011din al vi. Vi tiam facile povos \u015dtupeti al la mursupro, kaj de tie en la \u011dardenon. La polico ne komprenos, kien vi malaperis. Ili pasos preter la domo rimarkante nenion.&#8221;<\/p>\n<p>Kvankam la egalpezo de la vinplenulo estis neideala \u2014 multe mankis \u011dis tio &#8211; tamen li sukcesis altigi Jan\u0109jon \u011dis la supro de la muro. Post kelkaj momentoj, la juna Pikarido malsupren saltis aliflanke. Fakte, li ne bezonis ser\u0109i la \u015dtupetaron. La bruo de policaj pa\u015doj, pli kaj pli proksimaj, igis la junulon tutforte provi savi sin. Altkreska li estis, kaj unusalte li sukcesis teni sin \u0109e la mursupro. Fortabraka, li facile tiris sin supren, kaj balda\u016d saltis apud Jan-\u0109jon en la pikara \u011dardeno.<\/p>\n<p>&#8220;Venu,&#8221; simple diris la knabo, &#8220;vi estas savita.&#8221;<\/p>\n<p>Senbrue enirante, li konstatis, ke lia patro ne gardostaras. Mastro Pikar certe gardis la pordon dum parto de la nokto, sed li ver\u015dajne laci\u011dis kaj fine decidis iri dormi. Jan\u0109jo kondukis sian kunulon al sia \u0109ambro, kaj la vinplena fortulo senpezi\u011de, plezure, ekku\u015dis sur lian liton. Jan\u0109jo, kiu konis sian patron, opiniis pli sa\u011da ku\u015di sub la lito.<\/p>\n<p>Samtempe honta kaj kolerega, Mastro Pikar malprofunde doimis.<\/p>\n<p>&#8220;Mi \u0135us a\u016ddis bruon,&#8221; li diris al la edzino. &#8220;Certe estas tiu krimulo Jan\u0109jo.&#8221;<\/p>\n<p>Li elliti\u011dis, prenis sian lignan batilon, kaj rapidis al la \u0109ambro de l&#8217; filo. La fenestrokovriloj estis fermitaj kaj nenio videblis en tiu densa nokto, en kiu, cetere, nuboj ka\u015dis la lunon, sed li ne bezonis lumon. Li perfekte sciis, kie la lito trovi\u011das.<\/p>\n<p>Ne necesis do pli ol kelkaj momentoj, por ke li staru \u0109e la lito kaj komencu bati, kriante vorta\u0109ojn al la ku\u015danto. Sed &#8211; ho mira\u0135o! \u2014 apena\u016d post du batoj jen sin levis el la lito vasta, grandega homformo, tute ne simila al la 16-jara, maldika kaj mallar\u011da Jan\u0109jo.<\/p>\n<p>&#8220;Eeeeeeej,&#8221; sonis el tiu movi\u011danta formo vo\u0109o apena\u016d (a\u016d tute ne) homa, malakre, neklare.<\/p>\n<p>&#8220;Kiu vi estas?&#8221; Mastro Pikar demandis. Sed tro da nekutimaj aferoj okazis \u0109i-tage, li ne ripozis sufi\u0109e por havi klaran menson, kaj li ne plu estis certa, \u0109u li veki\u011dis a\u016d dorme bildigas al si terura\u0135ojn.<\/p>\n<p>&#8220;La dia-a-a-a-a-a-blo,&#8221; diris la fortulo, kaj, prenante ion el sia po\u015do, da\u016drigis: &#8220;Jen mi havas tondilon. Se vi plu atakos min, mi tondos viajn harojn. Plej neregule. Plej fu\u015de. Vi estos tiel malbela, ke vi ne plu kura\u011dos eliri al la strato.&#8221; Li palpis sian pantalonon. &#8220;Cetere, anka\u016d tran\u0109ilon mi havas, tio povos helpi&#8230;&#8221;<\/p>\n<p>Mastro Pikar ne atendis la finon de la frazo. Li forkuris al sia \u0109ambro kaj \u015dlosis ties pordon.<\/p>\n<p>&#8220;La diablo estas en la \u0109ambro de Jan\u0109jo,&#8221; li diris al la edzino, spiregante. &#8220;Li volas tondi kaj tran\u0109i. Dio mia, Dio mia!&#8221; Kaj, kiel bona katoliko, li faris sur si krucosignon.<\/p>\n<p>&#8220;Venu dormi, anstata\u016d diri stulta\u0135ojn,&#8221; respondis la edzina vo\u0109o, dormepeza. Time, Mastro Pikar, stre\u0109ante la orelojn por provi a\u016dde kompreni, kio plu okazas, repa\u015dis al la gea lito.<\/p>\n<p>En la fila \u0109ambro, Jan\u0109jo plej malla\u016dte gratulis sian kunulon:<\/p>\n<p>&#8220;Vi agis belege. \u0108u vi ofte teatras? Vi ludis vian rolon perfekte. Mi des pli gratulas, \u0109ar ni ne havis la tempon interkonsenti pri tio, kiel vi rolu. Kiel fre\u015dbakita diablo, vi estis rimarkinda. Nu, vi estas libera nun. La polico certe \u0109esis ser\u0109i vin. Mi rekondukos vin eksteren. Sed atentu, gardu vin fari e\u0109 plej etan bruon, a\u016d vi riskos, ke tiu frenezulo, kiu vekis vin batile, rekomencos frapi. Normale, la duan fojon, li estas pli dan\u011dera. Mi rekomendas al vi eliri tuj.&#8221;<\/p>\n<p>Senbrue ili pa\u015dis \u011dis la stratpordo, kaj, farinte mokan soldatan saluton, la juna fortulo malaperis en la formi\u011danta nebulo.<\/p>\n<p>La sekvantan matenon, kiam la patrino de Jan\u0109jo vekis sian filon, \u015di demandis:<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi scias, kio okazis hiera\u016d? Via patro estis en terura stato, sed li volas klarigi nenion al mi. Kaj e\u0109 dumnokte \u015dajnas al mi, ke li iom frenezi\u011dis. Mi a\u016ddis ion, mi, kiu \u0109iam dormas tiel profunde. Jes, mi a\u016ddis, kvaza\u016d okazus frapoj kaj krioj.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi scias nenion, patrineto,&#8221; malveris Jan\u0109jo kun viza\u011do de obeema, plej sincera infano. &#8220;Mi dormis en mia lito trankvile la tutan nokton.&#8221;<\/p>\n<p>Tiumomente, la patro eniris la dorm\u0109ambron de sia filo.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108u vi ne hontas?! Fari tian krimon kontra\u016d via patro! Mi \u0109i-foje batos vin \u011dismorte!&#8221; li ekkriis.<\/p>\n<p>Sed la knabo restis tute trankvila.<\/p>\n<p>&#8220;Kiun krimon, patro?&#8221; li demandis kun plej senkulpa esprimo.<\/p>\n<p>&#8220;La fakturo de f-ino Gudula&#8230; Kiam mi transdonis \u011din al \u015di&#8230; ho, kia honto! Kiel vi havis la ideon&#8230;&#8221; Li tro koleris por kapabli bonorde vortigi siajn pensojn. Jan\u0109jo interrompis:<\/p>\n<p>&#8220;Vi certe ne transdonis la fakturon de f-ino Gudula al \u015di. Tiu fakturo ankora\u016d ku\u015das sur mia skribotablo. Mi vidis \u011din hiera\u016d, kiam mi revenis hejmen.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Kion? Sur via skribotablo, sed&#8230; Ni iru kontroli.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jen, rigardu,&#8221; Jan\u0109jo diris enirinte la skrib\u0109ambron. &#8220;Vi e\u0109 ne subskribis \u011din.&#8221;<\/p>\n<p>La anta\u016dan tagon, anta\u016d ol verki la specialan fakturon, li preparis la veran kaj intence \u011din lasis sur la skribotablo. \u0108ar lia patro ne sciis legi, li riskis nenion.<\/p>\n<p>&#8220;Maria!&#8221; Mastro Pikar vokis sian edzinon. &#8220;Vi, kiu kelkfoje diras, ke vi iomete konas la literojn. \u0108u vi kapablus legi e\u0109 nur unu vorton de \u0109i tiu malbenita skriba\u0135o?&#8221;<\/p>\n<p>\u015ci prenis la paperfolion.<\/p>\n<p>&#8220;Mi povas legi la nomon. Estas skribite: &#8216;F-ino Gudula&#8217;, kaj unu alian vorton mi rekonas: &#8216;se\u011do&#8217;. Pri la aliaj mi eble povus, sed estus tro lacige.&#8221;<\/p>\n<p>La patro nenion plu komprenis.<\/p>\n<p>&#8220;Kio estas la papero, kiun vi donis al mi hiera\u016d?&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Mi donis al vi neniun paperon, patreto,&#8221; la knabo respondis, plu konservante la saman senkulpan, bonknaban esprimon.<\/p>\n<p>&#8220;Vi batis min, \u0109ar mi fu\u015dis la fenestrokadrojn, kiujn ni devis prepari por la nova librovendejo. Kaj tiam, \u015dajnas al mi, vi perdis la kapon. Vi tiom batis min, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Mia impreso estis, ke diablo ekokupis vian menson.&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;La diablo!&#8221; kriis la patro.<\/p>\n<p>Li refoje krucosignis.<\/p>\n<p>&#8220;Pardonu min, filo,&#8221; li diris. &#8220;Mi kuras al la pre\u011dejo. \u015cajnas, ke efektive diablo venis \u0109i tien. Mi e\u0109 renkontis lin dumnokte. Dum la tago, certe, li baris normalan disvolvon de la laboro. Li metis malordon en la rilatojn. Li lokis min en hontovekan situacion. Li fu\u015dis mian tutan tagon.&#8221;<\/p>\n<p>Kure li foriris.<\/p>\n<p>&#8220;Kompatindulo!&#8221; Jan\u0109jo diris al la patrino.<\/p>\n<p>Kaj nur kiam \u015di estis for, li ellasis el si la senkompatan, sed gajan, tro longe subpremitan ridon.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>Belgio, fi, guldeno, -ism-, Namuro, oj<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>alt-kreska, la diablo scias, est-ont-eco, fenestro-kovrilo, fin- (fin-fari), fre\u015d-bak-ita, gardo-stari, gast-ejo, konsent-ite, kruco-signo, mal-varm-umi, okul-vitroj, real-ismo, sia-flanke, \u015dtup-et-aro, ter-pomo, tro-igi, turni sin al iu, ven-onta<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA FAKTURO DE FRA\u016cLINO GUDULA Kompare kun multaj aliaj,\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/la-fakturo-de-fraulino-gudula\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10938"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10938"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10938\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10938"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}